Sur la tuta longo de la valo sin etendis, unu post alia, dek marĉaj lagoj, plenaj de maldolĉe-sala akvo. Kreskis tie mizeraj arbetoj kaj herboj, ĉiam superŝutataj de la sablo, ĉiam velkantaj, kiujn neniu besto volis preni en la buŝegon. De ambaŭ flankoj superstaris disŝiritaj kalkaj altaîoj, aŭ grandegaj sablaîoj, en kiuj oni povis droni.
La tuta pejzaĝo kun flavaj kaj blankaj koloroj havis malvivan aspekton, kiun pligrandigis ankoraŭ la varmego kaj silento. Neniu birdo kantis tie, kaj se ie eksonis murmureto, tio estis la sono de rulfalanta ŝtono.
Proksimumie en la mezo de la valo estis du grupoj de konstruaîoj, unu kelke da kilometroj de la alia; tio estis: oriente malgranda fortikaîo, okcidente vitrofarejoj, por kiuj la libiaj komercistoj liveris hejtaîon. Pro la militaj maltrankviloj ambaŭ lokoj estis forlasitaj de la loĝantoj. La korpuso de Teĥenna devis okupi ambaŭ lokojn, kiuj faris por Musuvasa la vojon al Egipto tute sendanĝera.
La Libianoj marŝis malrapide antaŭen de la urbo Glaucus al la sudo, kaj vespere la 14-an de Hator ili sin trovis ĉe la eniro al la valo de Sodaj Lagoj, kaj estis certaj, ke ili trapasos ĝin sen malhelpoj post dutaga marŝo. En la sama tago, tuj post la subiro de la suno la egipta armeo ekmarŝis al la dezerto kaj, trairinte sur la sabloj pli ol kvar kilometrojn en la daŭro de dek du horoj, haltis en la sekvinta mateno sur la altaîoj inter la fortikaîo kaj vitrofarejo kaj sin kaŝis en la multnombraj intermontoj.
Se en tiu nokto iu dirus al la Libianoj, ke en la valo de Sodaj Lagoj elkreskis palmoj kaj tritiko, ili malpli mirus, ol pri tio, ke la egipta armeo baris al ili la vojon.
Post mallonga ripozo, dum kiu la pastroj sukcesis trovi kaj elfosi kelke da putoj de sufiĉe trinkebla akvo, la egipta armeo komencis okupi la nordajn montetojn, ĉirkaŭantajn la valon.
La plano de la kronprinco estis simpla. Li volis detranĉi la Libianojn de ilia patrujo kaj forpuŝi ilin al la sudo, en la dezerton, kie la varmego kaj malsato ekstermus la diskurintajn.
Por tiu celo li dismetis la armeon sur la norda flanko de la valo kaj dividis la armeon en tri korpusojn. La dekstran flankon, plej proksiman al Libio, komandis Patroklo kaj li devis bari al la atakantoj la revenon al ilia urbo Glaucus. La maldekstran flankon, plej proksiman al Egipto, komandis Mentezufis, por bari al la Libianoj la marŝon antaŭen. Fine, la centran korpuson direktis la kronprinco mem, havante kun si Pentueron.
La 15-an de Hator, ĉirkaŭ la sepa horo matene, kelkdeko da Libianoj rapide tratrotis la valon. Momenton ili ripozis ĉe la vitrofarejoj, ĉirkaŭrigardis, kaj ne rimarkinte ion suspektindan, returnis la ĉevalojn al la siaj.
Je la deka horo matene dum terura varmego, kiu ŝajnis trinki ŝviton kaj sangon el la homoj, Pentuer diris al la princo:
—La Libianoj jam eniris en la valon kaj preterpasas la taĉmenton de Patroklo. Post unu horo ili estos ĉi tie.
—Kiel vi scias tion? — demandis la princo kun miro.
—La pastroj scias ĉion! … — respondis Pentuer kun rideto.
Poste li suriris singarde ŝtonegon, prenis el sako tre brilantan objekton, kaj sin turninte al la taĉmento de la sankta Mentezufis, komencis fari iajn signojn per la mano.
—Mentezufis ankaŭ jam estas antaŭsciigita — aldonis li.
La princo ne povis kaŝi la admiron kaj diris:
—Mi havas pli bonajn okulojn ol vi, kaj ne malpli bonajn orelojn, tamen mi vidas nenion, mi aŭdas nenion. Kiamaniere do vi rimarkas la malamikojn kaj interkomunikiĝas kun Mentezufis?
Pentuer montris al la princo monteton, sur kies supro estis malklare videblaj dornaj arbetoj. Ramzes fikse rigardis ĉi tiun punkton kaj subite kovris la okulojn: en la arbetoj io forte ekbrilis.
—Kia terura brilo? … — ekkriis li. — Oni povas blindiĝi! …
—Tio estas la signoj de la pastro, kiu akompanas Patroklon — respondis Pentuer. — Vi do vidas, sinjoro, ke ankaŭ ni povas esti utilaj dum la milito …
Li eksilentis, el la fundo de la valo alflugis al ili murmuro, komence mallaŭta, iom post iom laŭtiĝanta. Ĉe tiu ĉi sono, la egiptaj soldatoj, gluitaj al la deklivo de la monteto, komencis leviĝi, ordigi la armilojn, murmureti … Sed mallonga komando de la oficiroj trankviligis ilin, kaj ree super la nordaj ŝtonegoj ekregis morta silento.
Dume la murmureto en la fundo de la valo potenciĝis kaj fariĝis bruo, en kiu sur la fono de interparoladoj de miloj da homoj oni povis distingi kantojn, sonojn de flutoj, krakadon de veturiloj, ĉevalajn blekojn kaj kriojn de la ĉefoj. La koro de Ramzes komencis vivege bati; li ne povis plu haltigi la scivolon kaj grimpis sur ŝtonegan pinton, de kiu oni povis vidi grandan parton de la valo.
Ĉirkaŭita de nebulo de flava polvo, malrapide iris antaŭen la libia korpuso, kvazaŭ serpento kelke da kilometroj longa, kun bluaj, blankaj kaj ruĝaj makuloj.
En la fronto marŝis dekkelko da kavaliroj, el kiuj unu, vestita per blanka tuko, sidis sur la ĉevalo kvazaŭ sur benko, mallevinte ambaŭ piedojn maldekstren. Post la kavaliroj iris areto da ŝtonîetistoj grizaj ĉemizoj, poste iu altrangulo en portilo, super kiu oni portis grandan ombrelon. Pli malproksime taĉmento de lancistoj en blankaj kaj ruĝaj tunikoj, poste granda bando de preskaŭ nudaj homoj, armitaj per bastonegoj, ree ŝtonîetistoj kaj lancistoj, ree ŝtonîetistoj, kaj post ili ruĝa taĉmento kun falĉiloj kaj hakiloj. Ili iris proksimumie po kvar en ĉiu vico; sed malgraŭ la krioj de la oficiroj senĉese rompiĝis la ordo kaj la najbaraj kvaroj intermiksiĝis.
Kantante kaj brue parolante, la libia serpento malrapide elrampis en la plej larĝan parton de la valo, kontraŭ la vitrofarejoj kaj lagoj. Tie la vicoj ankoraŭ pli intermiksiĝis. La marŝantaj en la fronto haltis, ĉar oni diris al ili, ke ĉi tie oni ripozos; dume la aliaj kolonoj pli rapidigis la paŝojn por pli frue atingi la celon kaj ripozi. Unuj forlasis la vicojn, kaj metinte la armilojn sur la tero, sin îetis en la lagon, aŭ per la manoj ĉerpis ĝian malbonodoran akvon; aliaj, sidiĝinte sur la tero, prenis el la sakoj daktilojn, aŭ el argilaj boteloj trinkis akvon kun vinagro.
Alte, super la taĉmento rondflugis kelke da vulturoj.
Ĉe tiu ĉi spektaklo Ramzeson ekregis stranga malĝojo kaj timo. Antaŭ liaj okuloj komencis flugi muŝetoj, li perdis la konscion kaj dum unu momento ŝajnis al li, ke li donus la tronon, por ne esti en ĉi tiu loko kaj ne vidi tion, kio okazos. Li deglitis de la pinto kaj per frenezaj okuloj rigardis antaŭ si.
Subite proksimiĝis al li Pentuer kaj forte ektiregis lin je la ŝultro.
—Vekiĝu, ĉefo — diris li. — Patroklo atendas ordonojn …
—Patroklo? … — ripetis la princo kaj turnis sin.
Antaŭ li staris Pentuer morte pala, sed trankvila. Kelke da paŝoj pli malproksimen same pala Tutmozis en tremantaj manoj tenis la oficiran fajfilon. El post la monteto elrigardis soldatoj, sur kies vizaĝoj estis videbla profunda emocio.
—Ramzes — ripetis Pentuer — la armeo atendas …
La princo kun la decidemo de la malespero ekrigardis la pastron kaj murmuretis per sufokita voĉo:
—Oni komencu …
Pentuer levis alten sian brilantan talismanon kaj faris per ĝi kelke da signoj en la aero. Tutmozis mallaŭte ekfajfis, la fajfo ripetiĝis dekstre kaj maldekstre en la intermontoj, sur la montetojn komencis grimpi la egiptaj ŝtonîetistoj.
Estis ĉirkaŭ la tagmezo.
Ramzes iom post iom forskuis la unuajn impresojn kaj komencis pli atente rigardi ĉirkaŭe. Li vidis sian stabon, la taĉmenton de lancistoj kaj hakilistoj sub la komando de maljunaj oficiroj, fine ŝtonîetistojn, maldiligente surirantajn la ŝtonegon … Kaj li estis certa, ke ĉiu el ili ne nur ne deziras perei, sed eĉ ne volus batali kaj sin movi en la terura varmego.
Subite de la supro de iu monteto eksonis grandega voĉo, pli potenca ol leona bleko:
—Soldatoj de lia sankteco, dispelu ĉi tiujn libiajn hundojn! … La dioj estas kun vi! …
Al la supernatura voĉo respondis du aliaj, ne malpli potencaj: longa krio de egipta armeo kaj grandega tumulto de Libianoj …
La princo, ne bezonante plu sin kaŝi, suriris monteton, de kiu oni povis bone vidi la malamikojn. Antaŭ li sin etendis longa vico de la egiptaj ŝtonîetistoj, kvazaŭ elirintaj el la tero, kaj kelkcenton da paŝoj de ili la libia taĉmento, svarmanta en polva nebulo. Eksonis trumpetoj, fajfiloj, kaj malbenoj de la barbaraj oficiroj, penantaj fari ordon. Tiuj, kiuj sidis, salte leviĝis; tiuj, kiuj trinkis akvon, kaptis la armilojn kaj kuris al la siaj; la senordaj amasoj komencis formi vicojn, ĉio ĉi en tumulto kaj krioj.