Выбрать главу

—Tion solan — diris la dio — ne tuŝu, alie vi perdos la tutan riĉaîon.

—Eĉ se mi vivus dek mil jarojn — ekkriis la skribisto — mi ne tuŝos ĝin! … Ĉar mi opinias, ke post la saĝo plej bona estas la riĉaîo.

—Sed kion oni vidas tie? — demandis li post momento, montrante grandan palacon en ĝardeno.

—Tio estas princaj bienoj — respondis la dio. — Palaco, kvincent mezuroj da tero, cent sklavoj kaj kelkcento da brutoj. Tio estas grandaj bienoj, sed se vi pensas, ke via saĝo sufiĉos por …

La skribisto ree falis al la piedoj de Amon, verŝante larmojn de ĝojo.

—Ho sinjoro! … — kriis li. — Kie estas tia frenezulo, kiu ne preferus barelon da vino, ol glason da biero?

—Viaj vortoj estas vortoj de la saĝulo, kiu solvas plej malfacilajn kalkulojn — diris Amon.

Li diris la grandan miraklan vorton, kaj ili ambaŭ kun la skribisto troviĝis en la palaco.

—Vi havas ĉi tie — diris la bona dio — manĝoĉambron, en ĝi oritajn kanapojn kaj seĝojn, inkrustitajn per diverskolora ligno. Malsupre estas kuirejo por kvin kuiristoj, provizejo, kie vi trovos ĉiajn viandojn, fiŝojn kaj kukojn, fine kelo kun plej bonaj vinoj. Vi havas ĉi tie dormoĉambron kun movebla tegmento, per kiu la sklavoj malvarmigos vin dum via dormo. Mi turnas vian atenton al la lito, kiu estas el cedra ligno kaj sin apogas sur kvin leonaj piedegoj, el arte fandita bronzo. Vi havas ĉi tie vestejon, plenan de tolaj kaj atlasaj vestoj, kaj en la kestoj vi trovos ringojn, ĉenojn kaj braceletojn …

—Kaj kio estas ĉi tio? — demandis la skribisto, montrante figuron, kovritan per vualo, brodita per oraj kaj purpuraj fadenoj.

—Ĝuste tio, kion vi devas eviti — respondis la dio. — Se vi tuŝos ĝin, via grandega riĉaîo estos perdita. Kaj vere mi diras al vi, ke nemulte da similaj bienoj ekzistas en Egipto. Mi devas ankoraŭ aldoni, ke en la trezorejo kuŝas dek talentoj da oro kaj da multvaloraj ŝtonoj.

—Mia estro! … — ekkriis la skribisto. — Permesu al mi starigi sur la unua loko en ĉi tiu palaco vian oran statuon, antaŭ kiu trifoje ĉiutage mi bruligos incenson …

—Sed tion evitu! … — respondis Amon, montrante la figuron, kovritan per vualo.

—Mi devus perdi la saĝon kaj esti pli senprudenta, ol sovaĝa porko, por kiu la vino valoras tiom, kiom la elverŝaîoj — diris la skribisto. — La figuro en la vualo povas pentofari ĉi tie cent mil jarojn, kaj mi ne tuŝos ĝin, se tia estas via volo …

—Memoru, ke vi perdus ĉion! … — ekkriis la dio kaj malaperis.

La skribisto, radianta de feliĉo, komencis promeni tra sia palaco kaj elrigardi tra la fenestroj. Li vizitis la trezorejon, pesis la oron en la manoj: ĝi estis peza; li rigardis la ŝtonojn: ili estis veraj. Li ordonis alporti al si manĝaîon: tuj enkuris sklavoj, banis lin, razis kaj surmetis al li delikatajn vestojn.

Li sate manĝis kaj trinkis, kiel neniam antaŭe: lia malsato kuniĝis kun la bonegeco de la manĝaîoj en mirindan guston. Li bruligis parfumojn antaŭ la statuo de Amon kaj ornamis ĝin per freŝaj floroj. Poste li sidiĝis ĉe la fenestro.

En la korto blekis paro da ĉevaloj, jungitaj al skulptita kaleŝo. En alia loko aro da homoj kun lancoj kaj retoj trankviligis ĉashundojn, kiuj brulis de deziro kuri al la ĉaso. Antaŭ la grenejo skribisto akceptis grenon de terkulturistoj, antaŭ la stalo alia skribisto akceptis kalkulojn de estro de paŝtistoj.

En malproksimo oni vidis olivan arbaron, altaîon kovritan de vinberoj, tritikajn kampojn, kaj ĉie dense dissemitajn daktilarbojn.

—Vere! — diris li al si — mi estas hodiaŭ riĉa tiel, kiel mi tion meritas. Sole tio mirigas min, ke mi povis tiel longe vivi en mizero kaj malestimo! Mi devas ankaŭ konfesi, ke mi dubas, ĉu mi povos pligrandigi ĉi tiun grandegan riĉaîon, ĉar mi ne bezonas pli multe kaj mi ne havos tempon por zorgi pri spekulacioj.

Li tamen komencis enui en la ĉambroj, li do rigardis la ĝardenon, ĉirkaŭveturis la kampojn, parolis kun la servistoj, kiuj falis teren antaŭ li, kvankam ili estis tiel vestitaj, ke ankoraŭ hieraŭ li kun respekto kisus iliajn manojn. Sed ĉar ankaŭ tie li enuis, li do revenis en la palacon, kaj rigardis sian provizejon kaj kelon, kaj la meblojn en la ĉambroj.

—Tio estas bela — diris li al si — sed pli belaj estus mebloj el pura oro, kaj vazoj el multekostaj ŝtonoj.

Liaj okuloj sin turnis senvole al la angulo, kie staris la figuro, kovrita per brodita vualo kaj — sopiris.

—Sopiru, sopiru! — pensis li — prenante parfumon, por bruligi ĝin antaŭ la statuo de Amon.

—Li estas bona dio — pensis li — kiu ŝatas la bonajn ecojn de la saĝuloj, eĉ nudpiedaj, kaj estas justa por ili. Kiel belan riĉaîon li donis al mi! … Vero estas, ke ankaŭ mi honoris lin, skribante dumaniere lian nomon: Amon, sur la pordo de la terdomo. Kaj kiel bele mi kalkulis al li: kiom da kokinaj ovoj li ricevos por sep perdrikoj? Pravaj estis miaj majstroj, dirante, ke la saĝo eĉ al la dioj malfermas la buŝon.

Li ekrigardis ree en la angulon. La figuro kovrita per la vualo ree eksopiris.

—Mi dezirus scii, — diris al si la skribisto — kial mia amiko Amon malpermesis al mi tuŝi ĉi tiun malgrandan objekton, kiu staras tie en la angulo? Estas vero, ke por tia riĉaîo li havis rajton meti kondiĉojn, sed mi ne farus tion al li. Ĉar se la tuta palaco estas mia propraîo, se mi povas uzi ĉion en ĝi, kial mi ne povus tuŝi tion?

Oni diras tieclass="underline" malpermesite estas tuŝi! Sed estas permesite vidi!

Li proksimiĝis al la figuro, demetis singarde la vualon, rigardis: io tre bela. Kvazaŭ bela juna knabo, sed ne knabo … Tio havis longajn harojn ĝis la genuoj, delikatajn trajtojn kaj rigardon, plenan de dolĉeco.

—Kio vi estas? — diris li al la figuro.

—Mi estas virino — respondis la figuro per tiel penetrema voĉo, ke ĝi trapikis lian koron, kiel fenicia ponardo.

—Virino? … — pensis la skribisto. — Pri tio mi lernis nenion en la pastra lernejo. Virino? … — ripetis li. — Kaj kion vi havas ĉi tie?

—Tio estas miaj okuloj.

—Okuloj? … Kion vi povas vidi per tiaj okuloj, kiuj povas fandiĝi de plej malforta lumo?

—Miaj okuloj ne estas kreitaj, por ke mi rigardu, sed por ke vi ilin rigardu — respondis la figuro.

—Strangaj okuloj — diris al si la skribisto, pasante tra la ĉambro.

Li ree haltis antaŭ la figuro kaj demandis:

—Kaj kion vi havas tie?

—Tio estas mia buŝo.

—Pro dioj! vi mortos de malsato — ekkriis li — ĉar per tiel malgranda buŝo oni ne povas satmanĝi! …

—Ĝi ne estas kreita por manĝado — respondis la figuro — sed por ke vi kisu ĝin.

—Kisi? … — ripetis la skribisto — ankaŭ tion mi ne lernis ĉe la pastroj … Kaj kio estas tio? …

—Tio estas miaj manetoj.

—Manetoj? … Bone, ke vi diris al mi, ke tio estas manetoj, ĉar per tiaj manetoj vi ne povus fari ion, eĉ melki ŝafinon.

—Miaj manoj ne estas por laborado.

—Por kio do? … — ekmiris la skribisto, disigante ŝiajn fingrojn …

(— Kiel mi viajn — diris la kronprinco; karesante la malgrandan manon de la pastrino.)

—Por kio do estas faritaj tiel belaj manoj? — demandis la skribisto la figuron.

—Por ĉirkaŭpreni vian kolon.

—Vi volas diri: por preni je la nuko? … — ekkriis la terurita skribisto, kiun la pastroj ĉiam prenis je la nuko, kiam li estis vergota.

—Ne je la nuko, sed jen tiel …

—Kaj ŝi ĉirkaŭprenis — daŭrigis la princo — lian kolon, jen tiel … (Li ĉirkaŭis la sian per la manoj de la pastrino.)

—Sinjoro, kion vi faras? … — murmuretis Kama. — Tio ja estas mia morto …

—Estu trankvila — respondis la princo — mi nur montras al vi, kion tiu figuro faris kun la skribisto …

… Subite ektremis la tero, la palaco malaperis, malaperis la hundoj, ĉevaloj kaj sklavoj. La altaîo kovrita de vinberoj fariĝis ŝtonego, la olivarboj — dornujoj, kaj la tritiko — sablo …