—Pst! … — interrompis Hiram kun rideto. — Oni ne devas îuri senbezone.
Li obstine rigardis Ramzeson per siaj penetremaj kaj saĝaj okuloj, kaj vidante ke en la junulo naskiĝas duboj, li diris:
—Mi diros ion al vi, sinjoro. Vi estas nesperta, ĉirkaŭita per reto de intrigoj, kaj mi estis amiko de via avo kaj patro. Mi faros al vi unu servon. Venu iam nokte en la templon de Astoret, sed … promesu konservi la sekreton … Venu sola, kaj vi konvinkiĝos, kiaj dioj alparolas kaj tuŝas nin en la temploj.
—Mi venos — diris Ramzes post pripenso.
—Antaŭsciigu min, princo, iun matenon, kaj mi diros al vi la vesperan signalvorton de la templo kaj oni enlasos vin. Sed ne perfidu min, nek vin — diris la Feniciano kun bonkora rideto. — La dioj iafoje pardonas la perfidon de siaj sekretoj, la homoj neniam …
Li salutis la princon, kaj poste levinte supren la okulojn kaj manojn, komencis murmureti benon.
—Hipokrito! … — ekkriis la princo. — Vi preĝas al la dioj, je kiuj vi ne kredas? …
Hiram finis la benon kaj diris:
—Jes, mi ne kredas je la dioj egiptaj, asiriaj, eĉ feniciaj, sed mi kredas je la Sola, kiu ne loĝas en temploj kaj kies nomo ne estas konata.
—Niaj pastroj ankaŭ kredas la Solan — intermetis Ramzes.
—Ankaŭ la ĥaldeaj, tamen unuj kaj la aliaj kunîuris kontraŭ ni … Ne ekzistas vero en la mondo, mia princo! …
Post la foriro de Hiram, la princo sin ŝlosis en la plej malproksima ĉambro sub preteksto legi sanktajn papirusojn.
Preskaŭ fulme en lia fajra fantazio ordiĝis la novaîoj kaj formiĝis plano.
Antaŭ ĉio li komprenis, ke inter la pastroj kaj Fenicianoj brulas batalo pri la vivo kaj morto. Pro kio? … Kompreneble, pro la influo kaj trezoroj. Hiram diris veron, ke se Fenicianoj forlasus Egipton, ĉiuj bienoj de la faraono, eĉ de la nomarĥoj kaj aristokrataro transirus en la manojn de la pastroj.
Ramzes neniam amis la pastrojn kaj de longe sciis kaj vidis, ke la pli granda parto de Egipto apartenas al la pastroj, ke iliaj urboj estas la plej riĉaj, kampoj plej bone kulturataj, loĝantaro kontenta. Li komprenis ankaŭ, ke la duono de iliaj trezoroj savus la faraonon el la senĉesaj klopodoj kaj relevus lian povon.
La princo tion sciis kaj ne malofte parolis maldolĉe pri tio. Sed kiam dank’al Herhor li estis nomita vic-reĝo kaj ricevis la korpuson de Memfiso, li paciĝis kun la pastroj kaj en la propra koro estingis la malnovan malkonfidon al ili.
Hodiaŭ ĉio ĉi revekiĝis.
Do la pastroj ne nur ne diris al li pri la traktato kun Asirio, sed eĉ ne antaŭsciigis pri la baldaŭa alveno de la ambasadoro, de iu Sargon? …
Eble ĉi tiu afero estas plej alta mistero de la temploj kaj ŝtato. Sed kial ili kaŝis de li la sumon de la tributoj, ŝuldataj al Egipto de diversaj aziaj popoloj? … Cent mil talentoj, tio ja estas sumo, kiu tuj povus rebonigi la financan staton de la faraono! … Kial ili kaŝis tion, pri kio sciis tira princo, unu el la membroj de la konsilantaro de ĉi tiu urbo? …
Kia honto por li — kronprinco kaj vic-reĝo, — ke nur fremduloj malfermas al li la okulojn!
Sed estis ankoraŭ pli malbona afero: Pentuer kaj Mefres per ĉiuj rimedoj penis pruvi al li, ke Egipto devas eviti militon.
Jam en la templo de Hator tia insistado ŝajnis al li suspektinda: la milito ja povis liveri al la ŝtato centojn da miloj da sklavoj kaj pligrandigi la bonstaton de la lando. Hodiaŭ ĝi ŝajnas tiom pli necesa, ke Egipto devas repreni ŝuldojn kaj akiri novajn tributojn.
La princo apogis la kubutojn sur la tablo kaj kalkulis:
”Oni ŝuldas al ni — pensis li — cent mil talentojn da tributoj … Hiram pensas, ke rabinte Babilonon kaj Ninivon, ni kolektus ducent mil, kune tricent mil per unu fojo. Per tia sumo oni povas pagi la kostojn de plej granda milito, kaj restos kiel profito kelkcento da miloj da sklavoj kaj cent mil talentoj da jara tributo de la venkitaj popoloj. Poste — finis la princo ni reguligus niajn kalkulojn kun la pastroj! …
Ramzes brulis de febro. Tamen venis al li konsidero:
”Kaj se Egipto ne povus venke batali kontraŭ Asirio? …”
Sed ĉe tiu ĉi demando la sango ekbolis en li. Kiel, Egipto? … Egipto ne sukcesus piedpremi Asirion, se antaŭ la armeo stariĝus li, Ramzes, li, la posteulo de Ramzes Granda, kiu sola sin îetis sur la militajn ĉarojn de Ĥetoj kaj pecetigis ilin! …
La princo povis kompreni ĉion, esceptinte tion, ke li povus esti venkita, ke li povus ne elŝiri la venkon de plej grandaj potenculoj. Li sentis en si senliman kuraĝon kaj ekmirus, se iu ajn malamiko ne forkurus, vidante liajn galopantajn ĉevalojn. Sur la ĉaro de la faraono staras la dioj mem por ŝirmi lin per ŝildo kaj trapiki la malamikojn per ĉielaj sagoj!
”Sed … kion tiu ĉi Hiram parolis pri la dioj? … — pensis la princo. — Kaj kion li volas montri al mi en la templo de Astoret? … Ni vidos.”
VI
Hiram plenumis la promeson. Ĉiutage en la princan palacon en Pi-Bast venis amasoj da sklavoj kaj longaj vicoj da azenoj, portantaj: tritikon, hordeon, sekigitan viandon, teksaîojn kaj vinon. Oron kaj multekostajn ŝtonojn alportis feniciaj komercistoj sub kontrolo de la oficistoj de Hiram.
Tiamaniere en la daŭro de kvin tagoj la princo ricevis la promesitajn cent talentojn. Hiram postulis malgrandan procenton: unu talenton por kvar jare kaj ne postulis garantion, sufiĉis al li princa kvitanco, konfirmita de la tribunalo.
La bezonoj de la kortego estis malavare provizitaj. Tri amatinoj de la princo ricevis novajn vestojn, multe da parfumoj kaj po kelke da sklavinoj de diversa koloro. La servistoj havis multon da manĝaîo kaj vino, la reĝaj laboristoj ricevis la salajron, la soldatoj — aldonajn porciojn.
La kortego estis ravita, tiom pli, ke Tutmozis kaj aliaj nobelaj junuloj, laŭ ordono de Hiram, ricevis sufiĉe grandajn pruntojn, kaj la nomarĥo de la provinco Habu kaj liaj oficistoj ricevis multekostajn donacojn.
Festeno sekvis festenon, amuzaîo amuzaîon, malgraŭ la senhalte kreskanta varmego. La vic-reĝo, vidante la ĝeneralan ĝojon, mem estis kontenta. Ĉagrenis lin nur unu cirkonstanco: la konduto de Mefres kaj de aliaj pastroj. La princo pensis, ke ĉi tiuj altranguloj riproĉos lin, ke li prenis tiel grandan prunton de Hiram, malgraŭ la admonoj ricevitaj en la templo. Dume la sanktaj pastroj silentis kaj eĉ ne montris sin ĉe ia kortego.
—Kion tio signifas — diris li foje al Tutmozis — ke la pastroj ne riproĉas nin? Tian lukson, kiel nun, ni neniam permesis al ni. La muziko sonas de la mateno ĝis la nokto, kaj ni trinkas de la leviĝo de la suno kaj ekdormas kun virinoj en la brakoj aŭ kun kruĉo sub la kapo …
—Kial ili devus fari al ni riproĉojn? — respondis Tutmozis indigninte. — Ĉu ni ne vivas en la urbo de Astarte, por kiu la plej agrabla kulto estas la plezuro, la plej dezirinda ofero — la amo? Cetere, la pastroj komprenas, ke post tiel longaj fastoj kaj preĝoj vi bezonas ripozon.
—Ĉu ili diris ion al vi? — demandis kun maltrankvilo la princo.
—Pli ol unu fojon. Hieraŭ, ekzemple, la sankta Mefres diris al mi ridante, ke tiel junan viron, kiel vi, pli allogas la plezuroj, ol la diservo aŭ la klopodoj de la regado.
Ramzes ekmeditis: Do la pastroj opinias lin senkonsidera malgraŭ tio, ke dank’al Sara li hodiaŭ, morgaŭ fariĝos patro? … Sed tiom pli bone, ili havos surprizon, kiam li ekparolos al ili per sia propra lingvo …
Verdire, la princo mem iom riproĉis sin: de la tago, kiam li forlasis la templon de Hator, li eĉ unu tagon ne okupiĝis per la aferoj de la nomeso Habu. La pastroj povas supozi, ke li estas tute kontenta de la klarigoj de Pentuer, aŭ ke la ŝtataj aferoj jam tedis lin.
—Tiom pli bone! … — murmuretis li. — Tiom pli bone! …
En lia juna animo, sub influo de la konstantaj intrigoj aŭ suspektoj pri intrigoj, komencis naskiĝi instinkto de la hipokriteco. Ramzes sentis, ke la pastroj tute ne suspektas, pri kio li parolis kun Hiram kaj kiajn planojn li ŝpinis en sia kapo. Por tiuj ĉi blindigitaj homoj sufiĉis, ke li amuziĝas, kaj ili konkludis, ke la regado restos en iliaj manoj.