Выбрать главу

Guy de Maupassant

La farmisto

Barono du Treilles diris al mi:

— Ĉu vi volas veni por ke ni kune malfermu ĉasadon en mia farmobieno de Marinville? Vi min ravus, mia kara! Cetere mi estas tute sola. Tiu ĉasejo estas tiel maloportune atingebla, kaj la domo, kie mi tranoktas, tiel primitiva, ke mi vere povas kunvenigi tien nur plej intimajn amikojn.

Mi akceptis.

Ni do foriris en la sabato per la trajno direkte al Normandio. Ĉe la stacidomo de Almivare ni envagoniĝis. Barono René tuj montris al mi kamparan, benkohavan veturilon jungitan al timema ĉevalo retenata de alta kamparano kun blankaj haroj, kaj li diris:

— Jen nia transportilo, mia kara.

La viro etendis la manon al sia mastro kaj la barono premis ĝin varme, demandante:

— Nu, mastro Lebrument, kiel vi fartas?

— Ĉiam same, s'joro barono.

Mi supreniris en tiun por-kokidan kaĝon almetitan sur du ekstermezurajn radojn, kaj la juna ĉevalo post subita ekpaŝo malantaŭen foriris galopante, nin skuante kaj ĵetante en la aeron kiel pilkojn; ĉiu reveno sur la lignan benkon faris al mi teruran doloron.

La kamparano ripetis per sia trankvila kaj monotona voĉo:

— Nu, nu, bele, Moutard, bele.

Sed Moutard apenaŭ obeis; ĝi kuretis kiel kaprido.

Niaj du hundoj malantaŭ ni en la malplena parto de la kaĝo estis stariĝintaj kaj ili flaris la ebenaĵan aeron, tra kiu pasis ĉasaĵaj odoroj.

La barono rigardis de malproksime per malgajaj okuloj la grandan normandan kamparon, ondan kaj melankolian, similan al vastega angla parko, ekstermezura parko, kie la kortoj de la farmobienoj ĉirkaŭitaj de du aŭ kvar arbo-vicoj kaj plenaj de fortikaj pomarboj, kiuj faras la domojn nevideblaj, montras ĝis la horizonto la perspektivojn de plenkreskaj arboj, boskoj kaj densaj vegetaĵoj, kiajn serĉas la artistaj ĝardenistoj, kiam ili skizas princajn bienojn. Kaj René du Treilles subite murmuris:

— Mi amas tiun ĉi teron; mi havas ĉi tie mian pradevenon.

Li estis normando pursanga, alta kaj larĝa, iomete dikventra, ido de l' malnova aventurista raso, kiu forveturis ŝipe por fondi reĝolandojn sur la bordoj de ĉiuj oceanoj. Li havis proksimume kvindek jarojn, eble dek jarojn malpli ol la farmisto, kiu nin kondukis. Tiu estis malgrasulo, kamparano farita nur el ostoj kovritaj de senkarna haŭto, tia viro, kiu vivas unu jarcenton.

Post duhora veturado sur ŝtonplenaj vojoj tra tiu ebenaĵo verda kaj ĉiam egala, la veturilaĉo eniris en unu el la pomarbaj kortoj, kaj ĝi haltis antaŭ malnova kaj malplena konstruaĵo, kie maljuna servistino atendis apud juna kampara knabo kaptonta la ĉevalon.

Oni eniris en la farmobienon. La fumkolora kuirejo estis alta kaj vasta. La kupraĵoj kaj fajencaĵoj brilis, lumigataj de la rebriloj el la fajrejo. Kato dormis sur seĝo; hundo dormis sub la tablo. Oni flaris tie la lakton, la pomon, la fumon, kaj tiun nenomeblan odoron de l' malnovaj kampardomoj, odoron de l' tero, de la muroj, de la mebloj, odoron de la renversitaj supoj, de l' malnova lavado kaj malnova loĝantaro, odoron de l' bestoj kaj homoj miksitaj, de la aĵoj kaj estuloj, odoron de l' tempo, de l' tempo pasinta.

Mi reiris eksteren por rigardi la korton. Ĝi estis tiel granda, plena de antikvaj pomarboj, tordaj kaj fortikaj, kaj ŝarĝitaj de fruktoj, kiuj falis en la herbon ĉirkaŭ ili. En tiu korto la normanda parfumo de la pomoj estis same forta kiel tiu de la florantaj oranĝarboj ĉe la sudaj marbordoj.

Kvar fagovicoj ĉirkaŭis tiun enfermitan bienon. Ili estas tiel altaj, ke ili ŝajnis atingi la nubojn ĉe tiu horo de la noktiĝo, kaj iliaj kapoj, kie pasis la vespera vento, movetiĝis kaj kantis senfinan kaj malgajan plendon.

Mi reiris en la domon. La barono varmigis al si la piedojn kaj aŭskultis sian farmiston, kiu parolis pri la aferoj de la regiono. Li rakontis unue pri la geedziĝoj, la naskiĝoj, la mortoj, kaj nun pri la prezmalaltiĝo de la grenoj kaj la novaĵoj rilate la brutaron. Veularde (bovino aĉetita en Veules) naskis sian idon antaŭ la mezo de junio. La cidro ne estis tre bongusta en la pasinta jaro. Pli kaj pli la «abrikotaj» pomoj maloftiĝas en la regiono..

Kaj oni vespermanĝis. Bonan kamparan manĝon, simplan kaj abundan, longan kaj trankvilan. Kaj dum la tuta tempo mi rimarkis la specialan amikan familiarecon, kiu tuj frapis min ĉe la renkontiĝo de la barono kun la kamparano.

Ekstere la fagoj daŭrigis sian ĝemadon sub la ekpuŝoj de la nokta vento, kaj niaj du hundoj, enfermitaj en la stalo, ploris kaj hurlis laŭ malbonsigna maniero. La fajro estingiĝis en la granda kameno. La servistino estis foririnta por kuŝiĝi. Mastro Lebrument diris siavice:

— Se vi permesas, s'joro barono, mi nun enlitiĝos. Mi ne kutimas longe maldormi vespere.

La barono etendis al li la manon dirante: «Iru, amiko mia», kun tiel kora tono, ke mi demandis tuj post kiam la viro malaperis:

— Ŝajne tre sindona estas al vi tiu farmisto, ĉu?

— Pli ol tio, mia kara; estas dramo, malnova dramo tute simpla kaj tre malĝojiga, kiu min ligas al li. Jen cetere la historio…

Vi ja scias ke mia patro estis kavaleria kolonelo. Li havis antaŭe kiel ordonaton ĉi tiun viron, nun maljunulon, filon de farmisto. Kaj poste, kiam mia patro mem eksiĝis de l' servado, li reprenis kiel serviston tiun ĉi soldaton, kiu estis proksimume kvardekjara. Mi, mi havis ĉirkaŭ tridek jarojn. Mi loĝis tiam en nia kastelo ĉe Valrenne apud Caudebec-en-Caux.

En tiu tempo la ĉambristino de mia patrino estis unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni iam vidis, blonda, vigla, sprita, svelta kaj ruzeta, vere servistina tipo nuntempe malaperinta.

Nu, okazis ke la servisto de paĉjo, la iama soldato, la maljuna farmisto, kiun vi ĵus vidis, ekamis tiun knabinon; li ekamis ŝin freneze, terure, ĝis nesupozebla grado. Unue oni rimarkis ke li ĉion forgesas, ke li plu pensas pri nenio.

Mia patro ripetis al li senĉese:

— Nu, Johano, kia vi fariĝis? Ĉu vi estas malsanu?

Li respondis:

— Ne, ne, s'joro barono. Mi havas nenion.

Li malgrasiĝis; kaj li rompis glasojn dum li servis ĉetable kaj li lasis fali telerojn. Oni kredis lin trafita de nervmalsano kaj oni venigis la kuraciston, kiu erare diagnozis la simptomojn de spinmedola afekcio. Tiam mia patro, ege zorgema pri sia servisto, decidis sendi lin en resanigejon. La viro aŭdinte pri tio konfesis.

Li elektis iun matenon, dum lia mastro sin razis, kaj kun hezita voĉo ekparolis:

— S'joro barono…

— Knabo mia.

— Kion mi bezonus ja ne estas drogoj…

— Ha! Kion do?

— Estas la geedziĝo.

Mia patro surprizite turniĝis:

— Kion vi diras? Kion vi diras?

— Estas la geedziĝo.

— Ĉu la geedziĝo? Ĉu vi do estas, ĉu vi do estas… enamiĝinta… ŝercemulo?

— Tiel estas, s'joro barono.

Kaj mia patro ekridis kun tiom da malmodero ke mia patrino krie demandis tra la muro:

— Kion vi do havas, Gontran?

Li respondis:

— Venu ĉi tien, Katarino.

Kaj post kiam ŝi eniris, li rakontis al ŝi kun okuloj plenaj de larmoj de gajeco, ke lia stulta servisto estas tutsimple amomalsana.

Anstataŭ ridi panjo montris kortuŝiĝon.

— Kaj kiun vi do amas, knabo mia?

Li deklaris senhezite:

— Luizon, baronina Moŝto.

Kaj panjo aldonis grave:

— Ni klopodos aranĝi plej bone la aferon.

Luizo estis do vokata kaj pridemandata de mia patrino; kaj ŝi respondis ke ŝi tre bone scias pri la kora flamo de Johano, ke Johano plurfoje malfermis sin al ŝi, sed ke ŝi lin ne volas havi. Ŝi rifuzis diri la kialon.

Kaj du monatoj pasis, dum kiuj paĉjo kaj panjo ne ĉesis instigi la knabinon edziniĝi al Johano. Ĉar ŝi ĵuris, ke ŝi amas neniun alian, ne povis ekzisti serioza motivo por rifuzi. Paĉjo finfine venkis ŝian reziston per bela mondonaco; kaj oni instalis ilin kiel farmistojn sur la tero, kie ni troviĝas hodiaŭ. Ili forlasis la kastelon kaj mi ne plu vidis ilin dum tri jaroj.