Выбрать главу

En la tria nokto post la formarŝo de la princo, la policestro revenis Pi-Baston, kondukante post si grandan, kovritan per tolo kaĝon, en kiu iu virino kriis kiel freneza: La policestro ne iris dormi, sed tuj alvokis la oficiron, kiu kondukis la esploron kaj atente aŭskultis lian raporton.

Ĉe la leviĝo de la suno la du ĉefpastroj, Sem kaj Mefres, kaj la nomarĥo ricevis plej humilan alvokon tuj bonvole veni, se tia estos ilia deziro, al la policestro. Ĉiuj tri kunvenis en la sama horo; la policestro, profunde salutanta, komencis petegi, ke ili rakontu al li ĉion, kion ili scias pri la mortigo de la infano de la kronprinco.

La nomarĥo, kvankam granda altrangulo, paliĝis, aŭdante la humilan alvokon, kaj respondis, ke li scias nenion. Preskaŭ la samon ripetis la ĉefpastro Sem, aldonante personan opinion, ke Sara ŝajnas al li senkulpa. Kiam venis la vico de la sankta Mefres, li diris:

—Mi ne scias, ĉu via ekscelenco aŭdis, ke en la nokto, en kiu okazis la mortigo, forkuris unu el la princaj virinoj, nomata Kama?

La policestro ŝajnis tre mirigita.

—Mi ne scias ankaŭ — daŭrigis Mefres — ĉu oni diris al via ekscelenco, ke la kronprinco ne pasigis la nokton en la palaco kaj ke li estis en la domo de Sara? La pordisto kaj du servistinoj rekonis lin, ĉar la nokto estis sufiĉe luma.

La miro de la policestro ŝajnis atingi la plej altan gradon.

—Domaĝe estas — finis la ĉefpastro — ke dum kelke da tagoj vi forestis de Pi-Bast …

La policestro profunde sin klinis antaŭ la ĉefpastro kaj turnis sin al la nomarĥo.

—Ĉu via honoro ne bonvolus favore diri al mi: kiel estis vestita la princo en tiu vespero?

—Li havis blankan tunikon kaj purpuran antaŭtukon, broditan per oraj franĝoj — respondis la nomarĥo. — Mi bone memoras, ĉar mi estis unu el la lastaj, kiuj parolis kun la princo en tiu vespero.

La policestro klakfrapis la manojn kaj en la oficejon eniris la pordisto de Sara.

—Ĉu vi vidis la princon — demandis li — enirantan nokte en la domon de via sinjorino?

—Mi malfermis la pordeton al lia ekscelenco, li vivu eterne …

—Ĉu vi memoras, kiel li estis vestita? …

—Li havis tunikon kun flavaj kaj nigraj strioj, saman kufon kaj antaŭtukon, bluan kaj ruĝan — respondis la pordisto.

Nun ambaŭ pastroj kaj la nomarĥo komencis miri.

Kiam oni enkondukis, unu post la alia, ambaŭ servistinojn de Sara, kiuj detale ripetis la priskribon de la kostumo de la kronprinco, la okuloj de la nomarĥo ekbrilis de ĝojo, kaj sur la vizaĝo de la sankta Mefres oni povis vidi konfuzon.

—Mi îuros — intermetis la nobla nomarĥo — ke la princo havis blankan tunikon kaj purpuran antaŭtukon kun oro …

—Kaj nun — diris la policestro — bonvolu respektindaj iri kun mi en la malliberejon. Ni tie vidos ankoraŭ unu atestanton …

Ili malsupreniris en subteran salonon, kie apud la fenestro staris granda kaĝo, kovrita per tolo. La policestro deîetis la tolon per bastono kaj la ĉeestantoj ekvidis virinon, kuŝantan en angulo.

—Tio ja estas la sinjorino Kama! … — ekkriis la nomarĥo.

Efektive tio estis Kama, malsana kaj tre ŝanĝita. Ekvidinte la altrangulojn, ŝi leviĝis kaj stariĝis en la lumo. Ŝia vizaĝo estis kovrita per kupraj makuloj. Ŝiaj okuloj estis kvazaŭ frenezaj.

—Kama, — diris la ĉefo de la polico — la diino Astarte frapis vin per la lepro.

—Ne la diino — respondis ŝi per aliigita voĉo. — Malnoblaj Azianoj îetis al mi venenitan vualon … Ho mi malfeliĉa! …

—Kama — daŭrigis la policestro — vian mizeron ekkompatis niaj plej gloraj ĉefpastroj, la sanktaj Sem kaj Mefres. Se vi respondos la veron, ili preĝos por vi kaj eble la ĉiopova Oziriso deturnos de vi la malfeliĉegon. Estas ankoraŭ tempo, la malsano nur komenciĝas, kaj niaj dioj povas multon …

La malsana virino falis sur la genuojn kaj premante la vizaĝon al la kradoj, diris per rompita voĉo:

—Ekkompatu min … Mi forlasis la feniciajn diojn, kaj miajn servojn ĝis la fino de mia vivo mi oferos al la grandaj dioj de Egipto … Sed forigu de mi …

—Respondu, sed la veron — demandis la policestro — kaj la dioj ne rifuzos al vi sian favoron: kiu mortigis la infanon de la Hebreino Sara?

—La perfidulo Likon, Greko. Li estis kantisto de nia templo kaj diris, ke li amas min. Kaj nun li forlasis min, malnoblulo, propriginte al si miajn juvelojn! …

—Kial Likon mortigis la infanon?

—Li volis mortigi la princon, sed ne trovinte lin en la palaco, li kuris en la domon de Sara kaj …

—Kiel la krimulo penetris en gardatan domon?

—Ĉu vi ne scias, sinjoro, ke Likon similas la princon? … Ili similas unu la alian kiel du folioj de la sama palmo …

—Kiel estis vestita Likon en tiu nokto? — demandis la policestro.

—Li havis … li havis tunikon kun flavaj kaj nigraj strioj, saman kufon, kaj antaŭtukon, bluan kun nigro … Ne turmentu min plu … mi estos fidela al viaj dioj … Ĉu vi jam foriras? … Ho senkompataj! …

—Malfeliĉa virino — diris la ĉefpastro Sem — mi sendos al vi potencan mirakliston kaj eble …

—Benu vin Astarte … Ne, benu vin viaj dioj, ĉiopovaj kaj kompatemaj … — murmuretis la Fenicianino, rompita de la malsano.

La altranguloj eliris el la malliberejo kaj revenis en la oficejon. La nomarĥo, vidinte, ke la ĉefpastro Mefres havas senĉese mallevitajn okulojn kaj kunpremitajn lipojn, demandis lin:

—Ĉu vi ne ĝojas, sankta viro, de la miraklaj malkovroj, kiuj faris nia glora policestro? …

—Mi ne havas kaŭzon por la ĝojo — respondis seke Mefres. — La afero, anstataŭ simpliĝi, komplikiĝas … Sara ja ĉiam ripetas, ke ŝi mortigis la infanon, kaj la Fenicianino respondas, kvazaŭ antaŭe instruita …

—Do via ekscelenco ne kredas? … — intermetis la policestro.

—Ĉar mi vidis neniam du homojn tiel similajn, ke oni povus preni unu anstataŭ alia. Tiom pli mi ne aŭdis, ke ekzistas en Pi-Bast homo, kiu povus ŝajnigi la kronprincon (li vivu eterne! … ).

—Ĉi tiu homo estis en Pi-Bast, ĉe la templo de la diino Astarte. Konis lin la siria princo Hiram kaj la kronprinco vidis lin per sia propraj okuloj. Antaŭ ne longe li ordonis al mi kapti la Grekon kaj eĉ promesis altan rekompencon.

—Ho, ho! … — kriis Mefres. — Mi vidas, nobla policestro, ke ĉirkaŭ vi komencas grupiĝi la plej grandaj sekretoj de la ŝtato. Permesu tamen, ke mi ne kredos je tiu Likon, ĝis mi mem ne vidos lin! …

Li kolere forlasis la oficejon, kaj post li la sankta Sem, levante la ŝultrojn.

Kiam en la koridoro eksilentis iliaj paŝoj, la nomarĥo, fikse rigardante la policestron, demandis:

—Kio? …

—Vere — respondis la ĉefo — la sanktaj profetoj komencas sin miksi en la aferojn, kiuj neniam apartenis al ilia povo …

—Kaj ni devas toleri tion! … — murmuretis la nomarĥo.

—Ĝis venos la momento — sopiris la policestro. — Ĉar, kiom mi konas la homajn korojn, ĉiuj militistoj kaj oficistoj de lia sankteco, la tuta aristokrataro indignas pro la despotismo de la pastroj. Ĉio devas havi finon …

—Vi diris grandajn vortojn — respondis la nomarĥo, premante lian manon — kaj ia interna voĉo parolas al mi, ke mi ankoraŭ vidos vin la plej alta ĉefestro de la polico, ĉe la flanko de lia sankteco …

Ree pasis kelke da tagoj. La paraŝitoj dum tiu ĉi tempo sukcesis konservi de putriĝo la kadavron de la filo de Ramzes, kaj Sara estis ĉiam en la malliberejo, atendante la juĝon, certa, ke oni kondamnos ŝin.

Kama restis ankaŭ en la malliberejo, en kaĝo, ĉar oni timis ŝin, kiel malsanan je la lepro. Vizitis ŝin mirakla kuracisto, diris ĉe ŝi preĝojn kaj donis al ŝi por trinki akvon ĉioresanigan. Tamen la febro ne forlasis la Fenicianinon, kaj la kupraj makuloj super la brovoj kaj sur la vangoj fariĝis pli kaj pli klaraj. Tiam el la oficejo de la nomarĥo venis ordono forkonduki ŝin en la orientan dezerton, kie apartigita de homoj, ekzistis kolonio de lepruloj.