Foje vespere en la templon de Ptah venis la policestro, dirante, ke li volas paroli kun la ĉefpastroj. La estro havis kun si du agentojn kaj homon vestitan per sako, de la piedoj ĝis la kapo.
Post momento oni respondis al li, ke la ĉefpastroj atendas lin en la sankta ĉambro, apud la statuo de la dio.
La policestro lasis la agentojn ĉe la pordego, prenis je la ŝultro la homon vestitan per la sako, haj kondukata de pastro iris en la sanktan ĉambron. Mefres kaj Sem estis en ĉefpastraj vestoj, kun arĝentaj ladoj sur la brustoj.
Li falis antaŭ ili sur la plankon kaj diris:
—Konforme al via ordono, mi alkondukas al vi, sanktaj patroj, la krimulon Likonon. Ĉu vi volas vidi lian vizaĝon?
Kiam ili konsentis, la policestro leviĝis kaj deŝiris la sakon de la homo, kiu akompanis lin.
Ambaŭ ĉefpastroj ekkriis de mirego. La Greko vere estis tiel simila al la kronprinco, ke oni ne povis kontraŭstari al la iluzio.
—Vi estas Likon, la kantisto de la templo de Astarte? … — demandis la sankta Sem la Grekon, ligitan per ŝnuroj.
Likon malestime ekridetis.
—Vi mortigis la infanon de la princo? … — aldonis Mefres.
La Greko bluiĝis de kolero kaj penis deŝiri la ŝnurojn.
—Jes, mi mortigis la lupidon, ĉar mi ne povis trovi ĝian patron, la lupon … La fajro ĉiela bruligu lin! …
—Krimulo! … Kion faris al vi la princo? — demandis Sem kun indigno.
—Kion li faris? … Li forrabis al mi Kaman kaj enpuŝis ŝin en malsanon sen reveno … Mi estis libera, mi povis forkuri kun la vivo kaj riĉaîo, sed mi decidis min venĝi, kaj jen vi havas min … Feliĉe por li, viaj dioj estas pli fortaj, ol mia malamo. Hodiaŭ vi povas min mortigi … Ju pli baldaŭ, des pli bone.
—Granda krimulo li estas — diris la ĉefpastro Sem.
Mefres silentis kaj fikse rigardis la flamajn okulojn de la Greko. Li admiris lian kuraĝon kaj meditis. Subite li diris al la policestro:
—Vi povas foriri, nobla sinjoro; ĉi tiu homo apartenas al ni.
—Ĉi tiu homo — respondis la indignita estro — apartenas al mi … Mi kaptis lin kaj mi ricevos rekompencon de la kronprinco.
Mefres leviĝis kaj eltiris oran medalon el sub la pastraj ornamoj.
—En la nomo de la plej alta kolegio, kies ano mi estas — diris Mefres — mi ordonas al vi transdoni ĉi tiun homon al ni. Memoru, ke lia ekzistado estas plej granda ŝtata sekreto kaj, vere, centfoje pli bone estos por vi, se vi tute forgesos, ke vi lasis lin ĉi tie …
La policestro ree falis teren kaj eliris, sufokante la koleron.
—Repagos al vi tion nia sinjoro, la kronprinco — kiam li fariĝos faraono! … — pensis li. — Ankaŭ mi pagos mian parton, vi vidos.
La agentoj, starantaj ĉe la pordego, demandis lin: kie estas la malliberulo? …
—Sur la malliberulon — diris li — la dioj metis sian manon.
—Kaj nia rekompenco? … — nekuraĝe diris la pli aĝa agento.
—Ankaŭ sur vian rekompencon la dioj metis sian manon — respondis la estro. — Imagu do, ke vi sonĝis la malliberulon, kaj vi estos pli sendanĝeraj en via ofico kaj sano.
La agentoj silentis kaj mallevis la kapojn. Sed en la koroj ili îuris venĝon al la pastroj, kiuj senigis ilin je tiel bela rekompenco.
Post la foriro de la policestro, Mefres alvokis kelke da pastroj kaj al la plej maljuna murmuretis ion en la orelon. La pastroj ĉirkaŭis la Grekon kaj elkondukis lin el la sankta ĉambro. Likon ne kontraŭstaris.
—Mi pensas — diris Sem — ke ĉi tiu homo, kiel mortiginto, devas esti transdonita al la tribunalo.
—Neniam! — respondis firme Mefres. — Sur ĉi tiu homo pezas senkompare pli granda krimo: li similas la kronprincon.
—Kaj kion via ekscelenco faros kun li?
—Mi konservos lin por la plej alta kolegio — diris Mefres. — Tie, kie la kronprinco vizitas idolistajn templojn kaj ŝtelas el ili virinojn, kie la lando estas minacata de danĝera milito, kaj la pastra povo — de ribelo, tie Likon povas esti utila …
En la sekvinta tagmezo la ĉefpastro Sem, nomarĥo kaj policestro venis en la malliberejon de Sara. La malfeliĉa ne manĝis de kelke da tagoj kaj estis tiel malforta, ke kiam ŝi ekvidis la altrangulojn, ŝi ne leviĝis de la benko.
—Sara — diris la nomarĥo, kiun ŝi konis antaŭe — ni alportas al vi bonan novaîon.
—Novaîon? … — ripetis ŝi apatie. — Mia filo ne vivas plu, jen estas la novaîo! … Miaj brustoj estas plenaj de lakto, sed mia koro estas ankoraŭ pli plena de malĝojo …
—Sara — daŭrigis la nomarĥo — vi estas libera. Ne vi mortigis la infanon.
Ŝiaj rigidaj trajtoj reviviĝis. Ŝi salte leviĝis de la benko kaj ekkriis:
—Mi … mi mortigis … nur mi! …
—Vian filon, atentu Sara, mortigis viro, Greko, nomata Likon, amanto de la Fenicianino Kama …
—Kion vi diras? … — murmuretis ŝi, kaptante liajn manojn. — Ah, tiu Fenicianino! … Mi sciis, ke ŝi pereigos nin … Sed la Greko? … Mi konas neniun Grekon … Cetere, kion povis fari al li mia filo …
—Mi ne scias — daŭrigis la nomarĥo. — La Greko ne vivas plu. Sed atentu Sara: li estis tiel simila al la princo Ramzes, ke kiam li eniris en la ĉambron, vi pensis, ke tio estas nia sinjoro … Kaj vi preferis kulpigi vin mem, ol vian kaj nian sinjoron.
—Tio do ne estis Ramzes? … — kriis ŝi, kaptante sin je la kapo. — Kaj mi, mizera, mi permesis al fremda homo eltreni mian filon el la lulilo … Ha! … ha! … ha! …
Ŝi komencis ridi pli kaj pli mallaŭte. Subite, kvazaŭ io tranĉis ŝiajn krurojn, ŝi falis teren, svingis kelkfoie la manojn kaj mortis en rida eksplodo.
Sed sur ŝia vizaĝo restis esprimo de senfunda doloro, kiun ne povis forpeli eĉ la morto.
XVII
La okcidentan limon de Egipto sur longo de pli ol cent geografiaj mejloj formas muro de kelkaj montetoj, nudaj, interrompataj de intermontoj, kelkcenton da metroj profundaj. Ĝi pasas sur la bordo de Nilo, de kiu ĝi foriras jen unu mejlon, jen unu kilometron.
Se iu surgrimpus iun el la montetoj kaj turnus la vizaĝon al la nordo, li vidus plej strangan pejzaĝon. Malsupre, dekstre, li havus mallarĝan, sed verdan herbejon, tranĉitan de Nilo; maldekstre — senliman flavan ebenaîon, semitan de blankaj aŭ brikokoloraj makuloj.
La unutoneco de la pejzaĝo, la incitanta flaveco de la sablo, la varmego kaj, antaŭ ĉio, la senfina senlimeco — jen estas la ĉefaj ecoj de la libia dezerto, sin etendanta oriente de Egipto.
Sed ĉe pli detala rigardado, la dezerto ŝajnus malpli unutona. Ĝia sablo ne kuŝas plate, sed formas vicon de sulkoj, kiuj similas grandegajn akvajn ondojn. Tio estas kvazaŭ ondanta maro, kiu glaciiĝis.
Kiu havus la kuraĝon iri sur ĉi tiu maro unu horon, du, iafoje tutan tagon, tiu trovus alian vidaîon. En la horizonto aperas montetoj, iafoje ŝtonegoj kaj senfundaîoj de plej diversaj formoj. Sub la piedoj la sablo fariĝas pli kaj pli malprofunda kaj el sub ĝi komencas eliĝi kalka ŝtonego kvazaŭ kontinento.
Efektive tio estas kontinento, eĉ lando, en la mezo de la sabla maro. Apud la kalkaj montetoj oni vidas valojn, sur ili la fluujojn de la riveroj kaj riveretoj, pli malproksime ebenaîon kaj en ĝia mezo lagon kun kurbaj bordoj kaj kava fundo.
Sed sur tiuj ĉi ebenaîoj kaj altaîoj ne kreskas eĉ unu herba trunketo, en la lago ne estas eĉ unu akva guto, en la rivero fluas nenio. Tio estas pejzaĝo, kun plej diversaj formoj de la tero, sed de kiu forkuris la tuta akvo; tute sekigita, pejzaĝo malviva, kie ne nur pereis ĉiuj kreskaîoj, sed eĉ la fruktodona tavolo de la tero disfalis en polvon aŭ eniĝis en la ŝtonegojn.
En tiuj lokoj okazis io plej terura, kion oni povas imagi: la naturo mortis, restis nur ĝia skeleto kaj polvo, kiujn pli kaj pli konsumas la varmego, kaj la vento transîetas de unu loko al alia.
Post tiu ĉi malviva, neenterigita kontinento sin etendas ree maro sabla, sur kiu tie ĉi kaj tie oni vidas pintajn konusojn, kiuj leviĝas iafoje ĝis unuetaĝa alto. La pinto de ĉiu monteto estas kronita de malgranda tufo de grizaj folioj, kovritaj de polvo, pri kiuj estas malfacile diri, ke ili vivas; ili nur ne povas morti.