El la buŝoj de la ĉeestantoj leviĝis krio de miro. Ili havis antaŭ si vivantan bildon, en kiu partoprenis ĉirkaŭ cent figurantoj.
La bildo estis dividita en tri etaĝojn: malsupran, kie staris terkulturistoj, mezan kun la oficistoj, kaj supran, kie estis ora trono de la faraono, apogita sur du leonoj, kies kapoj servis kiel seĝaj brakoj.
—Tiel estis dum la dinastio XIX-a, — diris Pentuer. — Rigardu la kamparanojn. Ĉe iliaj plugiloj vi vidas bovojn aŭ azenojn; iliaj pioĉoj kaj ŝoveliloj estas bronzaj, sekve fortikaj. Rigardu, kiaj fortikaj homoj! hodiaŭ oni povas renkonti tiajn nur en la gvardio de lia sankteco. Potencaj brakoj kaj kruroj, heroaj brustoj, ridetantaj vizaĝoj. Ĉiuj estas oleitaj, banitaj. Iliaj edzinoj preparas nutraîon aŭ vestojn; iliaj infanoj ludas aŭ lernas.
La tiama kamparano, kiel vi vidas, manĝis tritikan panon, fazeolon, fiŝojn kaj fruktojn, trinkis bieron kaj vinon, kaj rigardu, kiel belaj estis la kruĉoj kaj pladoj! Rigardu la kufojn, antaŭtukojn kaj mantelojn de la viroj: ĉio estas ornamita per diverskoloraj brodaîoj. Ankoraŭ pli bele estas broditaj la ĉemizoj de la virinoj … Kaj ĉu vi vidas, kiel zorge ili kombis sin, kiajn pinglojn ili portis, kiajn orelringojn kaj braceletojn? Ĉi tiuj ornamoj estas faritaj el bronzo kaj kolora emajlo; sed vi povas renkonti ankaŭ oron, almenaŭ orajn fadenojn.
Levu nun viajn okulojn supren, al la oficistoj. Ili portas mantelojn, sed ĉiu kamparano havas saman en festaj tagoj. Ili sin nutras, same, kiel la kamparanoj, t. e. sufiĉe, sed simple. Iliaj mebloj estas pli elegantaj, ol tiuj de la kamparanoj, kaj pli ofte oni renkontas en iliaj kestoj orajn ringojn. Ili vojaĝas sur azenoj aŭ en veturiloj, tirataj de bovoj.
Pentuer frapis la manojn kaj movado ekregis en la vivanta bildo. La kamparanoj komencis doni al la oficistoj korbojn da vinberoj, sakojn da hordeo, pizo kaj tritiko, kruĉojn da vino, biero, lakto kaj mielo, grandan kvanton da ĉasaîo kaj teksaîojn blankajn kaj kolorajn. La oficistoj akceptis la produktojn, parton lasis al si, sed la objektojn plej belajn kaj multekostajn ili puŝis supren, al la trono. La etaĝo, kie estis la simbolo de la faraona povo, estis superŝutita per produktoj, kiuj formis kvazaŭ monteton.
—Vi vidas, respektindaj, — daŭrigis Pentuer — ke en la tiamaj tempoj, kiam la kamparanoj estis sataj kaj ne senhavaj, la trezorejo de la faraono apenaŭ povis enteni la oferojn de la regnanoj. Kaj nun rigardu: kio estas hodiaŭ …
Nova signalo. Falis la dua parto de la kurteno kaj aperis alia bildo, en la ĝeneralaj trajtoj simila al la unua.
—Jen estas la nunaj kamparanoj — diris Pentuer kaj en lia voĉo sonis ekscito. — Ilia korpo konsistas el la haŭto kaj ostoj, ili ŝajnas malsanaj, estas malpuraj kaj ne oleas sin plu. Anstataŭe iliaj dorsoj estas vunditaj per la bastonoj.
Oni ne vidas ĉe ili bovojn aŭ azenojn, ĉar al kio servus la brutoj, se la plugilon trenas iliaj infanoj kaj edzino? … Iliaj pioĉoj kaj ŝoveliloj estas lignaj, kaj tiaj iloj facile difektiĝas kaj pligrandigas la laboron. vestojn ili tute ne posedas, nur la virinoj portas dikajn ĉemizojn kaj eĉ en la sonĝo ne vidas brodaîojn, per kiuj sin ornamis iliaj avoj kaj avinoj.
Rigardu: kion manĝas la kamparano. Iafoje hordeon kaj sekigitajn fiŝojn, ĉiam lotusajn grajnojn, malofte fritis platan kukon, neniam viandon, bieron aŭ vinon. Vi demandos: kie malaperis liaj vazoj kaj mebloj? Li havas neniajn, ekster la kruĉo por akvo, ĉar kie li metus ilin en la truo, en kiu li loĝas? …
Pardonu al mi tion, al kio mi nun turnos vian atenton. Tie kelke da infanoj kuŝas sur la planko: tio signifas, ke ili mortis … Estas stranga afero, kiel multe da infanoj de la kamparanoj mortas nun de malsato kaj laboro! Kaj tiuj estas la plej feliĉaj: ĉar la aliaj, kiuj restas vivantaj, iras sub la bastonon de la intendantoj aŭ estas vendataj al Fenicianoj, kvazaŭ ŝafidoj …
La emocio rompis lian voĉon. Li ripozis momenton kaj daŭrigis meze de la kolera silento de la pastroj:
—Kaj nun rigardu la oficistojn: kiel fortikaj ili estas, rozaj, bele vestitaj! … Iliaj edzinoj portas orajn braceletojn kaj orelringojn kaj tiel delikatajn vestojn, ke la princoj povus envii al ili. Ĉe la kamparanoj oni ne vidas bovon aŭ azenon; kontraŭe la oficistoj vojaĝas sur ĉevaloj aŭ en portiloj … Ili trinkas vinon kaj nur bonan vinon …
Li ekfrapis la manojn kaj ree fariĝis movado. La kamparanoj komencis doni al la oficistoj: sakojn da greno, korbojn da fruktoj, vinon, bestojn … Ĉi tiujn objektojn la oficistoj, kiel antaŭe, metis ĉe la trono, sed en multe malpli granda kvanto. Sur la reĝa etaĝo ne estis plu monteto da produktoj. Kontraŭe la etaĝo de la oficistoj estis superŝutita …
—Jen estas la nuna Egipto — diris Pentuer. — Mizeraj kamparanoj, riĉaj skribistoj, la trezorejo ne tiel plena kiel antaŭe. Kaj nun …
Li faris signon kaj okazis io neatendita. Iaj manoj komencis forpreni: grenon, fruktojn kaj teksaîojn de la etaĝoj de la faraono kaj de la oficistoj. Kaj kiam la kvanto da komercaîoj tre malgrandiĝis, la samaj manoj komencis kapti kaj forkonduki kamparanojn, iliajn edzinojn kaj infanojn …
La spektatoroj rigardis kun miro la strangajn agojn de la misteraj personoj. Subite iu ekkriis:
—Tio estas Fenicianoj! … Ili tiel rabas nin! …
—Jes, sanktaj patroj, — diris Pentuer. — Tio estas la manoj de Fenicianoj, kaŝitaj inter ni. Ili rabas la reĝon kaj la skribistojn, kaj la kamparanojn ili sklavigas, kiam al la kompatindaj restis plu nenio …
—Jes! … Ŝakaloj! … Malbeno al ili! … Oni devas forpeli la kanajlojn! — kriis la pastroj. — Ili plej multe malutilas la ŝtaton …
Sed ne ĉiuj tiel kriis.
Kiam ĉio eksilentis, Pentuer ordonis porti la torĉojn en alian parton de la korto kaj kondukis tien siajn aŭskultantojn. Tie estis neniaj vivantaj bildoj, sed kvazaŭ industria ekspozicio.
—Bonvolu ekrigardi — diris li. — Dum la dinastio XIX-a tiujn ĉi objektojn alsendadis al ni la eksterlanduloj: el la lando Punt ni havis parfumojn, el Sirio oron, ferajn armilojn kaj militajn veturilojn. Jen ĉio.
Sed tiam Egipto produktis … Rigardu tiujn ĉi grandegajn kruĉojn: kiom da formoj kaj koloroj! …
Aŭ la meblojn: ĉi tiu seĝo estas inkrustita per dek mil pecoj da oro, perlamoto kaj kolora ligno … Rigardu la tiamajn vestojn: kiaj brodaîoj, kia delikateco de la teksaîoj, kiom da koloroj! … Kaj la bronzaj glavoj, pingloj, braceletoj, orelringoj, agronomiaj kaj metiaj iloj! … Ĉion ĉi oni faris ĉe ni dum la dinastio XIX-a.
Li transiris al alia grupo.
—Kaj hodiaŭ, rigardu: la kruĉoj estas malgrandaj kaj preskaŭ sen ornamoj, la mebloj simplaj, la teksaîoj maldelikataj kaj unutonaj. Neniu el la nunaj produktoj povas esti komparata kun la tiamaj rilate la grandecon, fortikecon kaj belecon. Kial?
Li iris kelke da paŝoj antaŭen kaj ĉirkaŭita de la torĉoj diris:
—Jen estas la granda nombro da komercaîoj, kiujn liveras al ni Fenicianoj, el diversaj partoj de la mondo. Kelkdeko da parfumoj, koloraj vitroj, mebloj, vazoj, teksaîoj, veturiloj, ĉio ĉi venas al ni el Azio kaj estas aĉetata de ni.
Ĉu vi komprenas nun, kial Fenicianoj forprenadis de la skribistoj kaj faraono grenon, fruktojn kaj brutojn? … Por tiuj fremdaj produktoj, kiuj ruinigis niajn metiistojn, kiel la akrido la herbon.
La pastro momenton ripozis kaj daŭrigis:
—Inter la komercaîoj, liverataj de Fenicianoj al la faraono, nomarĥoj kaj skribistoj, la unuan lokon okupas la oro. Ĉi tiu speco de komerco estas la plej bona bildo de la malfeliĉoj, kiujn Azianoj altiras al Egipto.
Se iu prenas de ili unu talenton da oro, li devas post tri jaroj redoni al ili du talentojn. Sed plej ofte Fenicianoj, sub preteksto malgrandigi la embarason de la ŝuldanto, jene anstataŭas al li la pagon: la ŝuldanto, por ĉiu pruntita talento, farmdonas al ili, por tri jaroj, du mezurojn da tero kun tridek du homoj …
Rigardu tien, ekscelencoj, — diris li, montrante la pli bone limigitan parton de la korto. — Tiu kvadrato da tero, cent okdek paŝojn longa kaj larĝa, signifas du mezurojn; la grupo de viroj, virinoj kaj infanoj prezentas ok familiojn. Ĉio ĉi kune, la homoj kaj tero, iras en teruran sklavecon por tri jaroj. Dum tiu ĉi tempo ilia posedanto, faraono aŭ nomarĥo, havas de ili nenian profiton; kaj kiam pasos la tri jaroj, li reprenas la teron elĉerpitan kaj la homojn … ne pli multe ol dudek … La aliaj pereis en la turmentoj …