Выбрать главу

—Dagon loĝas en Pi-Bast, sed tutajn tagojn, kun aliaj feniciaj komercistoj, li pasigas en la templo de Astarte, pentofarante kaj preĝante …

—De kie venas tia pieco? Ĉu tial, ke mi estis en templo, mia bankiero ankaŭ trovas necesa konsiliĝi kun la dioj?

Tutmozis sin turnadis sur la tabureto.

—Fenicianoj — diris li — estas timigitaj, konsternitaj de la novaîo …

—Pri kio?

—Iu disvastigas famon, ke kiam via ekscelenco suriros la tronon, Fenicianoj estos forpelitaj kaj iliaj riĉaîoj estos konfiskitaj por la trezorejo …

—Bone, ili do havas sufiĉe da tempo — ekridis la princo. Tutmozis ankoraŭ ŝanceliĝis.

—Oni diras — parolis li per mallaŭta voĉo — ke la sano de lia sankteco (li vivu eterne! … ) estas forte skuita en la lasta tempo …

—Tio estas malvera! — interrompis la maltrankviligita princo. — Mi ja scius pri tio …

—Tamen la pastroj sekrete faras diservojn por la resaniĝo de la faraono — murmuretis Tutmozis. — Mi scias pri tio tute certe …

La princo haltis mirigita.

—Kiel! — diris li — mia patro estas danĝere malsana, la pastroj preĝas pro li kaj nenion parolas al mi pri tio?

—Oni diras, ke la malsano de lia sankteco povas daŭri ankoraŭ unu jaron …

Ramzes svingis la manon.

—Eh! … vi aŭskultas fabelojn kaj maltrankviligas min. Parolu al mi prefere pri Fenicianoj, tio estas pli interesa.

—Mi aŭdis — daŭrigis Tutmozis — nur tion, kion la aliaj, ke via ekscelenco, konvinkita en la templo pri la malutila influo de Fenicianaj, promesis forpeli ilin.

—En la templo? … — ripetis la kronprinco. — Kaj kiu povas scii, pri kio mi konvinkiĝis kaj kion mi decidis en la templo? …

Tutmozis levis la ŝultrojn kaj silentis.

—Perfido ankaŭ tie? … — murmuretis la princo. — En ĉiu okazo vi alvokos al mi Dagonon — diris li laŭte. — Mi devas ekkoni la fonton de tiuj ĉi mensogoj kaj, pro dioj, meti finon al ili! …

—Vi bone faros, sinjoro, — respondis Tutmozis — ĉar la tuta Egipto estas maltrankvila. Jam hodiaŭ ekzistas plu neniu, de kiu oni povus prunti monon, kaj se tio daŭrus, la komerco ĉesus. Jam hodiaŭ nia aristokrataro falis en mizeron, el kiu oni ne vidas eliron; eĉ al via kortego mankas multo … Post unu monato la samo povas okazi en la palaco de lia sankteco …

—Silentu — interrompis la princo — kaj tuj alvoku al mi Dagonon.

Tutmozis elkuris, sed la bankiero venis nur vespere. Li havis sur si blankan tukon kun nigraj strioj.

—Ĉu vi freneziĝis? … — ekkriis la kronprinco, rigardante lin. — Mi tuj forigos la sulkojn de via vizaĝo … Mi bezonas cent talentojn. Iru kaj ne reaperu, antaŭ ol vi ne aranĝos tion.

Sed la bankiero kovris sian vizaĝon kaj ekploris.

—Kion tio signifas? — demandis malpacience la princo.

—Sinjoro, — respondis Dagon, ekgenuante — prenu mian havon, vendu min kaj mian familion … Prenu ĉion, eĉ nian vivon … Sed cent talentoj … Kie mi trovus hodiaŭ tian riĉaîon? … Nek en Egipto, nek en Fenicio … — diris li, ploregante.

—Ĉu Set ekposedis vin, Dagon! — ekridis la kronprinco. — Ĉu ankaŭ vi kredas, ke mi intencas forpeli vin? …

La bankiero duan fojon falis al liaj piedoj.

—Mi scias nenion … mi estas ordinara komercisto kaj via sklavo … Tiom da tagoj, kiom estas inter la nova kaj la plena luno sufiĉus por fari min polvo kaj mian riĉaîon kraĉaîo …

—Sed klarigu al mi, kion tio signifas? — demandis malpacience la princo.

—Mi ne scias, kiel tion diri; eĉ se mi scius, mi havas grandan sigelon sur la lipoj … Hodiaŭ mi nur preĝas kaj ploras …

”Ĉu ankaŭ Fenicianoj preĝas?” — pensis la princo.

—Ne povante fari al vi ian servon, mia sinjoro — daŭrigis Dagon — mi almenaŭ donos al vi bonan konsilon … Estas tie ĉi en Pi-Bast fama siria princo, Hiram, homo maljuna, saĝa kaj terure riĉa … Alvoku lin, erpatre, kaj postulu cent talentojn, eble li povos kontentigi vian ekscelencon …

Ĉar Ramzes povis eltiri neniujn klarigojn de la bankiero, li liberigis lin kaj promesis alvoki Hiramon.

V

En la sekvinta mateno Tutmozis kun granda sekvantaro de la oficiroj kaj korteganoj vizitis la tiran princon kaj invitis lin al la vic-reĝo.

Tagmeze antaŭ la palaco aperis Hiram, en simpla portilo, portata de ok malriĉaj Egiptanoj, al kiuj li donadis almozon. Ĉirkaŭis lin eminentaj feniciaj komercistoj kaj la sama popolamaso, kiu ĉiutage staris antaŭ lia domo.

Ramzes kun miro salutis la maljunulon, de kies okuloj brilis la saĝo kaj de la tuta figuro seriozeco. Hiram portis blankan mantelon, sur la kapo oran ringon. Li salutis la princon kun memestimo kaj, levinte la manojn super lia kapo, diris mallongan benon. La ĉeestantoj estis profunde kortuŝitaj.

Kiam la vic-reĝo montris al li apogseĝon kaj ordonis al la korteganoj foriri, Hiram ekparolis:

—Hieraŭ, la servisto de via ekscelenco, Dagon, diris al mi, ke vi bezonas cent talentojn. Tuj mi sendis miajn kurieristojn en la urbojn Sabne-Ĥetam, Sethroe, Pi-uto kaj aliajn, kie haltas la feniciaj ŝipoj, ke ili elŝipigu ĉiujn komercaîojn. Kaj mi pensas, ke post kelke da tagoj via ekscelenco ricevos tiun ĉi malgrandan sumon.

—Malgrandan! — interrompis la princo kun rido. — Vi estas feliĉa, via nobleco, se vi nomas cent talentojn malgranda sumo!

Hiram balancis la kapon.

—La avo de via ekscelenco — diris li post pripenso — la eterne vivanta Ramesses-sa-Ptah honoris min per sia amikeco; mi konas ankaŭ lian sanktecon vian patron (li vivu eterne!) kaj mi eĉ provos prezenti al li mian respekton, se oni allasos min …

—Kiel tia dubo? … — interrompis la princo.

—Ekzistas tiaj — respondis la gasto — kiuj unujn allasas, aliajn ne allasas al la persono de la faraono, sed tio estas indiferenta … Via ekscelenco ne estas kulpa, mi do kuraĝos fari al vi unu demandon kiel malnova amiko de via avo kaj patro.

—Mi aŭskultas vin.

—Kion tio signifas — diris malrapide Hiram — kion tio signifas, ke la kronprinco kaj vic-reĝo devas prunti cent talentojn, kiam al lia ŝtato oni ŝuldas pli ol cent mil talentojn? …

—Kiu?

—Kiel, kiu? La aziaj popoloj, kiel tributon … Fenicio ŝuldas al vi kvin mil, kaj mi certigas, ke ĝi redonos ilin, se ne okazos io neatendita. Sed, krom tio, Izraelo ŝuldas tri mil, Filistinoj kaj Moabitoj po du mil, Ĥetoj tridek mil … Fine, mi ne memoras la detalojn, sed mi scias, ke la tuto egalas cent tri, aŭ cent kvin mil talentojn.

Ramzes mordis la lipojn; sur lia vivplena vizaĝo oni vidis senfortan koleron. Li mallevis la okulojn kaj silentis.

—Tio do estas vera! … — eksopiris subite Hiram, fikse rigardante la vic-reĝon. — Tio do estas vera? … Malfeliĉa Fenicio, sed ankaŭ Egipto …

—Kion vi diras, via nobleco? — demandis la princo, sulkigante la brovojn. — Mi ne komprenas viajn plendojn …

—Vi scias, princo, pri kio mi parolas, se vi ne respondas mian demandon — respondis Hiram kaj leviĝis kvazaŭ por foriri. — Malgraŭ tio mi ne reprenas la promeson … Vi havos, princo, cent talentojn.

Li salutis tre humile, sed la vic-reĝo devigis lin reokupi la seĝon.

—Via nobleco ion kaŝas de mi — diris li per voĉo, en kiu oni sentis ofendiĝon. — Mi volas, ke vi klarigu al mi, kia malfeliĉo minacas al Fenicio, aŭ al Egipto? …

—Ĉu vi ne scias pri tio, via ekscelenco? — demandis Hiram kun ŝanceliĝo.

—Mi scias nenion. Pli ol unu monaton mi pasigis en la templo.

—Ĝuste tie oni povis ekscii pri ĉio …

—Via nobleco diros al mi! — ekkriis la vic-reĝo, batante la tablon per la pugno. — Mi ne amas, kiam oni sin amuzas je mia kosto …

—Mi diros, se via ekscelenco donos al mi grandan promeson, ke vi tion perfidos al neniu. Kvankam … mi ne povas kredi, ke al vi, la kronprinco, oni ne sciigis …

—Vi ne fidas al mi ? — demandis la princo kun miro.

—En ĉi tiu afero mi postulus promeson de la faraono mem — respondis firme Hiram.