—Ni alportas al vi, nobla rajtigito, bonan novaîon — diris Mefres.
—Povu mi komuniki al vi similan! — ekkriis Sargon. — Sidiĝu, sanktaj kaj eminentaj viroj. Kvankam mi havas ruĝajn okulojn, parolu al mi, kvazaŭ mi estus tute sobra. Ĉar ankaŭ ebria mi havas prudenton, eble eĉ pli bonan … Ĉu ne vere, Istubar? …
—Vi povas paroli — subtenis lin la Ĥaldeano.
—Hodiaŭ — komencis Mentezufis — mi ricevis leteron de lia ekscelenco, la ministro Herhor. Li skribas al ni, ke lia sankteco, la faraono (li vivu eterne!) atendas vin en sia belega palaco apud Memfiso, kaj ke lia sankteco (li vivu eterne!) estas favora por la traktato kun vi.
Sargon ŝanceliĝis sur la feltaj matracoj, sed havis preskaŭ konsciajn okulojn.
—Mi veturos — respondis li — al lia sankteco, la faraono (li vivu eterne!), mi metos en la nomo de mia sinjoro sigelon sur la traktato, se ĝi estos skribita sur brikoj, per kojnformaj literoj … ĉar viajn mi ne komprenas. Mi kuŝos sur la ventro tutan tagon antaŭ lia sankteco (li vivu eterne!), se tio estos necesa, kaj mi subskribos la traktaton … Sed kiel vi plenumos ĝin … ha! … ha! … ha! … tion mi ne scias … — finis li per maldelikata rido.
—Kiel vi kuraĝas, servisto de la granda Assar, dubi pri la bona volo kaj intenco de nia monarĥo? … — ekkriis Mentezufis.
Sargon iom rekonsciiĝis.
—Mi ne parolas pri lia sankteco — respondis li — sed pri la kronprinco …
—Li estas plena de saĝo junulo, kiu sen ŝanĉeliĝo plenumos la volon de la patro kaj de la plej alta pastra kolegio — diris Mefres.
—Ha! … ha! … ha! … — ree ridis la ebria barbaro. — Via princo … Ho dioj, tordu miajn artikojn, se mi ne diras la veron: mi dezirus, ke Asirio havu tian kronprincon …
Nia asiria kronprinco estas saĝulo, estas pastro … Antaŭ ol li ekiras al la milito, li antaŭe rigardas la stelojn sur la ĉielo, poste al la kokinoj sub la voston … Via rigardus: kiom da soldatoj li havas kaj kie estas la tendaro de la malamiko? kaj falus sur lian nukon, kiel aglo sur ŝafon. Jen estas ĉefo! … jen reĝo! … Li ne apartenas al tiuj, kiuj obeas la konsilojn de la pastroj … Li prenos konsilon de sia propra glavo, kaj vi devos plenumi liajn ordonojn … Kaj tial, kvankam mi subskribos kun vi la traktaton, mi diros al mia sinjoro, ke post la malsana reĝo kaj la saĝaj pastroj, sin kaŝas ĉi tie juna kronprinco: leono kaj bovo en unu persono … kiu havas mielon en la buŝo kaj tondrojn en la koro …
—Kaj vi diros malveron — interrompis Mentezufis. — Ĉar nia princo, kvankam vivega kaj iom diboĉa, kiel ordinare la junuloj, scias tamen respekti la konsilojn de la saĝuloj kaj la plej altajn oficojn en la lando.
Sargon balancis la kapon.
—Ho vi saĝuloj! … kleraj en la libroj! … konantaj la vojojn de la steloj! … — diris li moke. — Mi simplulo, ordinara generalo, kiu sen stampilo ne ĉiam scius subskribi mian nomon … Vi saĝuloj, kaj mi simplulo, sed, pro la barbo de mia sinjoro, mi ne ŝanĝus mian simplecon je via saĝo …
Ĉar vi estas homoj, por kiuj malfermiĝis la mondo de la brikoj kaj papirusoj, sed fermiĝis la vera mondo, en kiu ni ĉiuj vivas. Mi simplulo! sed mi havas hundan flarsenton. Kiel hundo de malproksime sentas urson, tiel mi, per mia ruĝa nazo, ekkonas heroon.
Vi donos konsilojn al la princo! … Sed jam hodiaŭ li sorĉis vin, kiel serpento kolombojn. Mi almenaŭ ne trompas min mem, kaj kvankam la princo estas bona por mi, mi sentas tra la haŭto, ke min kaj miajn Asirianojn li malamas, kiel tigro elefanton … Ha! … ha! … Donu nur al li armeon, kaj post tri monatoj li estos apud Ninivo, se … sur la vojo naskiĝos al li soldatoj anstataŭ perei …
—Eĉ se vi dirus veron — interrompis Mentezufis — eĉ se la princo volus iri al Ninivo, li ne iros.
—Kaj kiu haltigos lin, kiam li estos faraono?
—Ni.
—Vi? … Vi! … Ha! … ha! … ha! — ridis Sargon. — Vi ĉiam pensas, ke la junulo eĉ ne antaŭsentas nian traktaton … Kaj mi … kaj mi … ha! … ha! … ha! … mi permesus min senhaŭtigi kaj palisumi, ke li jam scias ĉion … Ĉu Fenicianoj estus tiel trankvilaj, se ili ne estus certaj, ke la juna egipta leono ŝirmos ilin kontraŭ la asiria bovo?
Mentezufis kaj Mefres kaŝe rigardis unu la alian. Preskaŭ teruris ilin la genieco de la barbaro, kiu sentime esprimis tion, kion ili tute ne atentis.
Kaj efektive: kio okazus, se la kronprinco divenus iliajn intencojn, aŭ eĉ volus impliki ilin? …
El la momenta embaraso savis ilin Istubar, ĝis nun silenta.
—Sargon — diris li — kial vi miksas vin en fremdajn aferojn. Via devo estas fari kun Egipto traktaton tian, kian deziras nia sinjoro. Kaj kion scias, kion ne scias, kion faros, kion ne faros ĝia kronprinco, tio ne estas via afero. Se la plej alta, eterne vivanta konsilantaro de la pastroj certigas nin, la traktato estos plenumita. Kiel? tio ne estas nia afero.
La seka tono, kun kiu diris tion Istubar, kvietigis la senbridan fantazion de la asiria rajtigito. Sargon balancis la kapon kaj murmuris:
—En tia okazo mi bedaŭras la knabon! … Li estas granda batalisto, grandanima sinjoro …
XII
Post la vizito ĉe Sargon, la du sanktaj pastroj, Mefres kaj Mentezufis, zorge sin kovrinte per la manteloj, revenis hejmen meditante.
—Kiu scias? — diris Mentezufis — ĉu la drinkulo Sargon ne estis prava pri nia kronprinco? …
—En tiu okazo Istubar estos pli prava — seke respondis Mefres.
—Ni ne antaŭjuĝu. Oni devas antaŭe sondi la princon — respondis Mentezufis.
—Faru tion, via honoro.
Efektive, en la sekvinta tago ambaŭ pastroj, kun tre seriozaj mienoj, venis al la kronprinco, petante pri intima interparolado.
—Kio okazis? — demandis la princo — ĉu ree Sargon faris noktan ambasadon?
—Bedaŭrinde ne pri Sargon ni volas paroli — respondis la ĉefpastro Mefres. — Sed … inter la popolo rondiras famoj, ke vi, plej nobla sinjoro, havas intimajn rilatojn kun la malfidelaj Fenicianoj …
Post tiuj ĉi vortoj la princo jam komencis diveni la celon de la vizito de la profetoj. Sed samtempe li komprenis, ke tio estas la komenco de la batalo inter li kaj la pastraro. Kiel konvenas al reĝa filo, li tuj ekregis sin. Sur lia vizaĝo oni povis legi esprimon de scivola naiveco.
—Kaj Fenicianoj estas danĝeraj homoj, naskitaj malamikoj de la ŝtato! … — aldonis Mefres.
La princo ekridetis.
—Se vi, sanktaj viroj, — respondis li — pruntus al mi monon kaj havus apud la temploj belajn knabinojn, vin mi devus vidi pli ofte. Estas alie! … Mi devas esti amiko de Fenicianoj!
—Oni diras, ke via ekscelenco vizitas nokte ĉi tiun Fenicianinon …
—Kaj mi devas fari tiel, ĝis kiam la knabino ne havos la saĝon transloĝiĝi en mian domon. Sed ne timu, mi iras ĉiam kun glavo, kaj se iu barus al mi la vojon …
—Tamen pro ĉi tiu Fenicianino vi eksentis abomenon al la rajtigito de la asiria reĝo.
—Tute ne pro ŝi, sed ĉar Sargon odoras sebon … Cetere, al kio tio kondukas? … Vi, sanktaj patroj, ne estas gardistoj de miaj virinoj; mi supozas, ke la nobla Sargon ne konfidis al vi siajn, kion do vi deziras? …
Mefres tiel konfuziĝis, ke sur lia razita kapo ekbrulis ruĝo.
—Via ekscelenco diris la veron — respondis li. — Viaj amoj kaj rimedoj, kiujn vi uzas por ili, ne estas nia afero. Sed pli malbone estas, ke la ruza Hiram tiel facile pruntis al vi cent talentojn, eĉ sen garantio …
La lipoj de la princo ektremis, sed ree li diris trankvile:
—Mi ne estas kulpa, ke Hiram pli konfidas al mia vorto, ol la egiptaj riĉuloj! Li scias, ke prefere mi forlasus la armilojn de mia avo ol mi ne pagus al li tion, kion mi ŝuldas. Ŝajnas al mi, ke pri la procentoj li ankaŭ devas esti trankvila, ĉar li tute ne parolis al mi pri ili. Mi tute ne intencas kaŝi de vi, sanktaj patroj, ke Fenicianoj havas multe da lerteco, pli multe ol Egiptanoj. Nia riĉulo, antaŭ ol li pruntus al mi cent talentojn, farus severajn mienojn, ĝemus, igus min atendi unu monaton, kaj en la fino de la finoj postulus grandan garantion kaj ankoraŭ pli grandan procenton. Fenicianoj, kiuj pli bone konas la korojn de la princoj, donas al ni monon eĉ sen juĝisto kaj atestantoj.