3. - La homo restis senpova por solvi la problemon pri la kreado ĝis la Scienco al li donis la ŝlosilon. Necesis atendi, ĝis la Astronomio malfermis la pordojn de la senfina spaco kaj permesis al li tien penetrigi sian rigardon; ĝis li povis, per la potenco de l' kalkulado, precizigi, kun rigora ekzakteco, la movon, la pozicion, la volumenon, la naturon kaj la rolon de la ĉielaj korpoj; ĝis la Fiziko al li malkaŝis la leĝojn pri la gravito, la varmo, la lumo kaj la elektro; ĝis la Kemio al li montris la transformiĝojn de la materio kaj la Mineralogio la materialojn konsistigantajn la globsupraĵon; ĝis la Geologio instruis lin legi, en la surteraj tavoloj, la laŭgradan formiĝon de la globo. La Botaniko, la Zoologio, la Paleontologio, la Antropologio devis inici lin en la devenon kaj en la sinsekvon de la organaj estaĵoj; per la Arkeologio li povis spuri la postsignojn de la homaro tra la aĝoj; unuvorte, ĉiuj sciencoj, sin reciproke kompletigante, alportis sian kontribuaĵon nepre necesan por la konado de la monda historio. Manke de tiuj kontribuaĵoj la homo havis kiel gvidon nur siajn unuajn hipotezojn.
Tial, antaŭ ol la homo ekhavis tiujn rimedojn de observado, ĉiuj komentariintoj pri la Genezo, kies racio renkontis la baron de materialaj neeblecoj, turniĝadis en unu sama cirklo kaj el ĝi ne povis eliri. Ili sukcesis nur tiam, kiam la Scienco malfermis la vojon, farante breĉon en la malnova konstruaĵo de la kredoj. De tiam ĉio ŝanĝiĝis: eltroviĝis la kondukanta fadeno kaj tuj glatiĝis la malfacilaĵoj. Anstataŭ ia imaga Genezo, stariĝis Genezo pozitiva kaj iagrade eksperi- menta; la kampo de la Universo etendiĝis ĝis la senfino; oni ekvidis la Teron kaj la astrojn grade formiĝi laŭ leĝoj eternaj kaj neŝanĝeblaj, kiuj pli bone atestas pri la grandeco kaj la saĝeco de Dio ol ia mirakla kreaĵaro, unufrape elirinta el la nenio, kvazaŭ tuj videbla ŝanĝiĝo, pro ia subita ideo de la Dia Estaĵo post eterna nenifarado. Car estas neeble koncepti la Genezon sen la donitaĵoj liverataj de la Scienco, oni povas laŭ la tuta vero aserti, ke: la Sciencon koncernas starigi la veran Genezon, laŭ la leĝoj de la Naturo.
- Ce la punkto, kiun ĝi atingis en la dek-naŭa jarcento, ĉu la Scienco solvis ĉiujn malfacilaĵojn de la proble- mo pri la Genezo?
Certe ne; sed estas nekontesteble, ke ĝi definitive disbatis ĉiujn ĉefajn erarojn kaj al ĝi starigis la esencajn fundamentojn surbaze de nerefuteblaj donitaĵoj. La ankoraŭ dubaj punktoj estas ĝustadire nenio alia ol pridetalaj aferoj, kies solvo, kia ajn ĝi estos en la estonteco, ne povos malutili al la tuto. Krom tio, malgraŭ la rimedoj, kiujn ĝi disponis, grava elemento al ĝi mankis ĝis nun, sen kiu la verko neniam povus kompletiĝi.
- El ĉiuj antikvaj Genezoj, la plej proksima al la modernaj sciencaj donitaĵoj, malgraŭ ĝiaj nun evidentigitaj eraroj, sendube estas tiu de Moseo. Kelkaj el tiuj eraroj estas eĉ pli ŝajnaj ol realaj kaj ja devenas, ĉu de malĝusta interpreta- do de certaj vortoj, kies primitiva signifo perdiĝis ĉe ilia pertraduka transpaso de unu lingvo al alia, aŭ kies senco ŝanĝiĝis kun la moroj de l' popoloj, ĉu ankaŭ de la alegoria formo esence propra al la orienta stilo, kiun oni prenis laŭlitere anstataŭ serĉi ties spiriton.
- La Biblio evidente enhavas faktojn, kiujn la racio, disvolvita de la Scienco, ne povus hodiaŭ akcepti, krom ankaŭ aliaj, kiuj impresas strange kaj abomene, pro tio, ke ili fontas el moroj, kiujn ni ne plu sekvas. Sed, krom tio, estus partiece ne agnoski, ke ĝi entenas grandajn kaj belajn aferojn. La alegorio tie okupas rimarkindan spacon kaj kaŝas sub sia vualo sublimajn veraĵojn, kiuj elmontriĝas se oni serĉas la fundon de la penso, ĉar tiam tuj malaperas la absurdaĵo.
Kial do oni ne pli frue levis tiun vualon? De unu flanko, pro la manko de lumoj, kiujn povus havigi nur la Scienco kaj ia sana filozofio, kaj, de alia flanko, pro la principo de la absoluta neŝanĝebleco de la fido, bazita sur tro blinda respekto al la litero, antaŭ kiu la racio devis sin klini, sekve do pro la timo kompromiti la strukturon de la kredoj, sidigitan sur la laŭlitera senco. Car tiuj kredoj deiris de unu primitiva punkto, oni timis, ke, en la okazo se rompiĝus la unua ero de la ĉeno, fine malligiĝus ĉiuj maŝoj de la reto; jen kial oni obstine tenis fermitaj la okulojn; sed oni ne evitas danĝeron fermante antaŭ ĝi la okulojn. Kiam konstruaĵo kliniĝas, ĉu ne estas pli pruden- te tuj anstataŭigi la malbonajn ŝtonojn per bonaj, prefere ol atendi, pro respekto al la malnoveco de la konstruaĵo, ke la malbono iĝu neriparebla kaj ke tiel oni estu devigita ĝin tute rekonstrui?
- Kondukante siajn esplorojn ĝis la internaĵoj de la Tero kaj la profundaĵoj de la ĉieloj, la Scienco nerefuteble elmontris la erarojn de la mosea Genezo, prenita laŭlitere, kaj la materian neeblecon, ke la aferoj okazis ĝuste tiel, kiel ili estas tie laŭvorte rakontitaj. Ja per tio ĝi donis fundan baton al jarcentaj kredoj. La ortodoksa fido ektremis, kredante vidi elmovita sian fundamentan ŝtonon. Sed kiu ja pravis: ĉu la Scienco, kiu marŝis prudente kaj progresive sur la solida tereno de la ciferoj kaj de la observado, nenion asertante antaŭ ol ekhavi la pruvon, aŭ ĉu rakonto skribita en epoko, kiam absolute mankis rimedoj de observado? Kiu fine nepre venkos: ĉu tiu, kiu diras, ke 2 kaj 2 faras 5, kaj rifuzas ĉian kontrolon, aŭ ĉu tiu, asertanta, ke 2 kaj 2 faras 4, kaj ĝin pruvas?
8. - Sed ĉi-okaze, oni diras, se la Biblio estas dia revelacio, ĉu Dio trompiĝis? Se ĝi ne estas ia dia revelacio, ĝi ne plu havas aŭtoritaton, kaj do la religio disfalas manke de bazo.
El du aferoj, unu: aŭ la Scienco eraris, aŭ ĝi pravas. Se ĝi pravas, ĝi ne povas fari vera opinion, kiu ĝin kontraŭdiras. Ne estas revelacio, kiu povus superstari la aŭtoritatecon de la faktoj.
Nekontesteble Dio, estante mem la tuta vero, ne povas konduki la homojn, scie aŭ senscie, en eraron, ĉar kontraŭe li ne estus Dio. Se do la faktoj kontraŭdiras la vortojn al li atribuatajn, nepras logike konkludi, ke li ilin ne eldiris, aŭ ke ili estis prenitaj kontraŭ sia propra senco.
Se, pro tiuj kontraŭdiroj, la religio suferas difektojn, kulpas ne la Scienco, kiu ne povas neestigi tion, kio estas; kulpas ja la homoj, kiuj antaŭtempe starigis absolutajn dogmojn, kies tenadon ili faris afero pri vivo kaj morto, surbaze de hipotezoj, kiujn la sperto povus malkonfirmi.
Estas aferoj, pri kies rezigno ni devas, vole aŭ nevole, rezignacii, kiam ni ilin ne povas eviti. Se la mondo marŝas, nehaltigebla por la volo de kelkiuj, estas do pli saĝe akompani la mondon kaj adaptiĝi al la nova stato de la aferoj, anstataŭ alkroĉiĝi al la disfalanta pasinteco, riskante fali kun ĝi.
- Cu oni devus, pro respekto al tekstoj rigardataj kiel sanktaj, trudi silenton al la Scienco? Tio estus tiel neebla kiel haltigi la giradon de la Tero. La religioj, kiuj ajn ili estas, neniam gajnis iom ajn subtenante evidentajn erarojn. La misio de la Scienco estas malkovri la leĝojn de la Naturo. Nu, ĉar tiujn leĝojn faris Dio, ili ne povas kontraŭdiri la religiojn, kiuj sin bazas sur la vero. Anatemi la progreson kiel atencanton kontraŭ la religio estas anatemi la verkon mem de Dio. Cetere, tio estas vana peno, ĉar eĉ ne ĉiuj anatemoj de la mondo kapablus neebligi, ke la Scienco antaŭeniĝu kaj la vero brilu. Se la Religio rifuzas marŝi kun la Scienco, ĉi tiu marŝos sola.
- Nur la senŝanĝaj religioj povas timi la malkovrojn de la Scienco, kiuj estas pereigaj nur al tiuj, kiuj lasas sin apartigi pro la progresigaj ideoj, senmoviĝante en la absolute- co de siaj instruoj. Ili ĝenerale faras al si tiel mizeran ideon pri la Dia Estaĵo, ke ili ne komprenas, ke asimili la leĝojn de la Naturo malkaŝitajn de la Scienco ja estas glori Dion en liaj verkoj. Sed pro sia blindeco ili preferas omaĝi la Spiriton de malbono. Religio, kiu, eĉ per unu punkto, ne kontraŭdirus la leĝojn de la Naturo, ja neniel devus timi la progreson kaj estus do neatingebla.