Выбрать главу

Tial, se vespere la okcidenta zono de la ĉielo estis tro longe ruĝa, teruro falis sur la loĝantojn de Pi-Bast. Homoj amasiĝis en la stratoj, unuj suriris la platajn tegentojn kaj de tie anoncis, ke ili vidas brulon en Menuf aŭ Seĥem; aliaj, malgraŭ la krepusko, rimarkis la forkurantajn loĝantojn, aŭ la libiajn bandojn, marŝantajn al Pi-Bast en longaj, nigraj vicoj.

Malgraŭ la maltrankvilo de la loĝantaro, la estroj de la nomesoj entreprenis nenion, ĉar la centraj povoj sendis al ili neniajn ordonojn.

La princo Ramzes sciis pri la maltrankvilo de la popolo kaj vidis la indiferentecon de la ĉefoj de Pi-Bast. Furioza kolero ekregis lin, ke li ricevas neniajn ordonojn el Memfiso, kaj ke nek Mefres, nek Metezufis parolas kun li pri la alarma stato de la regno.

Fine li ĉesis viziti la regimentojn, lokitajn apud Pi-Bast, kaj anstataŭe, kolektinte en la palacon la tutan nobelan junularon, li amuziĝis kaj festenis, sufokante en la koro la indignon kontraŭ la pastroj kaj la maltrankvilon pri la sorto de la ŝtato.

—Vi vidos! … diris li foje al Tutmozis — la sanktaj profetoj alkondukos nun al tio, ke Musavasa okupos Malsupran Egipton, kaj ni estos devigitaj forkuri Tebojn, se ne al Sunnu, se de tie ne forpelos nin Etiopianoj …

—Vi diris la veron — respondis Tutmozis — ke niaj estroj agas, kvazaŭ ili estus perfiduloj.

La unuan tagon de la monato Hetori (aŭgusto, septembro) estis en la palaco de la kronprinco la plej granda festeno. Oni komencis la amuzojn je la dua post la tagmezo, kaj antaŭ la subiro de la suno ĉiuj jam estis ebriaj. Bela estis la festeno: la viroj kaj virinoj sin trenis sur la planko, surverŝita per vino, surŝutita per floroj kaj fragmentoj de rompitaj kruĉoj.

La princo estis la plej konscia el ĉiuj. Li ankoraŭ ne kuŝis, sed sidis en apogseĝo, tenante sur la genuoj du belajn dancistinojn, el kiuj unu verŝis al li vinon en la buŝon, alia parfumojn sur la kapon.

En tiu ĉi momento eniris en la salonon adjutanto kaj transpaŝinte kelke da ebriaj festenantoj, proksimiĝis al la kronprinco:

—Nobla sinjoro — murmuretis li — la sanktaj Mefres kaj Mentezufis deziras paroli kun vi …

La vic-reĝo forpuŝis la knabinojn kaj ruĝa, en makulita vesto, iris ŝanceliĝante supren en sian ĉambron.

Vidante lin, Mefres kaj Mentezufis ekrigardis unu la alian.

—Kion vi deziras, ekscelencoj? — demandis la princo, falante sur seĝon.

—Mi ne scias, ĉu vi povos aŭskulti nin … — respondis la embarasita Mentezufis.

—Vi pensas, ke mi estas ebria? — ekkriiis la princo. — Ne timu … hodiaŭ la tuta Egipto estas tiel freneza, aŭ malsaĝa, ke ĉe la drinkuloj restis ankoraŭ plej multe da prudento …

La pastroj malgajiĝis, sed Mentezufis komencis:

—Via ekscelenco scias, ke nia sinjoro kaj la plej alta kolegio decidis eksigi dudek mil dungitajn soldatojn …

—Mi kvazaŭ ne scias … — interrompis la kronprinco. — Vi ne nur ne bonvolis demandi mian konsilon por tiel saĝa decido, sed eĉ ne bonvolis sciigi al mi, ke vi jam dispelis kvar regimentojn, kaj ke ĉi tiuj homoj, puŝataj de malsato, atakas niajn urbojn …

—Ŝajnas al mi, ke via ekscelenco juĝas la ordonojn de la sankteco … — intermetis Mentezufis.

—Ne de lia sankteco! … — ekkriis la princo, piedfrapante — sed de la perfiduloj, profitantaj la malsanon de mia patro kaj estro, kiuj volas vendi la ŝtaton al Asirianoj kaj Libianoj! …

La pastroj ŝtoniĝis. Tiajn vortojn neniu ankoraŭ Egiptano diris al la la pastroj.

—Permesu, princo, ni revenos post kelke da horoj, kiam vi trankviliĝos … — diris Mefres.

—Tio ne estas necesa. Mi scias, kio fariĝas ĉe nia okcidenta limo … Aŭ pli ĝuste ne mi scias, sed miaj kuiristoj, miaj knaboj de la ĉevalejo, kaj vazlavistinoj … Eble do vi bonvolos nun, respektindaj patroj, malkovri ankaŭ al mi viajn planojn …

Mentezufis prenis indiferentan mienon kaj diris:

—Libianoj ekribelis kaj komencas kolekti bandojn, por ataki Egipton.

—Mi komprenas.

—Laŭ la ordono de lia sankteco — daŭrigis Mentezufis — kaj de plej alta kolegio, via ekscelenco devas kolekti la armeojn de Malsupra Egipto kaj detrui la ribelantojn.

—Kie estas la ordono?

Mentezufis eltiris el sub la vesto pergamenon kun sigeloj kaj donis ĝin al la princo.

—De ĉi tiu momento mi estas do la ĉefa militestro kaj la plej alta ĉefo de ĉi tiu provinco?

—Estas tiel, kiel vi diris.

—Kaj mi havas la rajton partopreni kun vi en milita konsila kunsido?

—Nepre … — respondis Mefres. — Kvankam en la nuna momento …

—Sidiĝu — interrompis la princo.

Ambaŭ pastroj plenumis la ordonon.

—Mi demandas vin, ĉar tio estas necesa por miaj planoj: kial oni eksigis la libiajn regimentojn?

—Kaj oni eksigos aliajn — aldonis vive Mentezufis. — La plej alta kolegio volas sin liberigi de dudek mil plej multekostaj soldatoj, por liveri al la trezorejo de lia sankteco kvar mil talentojn jare, sen kiuj la reĝa kortego povas sin trovi sen rimedoj …

—Kio ne minacas plej mizeran el la egiptaj pastroj! … — intermetis la princo.

—Vi forgesas, ekscelenco, ke ne konvenas nomi pastron mizera — respondis Mentezufis. — Kaj se ili neniam restas sen rimedoj, tio estas la merito de ilia modera vivo.

—En tia okazo do la statuoj trinkas la vinon, ĉiutage alportatan en la templojn, kaj la ŝtonaj dioj ornamas siajn virinojn per oro kaj juveloj — mokis la princo. — Sed ni lasu vian moderon! … La pastra kolegio ne tial dispelis dudek mil soldatojn kaj malfermas la pordegojn de Egipto al banditoj ne por plenigi la trezorejon de la faraono …

—Sed? …

—Sed por plaĉi al la reĝo Assar. Kaj ĉar lia sankteco ne konsentis cedi Fenicion al Asirianoj, vi volas malfortigi la ŝtaton alimaniere: dispelante la dungitojn kaj kaŭzante militon ĉe nia okcidenta limo …

—Mi alvokas la diojn kiel atestantojn, ke via ekscelenco mirigas nin! … — ekkriis Mentezufis.

—La ombroj de la faraonoj pli forte mirus, aŭdinte, ke en la sama Egipto, kie oni enkatenigis la reĝan povon, iu ĥaldea trompisto influas la sorton de la ŝtato …

—Mi ne kredas al miaj oreloj! … — respondis Mentezufis. — Kion vi diras pri iu Ĥaldeano? …

La vic-reĝo malice ridis.

—Mi parolas pri Beroes … Se vi, sankta viro, ne aŭdis pri li, demandu la respektindan Mefreson, kaj se ankaŭ li forgesis, sin turnu al Herhor kaj Pentuer … Jen la granda mistero de viaj temploj! … Fremdulo, kiu kiel ŝtelisto penetris Egipton, trudas al la membroj de la plej alta kolegio traktaton tiel malhonoran, ke ni povus ĝin subskribi nur post malvenkoj, nur perdinte ĉiujn regimentojn kaj ambaŭ ĉefurbojn … Kaj pripensu: tion faris unu homo, kredeble spiono de la reĝo Assar! … Kaj niaj saĝuloj tiel lasis sin sorĉi per lia elokventeco, ke kiam la faraono ne permesis al ili cedi Fenicion, ili almenaŭ dispelas regimentojn kaj kaŭzas militon ĉe la okcidenta limo … Ĉu oni iam aŭdis ion similan? … — daŭrigis la princo, kiu ne povis sin regi plu. — Kiam estas la plej favora momento por pligrandigi la armeon ĝis tricent mil homoj kaj puŝi ĝin al Ninivo, la piaj frenezuloj dispelas dudek mil soldatojn kaj ekbruligas la propran domon! …

Mefres, rigida kaj pala, aŭskultis la mokojn. Fine li ekparolis:

—Mi ne scias, nobla sinjoro, el kiu fonto vi ĉerpis la sciigojn? … Estu ĝi same pura, kiel la koroj de la anoj de la plej alta kolegio! Ni supozu tamen, ke vi estas prava, ke iu ĥaldea pastro sukcesis konvinki la kolegion subskribi malprofitan traktaton kun Asirio. Se tiel estas, de kie vi scias, ke tiu pastro ne estis sendito de la dioj, kiuj per lia buŝo avertis nin pri la danĝero, pendanta super Egipto? …