Выбрать главу

—Rigardu miajn okulojn …

—Ho Jehovo! … — murmuretis Sara.

—Vi vidas, ke vi mensogas. Kaj nun mi diros al vi: mia filo, la filo de la egipta kronprinco, estas nomata Izaako … kaj li estas Hebreo, malnobla Hebreo …

—Ho Dio! … Dio! … — ekkriis ŝi, falante al la piedoj de la princo.

Ramzes eĉ por unu momento ne levis la kapon, lia vizaĝo fariĝis griza.

—Oni avertis min — diris li — ke mi ne prenu Hebreinon en mian domon … Miaj internaîoj tordiĝis, kiam mi vidis mian bienon, plenan de Hebreoj … Sed mi kaŝis la abomenon, ĉar mi konfidis al vi. Kaj vi, kun viaj Hebreoj, ŝtelis mian filon, ŝtelistino de infanoj! …

—La pastroj ordonis, ke li estu Hebreo … — murmuretis Sara, ploregante ĉe la piedoj de la princo.

—La pastroj? … Kiuj? …

—La plej nobla Herhor … la plej nobla Mefres … Ili diris, ke tio estas necesa, ĉar via filo devas fariĝi la unua reĝo de Hebreoj …

—La pastroj? … Mefres? … — ripetis la princo. — Reĝo de Hebreoj? … Mi ja diris al vi, ke via filo povos esti ĉefo de miaj arkistoj, mia skribisto … Mi tion diris al vi, kaj vi mizera pensis, ke la titolo de hebrea reĝo egalas la titolon de mia arkisto aŭ skribisto? … Mefres … Herhor! … Dankon al la dioj, ke mi fine komprenis ĉi tiujn altrangulojn kaj ke mi scias, kian sorton ili destinas al miaj posteuloj …

Momenton li konsideris, mordis la lipojn. Subite li ekkriis per potenca voĉo:

—Ĉi tien! … servistoj … soldatoj! …

Tuj komenciĝis pleniĝi la ĉambro. Eniris plorante la servistinoj de Sara, oficisto kaj intendanto de la domo, poste sklavoj, fine kelke da soldatoj kun oficiro.

—La morto! … — ekkriis Sara per disŝiranta voĉo.

Ŝi îetis sin al la lulilo, kaptis la infanon kaj stariĝinte en la angulo de la ĉambro ŝi ekkriis:

—Min mortigu … sed lin mi ne donos …

Ramzes ekridetis.

—Centestro — diris li al la oficiro — prenu ĉi tiun virinon kun la infano kaj konduku en la konstruaîon, kie loĝas la sklavoj de mia domo. Ĉi tiu Hebreino ne estos plu sinjorino, sed servistino de tiu, kiu ŝin anstataŭos.

—Kaj vi, intendanto — aldonis li, sin turnante al la oficisto — memoru, ke la Hebreino ne forgesu morgaŭ matene lavi la piedojn al ŝia sinjorino, kiu tuj venos ĉi tien. Kaj se ĉi tiu servistino montriĝus malobeema, laŭ la ordono de sia sinjorino ŝi devas ricevi vergojn. Forkonduku ĉi tiun virinon en la ĉambron de la servistoj! …

La oficiro kaj intendanto proksimiĝis al Sara, sed haltis, ne kuraĝante ŝin tuŝi. Cetere, tio ne estis necesa. Sara envolvis en tukon la plorantan infanon kaj forlasis la ĉambron, murmuretante:

—Ho Dio de Abrahamo, Izaako kaj Jakobo, ekkompatu min …

Ŝi profunde kliniĝis antaŭ la princo, el ŝiaj okuloj fluis silentaj larmoj. Ramzes aŭdis ŝian dolĉan voĉon ankoraŭ en la vestiblo:

—Dio de Abrahamo, Iza …

Kiam ĉio trankviliĝis, la vic-reĝo diris al la oficiro kaj intendanto:

—Iru kun torĉoj en la domon inter la figarboj …

—Mi komprenas — respondis la intendanto.

—Kaj tuj transkonduku ĉi tien la virinon, kiu loĝas tie …

—Tio estos farita.

—Tiu virino estos de nun via sinjorino kaj la sinjorino de Sara, de la Hebreino, kiu ĉiumatene devas al sia sinjorino lavi la piedojn, verŝi sur ŝin akvon kaj teni antaŭ ŝi la spegulon. Tia estas mia volo kaj ordono.

—Tiel estos farita ĉio — respondis la intendanto.

—Morgaŭ matene vi diros al mi, ĉu la nova servistino ne estas malobeema …

Doninte la ordonojn, la vic-reĝo revenis en sian domon, sed la tutan nokton li ne povis dormi. En lia profunda animo flamiĝis la fajro de la venĝo.

Li sentis, ke eĉ por unu momento ne levinte la voĉon, li frakasis Saran, la mizeran Hebreinon, kiu kuraĝis trompi lin. Li punis ŝin, kiel reĝo, kiu per unu ektremo de la palpebro deîetas la homojn de la supro de la honoroj en la senfundaîon de la sklaveco. Sed Sara estis nur ilo de la pastroj, kaj la kronprinco havis tro grandan senton de la justeco por, rompinte la ilon, pardoni al la veraj kulpuloj.

Lia furiozo tiom pli grandiĝis, ke la pastroj estis netuŝeblaj. La princo povis forpeli nokte Saran en la ĉambron de la servistoj, sed ne povis senigi Herhoron je lia povo, nek Mefreson je lia ĉefpastreco. Sara falis ĉe liaj piedoj, kiel piedpremita vermo; sed Herhor kaj Mefres, kiuj rabis al li lian unuenaskitan filon, leviĝis super Egipto kaj (kia honto!) super la estonta faraono, kvazaŭ piramidoj …

Kaj li rememoris (kioman fojon en ĉi tiu jaro!) la maljustaîojn, kiujn kaŭzis al li la pastroj. En la lernejo ili tiel batis lin per bastonoj, ke krakis lia spino, aŭ igis lin malsati tiel, ke lia ventro enfalis ĝis la dorso.

Dum la lastaj manovroj Herhor malbonigis al li la tutan planon, poste deîetis la tutan kulpon sur lin kaj senigis lin je la komando de korpuso. La sama Herhor altiris sur lin la malfavoron de lia sankteco pro tio, ke li prenis en sian domon Saran, kaj nur tiam revokis lin al la honoroj, kiam la humiligita princo pasigis kelke da monatoj en memvola ekzilo.

Ŝajnis, ke kiam li estos nomita ĉefo de korpuso kaj vic-reĝo, la pastroj ĉesos premegi lin per sia protekto. Sed ĝuste nun ili kontraŭmetas al li duoblajn fortojn. Ili faris lin vicreĝo, por kio? … Por malproksimigi lin de la faraono kaj fari malhonoran traktaton kun Asirio. Kiam li volis informiĝi pri la stato de la regno, ili devigis lin pentofari en la templo; tie ili trompis lin per mirakloj kaj teruroj kaj donis al li tute malverajn klarigojn.

Poste ili miksis sin je liaj plezuroj, amatinoj, rilatoj kun Fenicianoj, ŝuldoj; fine por humiligi lin, ridindigi en la okuloj de Egiptanoj, ili faris lian unuenaskitan filon Hebreo! …

Kiu kamparano, kiu sklavo, kiu kondamnito en la minejoj, kiu Egiptano ne havus la rajton diri al li:

—Mi estas pli bona ol vi, vic-reĝo, ĉar neniu mia filo estis Hebreo …

Sentante la pezon de la ofendo, Ramzes komprenis ankaŭ, ke li ne povas tuj ĝin venĝi. Li decidis prokrasti la aferon. En la pastra lernejo li kutimis regi sin mem, en la kortego li ellernis paciencon kaj malsincerecon; ĉi tiuj ecoj estos lia ŝildo kaj armilo en la batalo kontraŭ la pastroj … Dume li erarigos ilin, kaj kiam venos ĝusta momento, li ekbatos tiel, ke ili ne leviĝos plu.

Komencis tagiĝi. La kronprinco profunde ekdormis, kaj kiam li vekiĝis, la unua persono, kiun li rimarkis, estis la intendanto de la palaco de Sara.

—Kion faras la Hebreino? — demandis la princo.

—Konforme al la ordono de via ekscelenco, ŝi lavis la piedojn al sia nova sinjorino — respondis la oficisto.

—Ĉu ŝi estis malobea?

—Ŝi estis plena de humileco, sed ne sufiĉe lerta, kaj la sinjorino ekkolerinte piedbatis ŝin inter la okulojn.

La princo eksaltis.

—Kaj Sara? … — demandis li rapide.

—Ŝi falis teren. Kaj kiam la nova sinjorino ordonis al ŝi iri for, ŝi eliris, mallaŭte plorante.

La princo komencis paŝi en la ĉambro.

—Kiel ŝi pasigis la nokton? …

—La nova sinjorino? …

—Ne! … — interrompis la kronprinco. — Mi demandas pri Sara.

—Konforme al la ordono, Sara iris kun la infano en la ĉambron de la servistoj. Tie iu virino, de kompato, cedis al ŝi freŝan maton, sed Sara ne kuŝiĝis kaj sidis la tutan nokton kun la infano sur la genuoj.

—Kaj la infano ? … — demandis la princo.

—La infano fartas bone. Hodiaŭ matene, kiam la Hebreino iris servi la novan sinjorinon, aliaj virinoj banis la etulon, kaj la edzino de la paŝtisto, kiu ankaŭ havas suĉinfanon, nutris ĝin.

La princo haltis antaŭ la intendanto.

—Malbone estas — diris li — se bovino, anstataŭ nutri sian idon, iras plugi kaj estas batata per bastono. Do, kvankam la Hebreino estas tre kulpa, mi ne volas, ke suferu ŝia senpeka ido … Sara ne lavos plu la piedojn de la nova sinjorino kaj ne estos piedbatata de ŝi. En la domo de la servistoj vi donos al ŝi apartan ĉambron, kelke da mebloj kaj nutraîon, kian bezonas virino, antaŭ ne longe akuŝinta. Ŝi nutru en trankvilo sian infanon.