Normojn oni rekonas. Belan parolon oni admiras kaj klopodas imiti – ĉar Esperanto, kiel ĉiuj lingvoj, havas sian «naturan» belon, kiu konformiĝas al la spirito de la lingvo. Kaj dum cent jaroj Esperanto havis abundajn oratorojn, aktorojn, radioprogramistojn kaj aliajn, kies prononcado de la lingvo estis kaj estas rigardata kiel imitinda.
La moderna teĥniko de radio, televido, facila internacia telefonado, sonbendoj kaj diskoj gramofonaj certigas, ke imitinda prononcado estas konebla de ĉiuj lernantoj.
Multaj esperantistoj opinias, ke «plej bonan» prononcadon de la lingvo havas ofte jugoslavoj.
Ĉiukaze la esperantistoj ofte amuziĝas per ludo, kiu konsistas el la provo diveni, el kiu lando devenas nove renkontitaj samideanoj. Tiu ludo estas tre ofte vere malfacila, eĉ komike erariga.
Stabileco
La kreado de tute nova lingvo, kia estis Esperanto en la malfrua 19ª jarcento, kompreneble starigis apartajn problemojn. Aliaj lingvoj havis sian socian bazon, kiu donis firmecon al la lingvo, kaj historion pli aŭ malpli longan, al kiu oni povis sin turni por pravigi sian uzadon de la lingvo. Al Esperanto mankis ĉio simila, kaj fruaj esperantistoj multe diskutis pri tio, kiel povos evolui kaj disvolviĝi la internacia lingvo.
Kio ne mankis al Esperanto, tio estis homoj, kiuj deziris reformi la lingvon, ĝin plibonigi aŭ perfektigi laŭ sia propra persona vidpunkto. Al ili apenaŭ venus en la kapon trakti tiamaniere iun nacian lingvon, sed por ili la internacia lingvo estis projekto. Tiaj homoj ne komprenis, ke la plej grava celo de la lingvo estas praktika uzado por tutmonda komunikiĝo, kaj ke ĉia dubeco pri la fidindeco de la proponitaj formoj nur malhelpus la realigon de tiu celo. Lernantoj devis esti certaj, ke ili ne devos relerni iun reformitan Esperanton.
Zamenhof tre bone komprenis, ke lia lingvo devas havi la eblecon evolui. Li sciis, ke neniu lingvo povas resti senŝanĝa. Lingvo senŝanĝa estas mortinta lingvo. Sed en naciaj lingvoj la ŝanĝiĝoj okazas surbaze de firma fundamento, nome la strukturo kaj gramatiko, kiujn la lingvo ricevis de la historio. Li do vidis, ke eventualaj ŝanĝiĝoj en Esperanto nepre ne devos ŝanĝi la strukturon kaj gramatikon de tiu lingvo. Novaĵoj povu ekzisti apud la malnovaj formoj, ĝis la praktiko montros, kiu el ili estas preferinda. Neniu novaĵo kontraŭu ekzistantan formon. Ekzemple, iuj reformemuloj preferis pluralan finaĵon ‑i anstataŭ -oj, sed enkonduki tion estus neeble, ĉar la finaĵo ‑i jam havis alian signifon.
Kiel solvi la problemon? Kiel havigi al Esperanto tiun bazon, similan al aliaj lingvoj, kiun Esperanto tiam ankoraŭ ne havis?
En 1905 Zamenhof eldonis la Fundamenton de Esperanto, kaj per Deklaracio akceptita de la 1ª Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer samjare tiu libro estis proklamita «netuŝebla bazo de Esperanto, en kiu neniu rajtas fari kian ajn ŝanĝon». Tio estis la saĝa solvo, kiu certigis al la lingvo ĝian estontecon. La Fundamento konsistas el kvar partoj. Unue, Antaŭparolo, en kiu Zamenhof klarigas, kial la verko estas absoluta kondiĉo por la unueco de la lingvo. Due, la Gramatiko de la lingvo, en kiu la 16 reguloj estas koncize prezentitaj. Trie, Ekzercaro, zorge gradigita, kiu kompletigas la gramatikon kaj montras ĝian aplikon. Kvare, Universala Vortaro, kiu entenas la 1800 unuajn esperantajn radikojn, kun traduko en kvin lingvoj.
Sur la netuŝebleco de la Fundamento konstruiĝis tiu tutmonda lingvo, kiu en 1987 iĝis centjara. La reformemuloj, kiuj ne komprenis la signifon kaj gravecon de tiu principo, forlasis la movadon, preferante Idon – reformitan Esperanton, kiu mortis pro tio, ke Fundamento al ĝi mankis – kaj fondiĝis UEA, dediĉita al praktika uzado de la internacia lingvo.
La Akademio de Esperanto de tempo al tempo oficialigis novajn vortojn, eĉ afiksojn, aŭ alimaniere rekonis la evoluon de la lingvo. Sed ankaŭ la Akademio rekonas kiel sian ĉefan taskon respekti kaj gardi la Fundamenton. La genio de Zamenhof certigis, ke evoluo povas okazi – sen detruo de la lingva fundamento.
5: Tre konciza historio de la Esperanto-Movado
La historio de la Esperanto-movado estas tre interesa kaj kelkrilate miriga studobjekto. Ĝi estas ankaŭ komplika, ĉar ĝi ampleksas pli-malpli la tutan mondon, kaj la sorto de la lingvo kaj de la esperantistoj tre ofte dependis de apartaj registaroj kaj de politikaj cirkonstancoj. Iuj registaroj kuraĝigis Esperanton, aliaj persekutis la esperantistojn kaj malpermesis la movadon. Oni povas facile imagi la efikon de du mondmilitoj al movado celanta internacian kunlaboradon kaj – implicite, se ne eksplicite – tuthomaran fratecon. La fakto, ke la lingvo Esperanto travivis la mondmilitojn, atestas pri la forta realeco de ĝia fundamenta ekzistorajto, kaj pri la valoro de la konceptoj, kiujn ĝi reprezentas.
Pro tiuj komplikeco kaj amplekso, do, estas eble ĉi tie nur skizi la ĉefajn konturojn de ĝiaj progresoj kaj malprogresoj dum la pasinta jarcento.
Zamenhof eldonis proprakoste sian Unuan Libron en julio 1887. Ĝi estis tute modesta broŝureto, kaj al Zamenhof mankis, ekzemple, propra presorgano aŭ alia konkreta rimedo por vaste diskonigi ĝian ekziston. Li dissendis ĝin al la gazetaro, al diversaj kluboj, kaj al konataj individuoj. Kiel komenciĝo ĝi estis sufiĉe modesta.
Tamen jam antaŭ la komenciĝo de 1888 Zamenhof ricevis surprize multajn promesojn ellerni la lingvon, kaj la unuaj mil esperantistoj estis registritaj ĝis 1889.
En decembro 1888 transiris al Esperanto la grava volapuka klubo en Nurnberg, Germanujo, kaj fariĝis la unua Esperanto-klubo en la mondo. En septembro 1889 ĝi fondis la unuan Esperanto-gazeton, La Esperantisto. Tion la esperantistoj jam tre bezonis, por kontaktigi ilin unu kun aliaj, kaj por liveri modelajn tekstojn en la nova lingvo kaj unuecigi la stilon de la plejparte izolitaj adeptoj.
Fine de 1890 Zamenhof transprenis la eldonadon, sed en decembro 1891 li trovis sin tiel senmona, ke li devis anonci ĉesigon de la revuo. Tia bato eventuale mortkondamnus la lingvon. Feliĉe, intervenis germano, W. Trompeter, kiu garantiis la necesan monon, kaj efektive savis la burĝonantan lingvon.
Tamen en 1895 la cara cenzuro malpermesis la gazeton en Ruslando, tiel ke La Esperantisto perdis tri kvaronojn de sia abonantaro. Tio estis la unua, kaj neniel la lasta, el la registaraj-politikaj atencoj kontraŭ Esperanto, kaj, rezulte, Zamenhof devis ĉesigi la eldonadon.
Sed la situacio post pluaj kvar jaroj (la lingvo estis tiam nur ok jarojn aĝa!) estis jam multe pli esperiga ol en 1891. Estis oficiale registritaj 3602 esperantistoj; estis eldonitaj 47 lernolibroj kaj vortaroj, en 19 lingvoj; estis eldonitaj eĉ 12 literaturaj verkoj, ne nur tradukitaj sed ankaŭ originale verkitaj, el kiuj la ĉefa estis mirinda traduko de la ŝekspira Hamleto far Zamenhof mem. Tiu traduko estas tiel matura kaj tiel arte bela, ke ĝi restas plene valida kaj plene leginda ĝis hodiaŭ. Ĝi ankaŭ starigis en 1894 lingvajn kaj stilajn kriteriojn imitindajn de aliaj tiamaj verkemuloj.
Cetere, la praktika utiligo de Esperanto jam komenciĝis, en la formo de vojaĝoj, dum kiuj la lingvo ludis seriozan rolon. Ekzemple, en 1895 du svedoj vojaĝis tra Rusujo, Tukujo, Rumanujo, Aŭstrujo, Hungarujo kaj Germanujo, kontaktiĝante kun lokaj esperantistoj. Tiaj vojaĝoj donis faktan pruvon pri la taŭgeco de la parola lingvo.
Malfacile imagebla por hodiaŭaj esperantistoj estas la etoso kaj efiko en tiuj pioniraj tagoj. Jarojn poste la franco Carlo Bourlet priskribis sian propran sperton:
Tuj aperas antaŭ miaj okuloj la fantoma bildo de maldika, pala viro kun longaj blondaj haroj, maldensa flava barbeto kaj fikse rigardantaj bluaj okuloj: Seleznjov!
Tiu asketo, kun sia longa, griza palto, kies kolumo estis ĉiam levita, estas la unua eksterlanda Esperantisto, kun kiu mi parolis en Esperanto. Mi bone memoras la festeneton en la Café Voltaire, kiun ni organizis, en Oktobro 1902, je lia honoro, lian flaman parolon, la fluantecon de lia esprimado, kiu tute mirigis nin.