Выбрать главу

—Vi trovos tie — diris ili — neelĉerpeblan trezorejon kaj provizejon por vi, por viaj homoj kaj por la nepoj de viaj nepoj.

Musavasa, kvankam ruza militestro kaj diplomato, lasis sin trompi. Kiel homo energia, li tuj proklamis sanktan militon kontraŭ Egipto, kaj havante pretajn milojn da militistoj, li sendis al la oriento unuan korpuson, sub la komando de sia dudekjara filo Teĥenna.

La maljuna barbaro konis la militon kaj sciis, ke tiu, kiu volas venki, devas agi rapide, ekbati la unua.

La preparoj de Libianoj daŭris nelonge. La eks-soldatoj de lia sankteco venis sen armiloj, sed ili konis sian metion, kaj en tiuj tempoj ne malfacile estis kolekti armilojn. Kelke da rimenoj, aŭ pecoj da ŝnuro por la ŝtonîetilo, lanco aŭ pinta bastono, hakilo aŭ peza bastonego, unu sako kun ŝtonoj, alia kun daktiloj — jen estis ĉio.

Musavasa donis al sia filo du mil eks-soldatojn kaj ĉirkaŭ kvar mil libiajn aventuristojn, ordonante al li plej rapide invadi Egipton, rabi ĉion, kion ili trovos, kaj prepari provizojn por la vera armeo.

Jam de longe tia movado ne regis en la dezerto. El ĉiu oazo iris grupo post grupo de tiaj mizeruloj, ke kvankam ili estis preskaŭ nudaj, ili meritis ankoraŭ la nomon de ĉifonuloj.

Sin apogante sur la opinio de siaj konsilantoj, kiuj antaŭ unu momento estis oficiroj de lia sankteco, Musavasa tute prudente supozis, ke lia filo rabos kelkcenton da kamparoj kaj urbetoj inter Terenuthis kaj Senti-Nofer, antaŭ ol li renkontos pli gravajn egiptajn fortojn. Fine oni komunikis al li, ke ĉe la unua sciigo pri la movado de Libianoj, ne nur forkuris ĉiuj laboristoj de la granda vitrofarejo, sed eĉ cedis la taĉmentoj, okupantaj la malgrandajn fortikaîojn en Soĥet-Hemau, sur la bordoj de Sodaj Lagoj.

Tio estis tre bona antaŭsigno por la barbaroj, ĉar la vitrofarejo estis grava fonto de enspezoj de la faraona trezorejo.

Musavasa faris la saman eraron, kiel la plej alta pastra kolegio: li ne divenis la militan genion de Ramzes. Kaj okazis io eksterordinara — antaŭ ol la unua korpuso atingis la ĉirkaŭaîojn de Sodaj Lagoj, jam estis en tiu loko la dufoje pli granda armeo de la kronprinco.

Oni ne povis riproĉi al Libianoj mankon de antaŭzorgemo. Teĥenna kaj lia stabo aranĝis tre bone esploristan servadon. Iliaj spionoj multfoje estis en Melcatis, Naucratis, Sai, Menut, Terenuthis kaj transnaĝis la kanopian kaj bolbitinan brakon de Nilo. Sed nenie ili renkontis egiptajn taĉmentojn; la leviĝo de Nilo, pensis ili, paralizis la marŝon de la egiptaj fortoj, kaj preskaŭ ĉie ili vidis la panikon de la loĝantaro, kiu, ne atendante, forkuradis de la apudlimaj kamparoj.

Ili do alportis al sia ĉefo plej favorajn sciigojn. Kaj dume la armeo de la kronprinco, malgraŭ la leviĝo de Nilo, ok tagojn post la ekmarŝo atingis la bordon de la dezerto kaj, provizita per akvo kaj nutraîo, malaperis inter la montoj de Sodaj Lagoj.

Se Teĥenna povus kiel aglo leviĝi super la tendaron de siaj bandoj, li rigidiĝus, vidante, ke en ĉiuj intermontoj de la ĉirkaŭaîo sin kaŝas egiptaj regimentoj, kaj ke baldaŭ, baldaŭ lia regimento estos ĉirkaŭita de ĉiuj flankoj.

XVIII

De la momento kiam la armeo de Malsupra Egipto eliris el Pi-Bast, la profeto Mentezufis, akompananta la princon, ĉiutage ricevis kaj sendis kelke da depeŝoj.

Unu korespondado estis kun la ministro Herhor. Mentezufis sendis Memfison raportojn pri la marŝo de la armeo kaj pri la agado de la kronprinco, pri kiu li ne kaŝis sian admiron; la nobla Herhor skribis ke oni lasu al la kronprinco plenan liberecon; se Ramzes perdus la unuan batalon, la plej alta kolegio ne estus tre ĉagrenita.

”Malgranda malvenko — skribis Herhor — estus leciono de prudento kaj humileco por la princo, kiu jam hodiaŭ, kvankam li faris ankoraŭ nenion, opinias sin egala al la plej spertaj generaloj.”

Kiam Mentezufis respondis, ke malfacile estas supozi, ke la kronprinco estos venkita, Herhor komprenigis al li, ke en tia okazo la triumfo ne devas esti tro granda.

”La ŝtato — diris li — perdos nenion, se la batalema kaj vivega kronprinco havos dum kelke da jaroj ludon ĉe la okcidenta limo. Li mem akiros sperton en la milita arto, kaj la maldiligentaj kaj trobravaj niaj soldatoj trovos konvenan por si okupon.”

La duan korespondadon Mentezufis havis kun la sankta patro Mefres, kaj tiu ŝajnis al li pli grava. Mefres, ofendita iam de la kronprinco, hodiaŭ okaze de la mortigo de la infano de Sara malkaŝe kulpigis Ramzeson pri filmortigo, farita sub la influo de Kama. Kiam en la daŭro de unu semajno la senkulpeco de Ramzes ekbrilis en klara lumo, la ĉefpastro, tiom pli incitita, ne ĉesis certigi, ke la princo, malamiko de la dioj egiptaj kaj ligano de la mizeraj Fenicianoj, estas kapabla al ĉio.

La afero pri la mortigo ŝajnis tiel suspektinda en la unuaj tagoj; ke eĉ la plej alta kolegio demandis el Memfiso Mentezufison, kion li pensas pri ĝi? Mentezufis respondis, ke li observas la princon dum tutaj tagoj, sed eĉ unu momenton li ne povas supozi, ke li estas la mortiginto:

Tiaj korespondaîoj, kvazaŭ aro de rabobirdoj, rondflugis ĉirkaŭ Ramzes, dum li dissendis esploristojn al la malamiko, interkonsiliĝis kun la ĉefoj aŭ instigis la soldatojn al rapida marŝo.

La 14-an la tuta armeo de la kronprinco kolektiĝis sude de la urbo Terenuthis. Je la granda ĝojo de la princo venis Patroklo kun la grekaj regimentoj, kaj kun li la pastro Pentuer, sendita de Herhor, kiel dua kontrolanto de la ĉefa militestro.

La multeco de pastroj en la tendaro (estis ankoraŭ aliaj) tute ne ravis Ramzeson. Sed li decidis tute ne atenti ilin kaj dum la militaj konsiloj li tute ne demandis ilian opinion.

La interrilatoj iel kvietiĝis. Mentezufis, konforme al la ordono de Herhor, ne trudis sin al la princo, kaj Pentuer estis okupita per la organizo de la kuracista helpo por la vunditoj.

La milita ludo komenciĝis.

Antaŭ ĉio, Ramzes per siaj agentoj disvastigis en multaj apudlimaj kamparoj famon, ke Libianoj proksimiĝas en grandegaj amasoj, ke ili ĉion detruados kaj mortigados. La terurita loĝantaro komencis forkuri al la okcidento kaj falis sur la egiptajn regimentojn. Tiam Ramzes prenis la virojn por la portado de ŝarĝoj post la armeo, kaj la virinojn kaj infanojn li sendis en la internon de la lando.

Poste, la ĉefa generalo ekspedis spionojn al la proksimiĝantaj Libianoj, por ekscii ilian nombron kaj ordon. La spionoj baldaŭ revenis, alportante precizajn informojn pri la loko de la malamika armeo kaj tre troigitajn pri ilia nombro. Ili certigis ankaŭ erare, kvankam kun plena konvinko, ke en la fronto de la libiaj bandoj iras Musavasa mem, akompanata de sia filo Teĥenna.

La princo-generalo ruĝiĝis de ĝojo ĉe la penso, ke en la unua milito li havos tiel spertan kontraŭulon, kiel Musavasa.

Li do troigis la danĝeron kaj duobligis la singardemon. Por havi ĉiujn ŝancojn, li uzis ankaŭ ruzon. Li sendis al Libianoj fidindajn homojn, ordonis al ili ŝajnigi forkurintojn, eniri en la malamikan tendaron kaj retiri de Musavasa lian plej grandan forton: la elpelitajn libiajn soldatojn.

—Diru al ili — parolis Ramzes al siaj agentoj — diru al ili, ke mi havas hakilojn por la kulpaj kaj pardonon por la humilaj. Se en la unua batalo ili îetos la armilojn kaj forlasos Musuvasan, mi ree akceptos ilin en la armeon de lia sankteco kaj ordonos pagi al ili ilian salajron, kvazaŭ ili neniam forlasus la servadon.

Patroklo kaj la aliaj generaloj trovis la rimedon tre praktika; la pastroj silentis. Mentezufis sendis depeŝon al Herhor kaj en la daŭro de unu tago ricevis respondon.

La ĉirkaŭaîo de Sodaj Lagoj estis valo kelkdekon da kilometroj longa, fermita inter du ĉenoj de montoj, kiuj iris de la sud-oriento al la nord-okcidento. Ĝia plej granda larĝo ne superis dek kilometrojn; estis lokoj multe pli mallarĝaj, kvazaŭ kanaloj.