Выбрать главу

—Tamen ni ĉiuj vidis, ke la junulo pendis en la aero.

—Se oni ne îetis sur nin sorĉon — diris Hiram kaj perdis sian bonan humoron.

Post mallonga interakto, dum kiuj en la loĝiojn de la altranguloj oni disportis freŝajn florojn, malvarman vinon kaj kukojn, komenciĝis la ĉefa parto de la spektaklo, la batalo de la bovoj.

Ĉe la sonoj de trumpetoj, tamburoj kaj flutoj oni enkondukis en la arenon fortikan bovon, kun tuko sur la kapo, por ke li vidu nenion. Poste enkuris kelke da nudaj homoj, armitaj per lancoj kaj unu kun mallonga glavo.

La princo donis signon. La kondukantoj forkuris, kaj unu el la armitaj deŝiris de la bovo la tukon. La besto kelke da momentoj staris kvazaŭ surdigita, poste li komencis persekuti la lancistojn, kiuj incitis lin per pikado.

Ĉi tiu vana batalo daŭris dekkelkon da minutoj; la homoj turmentis la bovon, kiu ŝaŭmante kaj sangante stariĝis sur la postaj piedoj kaj persekutis sur la tuta areno la malamikojn, sed neniun povis kapti.

La princo enuante, anstataŭ la arenon rigardis la loĝion de la feniciaj pastroj. Kaj li vidis, ke Kama, proksimiĝinte al Sargon, vive parolis kun li. La Asiriano manĝis ŝin per la rigardo, kaj ŝi ridanta kaj hontanta jen murmuretis al li, sin klinante tiel, ke ŝiaj haroj miksiĝis kun la haregoj de la barbaro, jen sin deturnis de li, ŝajnigante koleron.

Ramzes sentis doloron en la koro. La unuan fojon okazis al li, ke virino antaŭ li donis sian preferon al alia viro. Kaj preskaŭ al maljunulo, al Asiriano! …

Dume inter la publiko eksonis murmuro. Sur la areno la homo, armita per glavo, ordonis, ke oni ligu lian maldekstran manon al la brusto, la aliaj preparis siajn lancojn, kaj oni enkondukis alian bovon.

Kiam unu el la armitaj viroj deŝiris la tukon de liaj okuloj, la bovo sin turnis kaj ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ volante kalkuli la kontraŭulojn. Poste li mallevis la kapon kaj de sub la palpebroj observis la movojn de la atakantoj.

En la komenco la lancistoj singarde ŝteliris de la flankoj por lin piki. Sed kiam la besto staris ĉiam senmova, ili kuraĝiĝis kaj komencis preterkuri antaŭ liaj okuloj, pli kaj pli proksime.

La bovo ankoraŭ pli mallevis la kapon, sed li staris kvazaŭ enigita en la teron. La publiko komencis ridi, sed subite ĝia ĝojo aliiĝis en krion de teruro. La bovo elektis momenton, saltis antaŭen, trafis la lanciston kaj per unu bato de la kornoj îetis lin supren.

La homo falis teren kun frakasitaj piedoj, kaj la bovo ekgalopis en la alian parton de la areno kaj ree haltis en defenda sintenado.

La lancistoj ĉirkaŭis lin kaj komencis inciti, dume enkuris cirkaj servistoj por levi la vunditan, kiu ĝemis. La bovo, malgraŭ duobligitaj pikoj de la lancoj, staris senmove; sed kiam la tri servistoj prenis sur la ŝultrojn la svenintan lanciston, kiel uragano li îetis sin sur la grupon, renversis ilin kaj komencis terure piedbati.

Tumulto ekregis inter la publiko: la virinoj ploris, la viroj insultis kaî îetis sur la bovon ĉion, kion ili havis en la manoj. Sur la arenon komencis fali bastonoj, tranĉiloj, eĉ tabuloj de la benkoj.

Tiam alkuris al la furioza besto la homo kun la glavo. Sed la lancistoj perdis la kapon kaj ne sufiĉe lin helpis, la bovo do renversis lin kaj komencis persekuti la aliajn.

Afero vidata neniam ĝis nun en la cirkoj: sur la areno kuŝis kvin homoj, la aliaj forkuris de la besto, kaj la publiko kriegis de kolero aŭ teruro.

Subite, ĉio eksilentis, la spektatoroj leviĝis kaj sin klinis el siaj lokoj, la terurita Hiram paliĝis kaj disetendis la manojn … Sur la arenon, el la loĝio de la altranguloj, elsaltis du: la princo Ramzes kun levita glavo kaj Sargon kun mallonga hakilo.

La bovo, kun mallevita kapo kaj etendita vosto, kuris ĉirkaŭ la areno, en nubo de polvo. Li kuris rekte al la princo. Sed kvazaŭ forpuŝita de la majesto de la reĝa infano, li preterpasis Ramzeson, sin îetis sur Sargonon kaj … falis sur la loko. La lerta kaj gigante forta Asiriano faligis lin per unu bato de la hakilo inter la okulojn.

La publiko kriegis de la ĝojo kaj komencis ŝuti florojn sur Sargonon kaj sur lian oferon. Ramzes kun la levita glavo staris mirigita kolera, rigardante, kiel Kama elŝiris florojn de siaj najbaroj por îeti ilin sur la Asirianon.

Sargon indiferente akceptis la signojn de la admiro de la publiko. Li tuŝegis la bovon per la mano por konvinkiĝi, ĉu li vivas ankoraŭ, kaj poste proksimiĝis kelke da paŝoj al la princo, diris ion en sia lingvo kaj salutis lin kun memestimo de granda sinjoro.

Sanga nebulo pasis antaŭ la okuloj de Ramzes: li volonte trapikus per sia glavo la bruston de la venkinto. Sed li ekregis sin, pensis momenton kaj, demetinte de sia kolo oran ĉenon, donis ĝin al Sargon.

La Asiriano ree sin klinis, kisis la ĉenon kaj metis ĝin sur sian kolon. La princo, kun ruĝaj kaj bluaj makuloj sur la vizaĝo, sin direktis al la pordeto, tra kiu eniradis sur la arenon la aktoroj, kaj profunde humiligita, forlasis la cirkon, aplaŭdata de la publiko.

IX

Estis jam la monato Tot (fino de junio, komenco de julio). En la urbo Pi-Bast kaj ĝiaj ĉirkaŭaîoj komencis malgrandiĝi la alfluo de la popolo pro la varmego. Sed en la kortego de Ramzes oni seninterrompe amuziĝis kaj parolis pri la okazo en la cirko.

La korteganoj laŭdis la kuraĝon de la princo, la mallertuloj admiris la forton de Sargon, la pastroj kun seriozaj mienoj murmuretis, ke tamen la kronprinco ne devus sin miksi en la batalon kontraŭ la bovoj. Por tio ekzistas aliaj homoj, pagataj kaj tute ne ĝuantaj publikan estimon.

Ramzes aŭ ne aŭdis la diversajn opiniojn, aŭ ne atentis ilin. En lia memoro fiksiĝis du epizodoj de la batalo: la Asiriano forŝiris de li la venkon super la bovo kaj amindumis Kaman, kiu tre favore akceptis liajn ĝentilaîojn.

Ĉar ne konvenis venigi al si la fenician pastrinon, Ramzes do foje sendis al ŝi leteron, en kiu li sciigis, ke li volas vidi ŝin kaj demandis, kiam ŝi lin akceptos. Per la sama sendito Kama respondis, ke ŝi atendos lin vespere.

Apenaŭ aperis la steloj, la princo elglitis el sia palaco en plej granda sekreto (laŭ lia opinio) kaj iris al Kama.

La ĝardeno de Astarte estis preskaŭ malplena, precipe ĉirkaŭ la domo de la pastrino. La domo estis silenta kaj brulis en ĝi apenaŭ kelke da lumoj.

Kiam la princo nekuraĝe ekfrapis, la pastrino mem malfermis al li. En la malluma vestiblo ŝi kisis liajn manojn, murmuretante, ke ŝi estus mortinta, se li tiam en la cirko estus vundita de la furioza besto.

—Sed nun vi devas esti trankvila, de la momento kiam savis min via amanto …

Kiam ili eniris en lumigitan ĉambron, la princo rimarkis, ke Kama ploras.

—Kion tio signifas? — demandis li.

—Deturnis sin de mi la koro de mia estro — diris ŝi. — Kaj eble prave …

La kronprinco komencis maldolĉe ridi.

—Vi do jam estas lia amatino, aŭ nur estas fariĝonta, vi sankta filino? …

—Amatino? … Neniam! … Sed mi povas fariĝi edzino de tiu terura homo.

Ramzes salte leviĝis de la seĝo.

—Ĉu mi dormas? … — ekkriis li — aŭ ĉu Set îetis sur min malbenon? … Vi, pastrino, kiu gardas la fajron ĉe la altaro de Astarte kaj sub timo de morto devas resti virga, vi edziniĝas? … Vere la fenicia mensogemo estas pli malbona, ol oni rakontas! …

—Aŭskultu min, sinjoro — respondis ŝi, viŝante la larmojn — kaj kondamnu, se mi tion meritas. Sargon volas min preni kiel edzinon kiel unuan edzinon. Laŭ nia regularo, pastrino en tre esceptaj okazoj povas fariĝi edzino, sed nur de viro de reĝa sango. Sargon estas boparenco de la reĝo Assar …

—Kaj vi edziniĝos kun li? …

—Se la plej alta konsilantaro de la tiraj pastroj ordonos al mi, kion mi povos fari? … — respondis ŝi, ree dronante en larmoj.

—Kaj per kio Sargon povas interesi ĉi tiun konsilantaron? — demandis Ramzes.

—Ŝajnas, ke li ĝin tre interesas — respondis ŝi kun sopiro. — Fenicion, oni diras, Asirianoj estas prenontaj, kaj Sargon estos ilia satrapo …