La kurbiĝinta virino 337
La paralizulo de la lageto 338
Denaska blindulo 340
Multenombraj resanigoj faritaj de Jesuo 343
Poseditoj 345
Reviviĝoj 348
La filino de Jairo 348
La filo de la vidvino el Nain 349
Jesuo iras sur la akvo 351
Transfiguriĝo 352
Kvietigita ventego 353
Edziĝo en Kana 354
Multobligo de panoj 355
La fermentaĵo de la Fariseoj 356
La ĉiela pano 356
Tento de Jesuo 358
Miregindaĵoj okaze de la morto de Jesuo 360
Postmortaj aperoj de Jesuo 362
Malapero de la korpo de Jesuo 367
La antaŭdiroj laŭ Spiritismo
ĈAPITRO XVI - Teorio de la antaŭscio 371
ĈAPITRO XVII - Antaŭdiroj de la Evangelio 383
Neniu estas profeto en sia lando 383
Morto kaj pasiono de Jesuo 386
Persekutado al la apostoloj 387
Senpentaj urboj 388
Ruiniĝo de la Templo kaj de Jerusalem 388
Malbeno kontraŭ la fariseoj 390
Miaj vortoj ne forpasos 381
La bazangula ŝtono 392
Parabolo de la murdintaj vinberistoj 393
Unu grego, unu paŝtisto 395
Veno de Elija 397
Anonco de la Konsolanto 398
Dua veno de la Kristo 401
Antaŭsignoj 404
Viaj filoj kaj filinoj profetos 408
Lasta juĝo 409
ĈAPITRO XVIII - La tempoj estas venintaj 413
Signoj de l' tempoj 413
La nova generacio 430
APENDICO: Spiritismo aŭ Spiritisma Doktrino 437
Parolo de la tradukinto
"La Genezo, la Mirakloj kaj la Antaŭdiroj laŭ Spiritis- mo" konstituas la lastan, laŭ kronologia ordo, el la kvin fundamentaj libroj de la spiritisma revelacio, verkitaj de ties sistemiginto Allan Kardec, pseŭdonimo de la franca pedagogo Hippolyte Leon Denizard Rivail (1804-1869). Gi aperis en 1868, kiam jam respektinda movado kreskadis sub lia orienta- do kaj la influo de la aliaj, jam tre populariĝintaj, kvar fundamentaj verkoj, nome "La Libro de la Spiritoj" (1857), "La Libro de la Mediumoj" (1861), "La Evangelio laŭ Spiritismo" (1864), "La Ĉielo kaj la Infero" (1865).
Antaŭ ol sin fordoni al sia grava misio kiel kompilinto kaj sistemiginto de la revelacioj, kiuj fontis el la nevidebla mondo, Allan Kardec jam estis akirinta honoran reputacion kiel pedagogo, kun fekundaj, oficiale agnoskitaj, kontribuoj al la plibonigo de la instruado en Francio.
Pri la enhavo de ĉi tiu verko ni povas senhezite aserti ĝian kernan aktualecon, malgraŭ la fakto, ke, pro la progreso de la sciencoj de post ĝia apero en 1868, multaj ideoj, teorioj kaj principoj en ĝi prezentitaj devis cedi lokon al novaj formu- loj konstruitaj sur esploroj, observoj, sondoj teknike pli perfektaj. La aŭtoro mem, kun klarmensa antaŭvidemo, atentigas la leganton pri tio. Koncerne tamen la ekskluzivan, specifan kampon de la ankoraŭ ne agnoskita spiritisma scienco, ĉio spiras novecon, freŝecon, precipe logikecon kaj raciecon, car en "La Genezo" estas studataj la elementoj, kiuj donas konsiston al tiu nepre ekzistanta forto de la Naturo, nome la nevidebla mondo, de kiu ciu homo venas en la korpan mondon per la naskiĝo kaj al kiu nepre revenas per la morto, tiel longe ĝis li, per sencesa progresado, intelekta kaj precipe morala, eniras novan fazon de evoluado ne plu necesiganta sinsekvajn reenkarniĝojn en krudmateriajn planedojn.
Kontraŭflue al la tradiciaj religiaj skoloj, Allan Kardec rekonas la rolon de la Scienco en la formulado de la vera Genezo, laŭ la lego de la Naturo, sen tamen radikale forĵeti la antikvajn konceptojn kaj interpretojn, cefe tiujn de la Biblio, kiujn li rigardas envolvitaj en la alegorio kaj kaŝantaj superbe- lajn veraĵojn. Jenaj liaj asertoj, interalie, klare difinas, cirilate, unu el la karakterizaj trajtoj de la spiritisma revelacio: "Se la Religio rifuzas marŝi kun la Scienco, ci tiu marŝos sola", kaj "Religio, kiu, ec per unu punkto, ne kontraŭdirus la leĝojn de la naturo, ja neniel devus timi la progreson kaj estus do neatingebla".
Kvankam "La Genezo" aparte fokusigas tiun trajton, aŭ aspekton, sciencan de la Spiritisma Doktrino, en ĝi tamen estas elvolvitaj la aliaj, neapartigeblaj trajtoj, nome la filozofia kaj la morala, kiuj nature, konsekvence, elfluas el la por tiel diri "fizikaj" elementoj de la revelacio.
Kiel esperantisto-spiritisto, mi aparte ĝojas, ke la Brazila Spiritisma Federacio finplenumas, per ci tiu eldonaĵo, projek- ton , kiun ĝi iniciatis en la jaro 1946 per la aperigo de "La Libro de la Spiritoj", nome la publikigon, en Esperanto, de la tiel nomata Spiritisma Pentateŭko, konsistanta el la kvin fundamentaj verkoj de Allan Kardec. Tutkoran dankon mi esprimas do al tiu respekteginda, pli ol centjara Institucio, en la nomo de la esperantista mondo, al kiu gi faras bonajn servojn ekde de la jaro 1909,kiam ĝia oficiala organo, la revuo "Reformador", aperigis artikolon pri la Neŭtrala Internacia Lingvo, ties movado kaj idealoj.
Mi ankaŭ aparte dankas mian karan amikon kaj majstron, la kleran lingviston, tradukiston, kompetentan esperantiston, D-ron Benedicto Silva, el la brazila urbo S. Jose do Rio Preto (SP), kiu bonvole kaj sinofere kontrolis la tutan tradukon, tiel ebligante, ke ĝi aperu inda je la genia kreaĵo de D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof.
Rio de Janeiro (RJ), la 22-an de Majo 2002.
ENKONDUKO
AL LA UNUA ELDONO, PUBLIKIGITA EN JANUARO 1868
Ci tiu nova verko estas plia paŝo sur la tereno de la sekvoj kaj aplikoj de Spiritismo. Kiel montras la titolo, ĝia celo estas studi tiujn tri objektojn ĝis nun diverse interpretatajn kaj komentariatajn: la Genezon, la miraklojn kaj la antaŭdirojn, laŭ ties rilatoj kun la novaj leĝoj rezultantaj el la observado de la spiritismaj fenomenoj.
Du elementoj, aŭ, se oni volas, du fortoj regas la Universon: la spirita elemento kaj la materia elemento. El la simultana agado de tiuj du principoj fontas specialaj fenomenoj, kiuj memkompreneble neklarigeblas se oni unu el ambaŭ abstraktas, tute same kiel neklarigeblus la formiĝo de la akvo se oni abstraktus unu el ĝiaj konsistigaj elementoj, nome hidrogeno kaj oksigeno.
Elmontrante la ekziston de la spirita mondo kaj ties rilatojn kun la materia mondo, Spiritismo liveras la ŝlosilon por sennombra amaso da fenomenoj nekomprenataj kaj, ĝuste pro tio, rigardataj kiel neakcepteblaj por certa klaso de pensuloj. Svarmas tiuj faktoj en la Sanktaj Skriboj, kaj ja pro la nekona- do de la lego, ilin reganta, la komentariantoj sur ambaŭ kampoj ne sukcesis veni al racia solvo, car ĉiuj senĉese turniĝadis sur sama rondo de ideoj, unuj ignorantaj la poziti- vajn atingojn de la scienco, aliaj la spiritan principon.
Tiu solvo troviĝas en la reciproka agado inter la spirito kaj la materio. Vere ĝi senigas la plimulton de tiuj faktoj je ilia supernatura karaktero. Sed kio pli valoras: ilin akcepti kiel efikojn de la natura lego aŭ ilin malakcepti entute?Ilia absoluta forĵeto kuntrenus la forĵeton de la bazo mem de la konstruaĵo, sed ilin akcepti en ties ĉi-supra karaktero, nur forigante iliajn akcesoraĵojn, lasas sendifekta ĝian bazon. Jen kial Spiritismo revenigas tiom multe da personoj al la kredo pri veraĵoj, kiujn ili antaŭe rigardis simple utopiaj.