Ĝi konsistis el kelke da etaĝoj. La unuan formis kvadrata teraso 400 paŝojn longa, kiu kuŝis sur muro kelke da metroj alta, nigre kolorigita. Ĉe la orienta flanko estis perono, al kiu kondukis du larĝaj ŝtuparoj. Ĉe la aliaj flankoj staris turetoj, dek ĉe ĉiu; inter ĉiuj du turetoj estis kvin fenestroj.
Proksimumie en la mezo de la teraso leviĝis konstruaîo ankaŭ kvadrata, kies flankoj estis ducent paŝojn longaj. Ĝi havis nur unu ŝtuparon, turojn ĉe la anguloj kaj estis de purpura koloro.
Sur la plata tegmento de ĉi tiu konstruaîo staris denove kvadrata teraso, kelke da metroj alta, de ora koloro, kaj sur ĝi, unu sur la alia, du turoj: blua kaj blanka.
La tuto havis tian aspekton, kvazaŭ iu metis sur la tero grandan nigran îetkubon, sur ĝi, malpli grandan purpuran, sur ĝi oran, pli alte bluan kaj plej alte arĝentan. Al ĉiu el ĉi tiuj etaĝoj kondukis ŝtuparoj, aŭ flankaj duoblaj, aŭ frontaj simplaj, ĉiam ĉe la orienta flanko.
Apud la ŝtuparoj kaj pordoj staris alterne grandaj egiptaj sfinksoj, aŭ asiriaj flugilaj bovoj kun homaj kapoj.
La vic-reĝo kun plezuro rigardis la konstruaîon, kiu en la lumo de la luno, sur la fono de la folioriĉaj kreskaîoj havis ĉarman aspekton. Ĝi estis konstruita en la stilo ĥaldea kaj tute diferencis de la egiptaj temploj, unue per la sistemo de la etaĝoj, due per la vertikalaj muroj. Ĉe Egiptanoj ĉiu grava konstruaîo havis deklivajn murojn, kvazaŭ kuniĝantajn supren.
La ĝardeno ne estis malplena. En diversaj punktoj oni vidis malgrandajn domojn kaj palacojn, brilis lumoj, sonis kantoj kaj muziko. Inter la arboj, de tempo al tempo glitis ombro de ama paro.
Subite proksimiĝis al ili maljuna pastro; li interparolis kelke da vortoj kun Hiram kaj profunde sin klininte antaŭ la princo, diris:
—Bonvolu, sinjoro, sekvi min.
—Kaj la dioj gardu vian ekscelencon — aldonis Hiram forlasante ilin.
Ramzes iris post la pastro. Iom flanke de la templo, en la plej granda densaîo staris ŝtona benko, kaj cent paŝojn de ĝi malgranda palaco, apud kiu sonis kantoj.
—Tie oni preĝas? — demandis la princo.
—Ne! … — respondis la pastro, ne kaŝante sian abomenon. — Tie kolektiĝas la adorantoj de Kama, nia pastrino, kiu gardas la fajron antaŭ la altaro de Astoret.
—Kiun ŝi akceptos hodiaŭ?
—Neniun, neniam! … — respondis la gvidanto kun indigno. — Se pastrino de la fajro rompus la îurpromeson de la ĉasteco, ŝi devus morti.
—Kruela leĝo! — diris la princo.
—Bonvolu, sinjoro, atendi sur ĉi tiu benko — diris malvarme la fenicia pastro. — Kaj kiam vi ekaŭdos tri batojn en la bronzajn ladojn, suriru la terason kaj de tie la purpuran konstruaîon.
—Sola? …
—Jes.
La princo sidiĝis sur la benkon, en la ombro de olivarbo, kaj aŭskultis la virinajn ridojn, sonantajn en la palaco.
”Kama? — pensis li. — Bela nomo! … Ŝi devas esti juna, eble bela, kaj tiuj ĉi malsaĝaj Fenicianoj minacas ŝin per la morto, se … Ĉu tiel ili volas certigi al si almenaŭ dekkelkon da virgulinoj en la tuta lando? …”
Li ridis, sed li estis malĝoja. Oni ne scias kial li kompatis ĉi tiun nekonatan virinon, por kiu la amo estis la pordo en la tombon.
—Mi imagas Tutmozison, se oni nomus lin pastrino de Astoret! … Kompatinda, li devus morti, antaŭ ol unu lampo forbrulus antaŭ la diino …
En la sama momento antaŭ la palaco eksonis fluto kaj ludis melankolian melodion, kiun akompanis voĉoj de kantantaj virinoj.
—Ahaa! … Ahaa! … — kantis la virinoj, kvazaŭ lulante infanon.
Eksilentis la fluto, ĉesis kanti la virinoj, kaj eksonis bela vira voĉo greke:
—Kiam sur la balkono ekbrilas via vesto paliĝas la steloj kaj eksilentas la najtingaloj, kaj en mia koro naskiĝas tia silento, kiel sur la tero, kiam salutas ĝin la blanka aŭroro …
—Ahaa! … Ahaa! … — kantetis la virinoj, la fluto ree ludis unu strofon.
—Kaj kiam dronante en via preĝo, vi iras al la templo, la violoj ĉirkaŭas vin per bonodora nubo, la papilioj flirtas apud via buŝo, la palmoj klinas siajn kapojn antaŭ via beleco …
—Ahaa! … Ahaa! … Ahaa! … Ahaa! …
—Kiam mi ne vidas vin, mi rigardas la ĉielon por rememori la dolĉan trankvilon de via vizaĝo. Vana peno! La ĉielo ne havas vian serenon, kaj ĝia varmego estas frosto kompare kun la flamoj, kiuj cindrigis mian koron.
—Ahaa! … Ahaa! …
—Foje mi haltis inter la rozoj, kiujn la brilo de viaj rigardoj vestas per skarlato, blanko kaj oro. Ĉiu ilia folio rememorigis al mi unu horon, ĉiu floro unu monaton, pasigitan ĉe viaj piedoj, kaj la gutoj de la roso — ili estas miaj larmoj, per kiuj sin nutras la terura vento de la dezerto.
Faru signon, kaj mi kaptos vin kaj forportos en mian karan patrujon. La maro apartigos nin de la persekutantoj, mirtaj arbetaroj kaŝos niajn karesojn, kaj dioj, pli favoraj por la amantoj gardos nian feliĉon.
Ramzes fermetis la okulojn kaj sonĝis. Tra la mallevitaj okulharoj li ne vidis plu la ĝardenon, sed sole la riveron de la luna lumo, en kiu disfluis nigraj ombroj kaj la kanto de la nekonata homo al la nekonata virino. Dum momentoj la kanto tiel ĉirkaŭis lin, tiel profunde penetris en lian animon, ke Ramzes volis demandi: ĉu ne li mem estas ĉi tiu ama kanto? …
En tiu momento lia rango, povo kaj malfacilaj ŝtataj demandoj, ĉio ŝajnis al li mizera bagatelo kompare kun ĉi tiu luna nokto kaj tiuj ĉi ekkrioj de la amanta koro. Se oni proponus al li elekti: la tutan faraonan potencon aŭ lian nunan staton de lia animo, li preferus la revadon, en kiu malaperis la tuta mondo, li mem, eĉ la tempo, kaj restis nur dolĉa sopiro, rapidanta al la eterneco, sur la flugiloj de la kanto.
Subite la princo vekiĝis, la kanto eksilentis, en la palaco estingiĝis la lumoj, kaj ĝiajn blankajn murojn forte kontrastis la nigraj, malplenaj fenestroj. Oni povis pensi, ke tie neniu iam loĝis. Eĉ la ĝardeno malpleniĝis kaj eksilentis, eĉ la malpeza venteto ĉesis movi la foliojn.
Unu! … Du! … Tri! … El la templo alflugis tri potencaj bronzaj sonoj.
—Jes! Mi devas iri tien — pensis la princo, ne sciante bone kien kaj por kio.
Li direktis sin tamen al la templo, kies arĝenta turo superstaris la arbojn, kvazaŭ alvokante lin al si.
Li iris duonebria, plena de strangaj deziroj. Malvaste ŝajnis al li inter la arboj, li deziris suriri la supron de la turo, libere ekspiri kaj ĉirkaŭpreni per la rigardo pli vastan horizonton. Poste rememorante, ke estas nun la monato Misori, ke jam pasis unu jaro de la manovroj en la dezerto, li eksentis sopiron al ĝi. Kiel volonte li sidiĝus en sian malpezan ĉaron duĉevalan, kaj galopus ien antaŭen, kie ne estus tiel sufoke, kie la arboj ne kovrus la horizonton!
Li jam estis ĉe la piedoj de la templo, li do suriris la terason. Silente kaj malplene, kvazaŭ en tombo; nur de malproksime murmuretis la akvo de fontano. Sur la dua ŝtuparo li forîetis sian mantelon kaj glavon, ankoraŭ unu fojon ekrigardis la ĝardenon, kvazaŭ por adiaŭi la lunon, kaj eniris en la templon. Super li leviĝis ankoraŭ tri etaĝoj.
La bronza pordo estis malfermita, ĉe ambaŭ flankoj de la eniro staris flugilaj figuroj de homoj kun bovaj kapoj, sur kies vizaĝoj regis fiera trankvilo.
—Jen la asiriaj reĝoj — pensis la princo, rigardante iliajn barbojn, plektitajn en malgrandajn harligojn.
La interno de la templo estis nigra, kiel la plej nigra nokto; en la mallumon penetris nur blankaj strioj de la luna lumo, eniranta tra mallarĝaj, sed altaj fenestroj.
En la mezo brulis du lampoj, antaŭ la statuo de la diino Astarte. Ia stranga lumigo de supre faris la statuon perfekte videbla. Ramzes rigardis. Tio estis grandega virino kun strutaj flugiloj. Ŝi portis longan veston kun faldoj, sur la kapo pintan ĉapon, en la dekstra mano paron da kolomboj. Ŝia bela vizaĝo kaj mallevitaj okuloj havis esprimon de tia dolĉeco, de tia ĉasteco, ke mirego ekregis la princon: ŝi ja estis patronino de la venĝo kaj plej senhonta malĉasteco.