Выбрать главу

La ĉefpastron tiel kolerigis la trankvila ironio de Ramzes, ke li eksilentis kaj kunpremis la lipojn. Anstataŭis lin Mentezufis, demandante subite:

—Kion dirus via ekscelenco, se ni farus kun Asirio traktaton, cedantan al ĝi la nordan Azion kun Fenicio?

Parolante tion, li fiksis siajn okulojn sur la vizaĝo de la kronprinco. Sed la princo respondis tute trankvile:

—Mi dirus, ke nur perfiduloj povus konsili al la faraono similan traktaton.

Ambaŭ pastroj faris movon: Mefres levis la manojn al la ĉielo, Mentezufis kunpremis la pugnojn.

—Kaj se tion postulus la sendanĝereco de la ŝtato? … — insistis Mentezufis.

—Kion vi volas de mi? … — eksplodis la princo. — Vi miksas vin je miaj ŝuldoj kaj virinoj, ĉirkaŭas min per spionoj, kuraĝas fari al mi riproĉojn, kaj nun vi prezentas al mi insidajn demandojn? … Jen kion mi diros al vi: eĉ se vi venenus min, mi ne subskribus tian traktaton … Feliĉe, tio dependas ne de mi, sed de lia sankteco, kies volon ni ĉiuj devas plenumi.

—Kion do farus via ekscelenco, se vi estus faraono? …

—Tion, kion postulus la honoro kaj la utilo de la ŝtato.

—Pri tio mi ne dubas — diris Mentezufis. — Sed kion via ekscelenco opinias utila por la ŝtato? … Kie ni devas serĉi konsilojn? …

—Kaj por kio servas la plej alta konsilantaro? … — demandis Ramzes, ŝajnigante nun koleron. — Vi diras, ke ĝi konsistas sole el saĝuloj … Ili do prenu sur sian respondecon traktaton, kiun mi opinias malhonoro kaj pereo de Egipto …

—De kie vi scias, princo, — respondis Mentezufis — ke ĝuste tiel ne agis via dia patro? …

—Kial do vi demandas min pri tio? … Kia juĝa esploro? … Kiu donas al vi rajton rigardi al la fundo de mia koro? …

Ramzes ŝajnigis tian indignon, ke la pastroj trankviliĝis.

—Princo — diris Mefres — vi parolas, kiel konvenas al bona Egiptano. Ankaŭ al ni tia traktato estus dolora, sed la sendanĝereco de la ŝtato iafoje postulas momentan cedon al la cirkonstancoj …

—Sed kio devigas vin al tio? … — kriis la princo. — Ĉu ni perdis grandan batalon? Ĉu ni ne havas plu soldatojn? …

—La remistoj de la ŝipo, en kiu Egipto naĝas tra la rivero de la eterneco, estas la dioj — respondis la ĉefpastro per solena voĉo — kaj ĝia piloto estas la plej alta Sinjoro de ĉiuj kreaîoj. Ofte ili haltigas aŭ turnas la ŝipon, por eviti danĝerajn akvoturnojn, kiujn ni eĉ ne rimarkas. En tiaj okazoj ni devas esti nur paciencaj kaj obeemaj, kaj pli aŭ malpli baldaŭ ni ricevos malavaran rekompencon, superantan ĉion, kion povas elpensi mortema homo.

Post ĉi tiu admono la pastroj adiaŭis la princon, plenaj de konfido, ke kvankam li koleras kontraŭ la traktato, sed li ne rompos ĝin kaj garantios al Egipto periodon de paco, necesa por ĝi. Post ilia foriro Ramzes alvokis Tutmozison. Kiam li restis sola kun sia favorato, la longe haltigata kolero kaj ĉagreno eksplodis. La princo sin îetis sur la kanapon, tordiĝis, kiel serpento, batis la kapon per la pugnoj kaj ploris! …

Tutmozis timigita atendis, ĝis la atako de furiozo forlasos la princon. Li donis al li akvon kun vino, incensis lin per balsamaj parfumoj, fine sidiĝis apud li kaj demandis pri la kaŭzo de la nevira malespero.

—Sidiĝu ĉi tie — diris la princo, ne leviĝante. — Ĉu vi scias, hodiaŭ mi jam estas certa, ke la pastroj faris kun Asirio ian malhonoran traktaton … Sen milito, eĉ sen iuj ajn postuloj de tiu flanko! … Ĉu vi divenas, kiom ni perdas? …

—Dagon diris al mi, ke Asirio volas preni Fenicion, ĉar la reĝo Assar havas militon ĉe la nord-orientaj limoj. Tie loĝas multaj batalemaj popoloj, oni do ne scias, kiel finiĝos la militiro. En ĉiu okazo Fenicianoj, havos kelke da jaroj da trankvilo, kio sufiĉos al ili por prepari defendon kaj trovi liganojn.

La princo malpacience ekskuis la manon.

—Jen vi vidas — interrompis li Tutmozison — eĉ Fenicio sin armas eble eĉ ĉiujn najbarojn, kiuj ĉirkaŭas ĝin. En ĉiu okazo ni perdos almenaŭ la malnovajn tributojn de Azio, kiuj valoras (ĉu vi aŭdis iam ion similan? … ) pli ol cent mil talentojn! …

—Cent mil talentoj … — ripetis la princo. — Ho dioj! tia sumo per unu fojo plenigus la trezorejon de la faraono … Kaj se ni ankaŭ atakus Asirion en ĝusta momento, sole en Ninivo, sole en la palaco de Assar ni trovus neelĉerpeblajn trezorojn …

Pensu nun, kiom da sklavoj ni povus preni? … Duonon da miliono, milionon da homoj kolose fortaj kaj tiel sovaĝaj, ke la mallibero en Egipto, ke la plej malfacila laboro ĉe la kanaloj aŭ en la minejoj ŝajnus al ili ludo …

La fruktodoneco de la tero pligrandiĝus post kelke da jaroj, nia mizera popolo ripozus kaj, antaŭ ol mortus la lasta sklavo, la ŝtato jam estus reakirinta la antaŭajn riĉaîojn kaj potencon … Kaj ĉion ĉi detruos la pastroj, per kelke da arĝentaj ladoj, kovritaj per skribaîo, kaj kelke da brikoj, signitaj per sagformaj literoj, kiujn neniu el ni komprenas! …

Aŭskultinte la plendojn de la princo, Tutmozis leviĝis de la seĝo, atente trarigardis la najbarajn ĉambrojn, ĉu iu ne aŭskultas ilin, poste ree sidiĝis apud Ramzes kaj komencis murmureti:

—Kuraĝon, sinjoro! Laŭ miaj scioj, la tuta aristokrataro, ĉiuj superaj oficiroj aŭdis ion pri la traktato kaj indignas. Donu nur signon, kaj ni rompos la traktatajn brikojn sur la kapo de Sargon, eĉ de Assar …

—Sed tio estus ribelo kontraŭ lia sankteco? … — same mallaŭte respondis Ramzes.

Tutmozis faris malgajan mienon.

—Mi ne volus — diris li — sangigi vian koron, sed … Via patro egala al la plej altaj dioj, estas danĝere malsana.

—Tio ne estas vera! … — diris la princo, rapide leviĝante.

—Tio estas vera, sed vi ne perfidu vin, ke vi scias pri tio. Lia sankteco estas tre laca de la estado sur la tero kaj jam deziras foriri. Sed la pastroj haltigas lin, kaj vin ne alvokas Memfison, por sen malhelpoj subskribi la traktaton kun Asirio.

—Perfiduloj! … perfiduloj! … — murmuretis la princo furioze.

—Tial vi povos facile rompi la traktaton, kiam vi suriros la tronon post via patro (li vivu eterne!).

La princo ekmeditis.

—Pli facile estas — diris li — fari traktaton, ol rompi ĝin …

—Ankaŭ rompi estas facile! — ekridetis Tutmozis. — Ĉu ne ekzistas en Azio sendisciplinaj popoloj, kiuj invados niajn limojn? … Ĉu la dia Nitager ne staras garde kun sia armeo, por forpuŝi ilin kaj transporti la militon en iliajn landojn? … Ĉu vi pensas, ke Egipto ne trovos virojn por la armeo kaj trezorojn por la milito? … Ni iros ĉiuj, ĉar ĉiu povas ion gajni kaj iom certigi sian sorton … La trezoroj kuŝas en la temploj … Kaj en Labirinto! …

—Kiu elprenos ilin de tie? — intermetis la princo kun dubanta mieno.

—Kiu? … Ĉiu nomarĥo, ĉiu oficiro, ĉiu nobelulo faros tion, se nur li havos la ordonon de la faraono, kaj … la pli junaj pastroj montros al ni la vojon al la kaŝejoj …

—Ili ne kuraĝos … La puno de la dioj …

—Ĉu ni estas kamparanoj aŭ paŝtistoj por timi la diojn; kiujn mokas Hebreoj, Fenicianoj kaj Grekoj, kaj unua ajn dungita soldato ofendas senpune? … La pastroj elpensis sensencaîojn pri la dioj, je kiuj ili mem ne kredas. Vi ja scias, ke en la temploj ili konas nur la Solan … Ili faras la miraklojn, kiujn ili mem ridas … Nur la kamparano batas per la frunto antaŭ la statuoj; sed jam la laboristoj dubas pri la ĉiopoveco de Oziriso, Horuso kaj Seto, la skribistoj trompas la diojn en la kalkuloj, kaj la pastroj uzas ilin, kiel ĉenon kaj seruron, por gardi siajn trezorojn. Ho, ho! pasis jam la tempoj, — daŭrigis Tutmozis — kiam la tuta Egipto kredis ĉion, kion oni komunikis al ĝi el la temploj. Hodiaŭ ni ofendas la feniciajn diojn, Fenicianoj niajn, kaj neniun frapas la tondroj …