”De la alveno de Asirianoj en la urbon Pi-Bast la kronprinco estas ekscitita, kaj lia kortego havas batalemajn inklinojn. Ili trinkas kaj ludas ostojn kiel antaŭe, sed ĉiuj forîetis delikatajn vestojn kaj perukojn kaj malgraŭ la terura varmego portas soldatajn kufojn kaj kamizolojn.
Mi timas, ke tia arma preteco povas ofendi la noblan Sargonon.”
Herhor tuj respondis:
”Ne malutilas, ke nia viriniĝinta nobelularo ekamis la militajn aferojn, en la tempo kiam venis Asirianoj: ili havos pli bonan opinion pri ni. La plej nobla vic-reĝo, inspirita kredeble de la dioj, divenis, ke ĝuste nun oni devas sonorigi la glavojn, kiam ni havas ĉe ni la senditojn de tiel batalema popolo.
Mi estas certa, ke tiu ĉi brava konduto de nia junularo igos Sargonon pripensi kaj faros lin pli cedema en la traktato.”
La unuan fojon, de kiam ekzistis Egipto, juna princo trompis la viglecon de la pastroj … Verdire, staris post li Fenicianoj kaj la ŝtelita de ili sekreto pri la traktato kun Asirio, kion la pastroj tute ne suspektis.
Fine, la plej bona masko por la kronprinco antaŭ la suspektemaj altranguloj estis la moviĝemo de lia karaktero. Ĉiuj memoris, kiel facile en la pasinta jaro li îetis sin de la manovroj apud Pi-Bailos en la kvietan bienon de Sara, kaj kiel en la lasta tempo li flamiĝis vice al festenoj, administraj okupoj, pieco, por fine reveni al la festenoj. Kaj tial neniu, ekster Tutmozis, kredus, ke la ŝanĝiĝema junulo havas ian planon, ian celon, kiun li penos atingi kun nevenkebla obstino.
Ĉi tiun fojon oni ne bezonis longe atendi pruvojn de la ŝanĝiĝemo de la gustoj de Ramzes.
En Pi-Baston, malgraŭ la varmego, venis Sara kun la tuta kortego kaj filo. Ŝi estis iom pala, la infano iom malsaneta aiŭ laca, sed ambaŭ havis tre belan aspekton.
La princo estis ravita. En la plej bela parto de la palaca ĝardeno li elektis por Sara domon kaj preskaŭ tutajn tagojn sidis ĉe la lulilo de sia filo.
La festenoj, manovroj kaj malĝojaj meditoj de Ramzes estis metitaj flanken; la sinjoroj de lia sekvantaro devis trinki kaj amuziĝi solaj, ili baldaŭ demetis la glavojn kaj surmetis plej elegantajn vestojn. La ŝanĝo de la kostumo estis por ili tiom pli necesa, ke la princo po kelke da ili kondukadis en la loĝejon de Sara, por montri al ili sian infanon; sian filon …
—Rigardu, Tutmozis — diris li foje al la favorato — kiel bela infano; vera roza folieto, kaj el tio devas iam elkreski homo, el tia nenio! … Ĉi tiu roza birdido iam paŝos, parolos, eĉ lernos la saĝon en la pastraj lernejoj …
—Ĉu vi vidas liajn manetojn, Tutmozis? … — kriis la ravita Ramzes. — Ekmemoru bone ĉi tiujn delikatajn manetojn, por rakonti pri ili iam, kiam mi donacas al li regimenton kaj ordonos porti post mi mian hakilon. Kaj tio estas mia filo, mia propra filo! …
Ne estas mirige, ke kiam tiel parolis la sinjoro, liaj korteganoj ĉagreniĝis, ke ili ne povas fariĝi vartistinoj, eĉ nutristinoj de la infano, kiu havis neniajn dinastiajn rajtojn, estis tamen la unua filo de la estonta faraono.
Sed tiu ĉi idilio tre baldaŭ finiĝis, ĉar ĝi ne estis dezirinda por Fenicianoj.
Foje la nobla Hiram venis en la palacon kun granda sekvantaro de komercistoj, sklavoj kaj malriĉaj Egiptanoj, al kiuj li donadis la almozon, kaj haltinte antaŭ la princo, diris:
—Favora nia sinjoro! Por doni pruvon, ke via koro estas malfermita ankaŭ por ni, Azianoj, vi donacis al ni kvin talentojn, por aranĝi ludojn je la honoro de Astarte. Via volo estas plenumita; ni preparis la ludojn, kaj nun ni venas petegi vin, ke vi bonvolu honori ilin per via ĉeesto.
Parolante tion ĉi la grizhara tira princo ekgenuis antaŭ Ramzes kaj sur ora plado donis al li oran ŝlosilon de la loĝio en la cirko. Ramzes volonte akceptis la inviton, kaj la sanktaj pastroj Mefres kaj Mentezufis tute ne oponis, ke la princo partoprenu en la soleno por la honoro de Astarte.
—Antaŭ ĉio Astarte — diris la nobla Mefres al Mentezufis — same kiel la ĥaldea Istar, estas nia Izido. Due, se ni permesis al Azianoj konstrui templon sur nia tero, decas de tempo al tempo esti ĝentila al iliaj dioj.
—Ni eĉ havas la devon fari malgrandan ĝentilaîon al Fenicianoj post nia traktato kun Asirio! … — intermetis ridante la nobla Mentezufis.
Je la kvara horo post la tagmezo la princo kun la nomarĥo kaj ĉefaj oficiroj iris en la cirkon, kiu estis konstruita en la ĝardeno de Astarte. Tio estis ronda loko, ĉirkaŭita de barilo alta kiel du homoj, kaj ĉe la barilo estis multe da seĝoj kaj benkoj, amfiteatre metitaj. La konstruaîo ne posedis tegmenton; sed super la loĝioj estis pendigitaj diverskoloraj tukoj, kvazaŭ papiliaj flugiloj, kiujn oni surverŝis per parfuma akvo kaj movis por malvarmigi la aeron.
Kiam la vic-reĝo aperis en la loĝio, Azianoj kaj Egiptanoj, kolektiĝintaj en la cirko, akceptis lin per laŭta aklamo. Poste la spektaklo komenciĝis per procesio de muzikistoj, kantistoj kaj dancistinoj.
La princo rigardis ĉirkaŭ si. Li havis ĉe la dekstra flanko la loĝion de Hiram kaj de la plej eminentaj Fenicianoj, maldekstre la loĝion de la feniciaj pastroj kaj pastrinoj, inter kiuj Kama, okupanta unu el la antaŭaj seĝoj, altiris al si la atenton per sia riĉa vesto kaj beleco. Ŝi havis diafanan veston, ornamitan per diverskoloraj brodaîoj, orajn braceletojn sur la brakoj kaj kruroj, kaj sur la kapo rubandon kun lotusa floro, arte faritan el multekostaj ŝtonoj.
Kama kun la kunuloj respekte salutis la princon kaj sin turnis al la maldekstra loĝio. Ŝi komencis vivan interparoladon kun fremdulo de bela kresko kaj kun griziĝantaj haroj. La fremdulo kaj liaj kunuloj havis la barbojn kaj harojn, plektitajn en malgrandajn harligojn.
Ramzes, kiu venis en la cirkon preskaŭ rekte de sia filo, estis bonhumora. Sed kiam li ekvidis, ke Kama parolas kun iu fremdulo, forlasis lin la gajeco.
—Ĉu vi ne scias — demandis li Tutmozison — kiu estas la grandulo, kiun amindumas la pastrino? …
—Tio estas ĝuste la fama babilona pilgrimo, la nobla Sargon.
—Li ja estas maljunulo! — diris la princo.
—Sendube li estas pli maljuna ol ni ambaŭ, sed li estas bela homo.
—Ĉu tia barbaro povas esti bela! … — indignis la princo. — Mi estas certa, ke li odoras sebon …
Ambaŭ eksilentis: la princo de kolero, Tutmozis de timo, ke li kuraĝis laŭdi homon, kiu ne plaĉis al lia sinjoro.
Dume en la areno spektaklo sekvis spektaklon. Aperis unuj post aliaj: gimnastikistoj, dresistoj de serpentoj, dancistoj, îonglistoj kaj arlekenoj; ĉiujn akceptis la publiko per laŭtaj krioj.
Sed la vicreĝo estis malgaja. En lia animo revekiĝis la pasioj, dormigitaj por unu momento: malamo al Asirianoj kaj îaluzo pro Kama.
”Kiel povas ĉi tiu virino — pensis li — amindumi tiun ĉi maljunan homon, kiu havas vizaĝon de la koloro de tanita haŭto, nigrajn maltrankvilajn okulojn kaj barbon de kapro? …”
Nur unu fojon la princo turnis pli vivan atenton al la areno.
Eniris kelke da nudaj Ĥaldeanoj. La plej aĝa metis en la teron tri mallongajn lancojn, la pintojn supren, kaj per movoj de la manoj dormigis la plej junan. Poste la aliaj prenis lin sur la manojn kaj metis sur la lancojn tiel, ke unu subtenis lian kapon, dua la dorson, tria la piedojn.
La dormanta estis rigida, kvazaŭ ligno. Tiam la maljunulo faris super li ankoraŭ kelke da movoj per la manoj kaj eltiris la lancon, subtenantan la piedojn. Post momento li eltiris tiun, sur kiu kuŝis la dorso, fine forpuŝis la lastan, sur kiu estis apogita la kapo.
Kaj en klara tago, antaŭ kelke da miloj da ĉeestantoj la dormanta Ĥaldeano, sen iu ajn apogo, ekpendis horizontale en la aero, kelke da metroj super la tero. Fine la maljunulo puŝis lin teren kaj vekis.
En la cirko ekregis mirego. Neniu kuraĝis krii aŭ aplaŭdi. Nur el kelkaj loĝioj oni îetis florojn.
Ramzes ankaŭ miris. Li klinis sin al la loĝio de Hiram kaj murmuretis al la maljuna princo:
—Ankaŭ tiun ĉi miraklon vi povus fari en la templo de Astarte?
—Mi ne konas ĉiujn misterojn de niaj temploj, — respondis li konfuzita — sed mi scias, ke Ĥaldeanoj estas tre lertaj …