Выбрать главу

La vic-reĝo atente rigardis Tutmozison.

—De kie tiaj pensoj venas en vian kapon? — demandis li. — Antaŭ nelonge ja vi paliĝis, kiam vi aŭdis la vorton: pastro …

—Ĉar mi estis sola. Sed hodiaŭ, kiam mi eksciis, ke la tuta nobelularo havas la saman opinion, mi sentas pli da kuraĝo …

—Kiu parolis al la nobeluloj kaj al vi pri la traktato kun Asirio?

—Dagon kaj aliaj Fenicianoj — respondis Tutmozis. — Ili eĉ proponis sin, kiam venos ĝusta momento, por ribeligi Aziajn gentojn, kio donos al ni pretekston transpaŝi la limojn. Kaj kiam ni jam ekiros la vojon al Ninivo, Fenicianoj kaj iliaj liganoj kuniĝos kun ni … Kaj vi havos armeon, kian ne posedis Ramzes Granda! …

Al la princo ne plaĉis tia fervoro de Fenicianoj; sed li silentis pri ĝi. Li demandis:

—Kaj kio okazos, se la pastroj ekscios pri viaj babiladoj? … Vere neniu el vi evitos la morton!

—Ili ekscios pri nenio — gaje respondis Tutmozis. — Ili tro konfidas al sia potenco, malbone pagas la spionojn kaj forpuŝis de si la tutan Egipton per sia avideco kaj malhumileco. La aristokrataro, armeo, skribistoj, laboristoj, eĉ malsuperaj pastroj atendas nur signalon por kuri en la templojn, preni la trezorojn kaj meti ilin antaŭ la piedoj de la trono. Kiam la trezoroj ekmankos al ili, la sanktaj viroj perdos tutan povon. Ili eĉ ĉesos fari miraklojn, ĉar eĉ por tio estas necesaj oraj ringoj …

La princo direktis la interparoladon al aliaj temoj, fine li donis signon al Tutmozis, ke li povas foriri.

Kiam li restis sola, li komencis mediti.

Li estus ravita per la malamika stato de la spiritoj de la nobeluloj al la pastroj kaj per la batalemaj instinktoj de la plej altaj klasoj, se la fervoro ne eksplodus tiel subite kaj se post ĝi ne kaŝus sin … Fenicianoj.

Tio igis la kronprincon esti singarda; ĉar li komprenis, ke en la aferoj de Egipto pli bone estas konfidi al la patriotismo de la pastroj, ol al la amikeco de Fenicianoj.

Sed li rememoris la vortojn de la patro, ke Fenicianoj estas verdiraj kaj fidelaj, kiam tion postulas ilia propra utilo. Por Fenicianoj sendube estis tre grave ne fali en la manojn de Asirianoj. Kaj oni povis fidi al ili, kiel al liganoj, en okazo de milito, ĉar la malvenkon de Egiptanoj ili, antaŭ ĉio, eksentus sur sia dorso.

Aliflanke Ramzes ne suspektis, ke la pastroj, eĉ farante tiel malhonoran traktaton kun Asirio, havis perfidajn intencojn. Ne, ili ne estis perfiduloj, sed maldiligentaj altranguloj. Al ili plaĉas la paco, ĉar la milito pligrandigus la povon de la faraono, kaj ilin ĝi devigus fari grandajn elspezojn.

Kaj tial la juna princo, malgraŭ la manko de sperto, komprenis, ke li devas esti singarda, ne rapidi, neniun kondamni, sed ankaŭ al neniu tro konfidi. Li jam decidis militon kontraŭ Asirio, ne tial ke deziris ĝin la nobeluloj kaj Fenicianoj, sed ĉar Egipto bezonis trezorojn kaj sklavojn.

Sed decidinte la militon, li volis agi prudente. Li volis iom post iom konvinki la pastrojn, kaj nur en okazo de ilia kontraŭstaro, frakasi ilin per la armeo kaj nobelularo.

Kaj ĝuste kiam la sankta Mefres kaj Mentezufis ridis la antaŭdiron de Sargon, ke la princo ne cedos al la pastroj, jam tiam la kronprinco havis pretan planon, kiel surmeti al ili jugon, kaj vidis, kiajn rimedojn li havas por tio. Li lasis al la estonteco la elekton de la momento kaj maniero konduki la batalon.

—La tempo alportas la plej bonajn konsilojn! — diris li al si.

Li estis trankvila kaj kontenta, kiel homo, kiu post longa ŝanceliĝo, eksciis kion fari, kaj posedas la kredon al la propraj fortoj. Por forigi la lastajn postesignojn de la ekscito, li iris al Sara.

La ludo kun la filo ĉiam kvietigis lian ĉagrenon kaj plenigis per sereno lian koron.

Li trapasis la ĝardenon, eniris en la domon de sia unua amatino kaj ree trovis ŝin en larmoj.

—Ho Sara! — ekkriis li. — Se vi havus Nilon en via brusto, vi scius elverŝi ĝin en larmoj.

—Mi ne ploros plu … — respondis ŝi, sed nova rivero ekfluis el ŝiaj okuloj.

—Kio? — demandis la princo. — Ĉu ree vi venigis antaŭdiristinon, kiu timigas vin per Fenicianoj?

—Mi ne timas Fenicianinojn, sed Fenicion … — diris ŝi. — Ho, vi ne scias, sinjoro, kiel abomenaj homoj ili estas …

—Ili bruligas la infanojn? — ridis la princo.

—Vi ne kredas? … — respondis ŝi, rigardante lin per grandaj okuloj.

—Fabeloj! Mi ja scias de Hiram, ke tio estas fabeloj …

—Hiram? … — ekkriis Sara. — Li estas la plej granda krimulo! … Demandu mian patron, kaj li diros al vi, sinjoro, kiel Hiram logas sur siajn ŝipojn junajn knabinojn de malproksimaj landoj kaj, streĉinte la velojn, forrabas, por ilin vendi … Estis ĉe ni blondhara sklavino, rabita de Hiram. Ŝi furiozis de la sopiro al sia lando, sed ŝi ne povis diri, kie estas ŝia patrujo, kaj ŝi mortis! … Tia estas Hiram, tia estas la abomena Dagon kaj ĉiuj ĉi krimuloj …

—Tio estas ebla, sed ĉu tio ne estas indiferenta por ni? — demandis la princo.

—Tute ne — diris Sara. — Vi, sinjoro, aŭskultas hodiaŭ la konsilojn de Fenicianoj, kaj dume niaj Hebreoj malkovris, ke Fenicio volas ekflamigi militon inter Egipto kaj Asirio … La plej eminentaj feniciaj komercistoj, oni diras, faris pri tio terurajn îurojn …

—Por kio ili bezonas militon? … — demandis la princo kun ŝajna indiferenteco.

—Por kio! … — ekkriis Sara. — Ili liveros al vi kaj Asirianoj armilojn, komercaîojn kaj novaîojn, por ĉio postulos duoblan prezon … Ili rabos la vunditojn kaj mortintojn de ambaŭ kontraŭuloj … Ili reaĉetos de vi kaj de la asiriaj soldatoj la rabitajn objektojn kaj sklavojn … Ĉu tio ne sufiĉas? … Egipto kaj Asirio ruiniĝos, Fenicio konstruos novajn magazenojn por siaj riĉaîoj.

—Kiu instruis al vi tiom da saĝo? … — ekridetis la princo.

—Ĉu mi ne aŭdas, kiel mia patro, niaj parencoj kaj konatoj murmuretas pri tio, time ĉirkaŭrigardante, ĉu oni ne aŭskultas ilin? Fine, ĉu mi mem ne konas Fenicianojn? Antaŭ vi, sinjoro, ili kuŝas sur la ventroj, vi ne vidas iliajn malsincerajn rigardojn, sed mi ofte vidas iliajn okulojn, verdajn de avideco aŭ flavajn de kolero.

Gardu vin, sinjoro, de Fenicianoj, kiel de venena vipuro! …

Ramzes rigardis Saran kaj senvole komparis ŝian sinceran amon al la kalkulemo de la Fenicianino, ŝiajn tuŝantajn eksplodojn kun la malvarmo de Kama.

”Vere! — pensis li — Fenicianoj estas venenaj rampaîoj. Sed se Ramzes Granda uzis en la milito leonon, kial mi ne povus uzi vipuron kontraŭ la malamikoj de Egipto?”

Ju plastike tamen li imagis la perfidecon de Kama, des pli forte li deziris ŝin. La heroaj animoj serĉas iafoje danĝeron.

Li adiaŭis Saran kaj subite, oni ne scias kial, rememoris, ke Sargon lin suspektis pri la nokta atako.

La princo ekfrapis sian frunton.

—Ĉu tiu mia samulo — diris li — aranĝis la batadon al la ambasadoro? En tia okazo kiu instigis lin? … Ĉu Fenicianoj? … Kaj se ili volis miksi mian personon en tiel malpuran aferon, prave do diras Sara, ili estas friponoj, de kiuj mi devas min gardi! …

Ree vekiĝis en li la kolero, kaj la princo decidis tuj solvi la demandon.

Ĉar la nokto proksimiĝis, Ramzes ne revenante en sian domon, iris al Kama.

Estis por li indiferente, ke oni povas rekoni lin; kontraŭ la danĝero li ja havis la glavon …

En la palaceto de la pastrino estis lumo, sed neniu servisto atendis en la vestiblo.

”Ĝis nun — pensis li — Kama forsendadis la servistojn, kiam mi estis venonta. Hodiaŭ ĉu ŝi antaŭsentas min, aŭ akceptas amanton, pli feliĉan ol mi? …”

Li suriris la ŝtuparon, haltis antaŭ la ĉambro de la Fenicianino kaj subite forpuŝis la kurtenon. En la ĉambro estis Kama kaj Hiram kaj murmuretis pri io.

—Oh! … mi venas ne ĝustatempe … — ekiridis la princo. — Kion mi vidas, princo, ankaŭ vi amindumas virinon, al kiu estas malpermesite je puno de morto esti favora por la viroj?