Выбрать главу

En la sama momento en la fenestro de la unua etaĝo pasis ombro. Poste eksonis murmureto kaj de la korto en la mezon de la ĉambro ensaltis … la princo Ramzes.

Kama rigidiĝis. Subite ŝi kaptis sin je la kapo kaj senlima teruro larĝigis ŝiajn pupilojn.

—Likon? … — murmuretis ŝi — Likon, vi ĉi tie? … Vi pereos! … Oni persekutas vin …

—Mi scias — respondis la Greko, moke ridante. — Persekutas min ĉiuj Fenicianoj kaj la tuta polico de lia sankteco … Kaj tamen — aldonis li — mi estas ĉe vi kaj mi estis ĉe via sinjoro.

—Vi estis ĉe la princo? …

—Jes; en lia propra ĉambro … Kaj mi lasus ponardon en lia brusto, se malbonaj spiritoj ne estus lin forigintaj … Verŝajne via amanto iris al alia virino, ne al vi …

—Kion vi volas ĉi tie? … Forkuru! … — murmuretis Kama.

—Sed kun vi — estis lia respondo. — En la strato atendas veturilo, en kiu ni atingos Nilon, kaj tie mia ŝipo …

—Ĉu vi freneziĝis? … La urbo kaj vojoj estas plenaj de soldatoj …

—Ĝuste tial mi povis eniri en la palacon kaj ni ambaŭ plej facile elglitos. Kolektu ĉiujn juvelojn … Mi tuj revenos kaj prenos vin.

—Kien vi iras?

—Mi serĉos vian sinjoron — respondis li. — Mi ja ne foriros, ne lasinte al li memoraîon …

—Vi estas freneza …

—Silentu! … — interrompis li, pala de kolero. — Vi ankoraŭ volas lin defendi? …

La Fenicianino ekŝanceliĝis, kunpremis la pugnojn, en ŝiaj okuloj ekbrilis malbonsigna lumo.

—Kaj se vi ne trovos lin? — demandis ŝi.

—Mi mortigos kelke da dormantaj liaj soldatoj … mi metos fajron sub la palacon … Cetere, ĉu mi scias, kion mi faros? … Sed mi ne foriros, ne lasinte memoraîon …

La grandaj okuloj de la Fenicianino havis tiel teruran esprimon, ke Likon ekmiris.

—Kio estas al vi? — demandis li.

—Nenio. Aŭskultu. Neniam vi estis tiel simila al la princo, kiel hodiaŭ! … Se do vi volas fari ion bonan …

Ŝi proksimigis la vizaĝon al lia orelo kaj komencis murmureti.

La Greko aŭskultis kun miro.

—Virino — diris li — la infero per vi parolas … Jes, la suspekto falos sur lin! …

—Tio estas pli bona ol la ponardo — respondis ŝi kun rido. — Ĉu ne vere? …

—Neniam tia ideo venus en mian kapon! … Eble pli bone estus ilin ambaŭ? …

—Ne! … Ŝi vivu … Tio estos mia venĝo …

—Kia perfida animo! … — murmuretis Likon. — Sed vi plaĉas al mi … Ni reĝe pagos al ili …

Li iris al la fenestro kaj malaperis. Kama sin elklinis por vidi lin kaj ekscitita aŭskultis, forgesinte pri si mem.

Eble kvaronon da horo post la foriro de Likon, de la figa arbareto eksonis terura virina krio. Ĝi ripetiĝis kelke da fojoj kaj eksilentis.

Anstataŭ ĝojo la Fenicianinon ekregis timo. Ŝi falis sur la genuojn kaj per frenezaj okuloj rigardis la malluman ĝardenon.

Malsupre eksonis mallaŭta kurado, ekkrakis kolono de la balkono kaj en la fenestro ree aperis Likon en nigra mantelo. Li vivege spiris, liaj manoj tremis.

—Kie estas la juveloj? … — murmuretis li.

—Lasu min trankvila — respondis ŝi.

La Greko kaptis ŝin je la nuko.

—Malnobla! … — diris li — ĉu vi ne komprenas, ke antaŭ ol la suno leviĝos, oni malliberigos vin kaj sufokos post kelke da tagoj? …

—Mi estas malsana.

—Kie estas la juveloj? …

—Sub la lito.

Likon eniris en la ĉambron, ĉe la lumo de la torĉo eltiris pezan kesteton, îetis sur Kaman mantelon kaj tiregis ŝin je la ŝultro.

—Venu. Kie estas la pordo, tra kiu eniras al vi tiu … tiu via sinjoro? …

—Lasu min …

La Greko sin klinis super ŝi kaj murmuretis:

—Jes! … vi pensas, ke mi lasos vin ĉi tie? … Hodiaŭ vi estas por mi kiel hundino, kiu perdis la flarkapablon … Sed vi devas sekvi min … Eksciu via sinjoro, ke estas iu pli bona ol li. Li ŝtelis pastrinon al diino; mi forprenas al li la amatinon …

—Mi diras al vi, ke mi estas malsana …

La Greko eltiris maldikan ponardon kaj apogis ĝin sur ŝia nuko. Ŝi ektremis kaj murmuretis:

—Mi jam iras …

Tra la kaŝita pordo ili eliris en la ĝardenon. De la princa palaco flugis al ili murmurado de la soldatoj, kiuj bruligis fajrojn. Tie ĉi kaj tie, inter la arboj, oni vidis lumojn. De tempo al tempo pasis preter ili iu servisto de la kronprinco. En la pordego haltigis ilin la gardistoj.

—Kiu iras?

—Teboj — respondis Likon.

Sen malhelpo ili eliris kaj malaperis en la mallarĝaj stratetoj de la fremdula kvartalo de Pi-Bast.

Du horojn antaŭ la leviĝo de la suno en la urbo eksonis trumpetoj kaj tamburoj.

Tutmozis kuŝis ankoraŭ en profunda dormo, kiam Ramzes fortiris de li la mantelon kaj ekkriis kun gaja rido:

—Leviĝu, vigla ĉefo! … La regimentoj jam ekmarŝis.

Tutmozis sidiĝis sur la lito kaj frotis la dormajn okulojn.

—Ah, tio estas vi, sinjoro? … — demandis li, oscedante. — Ĉu vi satdormis?

—Kiel neniam! — respondis la princo.

—Kaj mi, mi dormus ankoraŭ.

Ili ambaŭ sin banis, surmetis kamizolojn kaj duonkirasojn kaj sidiĝis sur la ĉevalojn, kiuj sin ŝiris el la manoj de la ĉevalistoj.

Tuj la kronprinco kun malgranda sekvantaro forlasis la urbon, preterpasante sur la vojo la kolonojn de la armeo, maldiligente marŝantajn. Nilo vaste disverŝis siajn akvojn, kaj la princo volis vidi persone la transiradon de la kanaloj kaj riveraj transirejoj.

Kiam la suno leviĝis, la lasta milita veturilo estis jam malproksime de la urbo, kaj la nobla nomarĥo de Pi-Bast parolis al siaj servistoj:

—Nun mi iras dormi, kaj ve al tiu, kiu vekos min antaŭ la vespera festeno! Eĉ la dia suno ripozas post ĉiu tago, kaj mi tute ne kuŝiĝis de la unua de Hator.

Apenaŭ li finis la laŭdon de sia vigleco, eniris polica oficiro kaj petis apartan aŭdiencon en tre grava afero.

—La tero englutu vin! — murmuretis la altrangulo.

Tamen li alvokis la oficiron kaj demandis malĝentile:

—Ĉu oni ne povas atendi kelke da horoj? … Nilo ja ne forkuras …

—Okazis granda malfeliĉo — respondis la oficiro. — La filo de la kronprinco estas mortigita …

—Kio? … kiu? … — kriis la nomarĥo.

—La filo de la Hebreino Sara.

—Kiu mortigis? … Kiam? …

—Hodiaŭ nokte.

—Sed kiu povis tion fari? …

La oficiro klinis la kapon kaj disetendis la manojn.

—Mi demandas, kiu mortigis? … — ripetis la altrangulo, pli terurita ol kolera.

—Bonvolu, sinjoro, mem fari la juĝan esploron. Mia buŝo ne ripetos tion, kion aŭdis miaj oreloj.

La teruro de la nomarĥo kreskis. Li ordonis alkonduki la servistojn de Sara kaj samtempe sendis al la ĉefpastro Mefres. Mentezufis, kiel reprezentanto de la milita ministro, forveturis kun la princo.

Mefres venis mirigita. La nomarĥo ripetis al li la novaîon pri la mortigo kaj pri tio, ke la polica oficiro ne kuraĝas doni klarigojn.

—Estas atestantoj? — demandis la ĉefpastro.

—Ili atendas la ordonojn de via ekscelenco, sankta patro.

Oni enkondukis la pordiston de Sara.

—Ĉu vi aŭdis — demandis lin la nomarĥo, — ke la infano de via sinjorino estas mortigita?

La homo falis sur la plankon kaj respondis:

—Mi eĉ vidis la noblajn restaîojn, frakasitajn sur la muro, kaj mi haltigis nian sinjorinon, kiu krianta elkuris en la ĝardenon …

—Kiam tio okazis?

—Hodiaŭ post la noktomezo. Tuj post la alveno de nia glora princo al nia sinjorino … — respondis la pordisto. —

—Kiel, do la princo estis nokte ĉe via sinjorino? — demandis Mefres.

—Vi diris, granda profeto.

—Strange! — murmuretis Mefres al la nomarĥo.

La kuiristino de Sara estis la dua atestanto, la tria estis la ĉambristino. Ambaŭ certigis, ke post la noktomezo la kronprinco supreniris en la ĉambron de Sara. Li pasigis tie unu momenton, poste rapide elkuris en la ĝardenon, kaj tuj post li aperis la sinjorino Sara, terure kriante.