—Kie estas la vualo? — demandis la princo, jam kun maltrankvilo.
—Mi bruligis ĝin, sed antaŭe mi ĝin montris al la servistinoj.
—Eĉ se ĝi ne estis via, kio okazis al vi?
—Ankoraŭ nenio. Sed se mi havus tiun ĉifonon en la domo dum kelke da tagoj, mi estus venenita aŭ infektita per neresanigebla malsano … Mi konas Azianojn kaj iliajn rimedojn! …
Tedita kaj kolerigita, la princo forlasis ŝin plej rapide, malgraŭ ŝiaj petoj, ke li restu. Sed kiam li demandis la servistojn pri la vualo, la ĉambristino konfesis, ke tio ne estis la vualo de Kama, kaj ke iu kaŝe îetis ĝin en la ĉambron.
”Mi neniam ekkredus — pensis li — ke unu malforta virino povas fari tian konfuzon! … Kvar îus kaptitaj hienoj ne povus egali per sia maltrankvilo ĉi tiun Fenicianinon! …”
Hejme la princo trovis Tutmozison, kiu îus venis el Memfiso kaj apenaŭ havis tempon sin lavi kaj alivesti post la vojaĝo.
—Kion vi diros al mi? — demandis la princo la favoraton, divenante, ke li ne alportis bonajn novaîojn. — Ĉu vi vidis lian sanktecon?
—Mi vidis la sunan dion de Egipto — respondis Tutmozis, — kaj jen kion li diris al mi …
—Parolu — intermetis la princo.
—Jen kiel parolis nia sinjoro … — daŭrigis Tutmozis, krucinte la manojn sur la brusto kaj klininte la kapon. — Jen kiel parolis la sinjoro: Dum tridek kvar jaroj mi kondukis la pezan veturilon de Egipto kaj mi jam estas tiel laca, ke mi sopiras al miaj grandaj antaŭuloj, kiuj loĝas en la okcidenta lando. Baldaŭ mi forlasos ĉi tiun teron, kaj tiam mia filo, Ramzes suriros la tronon kaj faros kun la ŝtato, kion diktos al li la saĝo …
—Tiel diris mia sankta patro?
—Tio estas liaj vortoj, fidele ripetitaj — respondis Tutmozis. — Kelkfoje klare diris al mi la sinjoro, ke li lasas al vi neniajn ordonojn por la estonteco, por ke vi povu administri Egipton, kiel vi mem volos …
—Ho sankta! … Ĉu vere li fartas tiel malbone? … Kial li ne permesas, ke mi vizitu lin? … — demandis la ĉagrenita princo.
—Vi devas esti ĉi tie, ĉar ĉi tie vi povas esti utila.
—Kaj la traktato kun Asirio? … — demandis la princo.
—Jen ĝia enhavo: Asirio povas, sen malhelpoj de nia flanko, konduki militon en la oriento kaj nordo; sed la demando pri Fenicio restas nesolvita, ĝis kiam vi suriros la tronon.
—Ho benita! … ho sankta monarĥo! … — kriis la princo. — De kia terura heredaîo vi savis min …
—La demando pri Fenicio restas do nesolvita — daŭrigis Tutmozis. — Tamen okazis alia malbona afero, ĉar lia sankteco, por doni al Asirio pruvon, ke li ne malhelpos ĝin en ĝia milito kontraŭ la nordaj popoloj, ordonis malgrandigi nian armeon je dudek mil dungitaj soldatoj …
—Kion vi diris? … — ekkriis la princo kun mirego.
Tutmozis malgaje balancis la kapon.
—Mi parolas la veron — diris li — oni eĉ jam nuligis kvar libiajn regimentojn …
—Tio ja estas frenezo! … — preskaŭ kriegis la princo, tordante siajn manojn. — Kial ni tiel malfortigas nin kaj kien iros ĉi tiuj homoj? …
—Jes, jes! Ili jam foriris en la libian dezerton: ili aŭ atakos Libianojn, kio kaŭzos al ni embarasojn, aŭ kuniĝos kun ili kaj invados niajn okcidentajn limojn …
—Nenion mi aŭdis pri tio! … Kion ili faris! … Kaj kiam ili faris tion? … Neniu novaîo atingis nin … — kriis la princo.
—Ĉar la eksigitaj dungitoj iris de Memfiso en la dezerton, kaj Herhor malpermesis paroli pri tio al iu ajn …
—Do eĉ Mefres kaj Mentezufis ne scias pri tio? … — demandis la vic-reĝo.
—Ili scias — respondis Tutmozis.
—Ili scias, kaj mi ne! …
La princo trankviliĝis subite, sed paliĝis, kaj sur lia juna vizaĝo estis legebla terura malamo. Li kaptis sian konfidaton je ambaŭ manoj kaj, forte premante ilin, murmuretis:
—Aŭskultu … Per la sanktaj kapoj de mia patro kaj patrino … per la memoro de Ramzes Granda, per ĉiuj dioj, se iaj ekzistas, mi îuras, ke dum mia regado, se la pastroj ne kliniĝos antaŭ mia volo, mi dispremos ilin …
Tutmozis aŭskultis terurita.
—Mi, aŭ ili! … — konkludis la princo. — Egipto ne povas havi du sinjorojn …
—Kaj ĉiam ĝi havis nur unu: la faraonon — intermetis la konfidato.
—Vi do estos fidela al mi? …
—Mi, la tuta nobelularo, armeo, mi al vi îuras.
—Sufiĉe — finis la kronprinco. — Ili nun nuligu niajn dungitajn regimentojn … ili subskribu traktatojn … ili sin kaŝu de mi kiel vespertoj, kaj ili trompu nin ĉiujn … Sed venos la momento …
Kaj nun, Tutmozis, ripozu post la vojaĝo kaj venu vespere al mia festeno … Ĉi tiuj homoj tiel ligis min, ke mi povas nur amuziĝi … Mi do amuziĝos … Sed iam mi montros al ili, kiu estas la estro de Egipto: ili, aŭ mi! …
De tiu tago ree komenciĝis festenoj. La princo, kvazaŭ hontante la soldatojn, ne faris kun ili ekzercojn. Anstataŭe, en lia palaco svarmis nobeluloj, oficiroj, artistoj kaj kantistinoj, kaj nokte dum grandaj orgioj la sonoj de harpoj kuniĝis kun la kriegoj de la ebriaj festenantoj kaj kun spasmaj ridoj de la virinoj.
Al unu el tiaj festenoj Ramzes invitis Kaman, sed ŝi rifuzis. La princo ofendiĝis je ŝi; rimarkinte tion, Tutmozis diris:
—Oni diris al mi, ke Sara perdis viajn favorojn?
—Ne parolu al mi pri tiu ĉi Hebreino — respondis la vicreĝo. — Vi kredeble scias, kion ŝi faris kun mia filo?
—Mi scias — respondis la favorato — sed ŝajnas al mi, ke tio okazis ne per ŝia kulpo. Mi aŭdis en Memfiso, ke via respektinda patrino, Nikotris, kaj la ministro Herhor faris vian filon Hebreo, por ke li en la estonteco reĝu Izraelidojn …
—Izraelidoj ne havas ja reĝon, sed pastrojn kaj juĝistojn! … — interrompis la princo.
—Ili ne havas, sed ili volas havi. Ankaŭ ilin tedis la regado de pastroj.
La kronprinco malestime ekskuis la manon.
—La veturigisto de lia sankteco — respondis li — valoras pli multe, ol ĉiuj reĝoj, kaj tiom pli ol iu izraelida reĝo, kiu ankoraŭ ne ekzistas …
—En ĉiu okazo la kulpo de Sara ne estas tiel granda — intermetis Tutmozis.
—Jes. Estu certa, ke iam mi reguligos la kontojn ankaŭ kun la pastroj.
—En ĉi tiu okazo ili ankaŭ ne estas tre kulpaj. Ekzemple Herhor faris tiel, por pligrandigi la gloron kaj potencon de via dinastio. Cetere li agis konsente kun la reĝino Nikotris.
—Kaj Mefres, kial li miksas sin je miaj aferoj? … — demandis la princo. — Li ja devas, ŝajnas al mi, nur gardi la templon, kaj ne influi la sorton de la faraona idaro …
—Mefres estas maljunulo, kiu jam komencas infaniĝi. La tuta kortego de lia sankteco ridas hodiaŭ Mefreson pro liaj procedoj, pri kiuj mi mem sciis nenion, kvankam preskaŭ ĉiutage mi vidis kaj vidas la sanktan viron …
—Interesa afero … Kion li faras? …
—Kelke da fojoj ĉiutage li solene diservas en la plej sekreta parto de la templo kaj ordonas al siaj pastroj observi, ĉu dum lia preĝado la dioj ne levas lin en la aeron? …
—Ha! … ha! … ha! … — ridis la princo. — Kaj ĉio ĉi okazas ĉi tie, en Pi-Bast, antaŭ miaj okuloj, kaj mi scias nenion …
—Pastra mistero …
—Mistero, pri kiu parolas ĉiuj en Memfiso! … Ha! … ha! En la cirko mi vidis ĥaldean prestidigitatoron, kiu leviĝis en la aeron.
—Mi ankaŭ vidis — interrompis Tutmozis. — Sed tio estis artifiko. Mefres volas vere leviĝi super la teron, sur la flugiloj de sia pieco …
—Kia arlekenaîo! … — diris la princo. — Kion pensas pri tio la aliaj pastroj?
—Ŝajnas, ke en niaj antikvaj papirusoj oni skribas pri niaj malnovaj profetoj, kiuj posedis la kapablon leviĝi en la aeron, la pastrojn do ne mirigas la deziro de Mefres, kaj ĉar ĉe ni, kiel vi scias, la subuloj vidas tion, kio plaĉas al la estroj, kelkaj sanktaj viroj certigas, ke Mefres vere leviĝas dum la preĝo, la larĝon de kelke da fingroj super la teron …
—Ha … ha … ha … Kaj ĉi tiu granda mistero amuzas la tutan kortegon, kaj ni, kvazaŭ kamparanoj aŭ fosistoj, scias nenion pri la mirakloj, farataj ĉe nia flanko … Mizera sorto de la egipta kronprinco! … — ridis Ramzes.