—Mi ankaŭ estas kontraŭ la plendo — diris Mentezufis.
La ĉefpastro, vidante, ke li havas kontraŭ si du voĉojn, devis cedi kun sia postulo pri plendo. Sed li ekmemoris la malrespekton kaj kaŝis la malamikecon en sia koro.
XVI
Laŭ konsilo de la astrologoj, la ĉefa parto de la armeo de vis forlasi Pi-Baston la sepan de Hator, ĉar ĉi tiu tago estis ”bona, bona, bona”. La dioj en la ĉielo, kaj la homoj sur la tero ĝojis pro la venko de Ra je la malamikoj; ĉiu, kiu venis en la mondon en ĉi tiu tago, devis morti en malfrua maljuneco kaj ĉirkaŭita de respekto.
Tio estis ankaŭ tago favora por gravedaj virinoj kaj por komercistoj de teksaîoj, malbona por ranoj kaj musoj.
De la momento, en kiu Ramzes ricevis la ĉefan komandon, li febre sin îetis al la laboro. Li mem akceptis ĉiun venantan regimenton, kontrolis la armilojn, vestojn kaj tendarojn. Li mem salutis la rekrutojn kaj instigis ilin al diligenteco en la manovroj por la pereigo de la malamikoj kaj por la gloro de la faraono. Li prezidis en ĉiu milita konsila kunveno, ĉeestis ĉe la esploro de ĉiu spiono, kaj ĉiun novaîon pri la movado de la egiptaj armeoj kaj pri la situacio de la malamiko signis sur karto per propra mano.
Li tiel rapide pasis de unu loko al alia, ke atendata ĉie li tamen falis ĉiam, kvazaŭ akcipitro. Matene li estis sude de Pi-Bast, por revizii la nutraîon; post unu horo li aperis norde de la urbo kaj malkovris, ke en la regimento Ieb mankas cent kvindek homoj. Ĉirkaŭ la vespero li atingis la avangardon, vidis la transpason trans la brakon de Nilo kaj faris revuon de cent militaj veturiloj.
La sankta Mentezufis, kiu kiel rajtigito de Herhor bone konis la militan arton, ĉiumomente devis admiri lin.
—Vi scias — diris li al Sem kaj Mefres — ke mi ne amas la kronprincon, de la tempo, kiam mi rimarkis lian malbonecon kaj malsincerecon. Sed estu Oziriso mia atestanto, ke la junulo estas naskita generalo. Mi diros al vi aferon nekredeblan: ni kolektos niajn fortojn ĉe la limo tri aŭ kvar tagojn pli frue, ol oni povis supozi. Libianoj jam perdis la militon, kvankam ili ne aŭdis ankoraŭ la fajfon de niaj sagoj! …
—Tiom pli danĝera estas por ni tia faraono … — intermetis Mefres kun obstino, kiu karakterizas la maljunulojn.
Ĉirkaŭ la vespero, la sesan de Hator, la princo Ramzes sin banis kaj anoncis al la stabo, ke morgaŭ du horojn antaŭ la leviĝo de la suno oni ekiros.
—Kaj nun mi volas dormi — finis li.
Sed estis pli facile voli, ol dormi.
En la tuta urbo svarmis la soldatoj, kaj apud la palaco de la kronprinco estis la tendaro de regimento, kiu manĝis, trinkis kaj kantis, tute ne pensante pri la ripozo.
La princo foriris en la plej malproksiman ĉambron, sed eĉ tie li ne povis sin senvestigi. Ĉiuminute alkuris iu adjutanto kun tute negrava raporto aŭ por peti ordonojn en demando, kiun li povus solvi mem. Oni alkondukis spionojn, kiuj alportis neniujn novaîojn; venis grandaj sinjoroj kun malgranda sekvantaro, por proponi al la princo siajn servojn kiel memvoluloj. Insiste frapis feniciaj komercistoj, dezirante fari kontraktojn pri la liverado, aŭ liverantoj, plendantaj pri la postulrmo de la generaloj.
Ne mankis eĉ antaŭdiristoj kaj astrologoj, kiuj en la lasta momento antaŭ la ekmarŝo volis fari horoskopojn al la princo, kaj sorĉistoj, kiuj havis fidindajn amuletojn kontraŭ la sagoj.
Ĉiuj ĉi homoj volis superforte penetri en la ĉambron de la princo, ĉiu el ili opiniis, ke en sia mano li tenas la sorton de la milito kaj en tiaj cirkonstancoj la etiketo malaperas.
La kronprinco pacience akceptis ĉiujn, kiuj venis kun pli malpli gravaj aferoj. Sed kiam post astrologo englitis en la ĉambron unu el la princaj virinoj kun riproĉo, ke verŝajne Ramzes ne amas ŝin plu, ĉar li ne adiaŭis ŝin, kaj kiam post kvaronhoro sub la fenestro aŭdiĝis ploroj de alia amatino, Ramzes perdis la paciencon.
Li alvokis Tutmozison kaj diris al li:
—Sidu en ĉi tiu ĉambro kaj, se tio plaĉas al vi, konsolu la virinojn de mia domo. Mi kaŝos min ie en la ĝardeno, ĉar alie mi ne ekdormos kaj morgaŭ mi havos aspekton de kokino, eltirita el puto.
—Kie mi devas serĉi vin en okazo de bezono? — demandis Tutmozis.
—Ne, ne! … — ridis la princo. — Nenie serĉu min. Mi mem min retrovos, kiam oni trumpetos la alarmon.
Dirante tion, la princo îetis sur la ŝultrojn mantelon kun kapuĉo kaj elglitis en la ĝardenon.
Sed ankaŭ en la ĝardeno svarmis soldatoj, kuiristaj knaboj kaj aliaj servistoj de la kronprinco; sur la tuta teritorio de la palaco malaperis la ordo, kiel ordinare antaŭ la ekmarŝo. Rimarkinte tion, Ramzes sin turnis en plej densan parton de la parko, trovis tie vinberan laŭbon kaj, kontenta, sin îetis sur benkon.
—Ĉi tie — murmuretis li — trovos min nek la pastroj, nek la virinoj.
Baldaŭ li ekdormis kiel ŝtono.
De kelke da tagoj la Fenicianino Kama sentis sin malsana. Al la incito aliĝis ia stranga malforteco kaj doloro en la artikoj. Krom tio jukis ŝin la vizaĝo kaj precipe la frunto super la brovoj.
Ĉi tiuj malgravaj simptomoj tiel maltrankviligis ŝin, ke ŝi tute ĉesis timi, ke oni ŝin mortigos, sed anstataŭe ŝi sidis senĉese antaŭ la spegulo, permesinte al la servistoj fari kion ili volas, se ili lasos ŝin trankvila. En ĉi tiu momento ŝi pensis nek pri Ramzes, nek pri la malamata Sara; ŝian tutan atenton okupis la makuloj sur la frunto, kiujn ordinara okulo eĉ ne povus rimarki.
—Makulo … jes, estas makuloj … — diris ŝi al si, plena de timo. — Du … tri … Ho Astarte, vi ja ne volos tiamaniere puni vian pastrinon! … Pli bona estus la morto … Sed kia malsaĝaîo! … Kiam mi frotas la frunton per la fingroj, la makuloj fariĝas pli ruĝaj … Sendube io ekmordis min, aŭ mi ŝmiris min per malpura oleo … Mi lavos min kaj morgaŭ la makuloj ne ekzistos plu …
Venis la morgaŭo, sed la makuloj ne malaperis.
Ŝi alvokis servistinon.
—Aŭskultu — diris ŝi — ekrigardu min.
Sed dirante tion, ŝi sidiĝis en la malpli lumigita parto de la ĉambro.
—Aŭskultu kaj rigardu … — daŭrigis ŝi per sufokita voĉo. — Ĉu …
Ĉu sur mia vizaĝo vi vidas iajn makulojn? … Sed … ne proksimiĝu! …
—Mi vidas nenion — respondis la servistino.
—Nek sub la maldekstra okulo? … nek super la brovoj?.. — demandis la Fenicianino, pli kaj pli incitita.
—Bonvolu turni, sinjorino, vian dian vizaĝon al la lumo — diris la servistino.
Kompreneble ĉi tiu postulo îetis Kaman en furiozon.
—For mizera! … — kriis ŝi — kaj ne montru vin al mi …
Kiam la servistino forkuris, ŝia sinjorino febre sin îetis al la spegulo kaj, malferminte kelke da potetoj, komencis ruĝe kolorigi sian vizaĝon per peniko.
Antaŭ la vespero, sentante senĉesan doloron en la artikoj kaj maltrankvilon pli grandan ol la doloro, ŝi ordonis alvoki kuraciston. Kiam oni diris al ŝi, ke li venis, ŝi ekrigardis la spegulon kaj ree atakis ŝin kvazaŭ furiozo. Ŝi îetis la spegulon sur la plankon kaj kriis kun ploro, ke ŝi ne volas kuraciston.
La tutan sesan de Hator ŝi manĝis nenion kaj volis vidi neniun.
Kiam post la subiro de la suno eniris sklavino kun lumo, Kama kuŝiĝis sur la lito kaj ĉirkaŭvolvis la kapon per tuko. Ŝi ordonis al la sklavino foriri plej rapide sidiĝis en la apogseĝo malproksime de la torĉo kaj pasigis kelke da horoj en duondorma rigideco.
”Estas neniaj makuloj — pensis ŝi — kaj se estas, ili ne estas tiuj … Tio ne estas la lepro …”
—Dioj! … — kriis ŝi, sin îetante sur la plankon — ne povas esti, ke mi … Dioj, savu! … Mi revenos en la templon … mi pentofaros la tutan mian vivon …
Ŝi ree trankviliĝis kaj ree pensis:
”Ne, tio ne estas makuloj … De kelke da tagoj mi frotas mian haŭton kaj tial ĝi estas ruĝa … Ĉar kiel? … Ĉu oni aŭdis iam, ke pastrino kaj virino de la kronprinco povas malsaniĝi je la lepro? … Ho dioj, tio okazis neniam, de kiam ekzistas la mondo! … Nur la fiŝistoj, malliberuloj kaj mizeraj Hebreoj … Ho, tiu malnobla Hebreino, sur ŝin îetu la lepron vi, fortoj ĉielaj …”