Fenicio montris al li ankoraŭ unu el siaj misteroj.
—Stranga nacio — pensis li. — Iliaj homglutantaj dioj manĝas neniun, kaj ilian malĉastecon protektas virgaj pastrinoj kaj diinoj kun infana vizaĝo …
Subite li eksentis, ke sur liaj piedoj traglitis io, kvazaŭ granda serpento. Ramzes posteniĝis kaj haltis en la strio de la luna lumo.
—Senteraro! … — diris li al si. Preskaŭ en la sama momento li ekaŭdis murmureton:
—Ramzes! … Ramzes! …
Ne eble estis ekkoni la voĉon: ĉu ĝi estis vira aŭ virina, kaj de kie ĝi venas?
—Ramzes! … Ramzes! … — eksonis murmureto, kvazaŭ de la planko.
La princo eniris en nelumigitan lokon kaj aŭskultante klinis sin. Subite li eksentis sur sia kapo du delikatajn manojn,
Li saltis por kapti ilin, sed li renkontis nur la aeron.
—Ramzes! … — murmuretis oni de supre.
Li levis la kapon kaj eksentis sur la buŝo lotusan floron. Kiam li etendis al ĝi la manojn, iu delikate sin apogis sur liajn ŝultrojn.
—Ramzes! … — oni vokis de la altaro.
La princo sin turnis posten kaj ŝtoniĝis. Kelke da paŝoj de li, en la luma strio staris belega homo, tute simila al li. La samaj okuloj, — vizaĝo, junula barbo, la sama kresko, movoj kaj vestoj …
Unu momenton la princo pensis, ke li staras antaŭ ia grandega spegulo, kian ne posedis eĉ la faraono. Sed tuj li konvinkiĝis, ke lia samulo ne estas bildo, sed vivanta homo.
En ĉi tiu momento li eksentis kison sur la kolo. Li ree sin turnis, sed estis neniu, kaj dume lia samulo malaperis.
—Kiu estas ĉi tie? … Mi volas scii! … — diris kolere la princo.
—Mi … Kama — respondis dolĉa voĉo.
En la luma strio aperis belega virino: nuda, kun ora zono ĉirkaŭ la koksoj.
Ramzes ekkuris kaj kaptis ŝin je la mano. Ŝi ne forkuris.
—Vi estas Kama? … Ne, vi estas … Jes, vin iam sendis Dagon, sed via nomo estis tiam Kareso …
—Ĉar mi estas ankaŭ Kareso — respondis ŝi naive.
—Ĉu vi tuŝis min per la manoj? …
—Mi.
—Kiel?
—Jen tiel … — respondis ŝi, îetante siajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon kaj kisante lin.
Ramzes kaptis ŝin per la brakoj, sed ŝi elŝiris sin kun tia forto, kian oni ne povus supozi en tiel delikata estaîo.
—Do vi estas la pastrino Kama? … Al vi kantis hodiaŭ la Greko? … — diris la princo, pasie premante ŝiajn manojn. — Kiu li estas, ĉi tiu kantisto? …
Kama malestime levis la ŝultrojn.
—Li estas ĉe nia templo.
La okuloj de Ramzes brilis, plilarĝiĝis liaj naztruoj, li sentis zumadon en la kapo. La sama virino antaŭ kelke da monatoj faris je li malgrandan impreson, sed hodiaŭ li estis preta fari por ŝi frenezaîon. Li enviis al la Greko kaj samtempe sentis nepriskribeblan doloron ĉe la penso, ke se ŝi fariĝus lia amatino, ŝi devus morti.
—Kiel bela vi estas! — diris li. — Kie vi loĝas? … Ah jes, mi scias, en tiu palaceto … Ĉu oni povas viziti vin? … Kompreneble, se vi akceptas vizitojn de kantistoj, vi povas ankaŭ min akcepti … Ĉu vere vi estas pastrino, gardanta la fajron.
—Jes.
—Kaj viaj leĝoj estas tiel kruelaj, ke ili ne permesas al vi ami? Eh, tio estas nur vanaj minacoj! … Por mi vi faros escepton …
—La tuta Fenicio malbenus min, la dioj sin venĝus … — respondis ŝi kun rido.
Ramzes ree altiris ŝin al si, ŝi ree elŝiris sin.
—Gardu vin, princo — diris ŝi kun provokanta rigardo. — Fenicio, estas potenca, kaj ĝiaj dioj …
—Indiferentaj estas por mi viaj dioj kaj Fenicio! … Se unu haro falus de via kapo, mi piedpremus Fenicion, kiel venenan serpenton …
—Kama! … Kama! … — eksonis voĉo, venanta de la statuo.
Ŝi ektimis.
—Jen vi aŭdas, ili vokas min … Eble ili eĉ aŭdis viajn blasfemojn …
—Ili ne ekaŭdu mian koleron! … — eksplodis la princo.
—La kolero de la dioj estas pli terura …
Ŝi elŝiris sin kaj malaperis en la ombroj de la templo. Ramzes sin îetis post ŝi, sed subite li haltis. La tutan templon, inter la altaro kaj li, plenigis grandega fajra flamo, en kiu komencis sin montri monstraj figuroj: grandegaj vespertoj, rampaîoj kun homaj vizaĝoj, ombroj …
La flamo iris rekte al li tra la tuta larĝo de la konstruaîo. Konsternita de la terura spektaklo, la princo posteniĝis. Freŝa aero envolvis lin. Li turnis la kapon — li estis jam ekster la templo, kaj samtempe la bronza pordego kun bruo fermiĝis post li.
Li frotis la okulojn kaj rigardis ĉirkaŭe. La luno de la plej alta punkto sur la ĉielo malleviĝis jam al la okcidento. Apud kolono Ramzes trovis sian glavon kaj mantelon. Li levis ilin kaj malsupreniris kiel ebria.
Kiam li malfrue revenis en la palacon, Tutmozis, vidante lian palan vizaĝon kaj malklaran rigardon, ekkriis kun timo:
—Pro dioj! kie vi estis, erpatre? … La tuta kortego ne povas dormi de maltrankvilo …
—Mi rigardis la urbon. Bela nokto …
—Ĉu vi scias — diris rapide Tutmozis, kvazaŭ timante, ke iu ne faru tion pli frue — Sara naskis al vi filon …
—Ĉu vere? … Mi volas, ke neniu maltrankviliĝu, kiam mi promenas.
—Sola? …
—Se mi ne povus iri sola, kie plaĉas al mi, mi estus la plej malfeliĉa sklavo en ĉi tiu regno, — respondis maldolĉe la vicreĝo.
Li transdonis la glavon kaj mantelon al Tutmozis kaj iris en sian dormoĉambron, alvokante neniun. Hieraŭ la novaîo pri la naskiĝo de filo plenigus lin per ĝojo, sed hodiaŭ li akceptis ĝin indiferente. Tuta lia animo estis plena de la rememoroj pri la hodiaŭa vespero, plej stranga kiun li iam travivis.
Li vidis ankoraŭ la lumon de la luno, en la oreloj sonis la kanto de la Greko. Kaj ĉi tiu templo de Astarte! …
Li ne povis ekdormi ĝis la mateno.
VII
La sekvintan tagon la princo leviĝis malfrue, banis, lavis sin kaj alvokis Tutmozison.
Feste vestita kaj parfumita la elegantulo tuj venis, atente rigardante la princon por ekkoni, kian humoron li havas, kaj konformigi al ĝi sian fizionomion.
Sed sur la vizaĝo de Ramzes oni povis legi nur lacecon.
—Do — demandis li Tutmozison, oscedante — ĉu vi estas certa, ke naskiĝis al mi filo?
—Mi aŭdis la novaîon de la sankta Mefres.
—Ho, ho! … De kiam la profetoj sin okupas pri mia domo?
—De la tempo, kiam via ekscelenco montras al ili sian favoron.
—Jes? … — demandis la princo kaj ekmeditis.
Li rememoris la hieraŭan scenon en la templo de Astarte kaj komparis ĝin kun analogiaj fenomenoj en la templo de Hator.
—Oni vokis min — diris li al si — tie ĉi kaj tie. Sed tie mia ĉelo estis malvasta kaj havis dikajn murojn; ĉi tie la vokanto, aŭ pli ĝuste Kama, povis sin kaŝi post kolono kaj murmureti … Fine ĉi tie estis terure mallume, kaj en mia ĉelo estis lume …
Subite li diris al Tutmozis:
—Kiam tio okazis?
—Kiam naskiĝis via nobla filo? … Jam antaŭ dek tagoj, oni diras … La patrino kaj infano fartas bone, havas bonegan aspekton … Ĉe la akuŝo estis Menes mem, la kuracisto de via respektinda patrino kaj de Herhor …
—Bone, bone … — respondis la princo kaj ree pensis: ”Oni tuŝis min tie kaj ĉi tie, same lerte … Ĉu estis ia diferenco? … Ŝajnas, ke estis, eble tial, ke ĉi tie mi estis preparita vidi miraklon, kaj tie ne … Sed ĉi tie oni montris al mi alian ”min”, kion oni ne sciis fari tie … Tre saĝaj estas la pastroj! … Mi dezirus scii, kiu tiel bone min ŝajnigis: dio aŭ homo? … Oh, la pastroj estas tre saĝaj, kaj mi eĉ ne scias, al kiuj prefere kredi: al niaj aŭ al la feniciaj? …”
—Aŭskultu, Tutmozis — diris li laŭte — aŭskultu Tutmozis … Mi devas veni ĉi tien … Mi ja devas vidi mian filon … Fine neniu havos plu la rajton sin opinii pli alta ol mi …
—Ĉu tuj devas alveturi la respektinda Sara kun la filo?