—Vivu eterne nia estro! — respondis la intendanto kaj ekkuris plenumi la ordonojn de la vic-reĝo, ĉar la tuta servistaro amis Saran, kaj en la daŭro de kelke da horoj jam ekmalamis la kolereman kaj krieman Kaman.
XIV
La fenicia pastrino ne multe da feliĉo alportis al Ramzes. Kiam li venis unuafoje viziti ŝin en ŝia palaceto, kiun ĝis nun okupis Sara, li pensis, ke li estos akceptita kun admiro kaj dankemo. Sed Kama salutis lin preskaŭ kun kolero.
—Kio? — ekkriis ŝi — jam post duono da tago vi redonis vian favoron al la mizera Hebreino? …
—Ĉu ŝi ne loĝas en ĉambro de la servistoj? — respondis la princo.
—Sed mia intendanto diris al mi, ke ŝi ne lavos plu miajn piedojn …
La princo, aŭskultante tion, sentis tedon.
—Vi ne estas, mi vidas, kontenta — diris li.
—Kaj mi ne estos! … — eksplodis la Fenicianino — ĝis kiam mi ne humiligos ĉi tiun Hebreinon … Ĝis kiam servante min kaj genuante ĉe miaj piedoj, ŝi ne forgesos, ke iam ŝi estis via unua virino kaj la sinjorino de tiu ĉi domo … Ĝis kiam miaj servistoj ne ĉesos rigardi min kun timo kaj malkonfido, kaj ŝin kun kompato …
La Fenicianino komencis malpli kaj malpli plaĉi al Ramzes.
—Kama — diris li — pesu bone, kion mi diros al vi. Se en mia domo servisto piedbatus hundinon, kiu nutras la idojn, mi forpelus lin … Vi piedbatis inter la okulojn virinon kaj patrinon … En Egipto, Kama, patrino estas granda vorto. Bona Egiptano tri aferojn plej multe respektas sur la tero: la diojn, la faraonon kaj la patrinon …
—Ho ve al mi! … — kriis Kama, sin îetante sur la liton. — Jen mi havas rekompencon, mizera, ke mi forlasis mian diinon … Ankoraŭ antaŭ unu semajno oni metis florojn ĉe miaj piedoj kaj bruligis por mi incenson, kaj hodiaŭ …
La princo senbrue elglitis el la ĉambro kaj vizitis la Fenicianinon nur post kelke da tagoj.
Sed ree li trovis ŝin en malbona humoro.
—Mi petegas vin, sinjoro — ekkriis ŝi — zorgu iom pli multe pri mi! … La servistoj jam komencas malŝati min, la soldatoj rigardas min nekonfide kaj mi timas, ke iu ne venenu miajn manĝaîojn en la kuirejo …
—Mi estis okupita per la armeo — respondis la princo — mi ne povis viziti vin.
—Tio estas vera! … — respondis kolere Kama. — Vi estis hieraŭ sub mia balkono, kaj poste vi iris al la ĉambro de la servistoj, kie loĝas la Hebreino … Vi volis montri al mi …
—Sufiĉe! … — interrompis la princo: — Mi estis nek sub la balkono, nek apud la ĉambro de la servistoj. Se do ŝajnis al vi, ke vi vidis min, tio signifas, ke tiu malnobla Greko ne nur ne forlasis Egipton, sed eĉ kuraĝas vagi en mia ĝardeno …
Kama aŭskultis terurita.
—Ho Astarte! … — ekkriis ŝi subite — savu min … Ho tero, kaŝu min! … Se la mizera Likon revenis, granda danĝero minacas min …
La princo ekridis, sed li ne havis plu paciencon aŭskulti la plendojn de la eks-pastrino.
—Restu trankvila — diris li elirante — kaj ne miru, se post kelke da tagoj mi alkondukos al vi vian Likonon, ligitan, kvazaŭ ŝakalon. Li jam elĉerpis mian paciencon.
Reveninte en ŝian domon, la princo tuj alvokis Hiramon kaj la policestron de Pi-Bast. Li rakontis al ambaŭ, ke Likon, Greko, kies trajtoj tre similis liajn, vagas apud la palacoj, kaj ordonis kapti lin. Hiram îuris, ke kiam Fenicianoj kuniĝos kun la polico, la Greko devos fali en iliajn manojn. Sed la policestro komencis skui la kapon.
—Vi dubas? — demandis la princo.
—Jes, sinjoro. En Pi-Bast loĝas multaj piaj Azianoj, laŭ kies opinio pastrino, forlasinta la altaron, meritas la morton. Do se la Greko îuris mortigi Kaman, ili helpos lin, kaŝos kaj faciligos al li la forkuron.
—Kion vi diros, princo? — demandis Hiramon Ramzes.
—La respektinda policestro parolas saĝe — respondis la maljunulo.
—Vi ja liberigis Kaman de la îurpromeso! — ekkriis la princo.
—Mi Feniciano — respondis Hiram — mi garantias, ke ili ne tuŝos Kaman kaj persekutos la Grekon. Sed la aliaj fideluloj de Astarte? …
—Mi kuraĝas pensi — diris la policestro — ke dume nenio minacas ĉi tiun virinon. Kaj se ŝi estus kuraĝa, ni povus uzi ŝin por allogi la Grekon kaj kapti lin ĉi tie en la palacoj de via ekscelenco.
—Iru do al ŝi — diris la princo — kaj prezentu al ŝi la planon, kiun vi elpensis. Se vi kaptos la friponon, mi donos al vi dek talentojn.
Kiam la kronprinco adiaŭis ilin, Hiram diris al la policestro:
—Ekscelenco, mi scias, ke vi konas ambaŭ skribmanierojn kaj ke la pastra saĝo ne estas fremda al vi. Kiam vi volas, vi aŭdas tra muroj kaj vidas en mallumo. Vi konas la pensojn de la kamparano, kiu laboras kun la sitelo, de la metiisto, kiu portas sandalojn al la bazaro, kaj de la granda sinjoro, kiu ĉirkaŭita de siaj servistoj sentas sin sendanĝera kiel infano en la seno de la patrino …
—Vi diras la veron — respondis la oficisto — la dioj donis al mi la miraklan kapablon de la penetrema rigardo.
—Dank’ al viaj superhomaj kapabloj — daŭrigis Hiram — vi kredeble jam divenis, ke la templo de Astarte destinas por vi dudek talentojn, se vi kaptos ĉi tiun krimulon, kiu kuraĝas uzurpi la figuron de la princo, nia sinjoro. Krom tio, en ĉiu okazo, la templo donos al vi dek talentojn, se la famo pri la simileco de la mizera Likono al la princo ne disvastiĝos en Egipto. Tio estas skandala kaj maldeca afero, ke simpla mortulo rememorigas per sia vizaĝo personojn, kiuj devenas de la dioj. Ni do konservu sur la fundo de nia koro tion, kion vi aŭdis pri la mizera Likon kaj nian persekuton de la malpiulo.
—Mi komprenas — respondis la oficisto. — Ĉar povas okazi, ke tia krimulo perdos la vivon, antaŭ ol ni transdonos lin al la tribunalo …
—Jes — diris Hiram, premante lian manon. — Ĉiu helpo, kiun vi postulos, estos donita al vi de Fenicio.
Ili disiĝis, kiel du amikoj, kiuj persekutas grandan ĉasaîon kaj scias ke indiferente estas, kies ponardego trafos, se nur la besto estos bone trafita kaj ne falos en fremdajn manojn.
Post kelke da tagoj Ramzes ree vizitis Kaman, sed trovis ŝin en stato proksima al frenezo. Ŝi kaŝis sin en la plej malluma ĉambro de sia palaco, malsata, ne kombita, eĉ ne lavita, kaj donis plej kontraŭajn ordonojn al la servistoj.
Jen ŝi ordonis al ĉiuj kolektiĝi, jen forpelis ĉiujn. Nokte ŝi alvokis la gardistojn, kaj post momento forkuris de la soldatoj en la subtegmenton, kriante, ke ili volas mortigi ŝin.
Ĉe tiaj agoj, el la animo de la kronprinco malaperis la amo, kaj restis nur sento de granda embaraso. Li kaptis sin je la kapo, kiam la intendanto de la palaco kaj la oficiro rakontis al li pri tiaj strangaîoj, kaj murmuretis:
—Vere, mi agis malbone, forprenante tiun ĉi virinon de ŝia diino. Ĉar nur diino povis pacience toleri ŝiajn kapricojn! …
Malgraŭ tio li iris al Kama kaj trovis ŝin pala, nekombita kaj tremanta.
—Ve al mi! … — kriis ŝi. — Mi vivas sole inter malamikoj … Mia vestantino volas min veneni, la frizistino, infekti min per ia malsano. La soldatoj nur atendas okazon, por dronigi en mia brusto la lancojn kaj glavojn. En la kuirejo, mi estas certa, anstataŭ manĝaîoj, oni kuiras sorĉajn herbojn … Ĉiuj konspiras kontraŭ mia vivo …
—Kama … — interrompis la princo.
—Ne nomu min tiel! … — murmuretis ŝi terurita — ĉar tio alportos al mi malfeliĉon …
—De kie tiaj pensoj venas al vi? …
—De kie? … Ĉu vi pensas, ke tage mi ne vidas fremdajn homojn, kiuj aperas kaj malaperas apud la palaco, antaŭ ol mi povas alvoki la servistojn? … Kaj nokte, ĉu mi ne aŭdas murmuretojn post la muro? …
—Nur ŝajnas al vi.
—Malbenitaj! … Malbenitaj! … — kriis ŝi kun ploro. — Ĉiuj vi diras, ke ŝajnas al mi … Tamen antaŭhieraŭ, en mian dormoĉambron ia krima mano îetis vualon, kiun mi portis duonon da tago, antaŭ ol mi rimarkis, ke ĝi ne estas la mia, ke tian mi neniam posedis …