—Mi do îuras je mia glavo kaj je la standardoj de nia armeo, ke mi parolos al neniu pri tio, kion vi komunikos al mi …
—Tio sufiĉas — diris Hiram.
—Mi aŭskultas.
—Ĉu vi scias, princo, kio nun okazas en Fenicio?
—Eĉ pri tio mi ne scias! — interrompis kolere la vic-reĝo,
—Niaj ŝipoj — murmuretis Hiram — el ĉiuj partoj de la mondo rapidas al la patrujo, por transporti, post unua signalo, la loĝantaron kaj la riĉaîojn ien … trans la maron … okcidenten …
—Kial?
—Ĉar Asirio devas preni nin sub sian regadon.
La princo eksplodis de rido.
—Vi freneziĝis, respektinda homo! … — ekkriis li. — Asirio prenos Fenicion! Kaj kion diros ni? ni — Egipto?
—Egipto jam konsentis.
La sango alfluis al la vizaĝo de la kronprinco.
—La varmego malklarigas viajn pensojn, maljunulo — diris li al Hiram per trankvila voĉo. — Vi eĉ forgesas, ke tia afero ne povas fariĝi sen la permeso de la faraono kaj … sen la mia!
—Ankaŭ tio venos. Dume la traktaton faris la pastroj.
—Kun kiu ? … Kiuj pastroj? …
—Kun la ĉefpastro ĥaldea, Beroes, rajtigita de la reĝo Assar — respondis Hiram. — Kaj kiu de via flanko? … Mi ne povas diri tute certe, sed ŝajnas al mi, ke liaj ekscelencoj Herhor kaj Mefres kaj la sankta profeto Pentuer.
La princo paliĝis.
—Atentu, Feniciano, — diris li — ke vi kulpigas pri perfido la plej altajn estrojn de la ŝtato.
—Vi eraras, princo, tio tute ne estas perfido: la plej alta ĉefpastro de Egipto kaj la ministro de lia sankteco havas la rajton trakti kun la najbaraj monarĥoj. Cetere, de kie vi scias, ke ĉio ĉi ne estas farata laŭ la volo de la faraono?
Ramzes devis konfesi, en la animo, ke tia traktato ne estus ŝtata perfido, sed nur pruvo, ke oni malŝatis lin, la kronprincon. Jen kiel agas kun li la pastroj, kun li, kiu eble post unu jaro estos faraono? … Jen kial Pentuer mallaŭdis la militojn, kaj Mefres subtenis lin! …
—Kiam tio okazis? Kie? … — demandis la princo.
—Ŝajnas, ke oni faris la traktaton nokte, en la templo de Set en Memfiso — respondis Hiram. — Kaj kiam? … Mi ne scias bone, sed ŝajnas, ke en la tago, kiam via ekscelenco forlasis Memfison.
”Kanajloj! — pensis la vic-reĝo. — Jen kiel ili respektas mian rangon! Ili do trompis min ankaŭ per la priskribo de la stato de la regno? … Iu bona dio vekis miajn dubojn en la templo de Hator …”
Post momento de interna batalo li diris laŭte:
—Tio estas ne ebla! … Kaj mi ne kredos al viaj vortoj, ĝis vi ne donos pruvon.
—La pruvo estos — respondis Hiram. — En unu el la plej proksimaj tagoj venos Pi-Bast’on granda asiria sinjoro, Sargon, amiko de la reĝo Assar. Li veturas sub preteksto de pilgrimado al la templo de Astoret, li oferos donacojn al vi, princo, kaj al lia sankteco, kaj poste vi faros la traktaton … En la realeco vi nur sigelos tion, kion decidis la pastroj por la ruino de Fenicio kaj eble eĉ por via propra malfeliĉo …
—Neniam! — diris la princo. — Kian kompenson Asirio devus doni al Egipto! …
—Jen estas parolo inda de la reĝo: kian kompenson ricevus Egipto? Ĉar por la ŝtato ĉiu traktato estas bona, se ĝi nur ion profitas per ĝi … Kaj ĝuste tio mirigas min — daŭrigis Hiram — ke Egipto faros malbonan negocon: Asirio prenas, krom Fenicio, preskaŭ la tutan Azion, kaj al vi, kvazaŭ favore, lasas: Izraelidojn, Filistinojn kaj la duoninsulon Sinai … Kompreneble, en tia okazo la tributoj, ŝuldataj al Egipto, estos perditaj kaj la faraono neniam ricevos la cent kvin mil talentojn.
La vic-reĝo skuis la kapon.
—Vi ne konas — diris li — la egiptajn pastrojn: neniu el ili akceptus tian traktaton.
—Kial? La fenicia proverbo diras: pli bona estas hordeo en la grenejo, ol oro en la dezerto. Estus do eble, ke Egipto sentante sin malforta, preferus senpage Palestinon kaj Sinai, ol militon kontraŭ Asirio. Sed jen kio surprizas min … Ne Egipto, sed Asirio estas hodiaŭ facile venkebla: ĝi havas malpacon nord-oriente, posedas malgrandan kaj malbonan armeon. Se Egipto atakus ĝin, ĝi prenus la sennombrajn trezorojn de Ninivo kaj Babelo kaj por ĉiam plantus sian regadon en Azio.
—Vi do vidas, ke tia traktato ne povas ekzisti — interrompis Ramzes.
—Nur en unu okazo mi komprenus tion, se la pastroj … dezirus nuligi la reĝan povon en Egipto … Cetere, ili celas al tio de la tempoj de via avo, princo …
—Ree vi parolas sensencaîojn — intermetis la princo, sed en la koro li eksentis maltrankvilon.
—Eble mi eraras — respondis Hiram, atente rigardante liajn okulojn. — Sed aŭskultu, via ekscelenco …
Li alŝovis sian seĝon al la princo kaj parolis per mallaŭta voĉo:
—Se la faraono proklamus militon kontraŭ Asirio kaj gajnus ĝin, li havus: grandan armeon adorantan lian personon, cent mil talentojn da antaŭaj tributoj, ĉirkaŭ ducent mil talentojn de Ninivo kaj Babelo, fine ĉirkaŭ cent mil talentojn de la venkitaj landoj. Tia riĉaîo permesus al li repagi la bienojn, kiujn li donis al la pastroj kiel pruntgarantion; kaj por ĉiam meti finon al ilia sinmiksado en la regnan povon.
La okuloj de Ramzes brilis. Hiram daŭrigis:
—Hodiaŭ, kontraŭe, la armeo dependas de Herhor, sekve de la pastroj, kaj, esceptinte la eksterlandajn regimentojn, la faraono ne povas kalkuli je ĝi. Krom tio, la trezorejo de la faraono estas malplena kaj pli granda parto de liaj bienoj apartenas al la temploj. La reĝo, eĉ nur por la kortegaj elspezoj, devas ĉiujare fari novajn ŝuldojn; kaj ĉar Fenicianoj ne estos plu ĉe vi, vi devos preni de la pastroj … Tiamaniere post dek jaroj lia sankteco (li vivu eterne!) perdos la reston de siaj bienoj, kaj poste? …
Sur la frunto de Ramzes aperis ŝvitaj gutoj.
—Vi do vidas, nobla sinjoro, — diris Hiram — ke nur en unu okazo la pastroj povus, eĉ devus akcepti plej malhonoran traktaton kun Asirio: se ili celus mallevi kaj nuligi la povon de la faraono … Tamen, povas ekzisti ankaŭ alia kaŭzo: se Egipto estus tiel malforta, ke ĝi bezonus pacon je ĉiu prezo …
La princo salte leviĝis.
—Silentu! — ekkriis li. — Mi preferus la perfidon de plej fidelaj servistoj, ol tian malfortecon de la lando! Egipto devus cedi al Asirio Azion … Sed post unu jaro ĝi mem falus sub ĝian juĝon; ĉar subskribante sian honton, ĝi konfesus sian senfortecon …
Li paŝis bolante, kaj Hiram rigardis lin kun kompato, aŭ simpatio …
Subite Ramzes haltis antaŭ la Feniciano kaj diris:
—Tio estas malvero! … Iu lerta fripono trompis vin, Hiram, per ŝajna vero kaj vi kredas al li. Se ekzistus tia traktato, oni farus ĝin en plej granda sekreto. Kaj en tia okazo unu el la kvar pastroj, kiujn vi citis, estus perfidulo ne nur de la reĝo, sed eĉ de siaj kunuloj …
—Povis ja esti iu kvina, kiu spionis ilin — intermetis Hiram.
—Kaj li vendis la sekreton al vi? …
—Ŝajnas al mi strange, ke vi, princo, ne ekkonis ankoraŭ la potencon de la oro.
—Sed pripensu, via nobleco, ke niaj pastroj havas pli multe da oro ol vi, kvankam vi estas riĉulo super la riĉuloj! …
—Mi tamen ne koleras, se venas al mi draĥmo. Kial ili forpuŝus talentojn? …
—Ĉar ili estas servistoj de la dioj — diris la ekscitita princo — ĉar ili timus ilian punon …
La Feniciano ekridis.
—Mi vidis — diris li — multajn templojn en diversaj landoj, kaj en la temploj malgrandajn kaj grandajn statuojn. Sed diojn mi neniam renkontis …
—Blasfemulo! … — ekkriis Ramzes. — Mi vidis dion, mi sentis sur mi lian manon kaj aŭdis lian voĉon …
—Kie tio estis?
—En la templo de Hator: en ĝia vestiblo kaj en mia ĉelo.
—Tage? … — demandis Hiram.
—Nokte … — respondis la princo kaj ekmeditis.
—Nokte vi aŭdis la parolon de la dioj kaj sentis ilian manon — ripetis la Feniciano, skandante la vortojn. — Nokte oni povas vidi multajn aferojn. Kiel tio estis?
—Mi estis kaptata en la templo je la kapo, brakoj kaj kruroj, kaj mi îuras …