Выбрать главу

Tutmozis forveturis Memfison en la monato Paofi (julio, aŭgusto).

Nilo komencis forte kreski. Malgrandiĝis la alfluo de la aziaj pilgrimoj en la templon de Astarte. La egipta loĝantaro okupis la kampojn, por plej rapide kolekti la vinberojn, linon kaj kreskaîon, donantan specon de kotono.

Unuvorte, la ĉirkaŭaîo trankviliĝis, la ĝardenoj, ĉirkaŭantaj la templon de Astarte, estis preskaŭ malplenaj.

En tiu tempo la princo Ramzes, libera de la amuzoj kaj ŝtataj devoj, sin ekokupis per sia amo al Kama. Foje li sekrete interkonsiliĝis kun Hiram, kiu en lia nomo oferis al la templo de Astarte dek du talentojn en oro, belege skulptitan malakitan statueton de la diino, kvindek bovinojn kaj cent kvindek mezurojn da tritiko. Tio estis tiel malavara donaco, ke la ĉefpastro de la templo venis mem al la vic-reĝo, por fali antaŭ li sur la ventron kaj danki pro la favoro, kiun, kiel li diris, neniam, neniam forgesos la popoloj amantaj la diinon Astarte.

Fininte la aferon kun la templo, la princo alvokis al si la policestron de Pi-Bast kaj pasigis kun li longan horon. Post kelke da tagoj la tuta urbo ektremis de eksterordinara novaîo.

Kama, la pastrino de Astarte, estis forrabita, ien forkondukita kaj malaperis, kiel sablero en la dezerto! …

Tio okazis en sekvantaj cirkonstancoj:

La ĉefpastro sendis Kaman en la urbon Sabne-Ĥetam apud la lago Menzaleh kun donacoj por la tiea kapelo de Astarte. La pastrino vojaĝis nokte en ŝipeto, por eviti la someran varmegon kaj por ŝirmi sin de la scivolo kaj respektemaj salutoj de la loĝantoj.

Ĉe la tagiĝo, kiam la kvar remistoj lacaj ekdormetis, el la apudbordaj arbetaîoj subite elnaĝis ŝipoj, kondukataj de Grekoj kaj Ĥetoj, ĉirkaŭis la ŝipeton de la pastrino kaj forkaptis Kaman. La atako estis tiel rapida, ke la feniciaj remistoj tute ne kontraŭstaris; al la pastrino oni verŝajne ŝtopis la buŝon, ĉar ŝi eĉ ne havis tempon ekkrii.

Plenuminte ĉi tiun malpian agon, la Ĥetoj kaj Grekoj malaperis en la arbetaîoj por atingi poste la maron. Por garantii sin kontraŭ la persekuto, ili renversis la ŝipeton de la templo de Astarte.

En Pi-Bast ekbolis kvazaŭ en poto: la tuta loĝantaro parolis nur pri tio. Oni eĉ nomis la kulpulojn. Unuj suspektis Sargonon, kiu proponis al Kama la titolon de edzino, se nur ŝi konsentos forlasi la templon kaj veturi kun li Ninivon. Aliaj suspektis Likonon, kiu estis kantisto de Astarte kaj de longe pasie flamis al Kama. Ankaŭ li estis sufiĉe riĉa por dungi grekajn rabistojn, kaj verŝajne sufiĉe malpia, por ne ŝanceliĝi forkapti pastrinon.

Kompreneble, en la templo de Astarte oni kunvokis por konsilo la plej riĉajn kaj la plej piajn fidelulojn. Oni antaŭ ĉio decidis liberigi Kaman de la pastraj devoj kaj depreni de ŝi la malbenon, kiu minacas ĉiujn virgulinojn, kiuj en la servado al la diino perdis sian ĉastecon.

Tio estis ordono pia kaj saĝa: ĉar se iu superforte forrabis la pastrinon kaj kontraŭ ŝia volo senigis ŝin je la pastraj benoj, maljuste estus puni ŝin.

Post kelke da tagoj, ĉe la sonoj de trumpetoj, oni anoncis al la fideluloj, en la templo de Astarte, ke Kama mortis, kaj ke se iu renkontus virinon similan al ŝi, li ne havas rajtan venĝi ŝin, eĉ fari al ŝi riproĉojn. Ĉar ne ŝi, ne la pastrino forlasis la diinon, sed forrabis ŝin malbonaj spiritoj, kiuj estos punitaj.

En la sama tago la nobla Hiram estis ĉe la princo kaj donacis al li en ora skatolo, pergamenon, kovritan per multe da pastraj sigeloj kaj per subskriboj de la plej eminentaj Fenicianoj.

Tio estis la verdikto de la pastra juĝo de Astarte, liberiganta Kaman de la îurpromesoj, se nur ŝi forlasos sian pastran nomon.

Kun ĉi tiu dokumento, kiam la suno subiris, la princo iris en iun izolitan palaceton en sia ĝardeno. Li malfermis la pordon per sekreta maniero kaj suriris en malgrandan ĉambron de la unua etaĝo.

Ĉe la lumo de skulptita torĉo, en kiu brulis bonodora oleo, la princo ekvidis Kaman.

—Fine! … — ekkriis li, donante al ŝi la oran skatolon. — Vi havas ĉion, kion vi volis.

La Fenicianino estis ekscitita; ŝiaj okuloj brilis. Ŝi kaptis la skatolon kaj îetis ĝin sur la plankon.

—Vi kredas, ke ĝi estas ora? … — diris ŝi. — Mi donos mian ĉirkaŭkolon, ke la skatolo estas kupra kaj nur kovrita de ambaŭ flankoj per maldikaj oraj folioj! …

—Tiel vi salutas min? … — demandis la mirigita princo.

—Ĉar mi konas miajn fratojn — respondis ŝi. — Ili falsas ne nur oron, sed eĉ rubenojn kaj safirojn …

—Virino … — interrompis la princo — en ĉi tiu skatolo estas ja via sendanĝereco …

—Mi mokas la sendanĝerecon! … — respondis ŝi. — Mi enuas kaj timas … Mi sidas ĉi tie jam kvar tagojn kvazaŭ en malliberejo …

—Ĉu io mankas al vi?

—Mankas al mi la lumo … spiro … ridoj, kantoj, homoj … Ho venĝema diino, kiel severe vi punas min! …

La princo aŭskultis mirigita. En la furioza virino li ne rekonis Kaman, kiun li vidis en la templo, la virinon, kiun kantis la pasia voĉo de la Greko.

—Morgaŭ — diris la princo — vi povos eliri en la ĝardenon … Kaj kiam ni venos Memfison, Tebojn, vi amuziĝos kiel neniam antaŭe … Ekrigardu min. Ĉu mi ne amas vin kaj ĉu ne sufiĉas al virino la honoro, ke ŝi apartenas al mi? …

—Jes, — respondis ŝi kolerete — sed vi havis kvar antaŭ mi.

—Se vin mi amas pleje …

—Se min vi amus pleje, vi farus min la unua, vi loĝigus min en la palaco, kiun okupas tiu … Hebreino Sara kaj vi donus gardistojn al mi, ne al ŝi … Tie, antaŭ la statuo de Astarte mi estis la unua … Kaj ĉi tie? … La soldatoj tamburas kaj ludas flutojn, la oficistoj krucas la manojn sur la brusto kaj klinas la kapojn antaŭ la domo de la Hebreino …

—Antaŭ mia unuenaskita filo — interrompis malpacience la princo — kaj li ne estas Hebreo …

—Li estas Hebreo! … — kriegis Kama. Ramzes salte leviĝis.

—Ĉu vi estas freneza? … — diris li, subite trankviliĝinte. — Ĉu vi ne scias, ke mia filo ne povas esti Hebreo? …

—Kaj mi diras al vi, ke li estas! … — kriis ŝi, batante la tablon per la pugno. — Li estas Hebreo, kiel lia avo, kiel liaj onkloj, kaj lia nomo estas Izaako …

—Kion vi diris, Fenicianino? … Ĉu vi volas, ke mi forpelu vin? …

—Bone, forpelu min, se mensogo eliris el mia buŝo … Sed se veraj estas miaj vortoj, forpelu tiun … la Hebreinon, kun ŝia bastardo, kaj la palacon donu al mi … Mi volas esti la unua en via domo, mi tion meritas … Tiu trompas vin, mokas vin … Kaj mi por vi forlasis mian diinon … min minacas ŝia venĝo …

—Donu al mi pruvon, kaj la palaco estos via … Ne, tio estas malvera! … — diris la princo. — Sara ne farus tian krimon … Mia unuenaskita filo! …

—Izaako! … Izaako! … — kriis Kama. — Iru al ŝi kaj konvinku vin …

Ramzes, duone senkonscia, elkuris de Kama kaj direktis sin al la palaco, kie loĝis Sara. Malgraŭ la stela nokto, li perdis la vojon kaj iom da tempo vagis en la ĝardeno. La freŝa aero rekonsciigis lin, li retrovis la vojon kaj eniris en la domon de Sara preskaŭ trankvila.

Malgraŭ la malfrua vespero oni ne dormis tie. Sara per propraj manoj lavis la vindaîojn de la filo, kaj la servistoj, por pasigi la tempon, manĝis, trinkis kaj muzikis.

Kiam Ramzes, pala de ekscito, haltis sur la sojlo, Sara ekkriis, sed tuj trankviliĝis.

—Saluton al vi, sinjoro — diris ŝi, viŝante la malsekajn manojn kaj klinante sin al liaj piedoj.

—Sara, kia estas la nomo de via filo? … — demandis li.

Terurita ŝi kaptis sin je la kapo.

—Vi ja scias, sinjoro, ke Seti … — respondis ŝi per apenaŭ aŭdebla voĉo.