Ankaŭ hejme oni povas utiligi Esperanton kaj vivteni sian scipovon pri la lingvo. Finfine, la plimultaj el ni restadas hejme pli multe ol ni vojaĝas, kaj ni rajtas demandi, kiel ni agu por ne perdi pro neŭzado tiun regon de lingvo, kiun ni volas apliki dumvojaĝe.
Nu, oni povas ĉiutage aŭskulti radioprogramojn en Esperanto. Inter stacioj aktuale dissendantaj tiajn programojn troviĝas ekz‑e Radio Wien, Radio Pekino, Radio Roma, Radio Vatikana, Radio Zagreb, Pola Radio, Radio Svisa. Ne temas nur pri novaĵoj aŭ informprogramoj, sed plejofte ankaŭ pri kulturaj programoj. Plej gravaj estas Pola Radio kaj Radio Pekino, kiuj ĉiutage dissendas pli ol du horojn en la internacia lingvo.
Ekzistas ankaŭ diversaj magnetofonaj servoj, kiuj liveras interesajn sonbendojn en Esperanto. Gramofonaj diskoj estas haveblaj, krom sonbendoj, el diversaj landoj de la mondo. Filmoj, plejofte turismaj, ekzistas kun Esperanta komentario, kaj estas montrataj en kluboj kaj kongresoj.
Ni jam aludis al cento da revuoj kaj ĵurnaloj, kiujn oni povas aboni.
Kompreneble, perfekta rimedo por ekzerci sin pri la lingvo, kaj samtempe profiti sian lingvokonon, estas la internacia korespondado. Sennombraj estas la vivlongaj amikecoj, kiuj kreiĝis per korespondado en Esperanto. Estas facile kontaktiĝi kun simpatiuloj kie ajn en la mondo; preskaŭ ĉiuj Esperantaj revuoj presigas anoncetojn de korespondemuloj; UEA kaj diversaj aliaj organizaĵoj havas Korespondan Servon servantan por kontaktigi la homojn laŭ iliaj deziroj. Kiu volas, tiu povas ĉiutage utiligi tiel Esperanton.
Resume, la studanto disponas pri normalaj rimedoj kaj materialoj por konservi kaj plibonigi sian posedon de Esperanto. La kontrasto kun aliaj fremdaj lingvoj troviĝas en tio, ke la tempo dediĉita al Esperanto rezultigas pli profundan posedon de la lingvo, ol simila tempo dediĉita al alia lingvo; kaj la lernita lingvo estas uzebla sur geografie multe pli diversa proporcio de la tersurfaco.
Tiu konkludo ne supozigu, ke la esperantistoj kontraŭas studadon de aliaj lingvoj. Male, tre multaj el ili estas poliglotoj; por multaj la studado de Esperanto vekis intereson pri tiu aŭ alia lingvo (eble malpli disvastigita ol la «grandaj» lingvoj), kiun oni studis ankaŭ. Ĝuste esperantistoj forte kontraŭas diskriminaciojn flanke de la «grandaj» lingvoj kontraŭ la «malgrandaj», kaj apogas la koncepton de lingva egalrajteco, kiu estas fundamenta homa rajto.
Fine – vi eble fariĝos unu el tiuj, kiuj geedziĝis kun alilanda esperantist(in)o, kaj uzadas Esperanton kiel la familian lingvon! Eble ankaŭ viaj infanoj estos esperantistoj denaskaj! Sed tio, kompreneble, ne estas deviga…
8: Kultura demando
Dum la pasintaj cent jaroj, kontraŭuloj de Esperanto devis konstante ŝanĝadi siajn argumentojn, ĉar iom post iliaj teoriaj antaŭdiroj montriĝis falsaj. La lingvo ne disfalis en dialektojn; ĝi ne rigidiĝis; oni kreis literaturon en ĝi; ĝi kapablas traduki la plej diversajn tekstojn, ktp, ktp. Do nuntempe tiuj aspirantoj plejofte kutimas aserti: al Esperanto mankas kulturo.
Ke Esperanto malhavas kulturon nacian, tio estas evidenta. Finfine, ĝia rolo estas ĝuste transcendi kulturojn naciajn, funkcii kiel ponto inter ili. Sed kulturoj ekzistas, kiuj ne estas nacibazitaj – elstaraj ekzemploj estas kulturoj kristana, islama, juda. Aŭ nigrula kulturo en Usono (kiu serĉas radikojn en iama Afriko). Esperantistoj, laŭ tiu senco, havas propran kulturon, ĉar ili posedas komune historion, literaturon, proverbaron, heroojn kaj martirojn.
Tiu esperantista kulturo estas iasence inverso de la kulturoj naciaj. Kulturoj estas artefaritaj, laŭ tiu senco, ke kiu ajn homgrupo povas pretendi kulturon, konsistan el tiuj faktoroj, kiuj kunligas la grupon kaj malsimiligas ĝin al ĉiuj aliaj homgrupoj. Kulturoj neniel estas konstantaj, neŝanĝiĝantaj; male, ili ŝanĝiĝas la tutan tempon. Por tion konstati, oni devas nur rigardi la «saman» kulturon kun interspaco de, ekzemple, kvindek jaroj. En la larĝa perspektivo de la historio, kulturgrupoj formiĝas kaj ankaŭ malaperas, laŭ la ŝanĝiĝantaj sociaj cirkonstancoj. Interne du iu nacio ekzistas ankaŭ diversaj klaskulturoj: la kulturo de havenlaboristo tre malsimilas la kulturon de universitata profesoro.
Kulturgrupoj ĝenerale identigas sin per emfazo de diferencoj, tiuj faktoroj, kiuj apartigas ilin disde aliaj grupoj. Pro tio, interne de nacioj, kreiĝas diversaj slangoj (t.e. gruplingvoj); pro tio la junularo, ekzemple, emas vestiĝi en aŭdaca aŭ nekonvencia maniero (por emfazi sian diferencon disde la pliaĝuloj); pro tio, cetere, entute ekzistas uniformoj (por identigi grupon kiel grupon, kaj kaŝi individuajn diferencojn). Pro tio, ĉefe, la nacio vartas siajn karakterizajn trajtojn.
Sed la kulturo de la esperantistoj emfazas similecojn inter ĉiuj homoj. Ĝi baziĝas sur universalaĵoj: amo, pacemo, mortotimo, malsato kaj sato, aspirado, morala sento, amoro – unuvorte, sur la komuna homeco. Laŭ tiu vidpunkto, naciaj apartaĵoj estas nur interesaj variantoj de la baza aŭ fundamenta homa modelo. Eblas pretendi, ke tia kulturo estas «natura», ĉar la universalaĵoj troviĝas en la homoj denaske, dum aliaj kulturoj, inkluzive la naciajn, estas akirataj pere de gepatroj, samaĝuloj kaj – precipe – instruistoj. Ĉiuokaze, tuthomara kulturo estas almenaŭ minimume tiel valora kaj vivkapabla kiel kulturoj pli limigitaj, kiel ekzemple la naciaj.
Kaj emfazendas, ke ekzistas nenia kontraŭdiro inter tiuj du specoj de kulturo: unu homo, se li ne estas ŝovinisto, povas tute bone esti samtempe naciano kaj homarano. Tion klare emfazis Zamenhof en parolado en Guildhall, Londono:
«La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj. Ĉar tiuj esperantistoj, kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj, kaj ĉar laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia, tial ni laŭ ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistoj ne amas sian patrujon. Kontraŭ tiu ĉi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro! Dum la pseŭdo-patriotismo, t.e. la genta ŝovinismo, estas parto de tiu komuna malamo, kiu ĉion en la mondo detruas, la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo, kiu ĉion konstruas, konservas kaj feliĉigas. La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si.»
Tamen, kio pri tiuj, kiuj ne interesiĝas pri kulturo propre Esperanta: ĉu ankaŭ por ili Esperanto estas kulture valora?
Pere de Esperanto la homo havas aliron al tre larĝa gamo de kulturoj naciaj. Ni jam aludis al la tradukita literaturo, kiu estas je lia dispono, kiu ebligas ekkoni kulturojn eĉ tre fremdajn. Krom tio, per kontaktoj kun indiĝenaj esperantistoj li havas unikan eblecon studi naciajn kulturojn laŭ sia elekto, kun minimuma ebleco de erariĝo pro miskomprenoj. Oni povus citi centojn da okazoj, kiam kultura esploristo sukcesis akiri pere de enlandaj esperantistoj plej esoterajn informojn (tradukojn kaj studmaterialojn), kiujn li ricevus – se entute li sukcesus – alimaniere nur per grandaj elspezoj de tempo kaj eventuale mono.
Estas tro facile, subtaksi la kulturajn atingojn de la internacia lingvo. Al tio kontribuas ia lingva snobismo, kiu, kiel ĉiuj snobismoj, estas false fundamentita.
Nomindekso
Kursive indikitaj mortodatoj estas aldonitaj ĉe reeldono en 2024. — Red.
AULD, William (1924–2006). Skoto. Poeto, eseisto, redaktoro. Ĉefaj verkoj: La infana raso (poemo); Humoroj (poemaro); Pri lingvo kaj aliaj artoj (eseoj). Multe tradukis, inkluzive de la sonetaro de Shakespeare.