Выбрать главу

—Al Hebreoj kaj Fenicianoj vi kutimis, via ekscelenco, Asirianojn vi renkontis la unuan fojon — interrompis Tutmozis.

—Bagatelo Fenicianoj! … — daŭrigis la princo kvazaŭ al si mem. — Feniciano, Filistino, Saŝu, Libiano, eĉ Etiopiano, estas kvazaŭ membroj de nia familio. Kiam ili ne pagas tributojn, ni koleras kontraŭ ili, kiam ili pagis, ni forgesas …

Sed Asiriano estas io fremda, tiel malamika, ke … Mi ne estos feliĉa, antaŭ ol mi ne estos kalkulinta almenaŭ cent mil detranĉitajn manojn! …

Tutmozis neniam vidis Ramzeson en tia stato de la animo.

VIII

Post kelke da tagoj la princo sendis sian favoraton al Kama por inviti ŝin en la palacon. Ŝi venis tuj en zorge kovrita portilo.

Ramzes akceptis ŝin en aparta ĉambro.

—Mi estis — diris li — foje vespere apud via domo.

—Ho Astoret! … — ekkriis la pastrino. — Al kiu mi ŝuldas ĉi tiun plej altan favoron? … Kaj kio malhelpis vin, nobla sinjoro, ke vi ne bonvolis alvoki vian sklavinon? …

—Staris tie iaj brutoj; Asirianoj, oni diras.

—Do via ekscelenco bonvolis veni vespere? … Neniam mi kuraĝus supozi, ke nia estro estis kelke da paŝoj de mi, sub la libera ĉielo.

La princo ruĝiĝis. Kiel ŝi mirus eksciinte, ke la princo dek vesperojn pasigis sub ŝiaj fenestroj! …

Eble ŝi sciis ankaŭ pri tio? Igis tion supozi ŝiaj ridetantaj lipoj kaj hipokrite mallevitaj okuloj.

—Do nun, Kama — diris la princo — vi akceptas ĉe vi Asirianojn?

—Tio estas granda sinjoro! … — ekkriis Kama. — Tio estas reĝa boparenco, Sargon, kiu oferis dek talentojn al nia diino …

—Kaj vi repagos al li, Kama — mokis la princo. — Kaj ĉar li estas tiel malavara sinjoro, la feniciaj dioj ne punos vin per morto.

—Kion vi diras, sinjoro! … — respondis ŝi, kunmetante la manojn. — Ĉu vi ne scias, ke Aziano, eĉ se li trovus min en la dezerto, ne levos la manon kontraŭ mi; eĉ se mi mem donus min al li. Ili timas la diojn …

—Por kio do venas al vi ĉi tiu malbonodora … ne, ĉi tiu pia Aziano?

—Li invitas min transveturi en la templon de la babilona Astarte.

—Kaj vi veturos?

—Mi veturos.., se vi, sinjoro, ordonos … — respondis Kama, kovrante la vizaĝon per la vualo.

La princo silente prenis ŝian manon. Liaj lipoj tremis.

—Ne tuŝu min, sinjoro — murmuretis ŝi humile. — Vi estas mia monarĥo kaj apogo mia, same kiel de ĉiuj Fenicianoj en ĉi tiu lando, sed … vi estu kompatema …

La vic-reĝo ellasis ŝin kaj komencis paŝi en la ĉambro.

—Varmega tago, ĉu ne? … — diris li. — Ekzistas, oni diras, landoj, kie en la monato Meĥir falas de la ĉielo teren blanka lanugo, kiu aliiĝas en akvon kaj faras malvarmon. Kama, petu viajn diojn, ke ili sendu al mi iom da tiu lanugo! … Sed kion mi diras? … Se ili kovrus per ĝi la tutan Egipton, la tuta lanugo fariĝus akvo, sed ĝi ne malvarmigus mian koron …

—Ĉar vi estas kiel la dia Amon, vi estas la suno, kaŝita en homa figuro — respondis Kama. — La mallumo forkuras de tie, kien vi turnas vian vizaĝon, kaj sub la brilo de viaj rigardoj kreskas la floroj …

La princo ree proksimiĝis al ŝi.

—Sed estu kompatema — murmuretis ŝi. — Vi ja estas bona dio, vi do ne povas fari malbonon al via pastrino …

La princo ree sin forŝovis kaj skuis, kvazaŭ volante deîeti de si ŝarĝon. Kama rigardis lin de sub siaj mallevitaj palpebroj kaj nerimarkeble ekridetis.

Kiam la silento daŭris tro longe, ŝi demandis:

—Vi ordonis alvoki min, sinjoro. Jen mi estas kaj mi atendas, ke vi proklamu al mi vian volon.

—Jes, jes! … — diris la princo, kvazaŭ vekiĝante. — Diru al mi, pastrino … Kiu estis tiu, tiel simila al mi, kiun mi vidis en via templo, tiam? …

Kama metis la fingron sur la lipojn.

—Sankta mistero … — murmuretis ŝi.

—Unu estas mistero, alio malpermesita — respondis la princo. — Mi almenaŭ eksciu, kiu li estas: homo aŭ spirito? …

—Spirito.

—Tamen tiu spirito kantis sub viaj fenestroj? …

Kama ekridetis.

—Mi ne volas atenci la misterojn de via templo … — diris la princo.

—Vi promesis tion al Hiram — diris la pastrino.

—Bone! … bone! … — interrompis la ekscitita vic-reĝo. — Kaj tial mi parolos pri tiu ĉi miraklo nek kun Hiram, nek kun iu alia, sed kun vi … Do Kama, diru al la spirito aŭ homo, kiu tiel similas min, ke li plej baldaŭ forlasu Egipton kaj sin montru al neniu. Ĉar … en neniu lando povas esti du kronprincoj …

Subite li ekfrapis sian frunton. Ĝis nun li parolis tiel por embarasi Kaman, sed en la lasta momento venis al li tute serioza penso:

—Mi dezirus scii — diris li, severe rigardante Kaman — kial viaj samlandanoj montris al mi mian vivantan bildon? … Ĉu ili volas averti min, ke ili havas por mi anstataŭulon? … Vere, mirigas min ilia faro,

Kama falis al liaj piedoj.

—Ho sinjoro! — murmuretis ŝi. — Vi, kiu portas sur via brusto nian plej altan talismanon, ĉu vi povas supozi, ke Fenicianoj faras ion por via malutilo? … Konsideru nur … Se danĝero minacus vin, aŭ se vi volus trompi viajn malamikojn, ĉu tia homo ne estus utila? … Nur tion Fenicianoj volis montri al vi en la templo …

La princo pensis momenton kaj levis la ŝultrojn.

—Jes — diris li al si. — Se mi bezonus ies ŝirmon! … Sed ĉu Fenicianoj pensas, ke mi mem ne sufiĉos al mi? … En tia okazo ili elektus al si malbonan protektanton.

—Sinjoro — murmuretis Kama — ĉu vi ne scias, ke Ramzes Granda havis, krom sia propra figuro, ankoraŭ du aliajn por la malamikoj? … Tiuj du reĝaj ombroj pereis, kaj li vivis …

—Fine, sufiĉe … — interrompis la princo. — Por ke la popoloj de Azio sciu, ke mi estas favora por ili, mi destinas, Kama, kvin talentojn por ludoj je la honoro de Astoret, kaj multekostan pokalon por ŝia templo. Ankoraŭ hodiaŭ vi ricevos ĉion.

Li adiaŭis la pastrinon per movo de la kapo.

Kiam ŝi foriris, nova fluo de pensoj ekregis lin.

—Vere, ruzaj estas Fenicianoj. Se tiu ĉi mia vivanta bildo estas homo, ili povas doni lin al mi kiel multvaloran donacon, kaj mi farus miraklojn, kiajn oni eble neniam vidis en Egipto. La faraono loĝas en Memfiso kaj samtempe montras sin en Teboj aŭ Tanis! … La faraono marŝas kun la armeo Babilonon, Asirianoj tien kolektas la ĉefajn fortojn, kaj samtempe la faraono kun alia armeo prenas Ninivon … Mi pensas, ke Asirianoj estus tre mirigitaj per tia okazo …

Kaj ree vekiĝis en li surda malamo al la potencaj Azianoj, kaj ree vidis sian triumfan ĉaron, traveturantan la batalan kampon, plenan de asiriaj kadavroj, kaj korbojn da detranĉitaj manoj.

Nun la milito fariĝis por lia animo tiel necesa, kiel la pano por la korpo. Ne sole li povis per ĝi riĉigi Egipton, plenigi la trezorejon kaj akiri eternan gloron, sed ankaŭ li povis satigi, ĝis nun senkonscian, hodiaŭ potence vekitan instinkton detrui Asirion.

Ĝis kiam li ne vidis ĉi tiujn batalistojn kun densaj barboj, li ne pensis pri ili. Sed hodiaŭ ili ĝenis lin. Malvaste estis al li kun ili en la mondo, kaj iu devis cedi: ili aŭ li.

Kian rolon ludis en la nuna stato de lia animo Hiram kaj Kama? — tion li ne komprenis. Li sentis nur, ke li devas havi militon kontraŭ Asirio, kiel migranta birdo sentas, ke en la monato Paĥono ĝi devas forflugi al la nordo.

La pasio de la milito rapide ekregis la princon. Li malpli parolis, malpli ofte ridetis, dum la festenoj sidis medite, kaj samtempe pli kaj pli ofte pasigis la tempon kun la armeo kaj aristokrataro. Vidante la favorojn, kiujn la vic-reĝo verŝis sur tiujn, kiuj portas armilojn, la nobelaj junuloj, eĉ pli aĝaj homoj komencis sin enskribi en la regimentojn. Tio altiris la atenton de la sankta Mentezufis, kiu sendis al Herhor jenan leteron: