Tiel la abundeco de tradukoj (el cento da lingvoj) en Esperanto grave kontribuas al la kultureco de la esperantistoj. Ili havas sian Biblion, ili havas sian Hamleton, ili havas sian Dian Komedion, ktp; ne mankas al ili la literaturaj fontoj, sur kiuj baziĝas la eŭropa kulturo. Krom tio, ili havas sian Manjoo-Shuu, sian Librokonstantaĵon pri fila pieco, sian Japanan kronikon, sian Bhagavad-gita, ktp; ne mankas al ili la literaturaj fontoj, sur kiuj baziĝas la aziaj kulturoj. Ili havas sian Ŝtaton kaj revolucion, sian Komunistan manifeston, sian Koranon, siajn Spiritajn ekzercadojn de Sankta Ignacio, ktp; ne mankas al ili la filozofiaj bazoj de la politika kulturo kaj la religia kulturo. Aldone, la kultura fono de Esperanto ne konstruiĝis sole sur la konataj mondfiguroj, sur Ŝekspiro kaj Dante kaj Konfucio, sed ankaŭ sur la hungaro Petőfi, la ĉeĥo Havlíček Borovský, la estonino Marie Under, la bulgaro Vazov, k.a., figuroj alie preskaŭ nekonataj ekster la propra lingva teritorio. Kiom da angloj, kiuj kalkulas la Paradizon Perditan de Milton kaj la Dian Komedion de Dante inter siaj kulturaj riĉaĵoj, konas la apenaŭ malpli gravan Tragedion de l’ homo de Madách, kiun la kultura esperantisto ankaŭ akiris en sian panteonon? Kaj en la originala literaturo de Esperanto reaperas la kulturaj figuroj kaj la kulturaj. nomoj, kiuj revekas en kulturhomoj tiom da interdependado de aludoj kaj ideoj: komunaj vortoj en Esperanto estas la donkiĥoto kaj la donĵuano; ni konas Ŝimŝon kaj la dion Zeŭso.
Ni revenos al la afero kulturo en alia ĉapitro. Sed ni konstatu jam nun, ke la lingvo Esperanto posedas literaturon riĉan, valoran kaj el certa vidpunkto unikan. Tiu literaturo estas firma kulturbazo de la internacia solidareco de esperantistoj.
7: Kiel utiligi ĝin?
Multaj homoj – inkluzive de pli ol 150 elektitaj anoj de la nuna brita parlamento – subtenas kaj apogas Esperanton laŭ vidpunkto principa, t.e. ili konscias pri la lingva ĥaoso kaj opinias, ke Esperanto efike kontribuas al solvado de la lingvaj problemoj. Ne necesas ellerni ĝin por aprobi ĝin.
Sed pli multaj homoj interesiĝas pri lernado de la lingvo kaj evidente starigas al si la demandon: kial ĝuste mi ellernu ĝin? kiel mi poste povos utiligi ĝin? Se oni lernas fremdan nacian lingvon, oni almenaŭ scias, kie trovi parolantojn de tiu lingvo kaj kien sin turni por kontaktiĝi kun ili. Sed kion fari en la kazo de Esperanto?
Iuj homoj – filatelistoj, radioamatoroj k.s. – kvazaŭ havas jam pretan motivon utiligi internacian lingvon por plivastigi siajn kontaktojn en la mondo. Aliaj eble ne tiel klare antaŭvidas eventualan profiton.
Unue, kiel renkonti Esperanto-parolantojn? Iam loka ĵurnalisto intervjuis en Skotlando hispanan esperantiston. (La intervjuo devis okazi en Esperanto kun interpretisto, ĉar la hispano ne scipovis la anglan.) La ĵurnalisto demandis: «Se vi promenus laŭ la ĉefstrato de Edinburgo, kiom da esperantistoj vi verŝajne renkontus?» La demando implicis negativan respondon, kiu montrus la senutilecon de Esperanto.
La hispano respondis: «Proksimume same tiom, kiom mi renkontus, kiuj scipovus la hispanan».
Se vi portas verdan stelon (bedaŭrinde tiu kutimo ŝajnas malaperanta) kaj vojaĝas, povas okazi de tempo al tempo, ke nekonato alparolos vin en Esperanto. Tio plurfoje okazis al la nuna aŭtoro: ekzemple, en sudfranca turisma urbo prezentis sin profesia gvidisto, kiu ĉiĉeronis ankaŭ en Esperanto.
Sed kompreneble, oni ne povas dependi de hazardaj renkontiĝoj.
Interne de iu lando oni povas kontaktiĝi kun kluboj, grupoj kaj individuaj samideanoj pere de la landa Esperanto-asocio. Kiam ne ekzistas landa asocio, oni devas turni sin al internacia organizaĵo, kiel ekz‑e UEA. Taŭgaj adresoj ĝenerale troveblas, aŭ devus troviĝi, en lernolibroj k.s.
Kiu sin turnas al UEA kaj aliĝas, tiu disponas pri la t.n. delegita reto. En la Jarlibro troveblas adresaro de Esperanto-delegitoj en la tuta mondo. Ne ĉiu esperantisto estas delegito: principe en ĉiu urbo kaj vilaĝo, kie ekzistas esperantistoj, unu el ili nomiĝas la delegito (eventuala kun vicdelegito), kies volontula tasko estas servi al aliaj esperantistoj. Evidente tiu servado estas morala: oni ne rajtas postuli de delegito servojn nerespondecajn aŭ ĝenajn.
Sed en la kadro de normalaj interhomaj rilatoj, la ekzisto de tiu delegitaro signifas, ke en fremda lando aŭ loko la esperantistoj ĉiam havas la eblecon kontaktiĝi kun enlandano, precipe en kazo de bezono. Plej diversaj estas la servoj plenumitaj kaj plenumataj de delegitoj, ekde helpo trovi tranoktejon ĝis interpretado ĉe kuracisto. Tre ofte vojaĝantoj estas eĉ «transdonitaj» de unu al alia delegito en diversaj urboj sur ilia vojo.
La ĉefa valoro, eble, de la delegitaro estas tio, ke esperantisto malofte devas senti sin sola kaj izolita en fremda lando. Li aŭ ŝi konscias (minimume), ke en bezono li aŭ ŝi ĉiam havas iun al kiu sin turni.
Kune kun la delegitoj troviĝas ankaŭ t.n. fak-delegitoj, kiuj pretas helpi sur la tereno de sia specialaĵo (ankaŭ koresponde), ekz‑e: agrikulturo, arkeologio, arkitekturo, aŭtomobiloj, ekumenismo, fervojoj, geologio, lingvistiko, muziko ktp, ktp.
Alia ebleco por vojaĝantoj estas uzi la Pasportan Servon starigitan de TEJO, la monda junulara organizaĵo de la esperantistoj. Temas pri tio, ke esperantistoj en pli ol 50 landoj pretas akcepti vojaĝantojn en sian hejmon, ĉu por tranoktado, ĉu dum pli longa periodo. Garantiata estas senpaga dormloko; eventualaj manĝaĵoj estas afero de interkonsento kun la gastiganto. Precipe gejunuloj, kiuj kutime ne estas riĉaj, kaj kiuj ne bezonas luksajn hotelojn, multe utiligas tiun servadon. Reciproke la gastiganto renkontas eksterlandanojn kaj havas la plezuron utiligi sian posedon de la lingvo por senĝene interŝanĝi pensojn kaj spertojn pri plej diversaj temoj de komuna intereso.
Aldone al tio, esperantistoj en kelkaj landoj posedas proprajn feriodomojn, kiuj bonvenigas esperantistajn gastojn, kaj organizas feriosemajnojn. Ekzemploj estas Kastelo Greziljono en Angers, Francujo; Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds, Svislando; Internacia Esperanto-Kursejo en la Rodopi-montaro, Bulgarujo.
Ĉiujare okazas centoj da kongresoj, konferencoj, renkontiĝoj kaj feriosemajnoj organizitaj de esperantistoj por esperantistoj. Ilin oni reklamas kaj listigas en la Esperanta gazetaro. Se iu volas kaj disponas vojaĝrimedojn (eĉ bicikle iuj faris tion!), tiu povas dum granda parto de la jaro pasigi sian tempon inter esperantistoj diverslandaj. Entute, por la turismo Esperanto estas tre utila.
Se iu havas specialan intereson aŭ hobion, tiu plejofte havas la eblecon pere de Esperanto plivastigi internacie sian praktikadon de tiu intereso. Tre multaj estas la esperantistaj fakorganizaĵoj, kutime kun propra organo, kiuj kunligas entuziasmulojn diverslandajn. Kelkaj ekzemploj de tiaj grupoj estas: Universala Artista Ligo de Esperantistoj; Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista; Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj; Kristana Esperantista Ligo Internacia; Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj; Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj; Universala Medicina Esperanto-Asocio; Internacia Naturista Organizo Esperantista; Internacia Scienca Asocio Esperantista; Skolta Esperanto-Ligo; ktp, ktp.
Se koncize sumigi: homo, kiu havas neniun emon al internaciaj kontaktoj, neniel bezonas Esperanton, kiel li aŭ ŝi ankaŭ ne bezonas aliajn fremdajn lingvojn; sed al la homo, kiu havas emon kian ajn al internaciaj kontaktoj, Esperanto ne nur estas utila, sed iasence pli utilas ol aliaj fremdaj lingvoj pro sia multoble pli larĝa geografia distribueco.