La ĉefpastro Sem sin kaptis per ambaŭ manoj je la kapo kaj komencis kuri en la ĉelo.
—Ne eble! … — diris li. — Ne eble … Ĉu iu îetis sorĉon sur la junulon? … Eble tiu fenicia pastrino, kiun li ŝtelis el la templo? …
Al Mentezufis la rimarko ŝajnis tiel trafa, ke li ekrigardis Mefreson. Sed la incitita ĉefpastro ne lasis sin distri de siaj ideoj.
—Ni vidos — respondis li. — Antaŭe oni devas esplori, por ke ni sciu, kion faris la princo, tagon post tago, de la momento de la reveno el la templo de Hator. Li havis tro da libero, tro da rilatoj kun la malfideluloj kaj malamikoj de Egipto. Kaj vi, nobla Sem, helpos nin …
Post tiu ĉi decido, la ĉefpastro Sem tuj en la sekvinta tago ordonis alvoki la popolon al solena diservo en la templon de Ptah.
La pastroj heroldoj stariĝis en la stratkrucoj, placoj, eĉ kampoj kaj ĉie alvokis la popolon per trumpetoj kaj flutoj. Kaj ĉiam, kiam kolektiĝis sufiĉa nombro da aŭskultantoj, ili anoncis, ke en la templo de Ptah dum tri tagoj estos solenaj preĝoj kaj procesioj, por ke la bona dio benu la egiptajn armilojn kaj pereigu Libianojn; kaj sendu al ilia ĉefo, Musavasa lepron, blindecon kaj frenezon.
Ĉio fariĝis, kiel deziris la pastroj. De la mateno ĝis la malfrua nokto la simpla popolo, homoj de ĉiuj metioj, kolektiĝis apud la muroj de la templo; la aristokrataro kaj riĉaj burĝoj kunvenis en la ekstera vestiblo la pastroj lokaj kaj de la najbaraj nomesoj faris oferojn al la dio kaj preĝis en la plej sankta kapelo.
Trifoje ĉiutage eliris solena procesio, dum kiu oni portis la respektindan statuon de la dio en ora ŝipeto, kovrita per kurtenoj. La popolo falis sur la vizaĝon kaj laŭte konfesis siajn pekojn; la profetoj, nombre dissemitaj en la amaso, per konformaj demandoj faciligis al ĝi la penton. La samo estis en la vestiblo de la templo. Sed ĉar la altrangaj kaj riĉaj homoj ne amis sin kulpigi laŭte, la sanktaj patroj kondukis la pentantojn flanke, kaj mallaŭte donis al ili konsilojn kaj admonojn.
Tagmeze la ceremonio estis plej solena. En tiu horo venis la soldatoj marŝantaj okcidenten, por ricevi la benon de la pastroj kaj refreŝigi la povon de siaj amuletoj, kiuj posedis la econ malfortigi la frapojn de la malamikoj.
Iafoje tondris en la templo, kaj nokte fulmis super la pilonoj. Tio estis la signo, ke la bona dio favore aŭskultis ies preĝojn, aŭ ke li parolas kun la pastroj.
Kiam post la finita soleno la tri ĉefpastroj, Sem, Mefres kaj Mentezufis kunvenis por intima interparolado, la situacio jam estis klara.
La diservo alportis al la templo ĉirkaŭ kvardek talentojn da profito; sed ĉirkaŭ sesdek talentojn oni elspezis por donacoj aŭ pago de ŝuldoj de diversaj aristokratoj kaj de altaj anoj de la militistaro.
Oni kolektis jenajn sciigojn:
En la armeo rondiris famo, ke tuj kiam la princo Ramzes suriros tronon, li komencos militon kontraŭ Asirio, kiu donos grandajn profitojn al la partoprenantoj. Plej malalta soldato, oni diris, ne revenos de la militiro sen mil draĥmoj, se ne pli multe.
En la popolo oni murmuretis, ke kiam la faraono venkinte revenos el Ninivo, li donacos sklavojn al ĉiuj kamparanoj kaj por multaj jaroj liberigos Egipton de la impostoj.
La aristokrataro pensis, ke la nova faraono, antaŭ ĉio, forprenos de la pastroj kaj redonos al la nobelularo ĉiujn bienojn, kiuj fariĝis propraîo de la temploj, kiel repago de ŝuldoj. Oni parolis ankaŭ, ke la estonta faraono regos absolute, sen la plej alta pastra kolegio.
Fine, en ĉiuj klasoj oni estis konvinkitaj, ke la princo Ramzes, por certigi al si la helpon de Fenicianoj, konvertiĝis al la kulto de la diino Istar kaj estis por ŝi speciale pia. En ĉiu okazo estis certe, ke la princo vizitis foje nokte la templon de Istar kaj vidis tie iajn miraklojn. Krom tio, inter riĉaj Azianoj rondiris famoj, ke Ramzes oferis al la templo grandajn donacojn kaj ricevis por tio pastrinon, kiu devis plifortigi lian kredon.
Ĉiujn ĉi sciigojn kolektis la nobla Sem kaj liaj pastroj. La pastroj Mefres kaj Mentezufis komunikis al li alian novaîon, kiu venis al ili el Memfiso.
Tio estis la pastro Osoĥor, kiu akceptis la Ĥaldean pastron kaj faranton de mirakloj, Beroeson en la templo de Set. Post du monatoj Osoĥor, edzigante sian filinon, donacis al ŝi riĉajn juvelojn kaj aĉetis al la novaj geedzoj grandan bienon. Ĉar Osoĥor ne havis grandajn enspezojn, oni suspektis, ke la pastro aŭskultis la interparoladon de Beroes kun la egiptaj altranguloj, vendis poste la sekreton de la traktato al Fenicianoj kaj ricevis de ili grandan riĉaîon.
Aŭskultinte ĉion, la ĉefpastro Sem diris:
—Se la sankta Beroes vere estas miraklofaranto, lin demandu, antaŭ ĉio, ĉu Osoĥor perfidis la sekreton? … —
—Oni demandis lin — respondis Mefres — sed la sankta viro diris, ke li volas silenti en ĉi tiu afero. Li aldonis ankaŭ, ke eĉ se iu aŭdis la interparoladon kaj komunikis la sekreton al Fenicianoj, tio ne malutilos Egipton, nek Ĥaldeon. Do se oni trovos la kulpulon, oni devas pardoni lin.
—Sankta! … Vere sankta viro! … — murmuretis Sem.
—Sed kion via ekscelenco — diris Mefres al Sem — pensas pri la kronprinco kaj pri la maltrankvilo, kiun kaŭzis lia agado?
—Mi diros la samon, kion diris Beroes: la kronprinco ne malutilos Egipton, oni do devas esti indulga …
—Ĉi tiu junulo mokas la diojn kaj miraklojn, eniras en fremdajn templojn, ribeligas la popolon … Tio ne estas malgrandaj aferoj! … — parolis maldolĉe Mefres, kiu ne povis forgesi, ke Ramzes tiel malĝentile ridis liajn piajn procedojn.
La ĉefpastro Sem amis Ramzeson, li do respondis kun bonkora rideto:
—Kiu kamparano en Egipto ne dezirus havi sklavon, por forlasi la malfacilan laboron kaj ĝui la dolĉan ripozon? Kaj ĉu ekzistas homo en la mondo, kiu ne revas ne pagi impostojn? Por tio, kion li pagas al la trezorejo, liaj infanoj, edzino kaj li mem povus aĉeti elegantajn vestojn kaj ĝui diversajn plezurojn!
—La maldiligenteco kaj la troaj elspezoj malbonigas la homon — diris Mentezufis.
—Kiu soldato — daŭrigis Sem — ne deziras militon kaj akiron da mil draĥmoj, aŭ eĉ pli grandan? Mi ankaŭ demandas vin, patroj, kiu faraono, kiu nomarĥo, kiu nobelulo pagas volonte siajn ŝuldojn kaj rigardas strabe la riĉaîojn de la temploj? …
—Sendia avideco! — murmuretis Mefres.
—Kaj fine — diris Sem — kiu kronprinco ne revis malgrandigi povon de la pastroj? kiu faraono, en la komenco de sia regado, ne volis forskui de si la influon de la plej alta kolegio?
—Viaj vortoj estas plenaj de saĝo — diris Mefres — sed al kio povas alkonduki?
—Al tio, ke vi ne kulpigu la kronprincon al la plej alta kolegio. Ne ekzistas ja tribunalo, kiu kondamnus la princon pro tio, ke la kampanoj dezirus ne pagi impostojn, aŭ ke la soldatoj volas militon. Kontraŭe, vi povus ricevi riproĉojn. Ĉar se tagon post tago vi estus observintaj la kronprincon, kaj haltigintaj liajn malgrandajn erarojn, ne ekzistus hodiaŭ la piramido de kulpigoj, kiuj cetere estas senbazaj.
En tiaj aferoj ne estas grave, ke la homoj havas inklinon al la peko, ĉar ili ĉiam havis ĝin. Sed danĝere estas, ke ni ne gardis ilin. Nia sankta rivero, la patrino de Egipto, baldaŭ plenigus la kanalojn per ŝlimo, la inĝenieroj ĉesus sin okupi pri ĝi.
—Kaj kion diros via ekscelenco pri la insultoj, kiujn permesis al si la princo en la interparolado kun ni? Ĉu vi pardonos al li la terurajn mokojn al la mirakloj? … — demandis Mefres. — La juna homo forte ofendis mian piecon …
—Ofendas sin mem, kiu parolas kun ebria — respondis Sem. Viaj ekscelencoj, cetere, eĉ ne havis rajton paroli pri la plej gravaj ŝtataj aferoj kun la princo, kiam li estis ebria … Vi estis ankaŭ malpravaj, nomante ebrian homon militestro. Estro de la armeo devas esti plene konscia.
—Mi kliniĝas antaŭ via saĝo — diris Mefres — sed mi voĉdonas por prezenti plendon kontraŭ la kronprinco al la plej alta kolegio.
—Mi voĉdonas kontraŭ la plendo — respondis energie Sem. — La kolegio devas ekscii pri ĉiuj agoj de la princo, per simpla raporto, ne per plendo.