Ili eliris en apartan ĉambron.
—Ĉu vi scias, sinjoro — diris la ekscitita pastro — kio okazis, eble antaŭ unu horo. Lian ekscelencon Sargonon iuj junuloj atakis kaj batis per bastonoj …
—Kiuj? … Kie? …
—Apud la palaco de la fenicia pastrino Kama — daŭrigis Mentezufis, atente observante la fizionomion de la kronprinco.
—Bravaj knaboj! — respondis la princo, levante la ŝultrojn. — Ataki tian koloson! … Mi supozas, ke pli ol unu osto estis rompita tie.
—Sed ataki ambasadoron … Pripensu, nobla sinjoro: ambasadoron, kiun ŝirmas la majesto de Asirio kaj Egipto … — diris la pastro.
—Ha, ha! … — ridis la princo. — Do la reĝo Assar sendas siajn ambasadorojn eĉ al feniciaj dancistinoj? …
Mentezufis konfuziĝis. Subite li ekfrapis sian frunton kaj ekkriis ankaŭ kun rido:
—Rigardu, princo, kia simplulo mi estas, malbone konanta la politikajn ceremoniojn. Mi forgesis, ke Sargon, vaganta nokte apud la domo de suspektinda virino, ne estas ambasadoro, sed ordinara homo! …
Post momento li aldonis:
—Tamen ne bone okazis … Sargon povas fariĝi neamika por ni …
—Pastro! … Pastro! … — ekkriis la princo, balancante la kapon. — Vi forgesas, ke Egipto ne bezonas timi, nek zorgi pri tio, ĉu estas por ĝi pli aŭ malpli favora ne nur Sargon, sed eĉ la reĝo Assar mem …
Mentezufis estis tiel konfuzita per la praveco de la rimarkoj de la reĝa junulo, ke anstataŭ respondi li salutis, murmurante:
—La dioj donacis al vi, princo, la saĝon de la ĉefpastroj … estu benata ilia nomo! … Mi jam volis ordoni, ke oni serĉu kaj juĝu la junajn aventuristojn; sed nun mi preferas peti konsilon de vi, ĉar vi estas saĝulo super la saĝuloj. Diru do, sinjoro, kiel mi devas agi kun Sargon kaj kun la krimuloj? …
—Antaŭ ĉio atendi ĝis la mateno — respondis la kronprinco. — Kiel pastro, vi scias plej bone, ke la dia dormo ofte alportas bonajn konsilojn.
—Kaj se eĉ ĝis morgaŭ mi trovos nenion? — demandis Mentezufis.
—En ĉiu okazo mi vizitos Sargonon kaj penos forigi el lia memoro ĉi tiun bagatelon.
La pastro adiaŭis la princon kun signoj de la respekto. Revenante hejmen, li pensis:
”Oni elŝiru la koron el mia brusto: la princo ne partoprenis en tio. Li mem ne batis, nek instigis, li eĉ ne sciis pri la okazo. Kiu tiel malvarme kaj trafe juĝas la aferon, tiu ne povas esti kunkulpulo. En tia okazo mi povas komenci juĝan esploron, kaj se ni ne kvietigos la barbaron, mi transdonos la aventuristojn al la tribunalo. Bela traktato pri amikeco inter du ŝtatoj, kiu komenciĝas per malrespekto al la ambasadoro! …”
En la sekvinta tago la nobla Sargon kuŝis ĝis la tagmezo en felta lito, kio cetere okazis al li tre ofte, post ĉiu drinkado. Apud li sur malalta kanapo sidis la pia Istubar, kun la okuloj fiksitaj sur la plafono, murmuretante preĝojn.
—Istubar — sopiris la ambasadoro — ĉu vi estas certa, ke neniu el nia kortego scias pri mia malfeliĉo?
—Kiu povas scii, neniu ja vidis vin?
—Sed Egiptanoj! — ĝemis Sargon.
—El Egiptanoj scias pri tio nur Mentezufis kaj la princo, kaj tiuj frenezuloj, kiuj kredeble longe ankoraŭ memoros viajn pugnojn.
—Eble iom … eble! … Sed ŝajnas al mi, ke estis inter ili la kronprinco kaj havas la nazon difektitan, se ne rompitan …
—La nazo de la princo estas tute sana, kaj li ne estis tie.
—En tiu okazo — sopiris Sargon — la princo devus palisumi kelke el ili. Mi ja estas ambasadoro! … mia korpo estas sankta …
—Kaj mi diras al vi — konsilis Istubar — elîetu la koleron el via koro kaj eĉ ne plendu. Ĉar se oni kondukos la friponojn al la tribunalo, la tuta mondo ekscios, ke la ambasadoro de la plej potenca reĝo Assar havas aferojn kun Fenicianoj, kaj, tio estas ankoraŭ pli kondamninda, vizitas ilin sola, nokte. Kion vi respondos, kiam via morta malamiko, la kanceliero Lik-Bagus, demandos vin: ”Sargon, kiujn Fenicianojn vi vidis kaj pri kio vi parolis kun ili, apud ilia templo, nokte? …”
Sargon ĝemis, se oni povas nomi ĝemo sonojn similajn al la murmuro de leono.
Subite enkuris asiria oficiro. Li ekgenuis, ekfrapis la plankon per la frunto kaj diris al Sargon:
—Lumo de la pupiloj de nia sinjoro! … Antaŭ la perono estas multe da egiptaj sinjoroj kaj altranguloj, kaj en la fronto la kronprinco mem … Li volas eniri ĉi tien, kredeble por respekte honori vin …
Sed antaŭ ol Sargon sukcesis doni ordonon, en la pordo de la ĉambro aperis la princo. Li forpuŝis la grandegan Asirianon, kiu staris garde, kaj rapide proksimiĝis al la feltoj, kie la konsternita ambasadoro, larĝe malferminte la okulojn, ne sciis kion fari kun sia persono: forkuri nuda en alian ĉambron aŭ sin kaŝi sub la litaîon?
Sur la sojlo staris kelke da asiriaj oficiroj, mirigitaj per la invado de la kronprinco, kontraŭa al ĉiu etiketo. Sed Istubar faris al ili signon, kaj ili malaperis post la kurteno.
La princo estis sola, li lasis la sekvantaron en la korto.
—Saluton al vi — diris li — ambasadoro de la granda reĝo kaj gasto de la faraono. Mi venis viziti vin kaj demandi: ĉu vi ne bezonas ion? Se vi havas tempon kaj deziron, mi volas, ke vi akompanata de mi trarajdu la urbon sur ĉevalo el la ĉevalejo de mia patro, kiel konvenas al la ambasadoro de la potenca Assar, kiu vivu eterne!
Sargon aŭskultis kuŝante kaj ne komprenis eĉ unu vorton. Kiam Istubar tradukis al li la paroladon de la princo, la ambasadoro estis tiel ravita, ke li komencis bati la feltojn per la kapo, ripetante la vortojn: ”Assar kaj Ramzes”.
Kiam li trankviliĝis kaj petis pardonon de la princo pro la mizera stato, en kiu lin trovis tiel eminenta gasto, li aldonis:
—Ne riproĉu min, sinjoro, ke tera vermo kaj ŝtupo de la trono, tia kiel mi, tiel strange montras sian ĝojon pro via alveno. Sed mi ekĝojis duoble. Unue, trafis min supertera honoro; due, ĉar mi pensis en mia malsaĝa kaj mizera koro, ke vi, sinjoro, estis la kaŭzo de mia hieraŭa malfeliĉo. Ŝajnis al mi, ke inter la bastonoj, kiuj falis sur mian dorson, mi sentis vian bastonon, batantan forte …
La trankvila Istubar tradukis ĉion al la princo, vorton post vorto. La princo respondis kun vere reĝa memrespekto:
—Vi eraris, Sargon. Se ne tio, ke vi mem konfesis vian kulpon, mi tuj ordonus kalkuli sur via dorso kvindek bastonbatojn, por ke vi memoru, ke tiaj kiel mi, ne atakas are unu homon, nek nokte.
Istubar ne finis ankoraŭ la tradukon de la respondo, kiam Sargon jam alrampis al la princo kaj ĉirkaŭprenis liajn piedojn, kriante:
—Granda sinjoro! … Granda reĝo! … Gloro al Egipto, ke ĝi posedas tian estron!
La princo daŭrigis:
—Jen kion ankoraŭ mi diros al vi, Sargon. Se vi estis atakita hieraŭ, mi certigas vin, ke neniu el miaj korteganoj faris tion. Ĉar mi opinias, ke tia koloso kiel vi devus rompi la kranion de pli ol unu. Ĉiuj miaj estas sanaj.
—Li diras la veron kaj parolas saĝe! — murmuretis Sargon al Istubar.
—Sed kvankam la malbela ago ne estis farita per mia kulpo, nek de miaj korteganoj, tamen mi sentas la devon kvietigi vian koleron kontraŭ la urbo, en kiu oni akceptis vin tiel malrespekte. Jen kial mi persone vizitis vian dormoĉambron, jen kial mi malfermas por vi mian domon en ĉiu tempo, kiam vi volos viziti min. Jen kial … mi petas vin akcepti de mi ĉi tiun malgrandan donacon …
Dirante tion, la princo elprenis el sub la tuniko ĉenon, ornamitan per rubenoj kaj safiroj.
La kolosa Sargon ekploris, kio kortuŝis la princon, sed lasis Istubaron indiferenta. La pastro sciis, ke Sargon havas larmojn, ĝojon kaj koleron ĉiam pretajn, kiel ambasadoro de saĝa reĝo.
La vic-reĝo restis ankoraŭ unu momenton kaj adiaŭis la ambasadoron. Forirante li pensis, ke tamen Asirianoj, malgraŭ la barbareco, ne estas malbonaj homoj, se ili ŝatas la grandanimecon.
Sargon estis tiel ekscitita, ke li ordonis tuj alporti vinon kaj trinkis, trinkis de la tagmezo ĝis la vespero.
Malfrue post la subiro de la suno, la pastro Istubar eliris el la ĉambro de Sargon kaj baldaŭ revenis, sed tra kaŝita pordo. Post li aperis du homoj en nigraj manteloj. Kiam ili forpuŝis de la vizaĝo la kapuĉojn, Sargon rekonis en unu la ĉefpastron Mefreson, en la alia la profeton Mentezufison.