Hiram kaj la pastrino salte leviĝis de la taburetoj.
—Sendube — diris la Feniciano, salutante lin — iu bona spirito avertis vin, sinjoro, ke ni parolas pri vi …
—Ĉu vi preparas por mi ian surprizon? — demandis la vicreĝo.
—Eble! … Kiu scias? … — respondis Kama, rigardante lin kokete.
La princo respondis malvarme:
—Tiuj, kiuj en la estonta tempo volos fari al mi surprizojn, ne tuŝegu per sia propra kolo hakilon aŭ ŝnuron … Tio pli mirigus ilin, ol min iliaj agoj …
La rideto glaciiĝis sur la duone malfermitaj lipoj de Kama; Hiram paliĝis kaj diris humile:
—Per kio ni meritis la koleron de nia sinjoro kaj protektanto? …
—Mi volas scii la veron — diris la princo, sidiĝante kaj minace rigardante Hiramon. — Mi volas scii: kiu aranĝis la atakon kontraŭ la asiria ambasadoro kaj miksis en ĉi tiun krimon la homon, kiu tiel similas min, kiel mia dekstra mano la maldekstran.
—Vi vidas, Kama — respondis la konsternita Hiram — mi diris, la intimeco de tiu fripono al vi povas alkonduki grandan malfeliĉon … Jen vi havas ĝin! … Ni eĉ ne longe atendis.
La Fenicianino sin îetis al la piedoj de la princo.
—Mi diros ĉion — kriis ŝi, ĝemante — sed vi elîetu, princo, el via koro la koleron kontraŭ Fenicio … Min mortigu, min malliberigu, sed ne koleru kontraŭ ĝi.
—Kiu atakis Sargonon?
—Likon, Greko, kiu kantas en nia templo — respondis la Fenicianino, genuante.
—Li do tiam kantis apud via domo, kaj li estas tiel simila al mi? …
Hiram klinis la kapon kaj metis la manon sur la koron.
—Malavare ni pagis tiun ĉi homon — diris li — por tio, ke li similas vin, sinjoro … Ni pensis, ke lia mizera persono povos esti utila en okazo de malfeliĉo …
—Kaj li estis utila! … — interrompis la princo. — Kie li estas? Mi volas vidi ĉi tiun bonegan kantiston … ĉi tiun vivantan mian bildon …
Hiram disetendis la manojn.
—Li forkuris, fripono, sed ni trovos lin — respondis li, — Se nur li ne ŝanĝiĝos en muŝon aŭ en teran vermon …
—Kaj al mi, ĉu vi pardonos, sinjoro? … — murmuretis la Fenicianino, sin apogante sur la genuoj de la princo.
—Multe oni pardonas al la virinoj — respondis la kronprinco.
—Vi ankaŭ ne venĝos vin al mi? … — demandis ŝi time Hiramon.
—Fenicio — respondis la maljunulo malrapide kaj klare — plej grandan krimon forgesos al tiu, kiu akiros la favoron de nia sinjoro Ramzes (li vivu eterne! … ).
—Kio koncernas Likonon — aldonis li, sin turnante al la princo vi havos lin, sinjoro, vivantan aŭ senvivan …
Dirinte tion Hiram profunde kliniĝis kaj forlasis la ĉambron, en kiu restis la pastrino kun la princo.
La sango leviĝis al la kapo de Ramzes. Li ĉirkaŭprenis la genuantan Kaman kaj murmuretis:
—Vi aŭdis, kion diris la nobla Hiram? … Fenicio pardonos al vi la plej grandan krimon! … Vere, tiu homo estas fidela al mi … Se li diris tiel, kian motivon vi trovos? …
Kama kisis liajn manojn, murmuretante:
—Vi akiris min … mi estas via sklavino … Sed hodiaŭ lasu min trankvila … respektu la domon, kiu apartenas al la dia Astarte …
—Vi do transloĝiĝos en mian palacon? — demandis la princo.
—Ho dioj, kion vi diris? … De la tempo, kiam la suno leviĝas kaj malleviĝas okazis neniam, ke pastrino de Astarte … Sed kion fari? … Fenicio donas al vi, sinjoro, tian pruvon de respekto kaj sindonemo, kian neniam ricevis iu ajn el ĝiaj filoj …
—Do? … — interrompis la princo, karesante ŝin.
—Sed ne hodiaŭ kaj ne ĉi tie … — petegis ŝi.
XIII
Eksciinte de Hiram, ke la Fenicianoj donacis al li la pastrinon, la kronprinco volis plej baldaü havi ŝin en sia domo, ne tial ke li ne povis vivi sen ŝi, sed ĉar ŝi estis por li novaîo.
Sed Kama prokrastis la alvenon, petegante la princon, ke li lasu ŝin trankvila, ĝis kiam malgrandiĝos la alfluo de pilgrimoj, kaj precipe ĝis la forveturo de plej eminentaj gastoj. Se dum ilia ĉeesto ŝi fariĝus amatino de la kronprinco, povus malgrandiĝi la enspezoj de la templo, kaj la pastrinon minacus danĝero.
—Niaj saĝaj kaj grandaj — diris ŝi al Ramzes — pardonos al mi la perfidon. Sed la popolaĉo alvokos sur mian kapon la venĝon de la dioj, kaj vi, sinjoro, scias, ke la dioj havas longajn manojn …
—Ili ne perdu ilin, kiam ili enŝovos ilin sub mian tegmenton! — respondis la princo.
Sed li ne insistis, ĉar lia atento estis tre okupita en tiu tempo.
La asiriaj ambasadoroj, Sargon kaj Istubar, jam forveturis Memfison, por subskribi la traktaton. Samtempe la faraono alvokis Ramzeson, por ke li prezentu raporton pri sia vojaĝo.
La princo ordonis al la skribistoj detale priskribi ĉion, kio okazis de la momento, kiam li forlasis Memfison: la revuon de la metiistoj, la vizitadon de la fabrikoj kaj kampoj, la interparoladojn kun la nomarĥoj kaj oficistoj. Tutmozis estis elektita de li, por prezenti la raporton.
—Antaŭ la persono de la monarĥo — diris al li la princo — vi estos mia koro kaj mia buŝo. Jen kion vi devas fari:
Kiam la plej nobla Herhor demandos: kion mi pensas pri la kaŭzoj de la mizero de Egipto kaj de la trezorejo, respondu al la ministro, ke li sin turnu al sia helpanto Pentuer, kaj tiu klarigos miajn opiniojn same, kiel li faris tion en la templo de la dia Hator. Se Herhor volos scii, kia estas mia opinio pri la traktato kun Asirio, respondu, ke mia devo estas plenumi la ordonojn de nia sinjoro.
Tutmozis balancis la kapon, por montri, ke li komprenas.
—Sed — daŭrigis la kronprinco — kiam vi staros antaŭ mia patro (li vivu eterne!) kaj konvinkiĝos, ke neniu vin aŭskultas, falu al liaj piedoj en mia nomo kaj diru:
”Sinjoro, jen kion diras al vi filo kaj servisto via, mizera Ramzes, al kiu vi donis la vivon kaj povon. La kaŭzo de la malfeliĉoj de Egipto estas la malgrandiĝo de la fruktodona teritorio, kiun invadis la dezerto, kaj la malgrandiĝo de la loĝantaro, kiu pereas de la laboro kaj mizero. Sed sciu, nia sinjoro, ke ne malpli grandan malutilon, ol la morto kaj dezerto, kaŭzas al via trezorejo la pastroj. Ĉar ne sole iliaj temploj estas plenaj de oro kaj juveloj, per kiuj oni povus pagi ĉiujn ŝuldojn, sed la sanktaj patroj kaj profetoj havas ankaŭ la plej bonajn bienojn, la plej bravajn laboristojn kaj kamparanojn, kaj pli multe da tero ol la dio-faraono.
Jen kion diras al vi filo kaj servisto via, Ramzes, kiu dum la tuta vojaĝo havis ĉiam malfermitajn okulojn kiel fiŝo, kaj levitajn orelojn kiel prudenta azeno.”
La princo ripozis, Tutmozis ripetis en la memoro liajn vortojn.
—Kaj se — daŭrigis la vic-reĝo — lia sankteco demandos, kia estas mia opinio pri Asirianoj, falu sur la vizaĝon kaj respondu:
”La servisto Ramzes, se vi permesas, kuraĝas opinii, ke Asirianoj estas grandaj kaj fortaj bravuloj, kaj havas bonegajn armilojn, sed tuj vidas, ke ili estas malbone ekzercitaj.
Sargonon ja sekvis la plej bonaj asiriaj batalistoj: arkistoj, hakilistoj, lancistoj, sed mi ne vidis eĉ ses soldatojn, sciantajn marŝi akorde en rekta vico. La lancojn ili ne portas rekte, iliaj glavoj estas malbone alligitaj, la hakilojn ili portas kvazaŭ ĉarpentistoj aŭ buĉistoj. Iliaj vestoj estas pezaj, iliaj dikaj sandaloj brogas la piedojn, kaj iliaj ŝildoj, kvankam fortikaj, ne multe utilos, ĉar la soldato estas mallerta.”
—Vi diras la veron — interrompis Tutmozis. — Mi rimarkis la samon kaj la samon mi aŭdas de niaj oficiroj, kiuj diras, ke tia asiria armeo, kian ili vidis tie ĉi, kontraŭstaros malpli forte ol la libiaj bandoj.
—Diru ankaŭ — daŭrigis Ramzes — al nia sinjoro, kiu donacas al ni la vivon, ke la tuta egipta nobelularo kaj armeo bolas ĉe la sola penso, ke Asirio povus forpreni Fenicion. Fenicio estas ja la haveno de Egipto, Fenicianoj estas plej bonaj maristoj de nia ŝiparo. Diru fine, ke mi eksciis de Fenicianoj (tion lia sankteco devas scii pli bone), ke Asirio estas hodiaŭ malforta: ĝi havas militon en la nordo kaj oriento, kaj la tuta Azio estas kontraŭ ĝi. Se do ni hodiaŭ atakus ĝin, ni povus akiri multe da trezoroj kaj sklavoj, kiuj helpus niajn kamparanojn en la laboro. Finu per la vortoj, ke la saĝo de mia patro superas la homan saĝon, kaj ke mi agos, kiel li ordonos al mi, se nur li ne donos Fenicion en la manojn de Assar, ĉar tio estus nia pereo. Fenicio estas la bronza pordego de nia trezorejo, kaj kie estas homo, kiu donus sian pordon al ŝtelisto?”