Выбрать главу

Por etendi sian prizorgon al ĉiuj kreitoj, Dio do ne bezonas ĵeti sian rigardon desupre de la senfinaĵo; por esti de li aŭskultataj, niaj preĝoj ne bezonas trakuri la spacon, nek esti dirataj per tondra voĉo, ĉar, pro tio ke li ĉiam apudas al ni, niaj pensoj eĥas en li. Niaj pensoj estas kvazaŭ la sonoj de sonorilo, kiuj vibrigas la ĉirkaŭan medion.

- Ni tute ne pensas materiigi Dion; la bildo pri ia universa, inteligenta fluido evidente estas nenio alia, ol komparo taŭga por doni pri Dio ideon pli ĝustan ol tiu de la pentraĵoj, kiuj lin prezentas sub la formo de homa figuro. Gi celas komprenigi la eblon, kiun havas Dio ĉie esti kaj pri ĉio okupiĝi.

- Ni konstante havas antaŭ la okuloj iun ekzem- plon, kiu povas doni al ni ideon pri la maniero, kiel la agado de Dio povas efiki sur la plej internajn partojn de ĉiuj estaĵoj kaj, sekve, pri la maniero, kiel venas al li la plej subtilaj impresoj de nia animo. Tiun ekzemplon ni ĉerpis el instruo, kiun Spirito liveris pri la temo.

- "La homo estas malgranda mondo, en kiu la Spirito direktas kaj la korpo estas direktata. En ĉi tiu universo, la korpo prezentas ian kreaĵon, kies Dio estas la Spirito. (Komprenu, ke ĉi tie temas nur pri analogio, ne pri identeco). La membroj de tiu korpo, la diversaj organoj, kiuj ĝin konsisti- gas, la muskoloj, la nervoj, la artikoj prezentas aliajn materiajn individuojn, se oni tiel povas diri, lokitajn en apartaj punktoj de la korpo. Kvankam estas granda la nombro de ĝiaj konsisti- gaj partoj, tiel malsamaj kaj variaj laŭ ilia naturo, tamen neniu pridubas, ke ne povas ekesti movoj nek impresoj, ie ajn en tiu korpo, sen ke la Spirito tion konscius. Cu okazas diversaj sensacoj samtempe en pluraj lokoj? La Spirito ĉiujn sentas, distingas, analizas, al ĉiu difinas la koncernan kaŭzon kaj ties lokon de agado pere de la perispirita fluido.

"Analoga fenomeno okazas inter la kreaĵaro kaj Dio. Dio estas ĉie en la Naturo, same kiel la Spirito estas ĉie en la korpo. Ciuj elementoj de la kreaĵaro estas en konstanta rilato kun li, same kiel la ĉeloj de la homa korpo estas en senĉesa kontakto kun la spirita estaĵo. Neniu motivo do ekzistas, por ke samklasaj fenomenoj ne fariĝu sammaniere, en unu kazo kaj en la dua.

"Iu membro moviĝas: la Spirito ĝin sentas; iu kreito pensas: Dio ĝin scias. Ciuj membroj moviĝas, la diversaj organoj ekvibras: la Spirito sentas ĉiun manifestiĝon, ilin distingas kaj lokalizas. La diversaj kreaĵoj, la diversaj kreitoj sin ekmovas, pensas, diversmaniere agas: Dio ekscias ĉion okazantan kaj al ĉiu difinas tion, kio al li koncernas.

"El tio oni povas indukti la solidarecon inter la materio kaj la inteligento, la solidarecon inter ĉiuj estaĵoj de unu mondo, inter ĉiuj mondoj kaj, fine, inter ĉiuj kreaĵoj kaj Dio." (Quinemant, Pariza Societo, 1867.)

28. - Ni komprenas la efikon: tio jam signifas multon. De la efiko ni iras ĝis la kaŭzo, kies grandecon ni taksas laŭ la grandeco de la efiko. Sed al ni nealireblas tiel ĝia intima esenco kiel ankaŭ la esenco de nekalkulebla kvanto da fenomenoj. Ni konas la efikojn de elektro, varmo, lumo, gravito; ni ilin kalkulas, sed tamen ni ne konas la intiman naturon de la principo, kiu ilin estigas. Cu do estus pli racia la neado de la dia principo tial, ĉar ni ĝin ne komprenas?

- Nenio malhelpas, ke oni agnosku, kiel principon de la superega inteligento, unu ĉefan fokuson, kiu senĉese radius, inundante la Universon per siaj emanaĵoj, kiel la Suno per sia lumo. Sed kie troviĝas tiu fokuso? Jen kion povas diri neniu. Verŝajne ĝi ne estas fiksita en difinita punkto, kiel ankaŭ ne estas ĝia agado, kaj same verŝajne ĝi konstante trakuras la regionojn de la senfina spaco. Se simplaj Spiritoj estas nature dotitaj per la kapablo de ĉieestado, en Dio do tiu kapablo nepre devas esti senlima. Car Dio plenigas la Universon, oni ankaŭ povus akcepti, kiel hipotezon, ke tiu fokuso ne bezonas translokiĝi, ke ĝi formiĝas ĉie, kie ajn la superega volo rigardas konvena tiun formiĝon, pro kio oni povas aserti, ke ĝi troviĝas ĉie kaj nenie.

- Antaŭ tiaj nesondeblaj problemoj, nia racio devas sin teni humiliĝe. Dio ekzistas: tion ni ne povas pridubi. Li estas senfine justa kaj bona: jen lia esenco. Al ĉio li etendas sian prizorgon: ni tion komprenas. Nur nian bonon do li povas deziri, el kio sekvas, ke ni devas konfidi lin: jen la esenca afero. Koncerne la ceteron, ni atendu, ke ni indu lin kompreni.

La vido de Dio

31. - Se Dio estas ĉie, kial ni ne vidas lin? Cu ni lin vidos, forlasinte la Teron? Tiajn demandojn oni ĉiutage elmovas.

La unua estas facile solvebla: niaj materiaj vidorganoj havas limitajn perceptojn, kiuj ilin nekapabligas por la vido de certaj aferoj, eĉ se materiaj. Jen kial certaj fluidoj tute netrafe- blas por nia vidkapablo kaj por niaj esploraj instrumentoj, sed tamen ni ne pridubas ilian ekziston. Ni vidas la efikojn de la pesto, kaj tamen ni ne vidas la fluidon, kiu ĝin transportas; ni vidas la korpojn moviĝantaj sub la efiko de la gravita forto, sed ni ne vidas tiun forton.

- La spiritesencaj aferoj ne povas esti perceptataj de materiaj organoj; nur per la spirita vidkapablo ni povas vidi la Spiritojn kaj la aferojn de la nemateria mondo; nur nia animo do povas percepti Dion. Cu ĝi vidas lin tuj post la morto? Nur la transtombaj komunikaĵoj povas tion al ni instrui. Laŭ ili, ni ekscias, ke la vido de Dio estas privilegio de la plej elpurigitaj animoj kaj ke por tio tre malmultaj posedas, forlasinte sian materian envolvaĵon, la necesan gradon de senmateriiĝo. Ia banala komparo tion facile komprenebligos.

- Kiu troviĝas en la fundo de valo, droninta en densa nebulo, tiu ne vidas la Sunon. Sed ĉe la difuza lumo li konkludas, ke la Suno brilas. Se li supreniras la monton, tiam laŭmezure kiel li altiĝas, la nebulo fariĝas pli klara, la lumo ĉiam pli kaj pli viva, sed li ankoraŭ ne vidas la Sunon. Nur post kiam li altiĝis super la nebultavolo kaj ektrovas sin ene de perfekte pura aero, li vidas ĝin en ties tuta brilego.

Same okazas al la animo. La perispirita envolvaĵo, kvankam por ni nevidebla kaj nepalpebla, tamen estas, por la animo, efektiva materio, ankoraŭ tro maldelikata por certaj perceptoj. Tiu envolvaĵo malmateriiĝas laŭmezure kiel la animo morale altiĝas. La neperfektaĵoj de la animo kvazaŭ estas nebultavoloj neebligantaj al ĝi klaran vidon. La seniĝo je ĉiu neperfektaĵo signifas unu malplian makulon, sed nur post sia kompleta elpuriĝo, ĝi plene ekĝuas siajn fakultojn.

- Car Dio estas la plej altgrada spirita esenco, lin povas percepti, en ties tuta splendo, nur tiuj Spiritoj, kiuj atingis la plej altan gradon de senmateriiĝo. La fakto, ke la neperfektaj Spiritoj ne vidas lin, ne signifas, ke ili estas de li pli distancaj ol la aliaj; kiel la ceteraj Spiritoj, kiel ĉiuj estaĵoj de la Naturo, ili dronas en la dia fluido, same kiel ni dronas en la lumo; la sola kaŭzo estas, ke iliaj neperfektaĵoj efikas kvazaŭ vaporoj, kiuj lin kaŝas antaŭ ilia vidado. Kiam la nebulo fordisiĝos, ili vidos lian brilegon. Por tio, ili ne bezonos ascendi, nek serĉi lin en la profundaĵoj de la senfino. Post kiam la spirita vidado liberiĝos de la moralaj nebuloj, kiuj ĝin malklarigis, ili lin vidos ĉiuloke kie ajn ili troviĝos, eĉ sur la Tero, ĉar Dio estas ĉie.

- La Spirito elpuriĝas nur kun la la tempo, kaj la diversaj enkarniĝoj estas kvazaŭ alambikoj, en kies fundo li, en ĉiu fojo, restigas kelke da malpuraĵoj. Forlasinte sian korpan envolvaĵon, li ne tuj seniĝas je siaj neperfektaĵoj, kaj tio estas la kaŭzo, kial li postmorte ne vidas Dion pli ol dumvive; sed laŭmezure kiel ili elpuriĝas, ili havas pli klaran intuicion pri li. Ili ne vidas lin, sed lin pli bone komprenas: la lumo estas malpli difuza: Kiam iuj Spiritoj diras, ke Dio al ili malpermesas respondi al iu demando, tio ne signifas, ke Dio aperas al ili aŭ al ili direktas la parolon por preskribi aŭ malpermesi tiun aŭ tiun alian aferon, ne; sed ili sentas lin, ricevas la vibrojn de lia penso, same kiel okazas al ni koncerne la Spiritojn, kiuj nin envolvas en siaj fluidoj, kvankam ni ilin ne vidas.