Выбрать главу

Laŭ la sistemo de Ptolemeo, la Tero estas sfero situanta en la centro de la Universo kaj konsistanta el kvar elementoj: tero, akvo, aero kaj fajro. Ci tio prezentis la unuan regionon, nomatan elementa. La dua regiono, nomata etera, ampleksis dek-unu ĉielojn, aŭ samcentrajn sferojn, kiuj rondiris ĉirkaŭ la Tero, nome la ĉielo de la Luno, tiuj de Merkuro, de Venuso, de la Suno, de Marso, de Jupitero, de Saturno, de la fiksaj steloj, de la unua kristalino, ia solida, travidebla sfero; de la dua kristalino kaj, laste, de la unua movilo, kiu komunikis movon al ĉiuj malsupraj ĉieloj kaj igis ilin fari unu rivoluon en dudek kvar horoj. Transe de tiuj dek-unu ĉieloj troviĝis la Empireo, loĝejo de la beatuloj. Tiu nomo devenis de la greka pyr pur, kiu signifas fajron, ĉar oni kredis, ke tiu regiono lumbrilegis kiel la fajro.

Longan tempon regis la kredo je pluraj supermetitaj ĉieloj, kies nombro tamen variadis. La sepa ĉielo estis ĝenerale rigardata kiel la plej supera, kaj de tio venas la esprimo: esti levita en la sepan ĉielon. Sankta Paŭlo diris, ke li estis levita ĝis en la trian ĉielon.

Krom la ordinara movo, la astroj havis, laŭ Ptolemeo, proprajn movojn, pli aŭ malpli vastajn konforme al siaj distancoj de la centro. La fiksaj steloj faris kompletan rivoluon en 25.816 jaroj. Ĉi tiu kalkulo elmontras la konadon de la ekvinoksa precesio, kiu efektive kompletiĝas en 25.868 jaroj.

12. - En la komenco de la dek-sesa jarcento, Koperni- ko, mondfama astronomo naskita en Thorn (Prusujo), en 1472, kaj mortinta en 1543, reprenis la ideojn de Pitagoro kaj publikigis sistemon, kiu, ĉiutage konfirmata de novaj observoj, renkontis favoran akcepton kaj baldaŭ renversis tiun de Ptolemeo. Laŭ la Kopernika sistemo, la Suno lokiĝas en la centro, la planedoj laŭiras cirklajn orbitojn ĉirkaŭ ĝi, kaj la Luno estas satelito de la Tero.

Post unu jarcento, en 1609, Galileo, naskita en Floren- co, inventas la teleskopon; en 1610, li malkovras la kvar[3]satelitojn de Jupitero kaj kalkulas ties rivoluojn; li konstatas, ke la planedoj, diference de la steloj, ne havas propran lumon sed estas prilumataj de la Suno; ke ili estas sferoj similaj al la Tero; li observas iliajn fazojn kaj determinas la daŭron de ilia rotacio ĉirkaŭ la propraj aksoj, tiel liverante, per materiaj pruvoj, definitivan sankcion al la sistemo de Koperniko.

De tiam disfalis la konstruo de la supermetitaj ĉieloj; oni rekonis, ke la planedoj estas mondoj similaj al la Tero kaj, same kiel ĝi, sendube loĝataj; ke la steloj estas sennombraj sunoj, verŝajnaj centroj de aliaj planedsistemoj, dum la Sunon oni rekonis kiel stelon, centron de ia kirlo el planedoj al ĝi submetitaj.

La steloj ne plu estas enfermitaj en iu regiono de la ĉiela sfero sed troviĝas dissemitaj en la senlima spaco; tiuj, ŝajne kuntuŝiĝantaj, ja malproksimas inter si je nemezureblaj distancoj; la ŝajne malplej grandaj estas tiuj plej fore distancaj de ni, dum la plej grandaj estas tiuj plej proksimaj, kvankam, eĉ tiel, ili foras je centoj da miliardoj da leŭgoj.

La grupoj, kiujn oni nomis konstelacioj, estas nenio alia, ol ŝajnaj agregaĵoj estigitaj de la distanco; iliaj figuroj rezultas el la efiko de la perspektivo, similaj al tiuj, kiujn la lumoj dissemitaj en vasta ebenaĵo, aŭ la arboj en arbaro, prezentas al la vido de iu lokita en fiksa punkto. Sed efektive tiuj grupoj ne ekzistas. Se al ni eblus transportiĝi en la regionon de unu el tiuj konstelacioj, ties formo, laŭmezure kiel ni proksimiĝus al ĝi, malaperus, dum novaj grupoj desegniĝus al nia vido.

Se tiaj grupoj ne ekzistas, krom laŭŝajne, do la signifo, kiun vulgara, superstiĉa kredo al ili atribuas, estas iluzia, kaj ilia influo ne povas ekzisti krom en la imago.

Por distingi la konstelaciojn, unujn de la aliaj, oni al ili donis tiajn nomojn, kiel jenaj: Leono, Taŭro, Gemeloj, Virgo, Pesilo, Kaprikorno, Kankro, Oriono, Herkulo, Granda Ursino ĉaro de Davido, Malgranda Ursino, Liro, ktp, kaj oni ilin reprezentis per figuroj, plejparte fantaziaj, kiujn tiuj nomoj memorigas, figuroj neniel respondaj, en ĉiuj kazoj, al la ŝajna formo de tiuj stelgrupoj. Estus ja vane serĉi tiajn formojn en la ĉielo.

La kredo je la influo de la konstelacioj, precipe de tiuj formantaj la dek-du signojn de la zodiako, devenis de la ideo ligita al iliaj nomoj. Se tiun, nomatan leono, oni nomintus azeno ŝafino, oni certe al ĝi estus atribuinta tute alian influon.

- De post Koperniko kaj Galileo, la malnovaj kosmogonioj por ĉiam malaperis: la Astronomio povis nur antaŭeniĝi, neniel regresi. La Historio atestas pri la luktoj, kiujn tiuj genioj devis tenadi kontraŭ la antaŭjuĝoj kaj, precipe, kontraŭ la sektismo, kiun interesis subteni erarojn, sur kiuj stariĝis kredoj laŭŝajne sidantaj sur neskueblaj bazoj. Sufiĉis la invento de optika instrumento por renversi multjarmilan konstruon. Nenio povus superforti veraĵon, kiel tia rigardatan. Dank'al la tipografio, la publiko, inicita en la novajn ideojn, komencis ne lasi sin luli de iluzioj kaj ekpartoprenis la lukton; jam necesis batali ne kontraŭ kelkaj individuoj sed kontraŭ la ĝenerala opinio, kiu partianiĝis al la vero.

Kiel grandiozas la Universo antaŭ la mizeraj proporcioj, kiujn al ĝi atribuis niaj prapatroj! Kiel sublima montriĝas la verko de Dio, kiam ni vidas ĝin plenumiĝi laŭ la eternaj leĝoj de la Naturo! Sed ankaŭ kiom da tempo, da geniaj penadoj, da sinoferoj necesis por al ĉiuj malfermi la okulojn kaj fine deŝiri la vualon de nesciado!

- De tiam malfermiĝis la vojo, kiun multenombraj, eminentaj scienculoj estis enirontaj por kompletigi la skizitan verkon. Kepler, en Germanujo, malkovras la famajn leĝojn, kiuj portas lian nomon kaj per kiuj li rekonas, ke la planedoj laŭiras ne cirklajn sed ja elipsajn orbitojn, en kies unu el la fokusoj estas la Suno. Neŭtono, en Anglujo, malkovras la leĝon de la universala altirforto. Laplace, en Francujo, elpen- sas la ĉielmekanikon. Fine, la Astronomio ne plu estas ia sistemo fondita sur konjektoj aŭ probabloj sed fariĝas scienco sidanta sur la plej rigoraj bazoj, nome tiuj de kalkulo kaj de geometrio. Estas tiel metita unu el la fundamentaj ŝtonoj de la Genezo, ĉirkaŭ 3.300 jarojn post Moseo.

ĈAPITRO VI

А ,

GENERALA URANOGRAFIO[4]

Spaco kaj tempo - La materio - La leĝoj kaj la fortoj - La primara kreado La universala kreado - La sunoj kaj la planedoj - La satelitoj La kometoj - La Lakta Vojo - La fiksaj steloj La dezertoj de la spaco - Eterna sinsekvo de l' mondoj La universa vivo - Diverseco de l' mondoj.

Spaco kaj tempo

1. - Jam estas donitaj pluraj difinoj de spaco, el kiuj la ĉefa estas jena: spaco estas la etendaĵo apartiganta du korpojn. El tio certaj sofistoj konkludis, ke, kie ne estas korpoj, tie spaco ne ekzistas. Surbaze de tio kelkaj doktoroj pri teologio asertis, ke la spaco nepre estas finhava, argumentan- te, ke difinita nombro da limhavaj korpoj ne povus formi senfinan serion, kaj ke, kie finiĝus la korpoj, tie ankaŭ finiĝus la spaco. Oni ankoraŭ jene difinis spacon: loko, kie moviĝas la mondoj, la malpleno, kie agas la materio, ktp. Ni lasu ĉiujn ĉi difinojn, kiuj ja nenion difinas, kuŝantaj en la koncernaj traktatoj.

Spaco estas unu el tiuj vortoj prezentantaj primitivan, aksioman ideon, evidentan per si mem, pri kiu la diversaj difinoj, kiujn oni povas doni pri ĝi, servas nur por ĝin malklari- gi. Ni ĉiuj scias, kio estas spaco, kaj mi nur volas pruvi ĝian senfinecon, por ke niaj postaj studoj renkontu nenian baron, kiu malhelpus la esplorojn de nia rigardo.