Выбрать главу

Kun oficiala mieno salutinte la princon, la profeto sidiĝis sur la montrita al li loko kaj diris:

—El la memfisa palaco de la sinjoro de la eterneco oni sciigis al mi, ke en la lasta tempo venis Pi-Baston la granda ĥaldea pastro Istubar, la kortega astrologo kaj konsilisto de la nobla reĝo Assar.

La princo volis suflori al Mentezufis la celon de la vojaĝo de Istubar, sed li mordis la lipojn kaj silentis.

—La glora Istubar — daŭrigis la pastro — kunportis dokumentojn, laŭ kiuj Sargon, la boparenco kaj satrapo de la reĝo Assar, estas nomita ambasadoro kaj rajtigito de ĉi tiu potenca monarĥo …

Ramzes apenaŭ sukcesis haltigi ridan eksplodon. La seriozeco, kun kiu Mentezufis bonvolis malkovri parton de la sekretoj, jam de longe konataj de la princo, plenigis lin per gajeco kaj malestimo.

”Do ĉi tiu îonglisto — pensis la kronprinco — eĉ ne antaŭsentas en sia animo, ke mi konas ĉiujn iliajn friponaîojn? …”

—La nobla Sargon kaj la respektinda Istubar — daŭrigis Mentezufis — iros Memfison por kisi la piedojn de lia sankteco. Sed antaŭe via ekscelenco, kiel la vic-reĝo, bonvolos favore akcepti la altrangulojn kaj ilian sekvantaron.

—Tre volonte — respondis la princo — kaj profitante la okazon, mi demandos ilin: kiam Asirio pagos al ni la malnovajn tributojn?

—Via ekscelenco farus tion? — demandis la pastro, rigardante liajn okulojn.

—Antaŭ ĉio tion! … Nia trezorejo bezonas tributojn! …

Mentezufis subite leviĝis de la seĝo kaj per solena kvankam mallaŭta voĉo diris:

—Anstataŭanto de nia sinjoro kaj de la disdonanto de la vivo, en la nomo de lia sankteco mi malpermesas al vi paroli kun iu ajn pri la tributoj, kaj precipe kun Sargon, Istubar aŭ iu ajn de ilia sekvantaro.

—Pastro — diris li, ankaŭ leviĝante — per kia rajto vi parolas al mi per la tono de superulo? …

Mentezufis disigis la vestojn kaj demetis de la kolo ĉeneton, sur kiu estis unu el la ringoj de la faraono.

La vic-reĝo atente ĝin rigardis, pie kisis kaj redoninte al la pastro respondis:

—Mi plenumos la ordonojn de lia sankteco, mia patro kaj sinjoro.

Ambaŭ ree sidiĝis, kaj la princo demandis la pastron:

—Ĉu via ekscelenco ne povus klarigi al mi: kial Asirio ne devas pagi al ni la tributojn, kiuj per unu fojo eltirus la trezorejon el la embaraso?

—Ĉar ni ne havas fortojn por devigi Asirion pagi al ni la tributojn — respondis malvarme Mentezufis. — Ni havas cent dudek mil soldatojn, kaj Asirio preskaŭ tricent mil. Mi diras tion al via ekscelenco tute konfidencie, kiel al alta ŝtata oficisto.

—Mi komprenas. Sed kial la milita ministrejo, en kiu vi servas, malgrandigis nian bataleman armeon je sesdek mil homoj?

—Por pligrandigi je dek du mil talentoj la enspezojn de lia sankteco — diris la pastro.

—Bone! Diru al mi, via ekscelenco, — daŭrigis la princo — por kia celo Sargon veturas al la piedoj de la faraono?

—Mi ne scias.

—Sed kial mi ne devas scii, mi, la kronprinco.

—Ĉar ekzistas ŝtataj sekretoj, kiujn konas apenaŭ kelke da ŝtataj ĉefoj.

—Kaj kiujn povus ne koni eĉ mia plej respektinda patro? …

—Certe — respondis Mentezufis — ekzistas aferoj, pri kiuj povus ne scii eĉ lia sankteco, se li ne posedus la plej altajn pastrajn benojn.

—Stranga afero! — diris la princo post pripenso. — Egipto apartenas al la faraono, tamen povas okazi en la ŝtato aferoj, nekonataj al la faraono? … Klarigu tion al mi, via ekscelenco.

—Egipto estas antaŭ ĉio, kaj eĉ sole kaj ekskluzive la propraîo de Amon — diris la pastro. — Estas do necese, ke nur tiuj konu la plej altajn sekretojn, al kiuj Amon malkovras siajn planojn kaj volon.

La princo aŭskultante havis la saman impreson, kvazaŭ oni turnus lin sur lito, plena de ponardoj kaj sub kiu oni krom tio bruligus fajron.

Mentezufis volis leviĝi, la princo haltigis lin.

—Ankoraŭ unu vorton! — diris li dolĉe. — Se Egipto estas tiel malforta, ke oni ne povas eĉ paroli pri la asiriaj tributoj …

Li malfacile spiris.

—Se ĝi estas tiel mizera — daŭrigis li — kian garantion ni havas, ke Asirianoj ne atakos nin?

—De tio oni povas sin antaŭgardi per traktatoj — respondis la pastro.

—Ne ekzistas traktatoj por la malfortaj! — diris la kronprinco, svingante la manon. — Ne ŝirmos la limojn arĝentaj tabuloj, kovritaj per traktatoj, se post ili ne stariĝos lancoj kaj glavoj! …

—Kaj kiu diris al via ekscelenco, ke ĉe ni ili ne stariĝos tie?

—Vi mem. Cent dudek mil homoj devas cedi antaŭ tricent mil. Kaj se Asirianoj unu fojon venus en nian landon, en Egipto restus nur dezerto.

—Se ili venus al ni, iliaj ostoj neniam revidus ilian teron! … Ni armigus la tutan nobelularon, laboristajn regimentojn, eĉ krimulojn en la minejoj … Ni elprenus la trezorojn el ĉiuj temploj … Asirio renkontus kvincent mil egiptajn batalistojn …

Ramzes estis ravita de la patriota eksplodo de la pastro. Li kaptis lian manon kaj diris:

—Do se ni povas havi tian armeon, kial ni ne atakas Babilonon? … Ĉu la granda batalisto Nitager ne petegas nin pri tio jam de kelke da jaroj? … Ĉu lian sanktecon ne maltrankviligas la bolado de Asirio? … Kiam ni permesos al ili kolekti la fortojn, la batalo estos pli malfacila, sed se ni komencos mem …

La pastro interrompis lin.

—Ĉu vi scias, princo — diris li — kio estas milito, al kiu oni devas iri tra dezerto? Kiu povas garantii, ke antaŭ ol ni atingos Eŭfraton, ne pereos duono de niaj soldatoj kaj portistoj?

—Unu sola batalo kompensus tion al ni — intermetis Ramzes.

—Batalo! … — ripetis la pastro. — Kaj ĉu vi scias, princo, kio estas batalo? …

—Ŝajnas al mi! — respondis fiere la princo, frapante sian glavon.

Mentezufis levis la ŝultrojn.

—Mi diras al vi, sinjoro, ke vi ne scias, kio estas batalo. Vi eĉ havas pri ĝi tute malveran opinion, devenantan de la manovroj, en kiuj vi ĉiam estis venkinto, kvankam pli ol unu fojon vi devis esti venkito …

La princo fariĝis malĝoja. La pastro metis sian manon sub la veston kaj subite demandis:

—Divenu via ekscelenco, kion mi tenas?

—Kion? … — ripetis la princo kun miro.

—Divenu rapide kaj bone — insistis la pastro — ĉar se vi eraros, pereos du viaj regimentoj.

—Vi tenas ringon — respondis gaje la kronprinco.

Mentezufis malfermis la manon: estis en ĝi papirusa peco.

—Kaj nun kion mi havas? — demandis ree la pastro.

—Ringon.

—Ne ringon, sed amuleton de la dia Hator — diris la pastro. — Vi vidas, sinjoro — daŭrigis li — jen estas la batalo. Dum la batalo la sorto ĉiumomente etendas al ni la manon kaj ordonas plej rapide solvi la surprizojn, kiujn ĝi entenas. Ni divenas aŭ eraras, sed ve al tiu, kiu eraras pli ofte, ol divenas! … Kaj centfoje ve al tiu, de kiu forturnas sin la sorto kaj devigas lin fari erarojn! …

—Tamen mi kredas, mi sentas ĉi tie … — diris la kronprinco, batante sian bruston, — ke Asirio devas esti piedpremita!

—Per via buŝo parolu la dio Amon — diris la pastro. — Jes, Asirio estos humiligita, eble eĉ per viaj manoj, sinjoro, sed ne tuj … ne tuj …

Mentezufis adiaŭis lin. La princo restis sola. En lia koro kaj kapo ĉio bruis.

”Hiram do estis prava, ke ili trompas nin — pensis Ramzes. — Nun ankaŭ mi estas certa, ke niaj pastroj faris ian traktaton kun la ĥaldeaj, kiun mia patro devos konfirmi. Li devos! … Ĉu oni aŭdis iam pri tia monstraîo? … Li, la sinjoro de la vivanta kaj de la okcidenta mondo, li devas subskribi traktatojn, elpensitajn de intrigantoj! …”

Li apenaŭ spiris.

”Tamen Mentezufis perfidis sin. Do en okazo de bezono Egipto povas kolekti duonmilionan armeon? … Kaj ili pensas, ke mi timos iliajn fabelojn pri la sorto, kiu ordonas al ni solvi problemojn … Se mi havus nur ducent mil soldatojn, ekzercitajn kiel niaj grekaj kaj libiaj regimentoj, mi estus preta solvi ĉiujn problemojn sur la tero kaj ĉielo.”