3. - Montriĝante konkava, la ĉielo, laŭ la vulgara kredo, estis rigardata kiel reala volbo, kies malsupraj randoj sidis sur la Tero kaj difinis ties limojn; ia vasta kupolo, kies internon la aero tute plenigis. Neniom sciante pri la senfina spaco, estante ja nekapablaj ĝin koncepti, la homoj imagis, ke tiu volbo konsistas el solida materio, de kio venas la nomo firmamento,
1 "La hinda mitologio instruis, ke ĉe vesperiĝo la astro de la tago seniĝas je sia lumo kaj kun malluma vizaĝo dumnokte trairas la ĉielon. La greka mitologio prezentis la ĉaron de Apolono tirata de kvar ĉevaloj. Laŭ Plutarko, Anaksimandro el Mileto asertadis, ke la Suno estas ia ĉaro plena de tre viva fajro, kiu elŝprucas tra ronda aperturo. Laŭ unuj, Epikuro eldiris la opinion, ke la Suno eklumas matene kaj mallumiĝas dum la nokto en la akvoj de la oceano; laŭ aliaj, li rigardis tiun astron ia pumiko varmigita ĝis la inkandesko. Anaksagoro ĝin prenis por ardeganta feraĵo granda kiel la Peloponezo. Kurioza rimarkindaĵo! la antikvuloj estis tiel nerezisteble instigataj kredi reala la ŝajnan grandecon de tiu astro, ke ili persekutis tiun temeraran filozofon, kiu atribuis tielan volumon al la torĉo de la tago, pro kio necesis la tuta aŭtoritato de Periklo por lin savi de mortkondamno kaj indulge ŝanĝi tiun punon en ekzilon." (Flammarion, Studoj kaj legaĵoj pri Astronomio, p. 6.)
Ce tiaj ideoj, eldiritaj en la kvina jarcento antaŭ la Kristo, en la tempo kiam Grekujo plene floradis, oni ne povas miri pro tiuj, kiujn la homoj de la unuaj epokoj faris pri la sistemo de la mondo.
nomo transvivinta tiun kredon kaj signifanta: firma, rezista (el la latina firmamentum, derivita el firmus, kaj el la greka herma, hermatos, firma, subtenilo, subapogilo, apogpunkto).
- La steloj, pri kies naturo ili ne povis suspekti, estis simplaj lumaj punktoj, pli aŭ malpli volumenaj, alfiksitaj al la volbo kvazaŭ pendantaj lampoj, dismetitaj sur unusola surfaco, kaj konsekvence situantaj je sama distanco de la Tero, kiaj oni ilin prezentas en la interno de certaj kupoloj, blue farbitaj kiel refiguraĵo de la kupolo ĉiela.
Kvankam tute aliaj estas la hodiaŭaj ideoj, tamen daŭre restis la uzado de la antikvaj esprimoj. Oni ankoraŭ diras, por komparo: la stelplena volbo, sub la ĉiela kupolo.
- Same nekonata estis tiam la formiĝo de la nuboj el la vaporiĝo de la surteraj akvoj. Al neniu povus veni la ideo, ke la pluvo, falanta de la ĉielo, havas sian originon sur la Tero, de kie ja neniu vidis la akvon supreniri. De tio venas la kredo je la ekzisto de akvoj supraj kaj akvoj malsupraj, de fontoj ĉielaj kaj fontoj surteraj, de akvujoj starantaj en altaj regionoj, kaj tiu supozo perfekte akordas kun la ideo de ia solida volbo kapabla ĉion ĉi subteni. La supraj akvoj, eliĝante tra la fendoj de la volbo, faladis pluvoforme kaj, laŭ tio, ĉu la fendoj estis pli aŭ malpli larĝaj, la pluvo estis modera, torenta aŭ diluva.
- La absoluta nesciado pri la Universo kiel tutaĵo, pri la leĝoj ĝin regantaj, pri la naturo, konsisto kaj celo de la astroj, kiuj cetere ŝajnis tiel malgrandaj kompare kun la Tero, nepre kaŭzis, ke ĉi tiun oni rigardu la ĉefaĵo, la sola celo de la kreado, kaj ke oni rigardu la astrojn kiel akcesoraĵojn kreitajn ekskluzive por ties loĝantoj. Tiu eraro daŭre restis ĝis hodiaŭ malgraŭ la malkovroj de la Scienco, kiuj ŝanĝis, por la homo, la vizaĝon de la mondo. Kiom multaj ankoraŭ kredas, ke la steloj estas ornamaĵoj de la ĉielo destinitaj plezurigi la okulojn de la surteraj loĝantoj!
- Sed pasis ne longa tempo ĝis oni perceptis la ŝajnan movon de la steloj, kiuj amase translokiĝas de la oriento al la okcidento, leviĝante ĉe la vesperiĝo, kaŝiĝante en la mateno, ĉiam restante ĉe siaj respektivaj pozicioj. Sed tiu observo longatempe havis ne alian sekvon, ol konfirmi la ideon pri ia solida volbo kuntrenanta la stelojn en sia rotacia movo.
Tiuj unuaj naivaj ideoj konsistigis, dum longaj jarcentaj periodoj, la fundamenton de la religiaj kredoj kaj servis kiel bazo al ĉiuj antikvaj kosmogonioj
- Poste, pro la direkto de la movo de la steloj kaj pro ilia perioda reveno laŭ la sama vico, oni komprenis, ke la ĉiela volbo simple ne povas esti ia duonsfero metita sur la Tero, sed ja tuta malplena sfero , en kies centro troviĝas la Tero, ĉiam plata, aŭ maksimume konveksa, kaj loĝata nur sur la supra surfaco. Tio jam prezentis ian progreson.
Sed sur kio sidis la Tero? Estus senutile raporti ĉiujn ridindajn supozojn, naskitajn de la imago, ekde tiuj de la hindoj, kiuj ĝin asertis tenata de kvar blankaj elefantoj staran- taj sur la flugiloj de enorma vulturo. La plej saĝaj konfesis, ke pri tio ili scias nenion.
- Sed ia opinio, ĝenerale dissemita ĉe la paganaj teogonioj, tamen situigis en la malaltaj lokoj, alivorte en la profundaĵoj de la Tero, aŭ sub ĝi, oni tion ne precize sciis, la loĝejon de la damnitoj, nomatan infero, tio estas, malsupraj lokoj, kaj en la altaj lokoj, trans la regiono de la steloj, la loĝejon de la beatuloj. La vorto infero restis ĝis la hodiaŭaj tagoj, kvankam ĝi perdis sian etimologian signifon depost kiam la Geologio fortiris el la internaĵo de la Tero la lokon de la eternaj turmentoj, kaj la Astronomio elmontris, ke en la senfina spaco estas nek supro nek malsupro.
10. - Sub la pura ĉielo de Haldeujo, Hindujo kaj Egiptujo, lulilo de la plej antikvaj civilizacioj, oni povis observi la movon de la astroj kun tiom da precizeco, kiom ĝin perme- sis la manko de specialaj instrumentoj. Oni unue rimarkis, ke certaj steloj havas propran movon, ne dependan de la maso, kio ne allasis la supozon, ke ili estas fiksitaj al la volbo. Tiujn oni nomis vagantaj steloj aŭ planedoj, por ilin distingi de la fiksaj steloj. Oni kalkulis iliajn movojn kaj periodajn revenojn. Ce la diurna movo de la stelplena sfero, oni rimarkis la senmovecon de la Polusa Stelo, ĉirkaŭ kiu la aliaj strekis, en dudek kvar horoj, paralelajn, oblikvajn cirklojn, pli aŭ malpli grandajn laŭ la distancoj, kiuj ilin apartigis de la centra stelo. Ci tio prezentis la unuan paŝon al la konado de la oblikveco de la monda akso. Pli longaj vojaĝoj permesis, ke oni observu kiel inter si diferencas la aspektoj de la ĉielo laŭ la latitudoj kaj la sezonoj. La konstato, ke la alteco de la Polusa Stelo super la horizonto varias laŭ la latitudo, malfermis la vojon al la ekscio pri la rondeco de la Tero. Estis ja tiel, ke oni iom post iom faris al si ideon pli ĝustan pri la sistemo de la mondo.Cir- kaŭ la jaro 600 antaŭ la Kristo, Taleso, el Mileto (Malgranda- zio) malkovris la sferecon de la Tero, la oblikvecon de la ekliptiko kaj la kaŭzon de la eklipsoj.
Unu jarcenton poste, Pitagoro, el Samoso, malkovras la diurnan movon de la Tero ĉirkaŭ sia akso, ĝian jaran movon ĉirkaŭ la Suno, kaj alligas la planedojn kaj la kometojn al la sunsistemo.
160 jarojn antaŭ Kristo, Hiparko, el Aleksandrio (Egiptujo), inventas la astrolabon, kalkulas kaj antaŭdiras la eklipsojn, observas la sunajn makulojn, determinas la tropikan jaron, la daŭron de la lunaj rivoluoj.
Kiel ajn valoraj estis tiuj malkovroj por la progreso de la Scienco, ili tamen devis atendi ĉirkaŭ 2000 jarojn por popula- riĝi. Tiam disponante, por disvastiĝi, nenion alian krom raraj manuskriptoj, la novaj ideoj restis posedaĵo de kelkaj filozofoj, kiuj ilin instruadis al privilegiitaj disĉiploj. La amasoj, pri kies klerigo oni apenaŭ zorgis, el ili neniom profitis kaj daŭre sin nutradis per la malnovaj kredoj.
11. - Cirkaŭ la jaro 140 de la kristana erao, Ptolemeo, unu el la plej eminentaj figuroj de la Aleksandria Skolo, kombinante siajn proprajn ideojn kun la vulgaraj kredoj kaj kun kelkaj el la tiamaj freŝaj astronomiaj malkovroj, formis sistemon, portantan lian nomon, kiun oni povas klasigi kiel mikskonsistan kaj kiu, dum preskaŭ dek-kvin jarcentoj, restis la sola adoptita de la civilizita mondo.