La ĉeestantoj murmuris de teruro.
—Mi diris, ke du mezurojn da tero kaj tridek du homojn prenas Feniciano por tri jaroj, se li pruntas unu talenton da oro. Rigardu, kia peco da tero tio estas kaj kia aro da homoj, kaj nun ekrigardu mian manon …
La ora peco, kiun mi tenas, malpli granda ol kokina ovo, estas unu talento! …
Ĉu vi taksas, ekscelencoj, la tutan malhonestecon de Fenicianoj en tia komerco? Ĉi tiu malgranda peco da oro en la realeco posedas neniajn multvalorajn ecojn: ĝi estas flava, peza; ne rustas, jen ĉio. Sed la homo ne povas sin vesti per oro, nek kvietigi la malsaton, aŭ soifon … Se mi posedus amason da oro, grandan kiel piramido, mi estus ĉe ĝi same mizera, kiel Libiano, erarvaganta en la okcidenta dezerto, kiam li ne havas daktilojn, nek akvon.
Kaj rigardu, por peceto de tiu ĉi senutila aîo Feniciano prenas pecon da tero, kiu povas nutri kaj vesti tridek du homojn, kaj krom tio li prenas ankaŭ ilin! … Dum tri jaroj li ekspluatas la estaîojn, kiuj scias kulturi, semi kaj rikolti, fari farunon kaj bieron, teksi vestojn, konstrui domojn, fabriki meblojn …
En la sama tempo la faraono aŭ nomarĥo dum tri jaroj estas senigita je la servoj de tiuj ĉi homoj. Ili ne pagas al li impostojn, ne portas ŝarĝojn post la armeo, sed laboras por la profito de avida Feniciano.
Ĉu vi scias, ekscelencoj, ke en la nuna tempo ne ekzistas jaro, en kiu en tiu aŭ alia nomeso ne eksplodas ribelo de kamparanoj, konsumitaj de la malsano, troŝarĝitaj per la laboro, batataj per la bastonoj. Unu parto de ĉi tiuj homoj pereas, aliaj estas sendataj en minejojn, kaj la loĝantaro pli kaj pli malgrandiĝas, nur tial, ke Feniciano donis al iu pecon da oro! … Ĉu oni povas imagi pli grandan malfeliĉon, kaj ĉu en tiaj kondiĉoj Egipto ne perdos ĉiujare teron kaj homojn? La feliĉaj militoj ruinigis nian landon, sed la fenicia ora komerco finmortigos ĝin.
Sur la vizaĝoj de la pastroj oni povis legi kontentecon: ili pli volonte aŭskultis pri la trompemo de Fenicianoj, ol pri la lukso de la skribistoj.
Pentuer ripozis momenton, poste li turnis sin al la princo.
—De kelke da monatoj, — diris li — kun maltrankvilo vi demandas, dia servisto Ramzes: kial malĝrandiĝis la enspezoj de lia sankteco? La saĝo de la dioj montris al vi, ke malgrandiĝis ne nur la trezoroj, sed ankaŭ la armeo, kaj ke ambaŭ ĉi tiuj fontoj de la reĝa potenco malgrandiĝados senĉese. Kaj tio finiĝos per plena ruino de la ŝtato, aŭ la ĉielo sendos al Egipto monarĥon, kiu haltigos la fluon de la malfeliĉoj, kiuj de kelke da jarcentoj superverŝas la patrujon.
La trezorejo de la faraonoj estis plena, kiam ni havis multe da tero kaj da loĝantoj. Oni do devas forŝiri de la dezerto la fruktodonajn terojn, kiujn ĝi englutis, kaj liberigi la popolon de la ŝarĝoj, kiuj malfortigas kaj malgrandigas la loĝantaron.
La pastroj ree komencis maltrankviliĝi de timo, ke Pentuer ne parolu duan fojon pri la skribistoj.
—Vi vidis, princo, per viaj propraj okuloj kaj ĉe atestantoj, ke en la epoko, kiam la popolo estis sata, bela kaj kontenta, la reĝa trezorejo estis plena. Sed kiam la popolo fariĝis mizera, kiam la virinoj kaj infanoj devis sin jungi al la plugilo, kiam la lotusaj grajnoj anstataŭis la tritikon kaj viandon, la trezorejo malriĉiĝis. Se do vi volas alkonduki la ŝtaton al tia potenco, kian ĝi posedis antaŭ la militoj de la dinastio XIX-a, se vi deziras, ke la faraono, liaj skribistoj kaj armeo naĝu en riĉaîoj, certigu al la lando longan pacon, kaj al la popolo bonan staton. La maturaj homoj ree manĝu viandon, kaj portu broditajn vestojn, la infanoj, anstataŭ ĝemi sub la vipoj kaj morti de laboro, ludu aŭ lernu.
Memoru fine, ke Egipto portas sur sia brusto venenan serpenton …
La ĉeestantoj aŭskultis kun atento kaj timo.
—Ĉi tiu serpento, kiu suĉas la sangon de la popolo, la riĉaîojn de la nomarĥoj, la potencon de la faraono, estas Fenicianoj! …
—For ilin! … — kriis la ĉeestantoj. — Oni devas nuligi ĉiujn ŝuldojn … Oni ne enlasu plu iliajn komercistojn kaj ŝipojn …
Kvietigis ilin la ĉefpastro Mefres, kiu kun larmoj en la okuloj sin turnis al Pentuer:
—Mi ne dubas, ke per via buŝo parolis al ni la sankta Hator. Ne nur tial, ke homo ne povus esti tiel saĝa kaj ĉioscia, kiel vi, sed ankaŭ tial, ke mi rimarkis super via kapo flametojn en formo de kornoj …
Mi dankas vin pro la grandaj vortoj, per kiuj vi dispelis nian nescion … Mi benas vin kaj petas la diojn, ke ili nomu vin mia posteulo, kiam mi estos alvokita al ilia juĝo …
Longa aklamo de la aŭskultantoj aprobis la benon de la ĉefpastro. La pastroj estis tiom pli kontentaj, ke senĉese pendis super ili timo, ke Pentuer ree tuŝos la demandon pri skribistoj. Sed la saĝulo sciis esti modera: li montris la internan vundon de la ŝtato, sed li ne flamigis ĝin, kaj tial lia triumfo estis plena.
La princo Ramzes ne dankis Pentueron: li alpremis lian kapon al sia brusto. Neniu dubis, ke la prediko de la granda profeto ekskuis la koron de la kronprinco, kaj ke ĝi estas grajno, el kiu povas elkreski la gloro kaj feliĉo de Egipto.
En la sekvinta tago Pentuer, sen adiaŭo, ĉe la leviĝo de la suno forlasis la templon kaj forveturis Memfison.
Ramzes dum kelke da tagoj parolis kun neniu: li sidis en la ĉelo, aŭ promenis en la ombraj koridoroj kaj meditis.
Finfine Pentuer diris nenion novan: ĉiuj plendis pri la malkresko de la teroj kaj loĝantaro en Egipto, pri la mizero de la kamparanoj, pri la maljusteco de la skribistoj kaj malhonesteco de Fenicianoj. Sed la prediko de la profeto ordigis liajn senordajn sciojn, donis al ili palpeblajn formojn kaj pli bone lumigis kelkajn faktojn.
Fenicianoj ekteruris lin: la princo ne komprenis ĝis nun la grandegon de la malfeliĉoj, kaŭzataj de ĉi tiu popolo al la ŝtato. La teruro estis tiom pli forta, ke li ja mem siajn proprajn kamparanojn farmdonis al Dagon kaj estis atestanto, kiel la bankiero reprenis la ŝuldojn! …
Sed la fakto, ke la princo sin trovis implikita kun la malhonesteco de Fenicianoj, alkondukis al stranga rezultato: Ramzes ne volis pensi pri ili, kaj kiom da fojoj ekflamis en li kolero kontraŭ ĉi tiuj homoj, tiom da fojoj estingis ĝin la sento de la honto. Ĉu li ne estis parte ilia kunulo?
Kontraŭe, la princo bone komprenis la gravecon de la malgrandiĝo de la teritorio kaj loĝantaro, kaj pri tio li precipe insistis en siaj meditoj.
—Se ni posedus — diris li al si mem — la du milionojn da homoj, kiujn Egipto perdis, oni povus kun ilia helpo repreni de la dezerto la fruktodonajn terojn, eĉ pligrandigi la teritorion … Kaj, tiam, malgraŭ Fenicianoj; niaj kamparanoj vivus pli bone kaj pligrandiĝus la enspezoj de la ŝtato …
Sed kie preni la homojn?
Okazo inspiris al li la respondon. Foje vespere, promenante en la ĝardenoj de la templo, la princo renkontis aron de sklavoj, kiujn la generalo Nitager kaptis sur la orienta limo kaj sendis al la diino Hator. Ĉi tiuj homoj estis bone konstruitaj; laboris pli multe ol Egiptanoj, kaj ĉar oni bone ilin nutris, ili eĉ estis kontentaj je sia sorto.
Kiam la princo rigardis ilin, fulmo eklumigis lian animon: de la emocio li preskaŭ perdis la konscion. Egipto bezonas homojn, multe da homoj, centojn da miloj, eĉ milionon, aŭ du milionojn … Kaj jen ili estas! … Oni devas nur invadi Azion, preni ĉion, kion oni renkontos sur la vojo, kaj sendi Egipton … Kaj ne fini la militon pli frue, ol oni kolektos tiom, ke ĉiu Egiptano havos sian sklavon …
Tiel naskiĝis plano simpla kaj kolosa, dank’al kiu la ŝtato devis akiri loĝantaron, la kamparanoj helpantojn en la laboro, kaj la trezorejo de la faraono fonton de enspezoj, neniam sekiĝantan.