—Falu, se vi ne volas perdi la favoron de nia reĝo, eble eĉ la kapon …
Dirinte tion, Istubar kuŝiĝis per tuta sia longo, kaj apud li Sargon.
—Kial mi devas kuŝi sur mia ventro antaŭ tiu ĉi flavbekulo? — murmuris li.
—Ĉar li estas la vic-reĝo — respondis Istubar.
—Ĉu mi ne estis vic-reĝo de mia sinjoro?
—Sed li estos reĝo, kaj vi ne.
—Pri kio disputas la senditoj de la plej potenca reĝo Assar — demandis la tradukiston Ramzes, kiun jam forlasis lia kolero.
—Pri tio, ĉu ili devas prezenti al via ekscelenco la donacojn, destinitajn por la faraono, aŭ nur tiujn, kiuj estas senditaj por vi — respondis lerte la tradukisto.
—Kontraŭe, mi deziras vidi la donacojn por lia sankteco — diris la princo — kaj mi permesas al la senditoj leviĝi.
Sargon leviĝis, ruĝa de kolero aŭ laciĝo, kaj sidiĝis sur la planko, krucinte la krurojn.
—Mi ne sciis — ekkriis li — ke mi, la boparenco kaj rajtigito de la granda reĝo Assar, estos devigita per miaj vestoj viŝi la polvon de la planko de la egipta vic-reĝo! …
Mentezufis, kiu komprenis asirie, ordonis tuj alporti du benkojn, kovritajn per tapiŝoj, sur kiuj sidiĝis: la malfacile spiranta Sargon kaj la trankvila Istubar.
Iom spirinte, Sargon ordonis alporti al si grandan vitran pokalon, ŝtalan glavon, kaj alkonduki al la perono du ĉevalojn, kun oraj seloj. Kiam oni plenumis lian ordonon, li leviĝis kaj kun saluto diris al Ramzes:
—Mia sinjoro, la reĝo Assar, sendas al vi, princo, du belegajn ĉevalojn, kiuj portu vin ĉiam al la venko. Li sendas al vi pokalon, el kiu ĉiam la ĝojo fluu en vian koron, kaj glavon, kian vi ne trovos ekster la armilejo de la plej potenca monarĥo.
Li eltiris el la ingo sufiĉe longan glavon, brilantan kvazaŭ arĝento, kaj komencis fleksi ĝin per la manoj. La glavo fleksiĝis kvazaŭ arko, kaj poste subite rektiĝis.
—Vere! mirakla armilo … — diris la princo.
—Se vi permesos, vic-reĝo, mi montros al vi ankoraŭ unu ĝian econ — diris Sargon, kiu povante sin glori per la asiriaj armiloj, bonegaj por la tiamaj tempoj, forgesis pri la kolero.
Laŭ lia postulo, unu el la egiptaj oficiroj eltiris sian bronzan glavon kaj tenis ĝin kvazaŭ por atako. Sargon levis sian ŝtalan glavon, ekbatis kaj fortranĉis pecon de la armilo de la kontraŭulo.
En la salono eksonis murmuro de mirego, ruĝo aperis sur la vizaĝo de Ramzes.
”Ĉi tiu fremdulo — pensis la princo — forprenis de mi la bovon en la cirko, volas edziĝi kun Kama kaj montras al mi armilon, kiu tranĉas niajn glavojn, kvazaŭ rabotaîojn! …”
Li eksentis ankoraŭ pli grandan malamon al la reĝo Assar, al ĉiuj Asirianoj ĝenerale, kaj precipe al Sargon.
Malgraŭ tio li penis ekregi sin kaj kun la tuta ĝentileco petis la ambasadoron, ke li bonvolu montri al li la donacojn por la faraono.
Tuj oni alportis grandegajn kestojn el bonodora ligno, el kiuj la superaj asiriaj oficistoj elprenis pecojn de riĉaj ŝtofoj ornamitaj per figuroj, pokalojn, kruĉojn, ŝtalajn armilojn, arkojn el kornoj de sovaĝa kapro kaj ŝildojn, inkrustitajn per multvaloraj ŝtonoj.
Sed la plej bela donaco estis la modelo de la palaco de la reĝo Assar, farita el oro kaj arĝento. Ĝi havis aspekton de kvar konstruaîoj, metitaj unu sur la alia, el kiuj ĉiu estis ĉirkaŭita per densa kolonaro, kaj anstataŭ tegmento posedis terason. Ĉiun eniron gardis leonoj aŭ bovoj kun homaj kapoj. Ĉe ambaŭ flankoj de la ŝtuparo staris statuoj de la tributanoj de la reĝo, portantaj donacojn; ĉe ambaŭ flankoj de la ponto estis plej diversaj skulptitaj ĉevaloj. Sargon forpuŝis unu muron de la modelo, kaj aperis riĉaj ĉambroj, plenaj de netakseblaj objektoj. Plej grandan miregon kaŭzis la aŭdienca salono, kie estis malgrandaj figuroj, prezentantaj la reĝon sur alta trono, liajn korteganojn, soldatojn kaj tributanojn, kiuj honoris lin.
La tuta modelo havis la longon de du homoj, kaj alton preskaŭ de homa kresko. Egiptanoj murmuretis, ke ĉi tiu donaco de la reĝo Assar valoras cent kvindek talentojn.
Kiam oni forportis la pakaîojn, la vic-reĝo invitis ambaŭ senditojn kaj ilian sekvantaron al festeno, dum kiu la gastoj ricevis riĉajn donacojn. Ramzes ne limigis sian ĝentilecon, kaj kiam unu el liaj virinoj ekplaĉis al Sargon, li donacis ŝin al la ambasadoro, kompreneble post ŝia konsento kaj post la permeso de ŝia patrino.
Li do estis ĝentila kaj malavara, sed lia frunto ne sereniĝis. Kiam Tutmozis demandis: — ĉu ne bela estas la palaco de la reĝo Assar? — la princo respondis:
—Pli belaj ŝajnus al mi ĝiaj ruinoj en la cindroj de Ninivo …
La Asirianoj dum la festeno estis tre sobraj. Malgraŭ la multaj vinoj ili malmulte trinkis kaj ankoraŭ malpli kriis. Sargon eĉ unu fojon ne eksplodis de rido, kiel li kutimis ordinare; li kovretis la okulojn per la palpebroj kaj profunde meditis en sia animo.
Nur la du pastroj, la Ĥaldeano Istubar kaj la Egiptano Mentezufis estis trankvilaj, kiel homoj, kiuj posedas la scion de la estonteco kaj estas ĝiaj estroj.
XI
Post la festeno ĉe la vic-reĝo Sargon restis ankoraŭ en Pi-Bast, atendante el Memfiso la leterojn de la faraono, kaj samtempe inter la oficiroj kaj nobeluloj komencis ĉirkaŭiri strangaj famoj.
La Fenicianoj rakontis, kompreneble sub la sigelo de la plej granda sekreto, ke la pastroj, oni ne scias kial, ne nur liberigis Asirion de la malnovaj tributoj, ne nur nuligis ilin por ĉiam, sed ankaŭ, por faciligi al Asirianoj ian nordan militon, faris kun ili pacan traktaton por longaj jaroj.
—La faraono — rakontis Fenicianoj — eĉ pli malsaniĝis, eksciinte pri la cedoj, faritaj al la barbaroj. La princo Ramzes ĉagreniĝas kaj malĝojas, sed ambaŭ devas cedi al la pastroj, ĉar ili ne estas certaj pri la sentoj de la nobelularo kaj armeo.
Tio plej multe indignigis la egiptan aristokrataron.
—Kiel — murmuretis inter si la dronantaj en la ŝuldoj sinjoroj — la dinastio ne konfidas al ni plu? … Do la pastroj firme decidis malhonorigi kaj ruinigi Egipton? … Ĉar estas ja klare, ke se Asirio havas ie militon en la malproksima nordo, ĝuste oni devas ataki ĝin kaj per la akiroj relevi la malriĉan reĝan trezorejon kaj la aristokrataron …
Tiu aŭ alia el la junaj sinjoroj kuraĝis demandi la kronprincon: kion li pensas pri la asiriaj barbaroj? La princo silentis, sed la brilo de liaj okuloj kaj kunpremitaj lipoj sufiĉe esprimis liajn sentojn.
—Estas klare — daŭrigis murmureti la sinjoroj — ke la dinastio estas sub la povo de la pastroj, ĝi ne konfidas al la aristokrataro, kaj Egipton minacas grandaj malfeliĉoj …
La mallaŭta kolero rapide aliiĝis en mallaŭtajn interkonsiliĝojn, kiuj eĉ similis konspiron. Sed kvankam tre multaj personoj partoprenis en ĝi, la tro memfida aŭ blindigita pastraro sciis nenion; Sargon, kvankam li antaŭsentis malamon, opiniis tion ne grava.
Li rimarkis, ke la kronprinco ne estas favora por li; la kaŭzo estis, laŭ lia opinio, la okazo en la cirko, kaj ankoraŭ pli la îaluzo pro Kama. Konfidante al sia ambasadora netuŝebleco, li trinkis, festenis kaj preskaŭ ĉiuvespere elglitis al la fenicia pastrino, kiu pli kaj pli favore akceptis liajn amindumojn kaj donacojn.
Tia estis la stato de la spiritoj de la plej altaj klasoj kiam foje vespere enkuris en la loĝejon de Ramzes la sankta Mentezufis kaj anoncis, ke li tuj devas vidi la princon.
La korteganoj respondis, ke la princo estas ĉe unu el siaj virinoj, ke ili ne kuraĝas maltranviligi sian sinjoron. Sed kiam Mentezufis pli kaj pli insistis, ili elvokis la kronprincon.
La princo aperis post momento, sen iu ajn kolero.
—Kio? — demandis li la pastron. — Ĉu ni havas militon, ke via ekscelenco bonvolas veni al mi en tiel malfrua horo?
Mentezufis atente rigardis Ramzeson kaj profunde ekspiris.
—Vi ne eliris la tutan vesperon? — demandis li.
—Ne, eĉ unu paŝon.
—Mi do povas doni pri tio mian pastran parolon?
La princo ekmiris.
—Ŝajnas al mi — respondis li fiere — ke via parolo ne estas necesa, kiam mi donis mian. Kion tio signifas? …