La skribisto, kiam li rekonsciiĝis en la brakoj de sia amatino, komprenis, ke li estas sama mizerulo, kia li estis hieraŭ sur la strato. Sed li ne bedaŭris siajn riĉaîojn, ĉar li havis virinon, kiu amis kaj karesis lin.
—Do ĉio malaperis, sed ŝi ne malaperis — ekkriis naive Kama.
—La kompatema Amon lasis ŝin al li por konsolo — diris la princo.
—Ah, Amon do estas kompatema nur por la skribistoj! — respondis Kama. — Sed kion signifas ĉi tiu historio?
—Divenu. Cetere vi aŭdis, kion la mizera skribisto forlasis por la kisoj de virino …
—Sed tronon li ne forlasus — interrompis la pastrino.
—Kiu scias? … se oni tre petus lin — murmuretis pasie Ramzes.
—Ho ne! … — ekkriis Kama, elŝirante sin el lia ĉirkaŭpreno. — La tronon li ne forlasu, ĉar tiam kio restus de liaj promesoj por Fenicio! …
Ili ambaŭ rigardis fikse unu la alian longe … longe … En ĉi tiu momento la princo eksentis kvazaŭ vundon en la koro kaj el tiu vundo kvazaŭ forkuris iu sento. Ne la pasio, ĉar la pasio restis, sed la respekto, kredo al Kama.
—Strangaj estas ĉi tiuj Fenicianinoj — pensis la princo — oni povas frenezi pro ili, sed oni ne povas al ili konfidi! …
Li sentis sin laca kaj adiaŭis Kaman. Li ĉirkaŭrigardis la ĉambron, kvazaŭ ne povante ĝin forlasi, kaj forirante diris al si:
—Tamen vi estos mia kaj la feniciaj dioj ne mortigos vin, se ili zorgas pri siaj temploj kaj pastroj! …
Apenaŭ Ramzes forlasis la palacon de Kama, en la ĉambron de la pastrino enkuris juna Greko, tre bela kaj tute simila al la egipta princo. Furiozo brulis sur lia vizaĝo.
—Likon! … — ekkriis Kama terurite. — Kion vi faras ĉi tie? …
—Malnobla vipuro! … — respondis la Greko per sonora voĉo. — Unu monato ne pasis ankoraŭ de la vespero, kiam vi îuris, ke vi amas min, ke vi forkuros kun mi Grekujon, kaj jam vi îetas vin al la kolo de alia amanto. Ĉu mortis la dioj, ĉu forkuris de ili la justeco? …
—Freneza îaluzulo — interrompis la pastrino — vi mortigos min …
—Certe, mi mortigos vin, ne via ŝtoniĝinta diino … Per tiuj ĉi manoj —kriis li, etendante la fingrojn, kvazaŭ ungegojn — mi sufokus vin, se vi fariĝus amatino …
—Kies? …
—Ĉu mi scias? … Verŝajne de ambaŭ: de la maljuna Asiriano kaj de la princido, al kiu mi frakasos la kapon, se li vagados ĉi tie … Princo! … Li havas ĉiujn virinojn de la tuta Egipto … kaj li deziras ankoraŭ fremdajn pastrinojn … La pastrinoj estas por la pastroj, ne por la fremduloj …
—Kaj vi, ĉu vi ne estas fremda por ni? — diris ŝi fiere.
—Vipuro! … — eksplodis ree la Greko. — Mi ne povas esti fremda por vi, ĉar mi oferas al viaj dioj mian voĉon, per kiu ornamis min la dioj … Kaj kiom da fojoj kun helpo de mia persono vi trompis la malsaĝajn Azianojn, ke la kronprinco sekrete aliĝis al via religio? …
—Silentu! … Silentu! … — siblis la pastrino, fermante al li la buŝon per la mano.
Io sorĉa devis esti en ŝia tuŝo, ĉar la Greko tuj trankviliĝis kaj komencis paroli malpli laŭte:
—Aŭskultu, Kama. Baldaŭ en Sebenika golfo albordiĝos ŝipo, direktata de mia frato. Penu aranĝi, ke la ĉefpastro sendu vin en la urbon Pi-uto, de kie ni fine forkuros en la nordan Grekujon, en tian lokon, kiu ne vidis ankoraŭ Fenicianojn …
—Ĝi ekvidos ilin, se mi kaŝos min tien — interrompis la pastrino.
—Se unu haro falus de via kapo, — murmuretis la furioza Greko — mi îuras, ke Dagon … ke ĉiuj ĉi tieaj Fenicianoj pagos ĝin per siaj kapoj, aŭ mortaĉos en la minejoj! Ili ekscios, kion povas Greko …
—Kaj mi, mi diras al vi — respondis la pastrino per sama voĉo — ke antaŭ ol mi ne kolektos dudek talentojn, mi ne moviĝos de ĉi tie …
—Kie vi prenos la reston?
—Donos ĝin al mi Sargon kaj la kronprinco.
—Sargon, mi konsentas, sed la princon mi ne volas! …
—Malsaĝa Likon, ĉu vi ne vidas, kial plaĉas al mi iom ĉi tiu junulo? … Li rememorigas vin.
La Greko tute trankviliĝis.
—Bone, bone! … — murmuris li. — Mi komprenas, ke kiam virino povas elekti inter la kronprinco kaj tia kantisto kiel mi, mi ne bezonas timi … Sed mi estas îaluza kaj vivega, mi do petas vin, ne permesu al li intimaîojn.
Li kisis ŝin, elglitis el la ĉambro kaj malaperis en la malluma ĝardeno.
Kama etendis post li la kunpremitan pugnon.
—Malnobla arlekeno! … — murmuretis ŝi — kiu apenaŭ povus esti ĉe mi kantanta sklavo …
X
Kiam en la sekvinta tago Ramzes venis viziti sian filon, li trovis Saran dronanta en larmoj. Li demandis pri la kaŭzo. En la komenco ŝi respondis, ke nenio estas al ŝi, poste ke ŝi estas malĝoja, fine ŝi falis al la piedoj de Ramzes kun granda ploro.
—Sinjoro … sinjoro mia! … — murmuretis ŝi. — Mi scias, ke vi ne amas min plu, sed almenaŭ evitu la danĝeron …
—Kiu diris al vi, ke mi ne amas vin plu? — demandis la princo kun miro.
—Vi ja havas tri novajn virinojn en via domo … fraŭlinojn de alta deveno …
—Jen kio …
—Kaj vi kuras en danĝeron por kvara, por perfida Fenicianino …
La princo konfuziĝis. De kie Sara povis ekscii pri Kama kaj diveni, ke ŝi estas perfida? …
—Kiel la polvo englitas en keston, tiel malnoblaj novaîoj penetras, en plej trankvilajn domojn — diris Ramzes. — Kiu parolis al vi pri la Fenicianino? …
—Malbona antaŭdiro kaj mia koro.
—Ekzistas do eĉ antaŭdiroj? …
—Teruraj! Iu maljuna pastrino eksciis, oni diras, el kristala globo, ke ni ĉiuj pereos dank’al Fenicianoj, almenaŭ mi kaj … mia filo! … — eksplodis Sara.
—Kaj vi, kiu kredas la Solan, Jehovon, vi timas la babiladon de iu malsaĝa maljunulino, eble intrigantino? … Kie estas via granda Dio? … —
—Mia Dio estos nur mia, kaj tiuj estas viaj, mi do devas respekti ilin.
—La maljunulino do parolis al vi pri Fenicianoj? — demandis Ramzes.
—Ŝi antaŭdiris al mi jam antaŭe, ankoraŭ apud Memfiso, ke mi devas min gardi de Fenicianino — respondis Sara. — Sed nur ĉi tie ĉiuj parolas pri iu fenicia pastrino. Ĉu mi scias, eble nur deliras mia kapo, plena de ĉagreno. Oni eĉ diris, ke se ne influus ŝiaj sorĉoj, vi ne estus saltinta tiam, sinjoro, en la arenon … Ah, se la bovo vin mortigus! … Ankoraŭ hodiaŭ, kiam mi pensas pri la malfeliĉo, kiu povis vin trafi, mia koro glaciiĝas …
—Ridu tion, Sara — interrompis gaje la princo. — Kiun mi levas ĝis mi, staras tiel alte, ke neniu timo devas lin atingi … Tiom malpli malsaĝaj novaîoj.
—Kaj la malfeliĉo? Ĉu ekzistas sufiĉe alta monto, kien ne atingus ĝia sago? …
—La patrineco lacigis vin, Sara — diris la princo — kaj la varmego konfuzas viajn pensojn, jen kial vi malĝojas sen kaŭzo. Estu trankvila kaj gardu mian filon. La homo — diris li medite — kiu ajn li estas: Feniciano aŭ Greko, povas malutili al estaîoj, similaj al li, sed ne al ni, kiuj estas la dioj de ĉi tiu mondo.
—Kion vi diris pri Greko? … Kia Greko? … — demandis maltrankvile Sara.
—Mi diris: Greko? … Mi scias nenion pri tio. Eble tia vorto elglitis el mia buŝo, aŭ eble vi malbone aŭdis.
Li kisis Saran kaj sian filon kaj adiaŭis ilin. Sed li ne forpelis la maltrankvilon.
”Fine oni devas diri al si, ke en Egipto neniu sekreto povas resti kaŝita. Min spionas la pastroj kaj miaj korteganoj eĉ tiam, kiam ili estas ebriaj aŭ nur ŝajnigas, kaj Kaman gardas la serpentaj pupiloj de Fenicianoj. Se ili ankoraŭ ne kaŝis ŝin de mi, kredeble ili ne multe zorgas pri ŝia virto. Cetere kontraŭ kiu? … Kontraŭ mi, al kiu ili mem malkovris la trompojn de sia templo! … Kama apartenos al mi … Ili tro bezonas min … Ili ne volos altiri sur sin mian koleron …”
Post kelke da tagoj venis al la princo la sankta pastro Mentezufis, la helpanto de la nobla Herhor en la milita ministrejo. Ramzes, rigardante la palan vizaĝon kaj mallevitajn okulojn de la profeto, divenis, ke ankaŭ li jam scias pri la Fenicianino. Eble eĉ de sia pastra vidpunkto li volos riproĉi lin. Sed Mentezufis ĉi tiun fojon ne tuŝis la korajn aferojn de la princo.