—La dioj tiel malklarigis ilian prudenton — diris al si Ramzes — ke ili eĉ ne demandas: kial Hiram donis al mi tiel grandan prunton? … Eble la ruza Feniciano sukcesis dormigi iliajn suspektemajn korojn? … Tiom pli bone! … Tiom pli bone! …
Estis por li stranga plezuro, kiam li pensis, ke la pastroj estis trompitaj pri lia konto. Li decidis ankaŭ en la estonta tempo lasi ilin en la eraro, li do amuziĝis kiel freneza.
Efektive la pastroj, precipe Mefres kaj Mentezufis, estis trompitaj pri Ramzes kaj Hiram. La ruza Feniciano ŝajnigis antaŭ ili homon tre fieran pro la rilatoj kun la kronprinco, kaj la vic-reĝo kun ne malpli granda sukceso ludis la rolon de diboĉanta junulo.
Mefres eĉ pensis, ke la princo serioze pensas forpeli Fenicianojn el Egipto, kaj dume li kaj liaj korteganoj faras ŝuldojn, kiujn ili neniam pagos.
En tiu tempo en la templo de Astarte, en ĝiaj multenombraj ĝardenoj kaj kortoj svarmis amaso da piuloj. Ĉiutage, se ne ĉiuhore, el la mezo de Azio, malgraŭ la terura varmego, venis al la granda diino iu pilgrimaro.
Tio estis strangaj pilgrimoj. Lacaj, kovritaj de polvo, ili iris kun muziko, dancante kaj kantante iafoje tre malĉastajn kantojn. La tagoj pasadis por ili en senhontaj diboĉoj por la honoro de la diino Astarte. Ĉiun tian anaron oni povis ne sole ekvidi, sed eĉ senti de malproksime: ĉar ili portis grandegajn bukedojn de freŝaj floroj en la manoj kaj en sakoj katojn, mortintajn dum la tuta jaro.
La katojn la piuloj donis al la paraŝitoj por balzamado aŭ pajloŝtopado, kaj poste ili reportis ilin hejmen, kiel respektatajn sanktajn restaîojn.
En la komenco de la monato Misori (majo, junio) la princo sciigis al Hiram, ke en la vespero de la sama tago li povas veni en la fenician templon de Astoret. Kiam post la subiro de la suno fariĝis mallume en la stratoj, la vic-reĝo alliginte mallongan glavon al la flanko, surmetis mantelon kun kapuĉo kaj ne rimarkita de iu servisto elglitis por iri en la domon de Hiram.
La maljuna riĉulo atendis lin.
—Do — diris li kun rideto — via ekscelenco ne timas eniri en fenician templon, kie sur la altaro sidas la krueleco, servata de la ruzo?
—Timi? … — demandis Ramzes, rigardante lin preskaŭ kun malestimo. — Astoret ne estas Baal, nek mi infano, kiun oni povas îeti en la brulantan ventron de via dio.
—Kaj vi, princo, kredas tion?
Ramzes levis la ŝultrojn.
—Respektinda kaj konfidinda atestanto — respondis li — rakontis al mi pri viaj oferoj el infanoj. Foje ventego rompis al vi dekkelkon da ŝipoj. Tuj la tiraj pastroj anoncis diservon, al kiu iris granda popolamaso …
La princo parolis kun videbla indigno.
—Antaŭ la templo de Baal, sur altaîo, sidis grandega bronza statuo kun bova kapo. Ĝia ventro estis hejtita ĝis ruĝe. Tiam, laŭ ordono de viaj pastroj, la malsaĝaj feniciaj patrinoj komencis meti plej belajn infanojn ĉe la piedoj de la kruela dio …
—Nur knabojn — intermetis Hiram
—Jes, nur knabojn — ripetis la princo. — La pastroj superverŝis ĉiun infanon per parfumoj, kaj tiam la statuo kaptis ilin per siaj bronzaj manoj, malfermis la buŝegon kaj englutis la infanon, malespere kriantan … Ĉiufoje el la buŝo de la dio eliĝis flamoj …
Hiram mallaŭte ridis.
—Kaj via ekscelenco kredas tion?
—Tion rakontis al mi homo, mi ripetas, kiu neniam mensogas.
—Li diris, kion li efektive vidis — respondis Hiram. — Sed ĉu ne mirigis lin, ke neniu patrino, kies infanojn oni bruligis, ploris?
—Vere li miris pro la indiferenteco de la virinoj, ĉiam pretaj verŝi larmojn eĉ super mortinta kokino. Tio pruvas grandan kruelecon de via popolo.
La maljuna Feniciano balancis la kapon.
—Kiam tio okazis? — demandis li.
—Antaŭ kelke da jaroj.
—Bone — malrapide parolis Hiram — se via ekscelenco volos iam viziti Tiron, mi havos la honoron montri al vi tian solenon …
—Mi ne deziras ĝin vidi! …
—Poste ni iros en alian korton de la templo, kie vi vidos tre belan lernejon, kaj en ĝi — sanajn kaj gajajn la samajn knabojn, kiujn oni bruligis antaŭ kelke da jaroj …
—Kiel? … — ekkriis Ramzes — ili do ne pereis? …
—Ili vivas kaj kreskas por fariĝi bravaj maristoj. Kiam via ekscelenco fariĝos sankteco (vi vivu eterne!) eble pli ol unu el ili direktos viajn ŝipojn.
—Vi do trompas vian popolon? — ridis la princo.
—Ni trompas neniun — respondis serioze la Feniciano. — Ĉiu trompas sin mem, se li ne petas klarigojn pri la soleno, kiun li ne komprenas.
—Mi volus scii … — diris Ramzes.
—Efektive — daŭrigis Hiram — ekzistas ĉe ni moro, ke la malriĉaj patrinoj, por certigi feliĉan sorton al siaj filoj, oferas ilin al la ŝtato. La infanoj estas kaptataj de la statuo de Baal, en kiu estas brulanta forno. Ĉi tiu ceremonio ne signifas, ke la infanoj vere estas bruligataj, sed ke ili fariĝis propraîo de la templo kaj pereis por la patrinoj, kvazaŭ falinte en fajron.
En la realeco ili ne iras en fornon, sed al nutristinoj kaj vartistinoj, kiuj edukas ilin dum kelke da jaroj. Kiam ili pligrandiĝas, prenas ilin kaj instruas la pastra lernejo de Baal. La plej kapablaj fariĝas pastroj aŭ oficistoj; la malpli inteligentaj — maristoj kaj ofte akiras grandajn riĉaîojn.
Nun vi, princo, ne miros plu, ke niaj patrinoj ne ploras siajn infanojn. Mi diros pli: nun vi komprenos, kial en niaj leĝoj ne ekzistas punoj por la gepatroj, kiuj mortigas siajn idojn, kiel en Egipto …
—Ĉie oni trovas krimulojn — intermetis la vic-reĝo.
—Sed ĉe ni ne ekzistas idomortigantoj — daŭrigis Hiram. — Ĉar ĉe ni pri la infanoj, kiujn ne povas nutri iliaj patrinoj, zorgas la ŝtato kaj la temploj.
La princo ekmeditis.. Subite li ĉirkaŭprenis Hiramon kaj ekkriis kortuŝita:
—Vi estas multe pli bonaj ol tiuj, kiuj rakontas pri vi tiel terurajn historiojn … Mi tre ĝojas pro tio …
—Ankaŭ en ni estas ne malmulte da malbono — respondis Hiram — sed ni ĉiuj estos viaj fidelaj servistoj, sinjoro, kiam vi alvokos nin …
—Vere? … — demandis la princo, penetre rigardante liajn okulojn.
La maljunulo metis la manon sur la koron.
—Mi îuras al vi, egipta kronprinco kaj estonta faraono, ke se iam vi komencos batalon kontraŭ niaj komunaj malamikoj, la tuta Fenicio, kvazaŭ unu viro, alkuros por helpi vin …
Kaj jen ĉi tion prenu, kiel memoraîon de nia hodiaŭa interparolado.
Li eltiris el sub la vesto oran medalon, kovritan de misteraj signoj kaj, murmurante preĝojn, pendigis ĝin sur la kolo de Ramzes.
—Kun tiu ĉi amuleto — diris Hiram — vi povas trakuri la tutan mondon … Kaj kie ajn vi renkontos Fenicianon, li servos al vi per sia konsilo, oro, eĉ glavo … Kaj nun ni iru.
Pasis jam kelke da horoj post la subiro de la suno, sed la nokto estis luma, ĉar leviĝis la luno. La terura taga varmego cedis al la malvarmeto; en la pura aero ne estis plu la griza polvo, kiu tage venenis la spiradon kaj pikis la okulojn. Sur la blua ĉielo tie ĉi kaj tie brilis la steloj, kies lumo disfluis en la radioj de la luno.
En la stratoj ĉesis la movado, sed la tegmentoj de ĉiuj domoj estis plenaj de amuziĝantaj homoj. Ŝajnis, ke Pi-Bast estas unu salono plenigita per muziko, kanto, rido kaj sonoj de pokaloj.
La princo kaj Feniciano iris rapide, ekster la urbon, elektante malpli lumigitajn stratojn. Malgraŭ tio, la homoj festenantaj sur la terasoj, iafoje rimarkis ilin kaj invitis aŭ ŝutis florojn sur iliajn kapojn.
—Noktaj vaguloj! — oni kriis de la tegmentoj. — Se vi ne estas ŝtelistoj, kiujn la nokto allogas al ĉaso, venu al ni … Ni havas bonan vinon kaj gajajn virinojn …
La du vojaĝantoj ne respondis la afablajn invitojn, rapidante al la celo. Fine ili eniris en parton de la urbo, kie estis malpli da domoj kaj pli da ĝardenoj, kies arboj dank’al la malseka blovo de la maro kreskis pli altaj kaj branĉoriĉaj, ol en la sudaj provincoj de Egipto.
—Jam ne malproksime — diris Hiram.
La princo levis la okulojn kaj super la densa verdaîo de la arboj ekvidis kvadratan turon de blua koloro, kaj sur ĝi — blankan, malpli grandan. Tio estis la templo de Astarte. Baldaŭ ili eniris en la mezon de la ĝardeno, de kie oni povis ĉirkaŭpreni per la rigardo la tutan konstruaîon.