La princo estis ravita, kvankam en la sekvinta tago vekiĝis en li nova dubo.
Pentuer insiste proklamis, kaj Herhor jam antaŭ li diris la samon, ke la fonto de la malfeliĉoj de Egipto estis la venkaj militoj.
Do oni ne povas relevi Egipton per nova milito.
—Pentuer estas granda saĝulo kaj Herhor estas granda saĝulo — pensis la princo. — Se ili opinias la militon malutila, se same opinias la ĉefpastro Mefres kaj aliaj pastroj, eble la milito vere estas danĝera afero? …
Kaj ĝi devas esti tia, se tion diras tiom da saĝaj kaj sanktaj homoj.
La princo estis profunde ĉagrenita. Li elpensis simplan rimedon relevi Egipton, kaj la pastroj certigis, ke ĝuste tio povis definitive ruinigi la landon.
La pastroj, la plej saĝaj kaj sanktaj homoj.
Sed baldaŭ okazis io, kio malvarmigis iom la kredon de la princo al la verdiremo de la pastroj, aŭ pli ĝuste, revekis en li la antaŭan malkredemon.
Foje li iris kun kuracisto en la bibliotekon. La vojo pasis tra malvasta kaj malluma koridoro, de kiu la kronprinco foriris kun abomeno.
—Mi ne iros tra ĝi! — diris li.
—Kial? — demandis la kuracisto kun miro.
—Ĉu vi ne memoras, sankta patro, ke en la fino de tiu ĉi koridoro estas kelo, en kiu vi kruele martiris perfidulon?
—Ah, jes! … — respondis la kuracisto. — Ĉi tie estas kelo, en kiun ni verŝis bolantan peĉon …
—Kaj vi mortigis homon …
La kuracisto ekridetis. Li estis bona kaj gaja homo. Vidante la indignon de la princo, li diris post mallonga pripenso:
—Jes, malpermesite estas al iu ajn perfidi la sanktajn misterojn … Kompreneble … Antaŭ ĉiu pli granda soleno ni rememorigas tion al la junaj kandidatoj je pastroj.
Lia tono estis tiel stranga, ke Ramzes postulis klarigojn.
—Mi ne povas perfidi la misterojn, — respondis la kuracisto — sed … Se via alteco promesos esti diskreta, mi rakontos al vi historion.
Ramzes promesis, la kuracisto rakontis jenon:
—Egipta pastro, vizitante la templojn de la idolana lando Aram, renkontis en unu el ili homon, kiu ŝajnis al li tre grasa kaj kontenta; kvankam li portis mizerajn vestojn.
”Klarigu al mi — demandis la pastro la gajan mizerulon — kial, kvankam vi estas malriĉa, vi havas korpon grasan, kvazaŭ la estro de la temploj?”
La homo, ĉirkaŭrigardinte, ĉu iu ne aŭskultas, respondis:
”Mi havas tre lamentan voĉon, mi estas martiro en la templo. Kiam la popolo kunvenas por la diservo, mi englitas en la kelon kaj ĝemas per ĉiuj fortoj; por tio oni donas al mi ne malbonan manĝon dum la tuta jaro, kaj kruĉon da biero por ĉiu martira tago …”
—Tiel estas en la idolana lando Aram — finis la kuracisto, metante fingron sur la lipojn. — Memoru, princo, kion vi promesis al mi, kaj pensu pri nia bolanta peĉo, kion vi volas …
La rakonto ree ekscitis la princon. Li iom trankviliĝis, eksciinte, ke oni ne mortigis en la templo homon, sed samtempe revekiĝis en li ĉiuj antaŭaj suspektoj kontraŭ la pastroj …
Ke ili trompas la simplulojn, pri tio li sciis. Li ja memoris de sia tempo en la lernejo, la procesion de la sankta bovo Apis. La popolo estis certa, ke Apis kondukas la pastrojn; sed ĉiu lernanto sciis, ke la dia besto iras tien, kien volas la pastroj.
Kiu do povas scii, ĉu la prediko de Pentuer ne estis procesio de Apis, destinita por li? Tiel facile ja estas ŝuti sur teron diverskoloran fazeolon aŭ aranĝi vivantajn bildojn. Kiom da pli belaj spektakloj li vidis: ekzemple la batalo de Set kontraŭ Oziriso, en kiu partoprenis kelkcento da personoj … Kaj ĉu eĉ tiam ne trompis la pastroj? Tio devis esti batalo de dioj, kaj batalis alivestitaj homoj. Pereadis en ĝi Oziriso, kaj la pastro, ludanta Ozirison estis sana, kiel rinocero. Kiajn miraklojn oni ne montris tie! … La akvo leviĝis, bruegis la tondro, la tero tremis kaj eligis fajron. Kaj ĉio ĉi estis trompo. Kial do la spektaklo de Pentuer devis esti vero?
Cetere, la princo ne senbaze suspektis, ke oni volis lin trompi. Jam estis trompo la homo, ĝemanta en la kelo kaj martirata per bolanta peĉo. Sed tio ne estis grava. Pli grava estis tio, pri kio la princo konvinkiĝis jam multfoje, ke Herhor ne volis militon, Mefres ankaŭ ne volis militon, kaj Pentuer estis la helpanto de unu, la favorato de la alia.
Tia estis la batalo, kiu bolis en la animo de la princo: jen li pensis, ke li ĉion komprenas, jen ree ĉirkaŭis lin mallumo; jen li estis plena de espero, jen li dubis pri ĉio. De unu horo al alia, de unu tago al alia lia animo leviĝis kaj malleviĝis, kiel la akvoj de Nilo dum unu tuta jaro.
Iom post iom Ramzes retrovis la egalpezon, kaj kiam venis la tempo forlasi la templon, liaj opinioj estis jam klare formulitaj.
Antaŭ ĉio li bone komprenis, kion bezonas Egipto: pli multe da tero kaj pli multe da homoj.
Due li kredis, ke la plej bona rimedo akiri homojn estas milito kontraŭ Azio. Tamen Pentuer penis pruvi al li, ke la milito povis nur pligrandigi la malfeliĉojn de la ŝtato. Aperas nova demando: ĉu Pentuer diris veron aŭ mensogis?
Se li diris la veron, li dronigis Ramzeson en malesperon, ĉar la princo ne vidis, ekster la milito, alian rimedon por relevi la ŝtaton. Sen milito Egipto ĉiujare perdos iom da loĝantaro kaj pligrandiĝos la ŝuldoj de la faraono, ĝis ĉio ĉi finiĝos per terura katastrofo, eble jam dum la sekvonta regado.
Kaj se Pentuer mensogis? Kial li farus tion? Kompreneble instigita de Herhor, Mefres kaj de la tuta pastraro. Sed kial la pastroj ne volis militon? Kiaj estis iliaj motivoj? Ĉiu milito ja alportis plej grandajn profitojn al ili kaj al la faraono.
Cetere ĉu la pastroj povis trompi lin en tiel grava afero? Estas vere, ke ili faris tion ofte, sed en malgravaj aferoj, sed ne en la aferoj pri la estonteco kaj sorto de la ŝtato. Oni ne povas ankaŭ diri, ke ili ĉiam trompis. Ili ja estas la servistoj de la dioj kaj la gardistoj de la grandaj misteroj. En iliaj temploj loĝas spiritoj, Ramzes mem konvinkiĝis pri tio en la unua nokto de sia loĝado ĉe la templo.
Kaj se la dioj ne permesas al la profanoj proksimiĝi al siaj altaroj, se ili tiel vigle gardas la templojn, kial ili ne gardus Egipton, kiu estas ilia plej granda templo?
Kiam post kelke da tagoj, post solena diservo, benata de la pastroj, Ramzes forlasis la templon de Hator, du demandoj okupis liajn pensojn:
Ĉu milito kontraŭ Azio povus malutili Egipton?
Ĉu la pastroj povus en ĉi tiu demando trompi lin, la kronprincon?
IV
Akompanata de kelke da oficiroj la princo rajdis sur ĉevalo al Pi-Bast, la fama ĉefurbo de la nomeso Habu.
Pasis la monato Paoni, komenciĝis Epifi (aprilo, majo). La suno estis en sia zenito, antaŭdirante la sezonon de la varmegoj, plej malagrablan en Egipto. Jam kelke da fojoj leviĝis la terura vento de la dezerto; la homoj kaj bestoj sveniĝadis de la varmego, sur la kampojn kaj arbojn komencis fali griza polvo, sub kiu mortas la kreskaîoj.
La rozoj jam estis kolektitaj kaj oni faris el ili esencon; la grenoj estis rikoltitaj kaj la trifolio jam duafoje. La gruoj kaj la siteloj laboris kun duobla fervoro, disverŝante malpuran akvan sur la tero, por prepari ĝin al nova semo. Oni komencis ŝirkolekti la figojn kaj vinberojn.
La akvo de Nilo malleviĝis, la kanaloj estis malprofundaj kaj malbonodoraj. Super la tuta lando pendis delikata polvo en la radioj de la bruliganta suno.
Malgraŭ tio la princo rajdis kontenta. La penta vivo de la templo tedis lin; li eksopiris al festenoj, virinoj kaj bruo.
La ĉirkaŭaîo, kvankam ebena kaj unuforme distranĉita de la kanala reto, estis interesa. En la nomeso Habu vivis alia loĝantaro: ne enlandaj Egiptanoj, sed posteuloj de la batalemaj Hiksosoj, kiuj iam invadis Egipton kaj regis ĝin dum kelke da jarcentoj.
La veraj Egiptanoj malestimis ĉi tiun restaîon de la forpelitaj venkintoj, sed Ramzes rigardis ilin kun plezuro. Ili estis viroj altaj, kun fiera mieno kaj vira energio en la vizaĝo. Antaŭ la princo kaj la oficiroj ili ne faladis sur la vizaĝon kiel Egiptanoj, rigardis la altrangulojn sen malbonvolo, sed ankaŭ sen timo. Ili ne havis ankaŭ dorsojn, kovritajn de cikatroj de la bastonoj; la skribistoj respektis ilin, sciante, ke batata Hiksos redonas la batojn kaj iafoje mortigas la persekutanton. Fine Hiksosoj posedis la favoron de la faraono, ĉar ĉi tiu popolo liveris la plej bonajn militistojn.