Sed Tifono, la monarĥo de la dezerto, rimarkis ĝin kaj malrapide komencis superŝuti ĝin per la sablo. Kaj ju pli alten penas grimpi la kreskaîo, des pli alten leviĝas la konuso de la sufokanta sablo. La tamarindo, falinta en la dezerton, havas aspekton de dronanto, kiu vane etendas siajn manojn al la ĉielo.
Kaj ree disfluas la senfina flava maro, kun siaj sablaj ondoj kaj agoniantaj kreskaîoj, kiuj ne povas morti. Subite aperas ŝtonega muro, en ĝi fendoj, kvazaŭ pordegoj …
Nekredebla afero! Post unu el tiuj pordegoj oni vidas vastan valon de verda koloro, multe da palmoj, bluajn akvojn de lago. Oni vidas eĉ sin paŝtantajn ŝafinojn, bovojn kaj ĉevalojn; malproksime, sur la deklivoj de la ŝtonegoj kuŝas amfiteatre tuta urbeto, kaj sur la suproj brilas blankaj muroj de temploj.
Tio estas oazo, kvazaŭ insulo en la mezo de la sabla oceano.
Tiaj oazoj en la tempo de la faraonoj estis tre multenombraj, eble kelkdeko. Ili formis ĉenon de insuloj en la dezerto, ĉe la okcidenta limo de Egipto. Ili estis en interspaco de dek, dek kvin, dudek geografiaj mejloj de Nilo, kaj okupis dekkelkon aŭ kelkdekon da kvadrataj kilometroj.
Kantataj de la arabaj poetoj, la oazoj, en la realeco, neniam estis vestibloj de la paradizo. Iliaj lagoj estas plej ofte marĉoj; el la subteraj fontoj fluas varma akvo, iafoje malbonodora kaj abomene sala; la kreskaîoj ne povas esti eĉ komparataj kun la egiptaj. Tamen ĉi tiuj rifuĝejoj ŝajnis paradizo al la vojaĝantoj en la dezerto, kiuj trovadis en ĝi iom da verdaîo por la okulo, iom da malvarmeto, malsekeco kaj daktiloj.
La loĝantaro de ĉi tiuj insuloj en la sabla oceano ne ĉie estis egala: de kelkcento da homoj ĝis dekkelko da miloj, depende de la supraîo. Ĉiuj ili estis aventuristoj egiptaj, libiaj, etiopiaj, aŭ iliaj posteuloj. En la dezerton forkuradis homoj, kiuj povis perdi plu nenion: malliberuloj el la minejoj, krimuloj persekutataj de la polico, kamparanoj troŝarĝitaj per la servuto, aŭ laboristoj, kiuj preferis danĝeron ol laboron.
La pliparto de la forkurantoj mizere pereadis en la dezerto. Kelkaj post teruraj turmentoj sukcesis atingi oazon, kie ili pasigis vivon mizeran, sed en libero, kaj ĉiam estis pretaj invadi Egipton por malhonesta akiro.
Inter la dezerto kaj Mediteraneo sin etendis longa, ne tre larĝa zono de fruktodona tero, loĝata de diversaj gentoj, kiujn Egiptanoj nomis Libianoj. Unuj el ili sin okupis je terkulturo, aliaj je fiŝkaptado aŭ marveturado; sed en ĉiu gento estis aro da sovaĝuloj, kiuj preferis la ŝteladon, militon aŭ rabadon, ol regulan laboron. Ĉi tiu bandita loĝantaro senĉese pereis en mizero aŭ militaj aventuroj, sed senĉese ankaŭ kreskis de la alfluo de Sardanoj (Sardinianoj) kaj Ŝakaluŝoj (Sicilianoj), kiuj en tiu epoko estis ankoraŭ pli grandaj barbaroj kaj rabistoj, ol la enlandaj Libianoj.
Ĉar Libio estis najbara al la okcidenta limo de Malsupra Egipto, la barbaroj ofte rabis la teron de lia sankteco kaj estis terure punataj. Sed konvinkiĝinte, ke la milito kontraŭ Libianoj kondukas al nenio, la faraonoj aŭ pli ĝuste la pastroj elektis alian politikon. Ili permesis al libiaj familioj loĝiĝi ĉe la apudmaraj marĉoj de Malsupra Egipto; la banditojn kaj aventuristojn ili varbis en la armeon kaj faris ilin bonegaj soldatoj.
Tiamaniere la ŝtato garantiis al si por ĉiam pacon ĉe la okcidenta limo. La polico, limaj gardistoj kaj kelke da regulaj regimentoj ĉe la kanopia brako de Nilo sufiĉis por konservi ordon inter unuopaj libiaj rabistoj.
Tia stato de la aferoj daŭris ĉirkaŭ cent okdek jarojn; la lastan militon kontraŭ Libianoj kondukis Ramzes III, kiu detranĉis grandan amason da manoj al la falintaj malamikoj kaj alportis Egipton dek tri mil sklavojn. De tiu tempo neniu timis atakon de Libio, kaj nur ĉe la fino de la regado de Ramzes XII-a la stranga politiko de la pastroj ree ekflamigis en tiu lando la fajron de la batalo.
Ĝi eksplodis en jenaj cirkonstancoj:
Lia ekscelenco Herhor, la milita ministro kaj ĉefpastro, pro la kontraŭstaro de lia sankteco ne povis fari kun Asirio traktaton pri divido de Azio. Dezirante tamen, konforme al la avertoj de Beroes, konservi longan pacon kun Asirio, Herhor certigis Sargonon, ke Egipto ne malhelpos ilin militi kontraŭ Azianoj orientaj kaj nordaj.
Ĉar la rajtigito de la reĝo Assar ŝajnis ne konfidi al la îuroj, Herhor decidis doni al li materian pruvon de bona volo kaj por tiu celo ordonis tuj eksigi dudek mil dungitajn soldatojn, plejparte Libianojn.
Por la eksigitaj soldatoj, tute senkulpaj kaj ĉiam fidelaj, la decido estis malfeliĉo preskaŭ egala al mortpuno. Antaŭ Egipto malfermiĝis danĝero de milito kontraŭ Libio, kiu absolute ne povis doni rifuĝejon al tia amaso da homoj, kiuj kutimis nur al la militaj ekzercoj kaj komforta vivo, ne al la laboro kaj mizero. Sed Herhoron kaj la pastrojn ne haltigis tiaj bagateloj, kiam tion postulis la ŝtata racio.
Cetere, en la realeco, la dispelo de la libiaj dungitoj donis grandajn utilojn.
Unue: Sargon kaj liaj kunuloj subskribis kaj îuris provizoran traktaton kun Egipto por dek jaroj, dum kiuj, laŭ la profetaîo de la ĥaldeaj pastroj, devis pendi malbonaj sortoj super la sankta tero.
Due, la dispelo de dudek mil homoj el la armeo alportis al la reĝa trezorejo ŝparon de kvar mil talentoj, kio estis tre grava.
Trie, la milito kontraŭ Libio ĉe la okcidenta limo estis kluzo por la heroaj instinktoj de la kronprinco kaj por longa tempo povis deturni lian atenton de la aliaj aferoj kaj de la orienta limo. Lia ekscelenco Herhor kaj la plej alta kolegio saĝe supozis, ke pasos kelke da jaroj, antaŭ ol Libianoj, elĉerpitaj de la embuskaj bataloj, volos peti la pacon.
La plano estis prudenta, sed la aŭtoroj faris unu eraron: ili ne antaŭsentis, ke en Ramzes dormis genia generalo.
La eksigitaj libiaj regimentoj, rabante survoje, tre rapide atingis sian patrujon, tiom pli ke Herhor ordonis ne fari al ili malhelpojn. La unuaj venintoj, haltinte sur la libia tero, komencis rakonti al siaj sampatrujanoj aferojn nekredeblajn.
Laŭ iliaj rakontoj, diktataj de la kolero kaj persona utilo, Egipto estis nun tiel malforta, kiel en la epoko de la invado de Ĥiksosoj, antaŭ naŭcent jaroj. La faraona trezorejo estis tiel malplena, ke la monarĥo egala al dioj devis eksigi ilin, Libianojn, kiuj ja formis la plej bonan, se ne la solan parton de la armeo. Cetere la armeo preskaŭ ne ekzistis, apenaŭ plenmano da soldatoj ĉe la orienta limo, soldatoj malbone disciplinitaj.
Krom tio inter lia sankteco kaj la pastroj regis malpaco. Oni ne pagadis la salajron al la laboristoj, la kamparanoj estis sufokataj per la impostoj, la popolaj amasoj estis pretaj ribeli, se nur ili trovos helpon. Sed tio ne estis ankoraŭ ĉio: la nomarĥoj, kiuj estis iam sendependaj estroj, kaj iafoje rememoris la antaŭajn rajtojn, hodiaŭ, vidante la malfortecon de la registaro, sin preparas por renversi la faraonon kaj la plej altan pastran kolegion! …
Ĉi tiuj novaîoj, kvazaŭ aro de birdoj, disflugis en la libia lando kaj tuj trovis kredon. La banditoj kaj barbaroj ĉiam estis pretaj al la atako, tiom pli hodiaŭ, kiam la eks-soldatoj kaj eks-oficiroj de lia sankteco certigis ilin, ke rabi Egipton estas tre facila afero. La riĉaj kaj prudentaj Libianoj ankaŭ kredis al la elpelitaj soldatoj, ĉar jam de multe da jaroj ne estis por ili sekreto, ke la egiptaj nobeluloj malriĉiĝas, ke la faraono ne havas povon, ke la kamparanoj kaj laboristoj ribelas de la mizero.
Entuziasmo eksplodis en la tuta Libio. La forpelitajn soldatojn kaj oficirojn oni salutis kiel portantojn de bonaj novaîoj. Kaj ĉar la la lando estis malriĉa kaj ne havis provizojn por akcepti la gastojn, oni do decidis militon kontraŭ Egipto, por plej baldaŭ liberiĝi de la venintoj.
Eĉ la ruza kaj saĝa libia princo Musavasa sin lasis kapti de la ĝenerala fluo. Lin tamen konvinkis ne la elmigrantoj, sed iaj respektindaj kaj seriozaj homoj, verŝajne agentoj de la plej alta egipta kolegio.
Ĉi tiuj altranguloj, ofenditaj, kiel ili diris, kontraŭ la faraono kaj pastroj, kaj nekontentaj je la stato de la aferoj en Egipto, venis Libion de la maro, sin kaŝis de la popolaĉo, evitis rilatojn kun la forpelitaj soldatoj, kaj klarigis al Musavasa, sub sigelo de la plej granda sekreto kaj kun pruvoj en la mano, ke nun estas la plej bona momento ataki Egipton.