Выбрать главу

Ju pli proksimiĝis la kronprinco al Pi-Bast, kies templojn kaj palacojn oni vidis tra la polva nebulo kvazaŭ tra vualoj, des pli vivplena fariĝis la ĉirkaŭaîo. Per la vasta vojo kaj per la najbaraj kanaloj oni transportis: brutojn, tritikon, fruktojn, vinon, florojn, panojn kaj multajn aliajn objektojn de la ĉiutaga uzado. La fluo de la homoj kaj komercaîoj, rapidantaj al la urbo, brua kaj densa, kvazaŭ ĉe Memfiso en la festaj tagoj, ĉi tie estis ordinara afero. Ĉirkaŭ Pi-Bast dum la tuta jaro regis tumulto de foiro, kiu silentiĝis nur nokte.

La kaŭzo de tio estis simpla: la urbo havis la feliĉon posedi antikvan kaj faman templon de Astarte, respektata de la tuta okcidenta Azio kaj altiranta amason da pilgrimoj. Sen troigo oni povas diri, ke apud Pi-Bast ĉiutage metis siajn tendojn tridek mil eksterlanduloj: Sasĥu aŭ Araboj, Fenicianoj, Hebreoj, Filistinoj, Ĥetoj, Asirianoj kaj aliaj. La egipta registaro amike rilatis al la pilgrimoj, kiuj alportis la ĝi grandajn enspezojn; la pastroj toleris ilin, kaj la loĝantaro de la najbaraj nomesoj volonte komercis kun ili.

Unu horon da vojo de la urbo oni povis vidi la terdometojn kaj la tendojn de la pilgrimoj, konstruitajn sur la nuda tero. Unuj sub la libera ĉielo preparis nutraîon, aliaj aĉetis la senĉese alfluantajn komercaîojn, aliaj iris procesie al la templo. Tie ĉi kaj tie kolektiĝis grandaj amasoj antaŭ la lokoj de ludoj, kie faris spektaklojn la dresistoj de bestoj, la sorĉistoj de serpentoj, atletoj, dancistinoj kaj îonglistoj.

Super la homa amaso pendis polvo kaj tumulto:

Ĉe la urba pordego salutis Ramzeson liaj korteganoj kaj la nomarĥo de Habu kun la oficistoj. La saluto estis bonkora, sed malvarma. La mirigita vic-reĝo murmuretis al Tutmozis:

—Kion signifas, ke vi rigardas min, kvazaŭ mi venus disdoni punojn?

—Ĉar via ekscelenco — respondis la favorato — havas vizaĝon de homo, kiu gastis ĉe la dioj.

Li diris la veron. Ĉu de la asketa vivo, ĉu de la kunestado kun la saĝaj pastroj, ĉu eble de la longaj meditoj, la princo ŝanĝiĝis. Li malgrasiĝis, lia vizaĝo bruniĝis, en lia fizionomio oni legis grandan seriozecon. Dum kelke da semajnoj li plimaljuniĝis je kelke da jaroj.

En unu el la ĉefaj stratoj de la urbo tiel granda amaso da homoj puŝis unuj la aliajn, ke la policistoj estis devigitaj dispuŝi ilin por liberigi la vojon al la kronprinco kaj lia sekvantaro. La popolo ne salutis la princon, sed amasiĝis ĉirkaŭ malgranda palaco, kvazaŭ atendante iun.

—Kio estas tio? — demandis Ramzes la nomarĥon, ĉar malagrable tuŝis lin la indiferenteco de la amaso.

—Tie ĉi loĝas Hiram — respondis la nomarĥo — tira princo, homo tre bonfara. Ĉiutage li disdonas almozon, kolektiĝas do la mizeruloj.

La princo sin turnis sur la ĉevalo, rigardis kaj diris:

—Mi vidas tie reĝajn laboristojn. Do ankaŭ ili venas por la almozo de la fenicia riĉulo?

La nomarĥo silentis. Feliĉe ili proksimiĝis al la registara palaco kaj Ramzes forgesis pri Hiram.

Kelke da tagoj daŭris la festenoj por la honoro de la vicreĝo; sed la princo ne estis ravita de ili. Mankis en ili la gajeco kaj okazis malagrablaîoj.

Foje, unu el la princaj amatinoj, dancante antaŭ li, ekploris. Ramzes prenis ŝin en la brakojn kaj demandis, kio estas al ŝi?

En la komenco ŝi ŝanceliĝis respondi, sed kuraĝigita de la favoro de la princo, ŝi respondis, dronante en la larmoj:

—Ni estas, monarĥo, viaj virinoj, ni estas filinoj de grandaj gentoj kaj oni devas nin respekti …

—Vi diras veron — intermetis la princo.

—Tamen via trezoristo limigas niajn elspezojn. Li eĉ dezirus senigi nin je servaj knabinoj, sen kiuj ni ja ne povas nin vesti, nek kombi.

Ramzes alvokis la trezoriston kaj severe admonis lin, ke liaj virinoj havu ĉion, konforme al la deveno kaj situacio.

La trezoristo falis antaŭ la princo sur la vizaĝon kaj promesis plenumi la ordonojn de la virinoj. Post kelke da tagoj eksplodis ribelo inter la palacaj sklavoj, kiuj plendis, ke oni ne donas plu al ili vinon.

La kronprinco ordonis ree doni al ili vinon. Sed en la sekvinta tago dum la revuo de la armeo, venis al li deputatoj de la regimentoj kun humila plendo, ke oni malgrandigis iliajn porciojn de viando kaj pano.

Ankaŭ ĉi tiun fojon la princo ordonis plenumi la postulojn de la petantoj.

Post kelke da tagoj vekis lin granda bruo antaŭ la palaco. Ramzes demandis pri la kaŭzo. La deîoranta oficiro klarigis, ke kolektiĝis la reĝaj laboristoj kaj postulas la nepagitan salajron.

Oni alvokis la trezoriston; la princo kolere atakis lin.

—Kion tio signifas? … — kriis li. — De mia alveno ne pasis eĉ unu tago, en kiu oni ne plendis pri ia maljustaîo. Se ree okazos io simila, mi ordonos juĝan esploron kaj metos finon al via ŝtelado! …

La tremanta trezoristo ree falis sur la vizaĝon kaj ĝemis:

—Mortigu min, sinjoro! … Sed kion mi povas fari, se via trezorejo kaj provizejoj estas malplenaj? …

Malgraŭ la kolero la princo komprenis, ke la trezoristo eble estas senkulpa. Li ordonis al li foriri kaj alvokis Tutmozison.

—Aŭskultu — diris Ramzes al sia favorato — okazas ĉi tie aferoj, kiujn mi ne komprenas kaj al kiuj mi ne kutimis. Miaj virinoj, sklavoj, soldatoj kaj reĝaj laboristoj ne ricevas sian salajron aŭ oni limigas iliajn elspezojn. Kaj kiam mi demandis la trezoriston, kion tio signifas, li respondis, ke mi havas plu nenion en la trezorejo kaj provizejoj.

—Li diris la veron.

—Kiel? … — eksplodis la princo. — Por mia vojaĝo lia sankteco destinis ducent talentojn en komercaîoj kaj oro. Ĉu ĉio jam estas malŝparita? …

—Jes — respondis Tutmozis.

—Kiamaniere? … Por kio? … — kriis la vic-reĝo. — Sur la tuta vojo ja akceptis nin la nomarĥoj? …

—Sed ni pagis al ili por tio.

—Ili do estas friponoj kaj ŝtelistoj, se ili ŝajne akceptas nin kiel gastojn kaj poste rabas! …

—Ne koleru — diris Tutmozis — kaj mi klarigos al vi ĉion.

—Sidiĝu.

Tutmozis sidiĝis kaj diris:

—Ĉu vi scias, ke de unu monato mi manĝas el via kuirejo, trinkas el viaj kruĉoj kaj portas viajn vestojn? …

—Vi havas la rajton tion fari.

—Sed mi neniam faris tion: mi vivis, vestis min kaj amuzis per mia propra mono, por ne esti ŝarĝo por via trezorejo. Estas vero, ke vi ofte pagis miajn ŝuldojn. Sed tio estis nur parto de miaj elspezoj.

—Lasu la ŝuldojn.

—En sama situacio — daŭrigis Tutmozis — estas dekkelko da noblaj junuloj de via kortego. Ili pagis mem siajn elspezojn por subteni la brilon de la estro; sed hodiaŭ, same kiel vi, ili vivas je via kosto, ĉar ili havas plu nenion por elspezi.

—Iam mi rekompencos ilin.

—Do — diris Tutmozis — ni prenas el via trezorejo, ĉar la mizero premegas nin; la samon faras la nomarĥoj. Se ili povus, ili donus al vi festenojn je sia propra kosto; sed ĉar ili ne havas rimedojn, ili akceptas rekompencon.

Ĉu ankaŭ nun vi nomos ilin friponoj?

La princo paŝis meditante.

—Tro rapide mi kondamnis ilin — respondis li. — La kolero, kvazaŭ fumo, vualis miajn okulojn. Mi hontas pro tio, kion mi diris, tamen mi volas, ke oni ne estu maljustaj: nek al korteganoj, nek al soldatoj kaj laboristoj.

Kaj ĉar miaj provizoj estas elĉerpitaj, mi devas prunti … Cent talentoj sufiĉos, kiel vi pensas?

—Mi pensas, ke neniu pruntos al ni cent talentojn — murmuretis Tutmozis.

La vic-reĝo fiere ekrigardis lin.

—Tiel oni respondas al la filo de la faraono? — demandis li.

—Vi forpelu min de vi, — diris Tutmozis per malĝoja voĉo — sed mi diris la veron. Hodiaŭ neniu pruntos al ni, ĉar kiu povus tion fari?

—Por kio ekzistas Dagon? … — ekmiris la princo. — Ĉu li ne estas plu ĉe mia kortego, ĉu li mortis?