—De kiam Ĥaldeanoj ĝuas ĉe ni tian konfidon? — demandis la princo.
—La ĥaldeaj pastroj estas la pli aĝaj fratoj de la egiptaj — intermetis Mentezufis.
—Do eble ankaŭ la asiria reĝo estas la superulo de la faraono? — diris la princo.
—Ne blasfemu via ekscelenco — severe interrompis Mefres. — Vi senpripense fosas en la plej sanktaj misteroj; tio estis danĝera eĉ por pli grandaj ol vi! …
—Bone, mi ne fosos. Sed kiel ekkoni, ke unu Ĥaldeano estas sendito de la dioj, alia — spiono de la reĝo Assar?
—Per la mirakloj — respondis Mefres. — Se, laŭ via ordono; princo, ĉi tiu ĉambro pleniĝus per spiritoj, se nevideblaj fortoj levus vin en la aeron, ni dirus, ke vi estas instrumento de la senmortaj kaj ni obeus vian konsilon …
Ramzes levis la ŝultrojn.
—Ankaŭ mi vidis spiritojn: tio estis juna knabino … Ankaŭ mi vidis en la cirko artiston, kiu kuŝis en la aero …
—Sed vi ne rimarkis la maldikajn ŝnurojn, kiujn tenis en la dentoj liaj kvar helpantoj … — interrompis Mentezufis.
La princo ree ekridis. Rememorinte, kion Tutmozis rakontis al li pri la diservoj de Mefres, li diris per moka tono:
—En la tempo de la reĝo Ĥeopso iu ĉefpastro volis nepre flugi en la aero! Por tio li preĝis al la dioj, kaj al siaj subuloj li ordonis observi, ĉu ne levas lin nevideblaj fortoj. Kaj kion vi diros sanktaj patroj? De tiu momento ne pasis eĉ unu tago, en kiu la profetoj ne certigis la ĉefpastron, ke li leviĝas en la aeron, ne tre alten, nur unu fingron de la planko … Sed kio estas al via ekscelenco? — demandis li subite Mefreson.
Efektive la ĉefpastro, aŭskultante sian propran historion, ekŝanceliĝis sur la seĝo, kaj falus, se lin ne subtenus Mentezufis.
Ramzes konfuziĝis. Li donis al la maljunulo akvon, frotis al li la frunton kaj tempiojn per vinagro, komencis malvarmigi lin per ventumilo …
Baldaŭ la sankta Mefres rekonsciiĝis. Li leviĝis de la seĝo kaj diris al Mentezufis:
—Ni jam povas foriri, ŝajnas al mi?
—Ankaŭ mi tiel pensas.
—Kaj mi kion devas fari? — demandis la princo, sentante, ke okazis io malbona.
—Plenumi la devojn de la ĉefa militestro — respondis malvarme Mentezufis.
Ambaŭ pastroj ceremonie salutis la princon kaj foriris. La vic-reĝo estis jam tute malebria, sed granda ŝarĝo falis sur lian koron. Li komprenis, ke li faris du gravajn erarojn: li konfesis al la pastroj, ke li konas ilian grandan sekreton, kaj senkompate mokis Mefreson.
Li donus unu jaron de sia vivo, se li povus forigi el ilia memoro la tutan ebriulan paroladon. Sed estis jam tro malfrue.
”Oni ne povas nei — pensis li — mi perfidis min kaj akiris du mortajn malamikojn. Sed kion fari! La batalo komenciĝas en moumento malplej favora por mi … Sed ni iru antaŭen. Pli ol unu faraono ja batalis kontraŭ la pastraro kaj venkis ĝin, eĉ ne havante potencajn liganojn …”
Tamen li tiel klare sentis la danĝeron de sia situacio, ke li tuj îuris, per la sankta kapo de sia patro, ke li neniam plu trinkos tro multe da vino.
Li ordonis alvoki Tutmozison. La konfidato aperis tuj, tute malebria.
—Ni havas la militon kaj mi estas la ĉefa militestro — diris la kronprinco.
Tutmozis sin klinis ĝis la planko.
—Kaj mi neniam plu ebriiĝos — aldonis ia princo. — Ĉu vi scias kial?
—Ĉefo devas eviti vinon kaj ebriigantajn parfumojn — respondis Tutmozis.
—Mi forgesis pri tio kaj mi babilis al la pastroj mian sekreton …
—Kiun? — demandis Tutmozis kun timo.
—Ke mi malamas ilin kaj ke mi mokas iliajn miraklojn …
—Tio ne estas grava. Kredeble ili neniam celis la amon de la homoj.
—Kaj ke mi konas iliajn politikajn sekretojn — aldonis la princo.
—Aaa! … — siblis Tutmozis. — Tio estis superflua …
—Ne grave … ne grave … — daŭrigis Ramzes. Sendu tuj kuristojn al la regimentoj, por ke morgaŭ matene ĉiuj ĉefoj kunvenu al la milita konsila kunsido. Ordonu ekbruligi la alarmajn signalojn, por ke ĉiuj armeoj de Malsupra Egipto marŝu al la okcidenta limo. Iru al la nomarĥo kaj ordonu al li, ke li sciigu al la aliaj la neceson kolekti nutraîon, vestojn kaj armilojn.
—Ni havos embarason kun Nilo — interrompis Tutmozis.
—Kaj tial oni haltigu ĉiujn ŝipojn kaj ŝipetojn en la brakoj de Nilo, por la transporto de la armeo … Oni devas ankaŭ alvoki la nomarĥojn, por ke ili preparu rezervajn regimentojn …
Dume Mefres kaj Mentezufis revenis en siajn loĝejojn apud la templo de Ptah. Kiam ili restis solaj, en la ĉelo, la ĉefpastro levis la manojn al la ĉielo kaj ekkriis:
—Trio de la senmortaj dioj: Oziriso, Izido kaj Horuso, savu Egipton de la pereo! … De kiam ekzistas la mondo, neniu faraono diris tiom da blasfemoj, kiom ni aŭdis hodiaŭ de ĉi tiu bubo! … Kion mi diras, faraono? … Neniu malamiko de Egipto, neniu Ĥeto, Feniciano, Libiano kuraĝus tiel ofendi la pastran netuŝeblecon …
—La vino faras la homon travidebla — respondis Mentezufis
—Nido de vipuroj loĝas en ĉi tiu juna koro … Li malrespektas la pastrojn, mokas la miraklojn, ne kredas la diojn! …
—Plej multe mirigas min — diris medite Mentezufis — de kie li scias pri nia interkonsento kun Beroes? Ĉar mi îuras, ke li konas, ĝin.
—Oni terure perfidis nin — respondis Mefres, kaptante sin je la kapo.
—Tre stranga afero! Vi ja estis kvar …
—Tute ne kvar. Pri Beroes ja sciis la supera pastrino de Izido, du pastroj, kiuj montris al li la vojon al la templo de Set, kaj la pastro, kiu akceptis lin ĉe la pordego … Atendu! … — diris Mefres. — Ĉi tiu pastro la tutan tempon restis en la kelo … Se li aŭskultis? …
—En ĉiu okazo li ne vendis la sekreton al bubo, sed al iu pli serioza. Kaj tio estas danĝera! …
Ĉe la pordo ekfrapis la ĉefpastro de la templo de Ptah, la sankta Sem.
—Paco al vi — diris li, enirante.
—Beno al via koro.
—Mi venis, ĉar vi tiel levas la voĉojn, kvazaŭ okazis malfeliĉo. La milito kontraŭ la mizera Libiano, mi pensas, ne timigas vin? … — diris Sem.
—Kia estas via opinio pri la kronprinco? — interrompis lin Mentezufis.
—Mi pensas, ke li devas esti tre kontenta de la milito kaj de sia nova rango. Jen vera heroo! Kiam mi rigardas lin; mi rememoras la leonon de Ramzes … Ĉi tiu juna homo ne ŝanceliĝus sola sin îeti kontraŭ ĉiuj libiaj bandoj kaj, vere, povas dispeli ilin.
—Ĉi tiu knabo — diris Mefres — povas renversi ĉiujn niajn templojn kaj forstreki Egipton el la karto de la mondo.
La sankta Sem rapide prenis oran amuleton, kiun li portis sur la brusto, kaj murmuretis:
—Forkuru, malbonaj vortoj, en la dezerton … Foriru kaj ne persekutu la justulojn! … Kion rakontas via ekscelenco! … — diris li pli laŭte per riproĉa tono.
—La nobla Mefres diras la veron — ekkriis Mentezufis. — La kapo ekdolorus vin kaj la ventro, se la homaj lipoj povus ripeti la blasfemojn, kiujn ni aŭdis hodiaŭ de ĉi tiu junulo.
—Ne ŝercu, profeto — indignis la ĉefpastro Sem. — Mi prefere ekkredus, ke la akvo brulas, kaj la aero estingas, ol tion, ke Ramzes blasfemas! …
—Li faris tion ŝajne ebria — intermetis malice Mefres.
—Eĉ tiam … Mi ne neas, ke li estas senkonsidera kaj diboĉulo. Sed blasfemi? …
—Tia estis ankaŭ nia opinio — daŭrigis Mentezufis. — Kaj ni estis tiel certaj, ke ni konas lian karakteron, ke kiam li revenis el la templo de Hator, ni eĉ ĉesis kontroli lin …
—Vi volis ŝpari la monon, pagatan al la gardistoj — intermetis Mefres. — Vi vidas, kia estas la rezultato de la malzorgo, ŝajne malgranda! …
—Sed kio okazis? — demandis malpacience Sem.
—Mi rakontos mallonge: la kronprinco mokas la diojn …
—Oh! …
—Li juĝas la ordonojn de la faraono …
—Ĉu tio estas ebla? …
—La membrojn de la plej alta kolegio li nomas perfiduloj …
—Sed …
—Kaj de iu li eksciis pri la alveno de Beroes, eĉ pri la interparolado kun Mefres, Herhor kaj Pentuer en la templo de Set …