—Sed la kronprinco la tutan nokton ne eliris el sia ĉambro en la palaco … — diris la nomarĥo.
La polica oficiro ekbalancis la kapon kaj anoncis, ke en la antaŭĉambro atendas kelke da palacaj servistoj.
Oni alvokis ilin, la sankta Mefres donis al ili kelke da demandoj, kaj montriĝis, ke la kronprinco … ne dormis en la palaco. Li forlasis sian ĉambron antaŭ la noktomezo kaj eliris en la ĝardenon; li revenis, kiam eksonis la unuaj vekaj trumpetoj.
Kiam oni elkondukis la atestantojn, kaj la du altranguloj restis solaj, la nomarĥo kun ĝemo sin îetis sur la plankon, kaj antaŭsciigis Mefreson, ke li estas grave malsana kaj ke li preferas perdi la vivon, ol konduki la juĝan esploron. La ĉefpastro estis tre pala, tre emociita, sed li respondis ke oni devas klarigi la demandon pri la mortigo, kaj li ordonis al la nomarĥo, en la nomo de la faraono, iri kun li en la loĝejon de Sara.
La ĝardeno de la kronprinco estis proksime, kaj la du altranguloj baldaŭ atingis la lokon de la krimo.
Enirinte en la ĉambron de la unua etaĝo, ili ekvidis Saran, genuantan ĉe la lulilo, en sintenado de virino, nutranta suĉinfanon. Sur la muroj kaj planko estis videblaj ruĝaj, sangaj makuloj.
La nomarĥo tiel malfortiĝis, ke li devis sidiĝi; Mefres estis trankvila. Li proksimiĝis al Sara, tuŝis ŝian ŝultron kaj demandis:
—Sinjorino, ni venas en la nomo de lia sankteco …
Sara subite salte leviĝis, kaj ekvidinte Mefreson, kriis per terura voĉo:
—Malbeno al vi! … Vi volis havi hebrean reĝon, kaj jen la reĝo … Ho mi malfeliĉa, kial mi aŭskultis viajn perfidajn konsilojn …
Ŝi ŝanceliĝis, ree falis al la lulilo, ĝemante:
—Mia fileto … mia malgranda Seti! … Li estis tiel bela, tiel saĝa … Ankoraŭ antaŭ momento li etendis al mi la manetojn … Jehovo! … — ekkriis ŝi — redonu lin al mi … vi ja povas tion … Egiptaj dioj, Oziriso … Horuso … Izido … Izido, vi ja mem estis patrino! … Ne eble estas, ke en la ĉielo neniu aŭskultos mian peton … Tiel eta infano … hieno ekkompatus lin …
La ĉefpastro prenis ŝin sub la brakoj kaj starigis sur la piedoj. La ĉambron plenigis la policanoj kaj servistoj.
—Sara — diris la ĉefpastro — en la nomo de lia sankteco la sinjoro de Egipto mi postulas kaj ordonas, ke vi respondu: kiu mortigis vian filon?
Ŝi rigardis antaŭ si kvazaŭ freneza kaj frotis la frunton. La nomarĥo donis al ŝi akvon kun vino, kaj unu el la ĉeestantaj virinoj ŝprucigis sur ŝin vinagron.
—En la nomo de lia sankteco — ripetis Mefres — mi ordonas al vi, Sara, diri la nomon de la mortiginto …
La ĉeestantoj komencis repaŝi al la pordo, la nomarĥo per malespera movo ŝtopis al si la orelojn.
—Kiu mortigis? … — diris Sara per sufokita voĉo, dronigante la rigardon en la vizaĝo de Mefres. — Kiu mortigis, vi demandas? … Mi konas vin, pastroj! … Mi konas vian justecon …
—Kiu do? … — insistis Mefres.
—Mi! … — kriis Sara per nehoma voĉo. — Mi mortigis mian infanon pro tio, ke vi faris lin Hebreo.
—Tio estas malvero — siblis la ĉefpastro.
—Mi! … mi! … — ripetis Sara. — He, homoj, kiuj min vidas kaj aŭskultas — ŝi turnis sin al la atestantoj — sciu, ke mi mortigis … mi … mi … mi! … — kriis ŝi, batante sian bruston.
Ĉe tiel klara memkulpigo la nomarĥo rekonsciiĝis kaj rigardis Saran kun kompato. La virinoj ploris, la pordisto viŝis la larmojn. Nur la sankta Mefres kunpremis la bluajn lipojn. Fine li diris per laŭta voĉo, rigardante la policajn oficistojn:
—Servistoj de lia sankteco, mi transdonas al vi ĉi tiun virinon, konduku ŝin al la juĝeja domo.
—Sed mia filo kun mi! … — interrompis Sara, sin îetante al la lulilo.
—Kun vi … kun vi, malfeliĉa virino — diris la nomarĥo kaj kovris sian vizaĝon.
La altranguloj eliris el la ĉambro. La polica oficiro ordonis alporti portilon kaj kun signoj de plej alta respekto kondukis Saran malsupren. La malfeliĉa patrino prenis el la lulilo la sange makulitan volvaîon kaj sen kontraŭstaro sidiĝis en la portilon.
Ĉiuj servistoj sekvis ŝin ĝis la juĝeja domo.
Kiam Mefres kun la nomarĥo estis revenantaj hejmen tra la ĝardeno, la kortuŝita polica oficiro diris:
—Mi bedaŭras la virinon! …
—Juste ŝi estos punita … pro la mensogo — respondis la ĉefpastro!
—Via ekscelenco pensas …
—Mi estas certa, ke la dioj trovos kaj kondamnos la veran ulon …
Ĉe la pordeto de la ĝardeno baris al ili la vojon la intendanto de la palaco de Kama, kriante:
—La Fenicianino forestas! … Ŝi malaperis en ĉi tiu nokto …
—Nova malfeliĉo … — murmuretis la nomarĥo.
—Ne timu — diris Mefres — ŝi sekvis la princon.
Per ĉi tiuj respondoj la nobla nomarĥo komprenis, ke la ĉefpastro malamas la princon, kaj la koro glaciiĝis en li. Ĉar se oni pruvos al Ramzes, ke li mortigis la propran filon, la kronprinco neniam suriros la patran tronon, kaj la peza pastra jugo ankoraŭ pli forte premegos Egipton.
La malĝojo de la altrangulo pligrandiĝis, kiam oni diris al li vespere, ke du kuracistoj de la templo de Hator esplorinte la kadavron de la infano, esprimis la opinion, ke nur viro povis plenumi la mortigon. — Iu — diris ili — kaptis per la dekstra mano ambaŭ piedetojn de la knabo kaj frakasis lian kapon je la muro. La mano de Sara ne povus ĉirkaŭpreni ambaŭ piedetojn, sur kiuj cetere estis rekoneblaj postesignoj de grandaj fingroj.
Post ĉi tiu klarigo, la ĉefpastro Mefres, akompanata de Sem, iris en la malliberejon de Sara kaj en la nomo de ĉiuj egiptaj kaj fremdaj dioj îure petis ŝin, ke ŝi konfesu, ke ne ŝi estas kulpa pri la morto de infano, kaj ke ŝi priskribu, kian aspekton havis la krimulo.
—Ni kredos al viaj vortoj — diris Mefres — kaj vi tuj estos libera.
Sed Sara, anstataŭ esti tuŝita per tiaj pruvoj de bonvolo, terure ekkoleris.
—Ŝakaloj — kriis ŝi — ne sufiĉas al vi du oferoj, vi deziras ankoraŭ novajn? … Mi tion faris, malfeliĉa, mi … ĉar kiu alia estus sufiĉe malnobla por mortigi infanon? … Malgrandan infanon, kiu malutilis neniun!..
—Ĉu vi scias, obstina virino, kio minacas vin? — demandis la sankta Mefres. — Tri tagojn vi tenos sur la brako la kadavron de via infano, kaj poste vi iros en malliberejon por dek kvin jaroj.
—Nur tri tagojn? — ripetis ŝi. — Sed mi, por la eterneco mi ne volas disiĝi de li, de mia malgranda Seti … Ne en la malliberejon, sed en la tombon mi iros kun li, kaj nia sinjoro ordonos kune nin enterigi.
Kiam la ĉefpastroj forlasis Saran, la plej pia Sem diris:
—Pli ol unu fojon mi vidis kaj juĝis patrinojn infanmortigintajn, sed neniu similis al tiu ĉi.
—Ĉar ŝi ne mortigis sian infanon — respondis kolere Mefres.
—Kiu do? …
—Tiu, kiun vidis la servistoj, kiam li enkuris en la domon de Sara kaj kiu forkuris post unu momento … Tiu, kiu marŝante kontraŭ la malamiko, prenis kun si la fenician pastrinon Kaman, kiu malpurigis la altaron … Tiu — finis la incitita Mefres — kiu forpelis el sia domo Saran, tial ke lia filo fariĝis Hebreo …
—Teruraj estas viaj vortoj! — respondis Sem kun timo.
—La krimo estas pli terura, kaj malgraŭ la obstino de la malsaĝa Sara, ĝi estos malkovrita.
La sankta viro tute ne supozis, ke tre baldaŭ realiĝos lia profetaîo.
Tio okazis jene:
La princo Ramzes, ekmarŝanta kun la armeo el Pi-Bast, ne forlasis ankoraŭ la palacon, kiam la policestro jam sciis pri la mortigo de la infano de Sara, pri la forkuro de Kama kaj pri tio, ke la servistoj de Sara vidis la princon, enirantan nokte en ŝian domon. La policestro estis homo inteligenta: li tuj divenis, kiu estis la mortiginto kaj, anstataŭ konduki la juĝan esploron sur la loko, li rapidis ekster la urbon persekuti la kulpajn, sciiginte pri ĉio al Hiram.
Kaj en la momento, kiam Mefres penis eltiri konfeson de Sara, la plej bonaj agentoj de la Pi-Basta polico, kaj ĉiuj Fenicianoj, komandataj de Hiram, jam persekutis la Grekon Likonon kaj la pastrinon Kaman.