Dume la respektinda profeto Mentezufis, revenante en sian ĉelon, parolis al si:
”Varmega homo, amanto de virinoj, aventuristo, sed potenca karaktero. Post la malforta nuna faraono, kiu scias, ĉu ĉi tiu ne rememorigos la tempojn de Ramzes Granda. Post dek jaroj la malbonaj steloj ŝanĝiĝos, li maturiĝos kaj frakasos Asirion. De Ninivo restos ruinoj, la sankta Babilono reakiros sian rangon, kaj la sola plej alta Dio, Dio de la egiptaj kaj ĥaldeaj profetoj ekregos de la libia dezerto ĝis la plej sankta rivero Gango …
Nur ne ridindigu sin nia juna homo per siaj noktaj promenoj al la fenicia pastrino! … Se oni vidus lin en la ĝardeno de Astarte, la popolo povus kredi, ke la kronprinco klinas sian orelon al la fenicia kredo … Malsupra Egipto estas jam preskaŭ preta forlasi la malnovajn diojn … Kia miksaîo de nacioj! …”
Post kelke da tagoj la nobla Sargon oficiale sciigis al la princo sian rolon de asiria ambasadoro kaj petis pri egipta sekvantaro, kiu kondukus lin kun plena sendanĝereco kaj honoroj al la piedoj de lia sankteco.
La princo lasis lin du tagojn atendi la respondon kaj destinis la aŭdiencon post novaj du tagoj. La Asiriano, kiu kutimis al la orienta malrapideco en la vojaĝoj kaj aferoj, tute ne ĉagreniĝis kaj ne perdis la tempon. Li trinkis de la mateno ĝis la vespero, ludis ostojn kun Hiram kaj aliaj aziaj riĉuloj, kaj dum liberaj momentoj, same kiel Ramzes, elglitis al Kama.
Tie, kiel homo pli aĝa kaj praktika, por ĉiu vizito li faris al la pastrino riĉajn donacojn. Siajn sentojn al ŝi li esprimis jene:
—Kama, kial vi restas en Pi-Bast kaj malgrasiĝas? Dum vi estos juna, amuzos vin la servado ĉe la altaroj de la diino Astarte; sed kiam vi maljuniĝos, mizera sorto atendas vin. Oni deŝiros de vi la multekostajn vestojn, sur vian lokon oni prenos pli junan pastrinon, kaj vi, por havi plenmanon da rostita hordeo, devos antaŭdiri la sorton aŭ flegi akuŝantajn virinojn.
—Mi — daŭrigis Sargon — se la dioj por puno kreus min virino, mi preferus mem esti akuŝantino, ol flegi aliajn.
Tial mi parolas al vi, kiel homo saĝa, forlasu la templon kaj aliĝu al mia haremo. Mi donos por vi dek talentojn en oro, kvardek bovinojn kaj cent mezurojn da tritiko. La pastroj en la komenco timos la punon de la dioj, por pli multe trompe ricevi de mi. Sed ĉar mi ne aldonos eĉ unu draĥmon plu, eble nur kelke da ŝafinoj, ili do faros solenan diservon kaj tuj aperos al ili la ĉiela Astarte, kiu liberigos vin de viaj îuraj promesoj, se mi aldonos ankoraŭ oran ĉenon aŭ pokalon.
Kama, aŭskultante liajn opiniojn, de rido mordis la lipojn, kaj li daŭrigis:
—Sed se vi veturos kun mi Ninivon, vi fariĝos granda sinjorino. Mi donos al vi palacon, portilon, servistinojn kaj sklavojn. Dum unu monato vi verŝos sur vin pli multe da parfumoj, ol vi oferas ĉi tie dum la tuta jaro al la diino. Kaj kiu scias — konkludis li — eble vi plaĉos al la reĝo Assar, kaj li volos preni vin en sian haremon? En tia okazo vi estus feliĉa, kaj mi rericevus ĉion, kion mi elspezos por vi.
En la tago, destinita por la aŭdienco de Sargon, antaŭ la palaco de la kronprinco stariĝis la egipta militistaro kaj popolamaso, avida je spektakloj.
Ĉirkaŭ la tagmezo, dum la plej granda varmego aperis la asiria sekvantaro. Antaŭe iris policistoj, armitaj per glavoj kaj bastonoj, post ili kelke da nudaj kuruloj kaj tri rajdantoj. Tio estis trumpetistoj kaj heroldo. Ĉe ĉiu vojkruco la trumpetistoj ludis signalon, kaj post ili la heroldo proklamis per granda voĉo:
—Jen proksimiĝas la ambasadoro kaj rajtigito de la potenca reĝo Assar, Sargon, boparenco de la reĝo, sinjoro de grandaj bienoj, venkinto en bataloj, estro de provincoj. Popolo, konvene honoru lin, kiel amikon de lia sankteco, la monarĥo de Egipto! …
Post la trumpetistoj rajdis dekkelko da asiriaj kavaliroj, en pintaj ĉapoj, jakoj kaj malvastaj pantalonoj. Iliaj persistemaj ĉevaloj kun longaj haregoj havis sur la kapoj kaj brustoj kuprajn kirasojn, similajn al fiŝa skvamo.
Poste iris la piedistaro en kaskoj kaj en manteloj longaj ĝis la tero. Unu malgranda taĉmento estis armita per pezaj bastonegoj, dua per arkoj, tria per lancoj kaj ŝildoj.
Post la soldatoj iris la ĉevaloj, veturiloj kaj portiloj de Sargon, ĉirkaŭitaj de servistoj en vestoj blankaj, ruĝaj, verdaj … Poste aperis kvin elefantoj kun portiloj sur la dorsoj: sur unu rajdis Sargon, sur alia la ĥaldea pastro Istubar.
La procesion fermis ree soldatoj piedirantaj kaj rajdantaj kaj la terura asiria muziko: trumpetoj, tamburoj, ladoj kaj flutoj.
La princo Ramzes, ĉirkaŭita de la pastroj, oficiroj kaj nobeluloj, vestitaj diverskolore kaj riĉe, atendis la ambasadoron en la granda aŭdienca salono, kiu estis malfermita de ĉiuj flankoj. La kronprinco estis gaja, li sciis, ke Asirianoj portas donacojn, kiuj al la okuloj de la egipta popolo povas ŝajni tributoj. Sed kiam en la korto li ekaŭdis la grandan voĉon de la heroldo, laŭdanta la potencon de Sargon, la princo malĝojiĝis. Kaj kiam atingis lin la proklamo, ke la reĝo Assar estas amiko de la faraono, li ekkoleris. Liaj naztruoj vastiĝis kiel ĉe furioza bovo, la okuloj ekbrilis. Vidante tion, la oficiroj kaj nobeluloj komencis fari minacajn mienojn kaj ordigi la glavojn. La sankta Mentezufis rimarkis ilian malkontentecon kaj ekkriis:
—En la nomo de lia sankteco mi ordonas al la nobeluloj kaj oficiroj akcepti la noblan Sargonon kun respekto, kiu konvenas por la ambasadoro de la granda reĝo! …
La kronprinco sulkigis la brovojn kaj komencis malpacience paŝi sur la estrado, sur kiu staris lia vic-reĝa seĝo. Sed la disciplinitaj oficiroj kaj nobeluloj kvietiĝis, sciante, ke oni ne povas ŝerci kun Mentezufis, la helpanto de la milita ministro.
Dume en la korto la grandegaj, peze vestitaj asiriaj soldatoj stariĝis en tri vicoj kontraŭ la duone nudaj kaj lertaj egiptaj. Unu flanko rigardis la alian, kiel aro de tigroj rinoceran aron. En la koroj de unuj kaj de la aliaj bruletis la malnova malamo. Sed la komando superregis la malamon.
En ĉi tiu momento penetris la elefantoj, akre eksonis la asiriaj kaj egiptaj trumpetoj, la soldatoj levis la armilojn supren, la popolo falis sur la vizaĝojn, kaj la asiriaj senditoj, Sargon kaj Istubar malsupreniris el la portiloj teren.
En la salono la princo Ramzes sidiĝis sur seĝo sub baldakeno, kaj ĉe la eniro aperis la heroldo.
—Plej nobla sinjoro! — li turnis sin al la kronprinco. — La ambasadoro kaj rajtigito de la granda reĝo Assar, la glora Sargon kaj lia kunulo, la pia profeto Istubar, deziras saluti kaj honori vin, la vic-reĝon kaj posteulon de la faraono, kiu vivu eterne! …
—Petu la gastojn, ke ili eniru kaj ĝojigu mian koron per sia vido — respondis la princo.
Kun bruo kaj tinto eniris en la salonon Sargon, en longa verda vesto, dense brodita per oro. Ĉe lia flanko, en neĝe blanka mantelo, paŝis la pia Istubar, kaj post ili elegante vestitaj asiriaj sinjoroj portis la donacojn por la princo.
Sargon proksimiĝis al la estrado kaj diris asirie, kion tuj ripetis tradukisto egipte:
—Mi, Sargon, generalo, satrapo kaj boparenco de la plej potenca reĝo Assar, venas saluti vin, vic-reĝo de la plej potenca faraono, kiel signon de eterna amikeco oferi al vi donacojn …
La princo apogis la manojn sur la genuoj kaj sidis senmova, kiel statuoj de liaj reĝaj antaŭuloj.
—Tradukisto — diris Sargon — ĉu vi malbone ripetis al la princo mian ĝentilan saluton?
Mentezufis, staranta apud la estrado, sin klinis al la princo.
—Sinjoro — murmuretis li — la nobla Sargon atendas favoran respondon.
—Do respondu al li — eksplodis la princo — per kiu rajto li parolas al mi, kvazaŭ al egalulo? …
Mentezufis konfuziĝis, kio ankoraŭ pli kolerigis la princon, kies lipoj komencis tremi kaj okuloj brili. Sed la Ĥaldeano Istubar, kiu komprenis la egiptan lingvon, diris rapide al Sargon:
—Ni falu sur la vizaĝojn! …
—Kial mi devas fali sur la vizaĝon? — demandis Sargon kun indigno.