Выбрать главу

Nu, mi diras, ke spaco estas senfina pro la fakto, ke ne eblas imagi por ĝi ian ajn limon, kaj ke, malgraŭ la malfacileco koncepti la senfinon, estas al ni pli facile, per la penso, eterne trairi la spacon, ol halti ĉe iu ajn loko, post kiu ni ne plu trovus traireblan etendaĵon.

Por prezenti al ni - kiom al ni ebligas niaj limitaj fakultoj - la senfinecon de la spaco, ni supozu, ke, foririnte de la Tero, perdita en la sino de la senfino, direkte al iu ajn punkto de la Universo, kun la mireginda rapideco de la elektra fajrero, kiu iras milojn da leŭgoj en unu sekundo, ni apenaŭ forlasis ĉi globon; ke, trakurinte milionojn da leŭgoj, ni nin trovas en iu loko, de kiu ni vidas la Teron aspektanta kiel palbrila stelo. Post momento, ĉiam irante la saman direkton, ni atingas tiujn forajn stelojn, kiujn vi apenaŭ distingas de via surtera stacio. De tie, tute malaperas el nia vido, en la ĉielaj profundaĵoj, ne nur la Tero, sed ankaŭ via Suno mem, eklipsita, kun sia tuta brilego, de la etendaĵo, kiu disde ĝi nin apartigas. Ĉiam impulsataj de la sama fulma rapideco, ni transpasas, ĉe ĉiu paŝo antaŭen en la etendaĵo, sistemojn de mondoj, insulojn el etera lumo, stelplenajn vojojn, luksajn regionojn, kiujn Dio prisemis per mondoj samabunde kiel li, per plantoj, prisemis la surterajn herbejojn.

Nu, antaŭ nur kelke da minutoj ni ekiris kaj jam centoj da milionoj da leŭgoj nin apartigas disde la Tero, miliardoj da mondoj preterpasis antaŭ niaj okuloj, sed tamen atentu! ni efektive ne antaŭeniĝis eĉ unu solan paŝon en la Universo.

Se ni plu iros dum jaroj, jarcentoj, miloj da jarcentoj, milionoj da centoble jarcentaj periodoj kaj ĉiam kun la rapideco de la fulmo, ni jam neniom estos irintaj antaŭen, de kiu ajn flanko ni nin turnis, al kiu ajn punkto ni nin direktis, deire de tiu nevidebla grajneto, kiun ni forlasis kaj kiu estas nomata Tero!

Jen kio ja estas spaco!

2. - Tempo, same kiel spaco, estas vorto per si mem difinebla. Pri ĝi oni faras pli ĝustan ideon, ĝin rilatigante al la senfina tuto.

La tempo estas la sinsekvo de la aferoj. Gi estas ligita al la eterneco same kiel la aĵoj estas ligitaj al la senfino. Ni imagu nin en la origino de nia mondo, en tiu epoko primitiva, kiam la Tero ankoraŭ ne moviĝis sub la dia impulsado: unuvorte, en la komenco de la Genezo. Tiam la tempo ankoraŭ ne eliris el la mistera lulilo de la Naturo kaj neniu povas diri, en kiu jarcenta epoko ni troviĝas, ĉar la balanciero de la jarcentoj ankoraŭ ne ekmoviĝis.

Sed, silenton! per la eterna sonorilo sonas la unua horo de iu izolita Tero, la planedo ekmoviĝas en la spaco, kaj de tiam estas vespero kaj mateno. Transe de la Tero la eterneco restas indiferenta kaj senmova, kvankam la tempo marŝas rilate al multaj aliaj mondoj. Sur la Tero, la tempo ĝin anstata- ŭas kaj dum difinita sinsekvo da generacioj oni kalkulos la jarojn kaj la jarcentojn.

Ni nun transportiĝu al la lasta tago de ĉi tiu mondo, al tiu horo, kiam, kurbigita sub la pezo de profundaĝo, la Tero forviŝiĝos el la libro de la vivo, kie ĝi ne plu reaperos. Ne plu estas la sinsekvo de la eventoj, ĉesas la planedaj movoj, kiuj mezuris la tempon, kaj kun ili la tempo finiĝas.Ci tiu simpla prezento de la naturaj aferoj, kiuj naskas la tempon, kiuj ĝin nutras kaj lasas ĝin estingiĝi, sufiĉas por montri, ke, vidate de la punkto kie ni devas lokiĝi por niaj studoj, la tempo estas kvazaŭ akvoguto falanta el nubo en la maron kaj kies falo estas mezurata.

Kiom da mondoj en la vasta etendaĵo, tiom da tempoj, diversaj kaj inter si neakordigeblaj. Ekster la mondoj nur la eterneco substituiĝas al tiuj efemeraj sinsekvoj kaj serene plenigas, per sia senmova lumo, la ĉielan senlimaĵon. Vastege- co sen limoj kaj eterneco sen limoj, jen la du grandaj proprecoj de la universa naturo.

La rigardo de la observanto, kiu trakuras, neniam renkontante baron, la nemezureblajn distancojn de la spaco, kaj tiu de la geologo, kiu iras trans la limojn de la epokoj, aŭ kiu malsupreniras en la profundaĵojn de la faŭkanta eterneco, kie ambaŭ iam dronos, agas akorde, ĉiu laŭ sia direkto, por akiri tiun duoblan nocion pri la senfino: longo kaj daŭro.

Nu, ĉe tiu ordo de ideoj, estos al ni facile kompreni, ke, konsiderante la tempon nura rilato inter aferoj pasemaj kaj sole dependanta de aferoj mezurataj, se ni prenus la surterajn jarcentojn kiel unuon kaj ilin milope amasigus por formi kolosan numeron, tiu numero ĉiam prezentus nenion alian ol ian punkton en la eterneco, same kiel miloj da leŭgoj, aldonitaj al miloj da leŭgoj, formas nenion alian ol punkton en la spaco.

Tiel, por ekzemplo, ĉar la jarcentoj troviĝas ekster la etera vivo de la animo, ni povus skribi numeron tiel longan kiel la tera ekvatoro kaj imagi nin maljuniĝintaj je tiu nombro da jarcentoj, kaj tamen nia animo pliaĝus eĉ ne unu solan tagon. Kaj, aldonante al ĉi neesprimebla nombro da jarcentoj serion da similaj numeroj, longdistancan kiel de ĉi tie ĝis la Suno, aŭ eĉ da pli grandaj numeroj, se ni imagus nin vivantaj dum tiu mireginda sinsekvo da jarcentaj periodoj, esprimata per la adicio de tielaj numeroj, kiam ni atingus la finon, tiu nekon- ceptebla amaso da jarcentoj, kiu pezus sur niaj kapoj, aperus kvazaŭ ĝi ne ekzistus: antaŭ ni ĉiam starus la tuta eterneco.

La tempo estas nenio alia ol relativa mezuro de la sinsekvo da pasemaj aferoj; la eterneco per nenio mezureblas, el la vidpunkto de la daŭro; por ĝi ekzistas nek komenco nek fino: ĉio por ĝi estas nuno.

Se jarcentoj da jarcentoj estas malpli ol unu sekundo rilate la eternecon, kio do ja estas la daŭro de la homa vivo?!

La materio

3. - Unuavide, nenio ŝajnas tiel profunde varia, tiel esence distingiĝa, ol la diversaj substancoj, kiuj konsistigas la mondon. Inter la objektoj, kiujn la Arto aŭ la Naturo pasigas antaŭ niaj okuloj, ĉu estas du montrantaj perfektan identecon aŭ, almenaŭ, egalkonsistecon? Kia malsimilo, sub la aspektoj de solideco, de kunpremebleco, de pezeco kaj de la multoblaj proprecoj de l' korpoj, inter la atmosferaj gasoj kaj orfadeneto, inter la akva molekulo de nubo kaj tiu de mineralo formanta la skeleton de la globo! kiela diverseco inter la kemia histo de la multspecaj plantoj ornamantaj la vegetalan regnon kaj tiu de la reprezentantoj, ne malpli nombraj, de la surtera besta regno!

Ni tamen povas starigi, kiel absolutan principon, ke ĉiuj substancoj, konataj kaj nekonataj, kiel ajn inter si malsimilaj ili ŝajnas, ĉu el la vidpunkto de la interna konsisto, ĉu koncerne ilian agadon, unuj sur la aliajn, efektive estas nenio alia ol diversaj modeloj, laŭ kiuj la materio sin montras; varioj, en kiujn ĝi transformiĝas sub la direkto de la sennombraj fortoj ĝin regantaj.

4. - La Kemio, tiel rapide progresanta depost mia epoko, en kiu aliaj adeptoj mem ankoraŭ ĝin forpuŝis en la sekretan kampon de magio; tiu scienco, kiun oni povas juste rigardi kiel idon de la jarcento de observado kaj kiel sole bazitan, multe pli solide ol siaj pli antikvaj fratoj, sur la eksperimenta metodo; la Kemio, mi diras, forpuŝe ignoris la kvar primitivajn elementojn, kiujn la antikvuloj konsente agnoskis en la Naturo; ĝi elmontris, ke la tera elemento estas nenio alia ol la kombiniĝo de diversaj substancoj senfine variaj; ke la aero kaj la akvo ankaŭ estas malkomponeblaj kaj produktoj de certa nombro da gasaj ekvivalentoj; ke la fajro, anstataŭ esti ia ĉefa elemento, ja estas nura stato de la materio, rezultanta el la universa movado, al kiu ĝi estas submetata, kaj el ia sensebla aŭ latenta brulo.

Kompense, ĝi aperigis rimarkindan nombron da principoj ĝis tiam nekonataj, kiuj al ĝi ŝajnis formi, per difinitaj kombinoj, la diversajn korpojn, kiujn ĝi studis kaj kiuj simulta- ne agas laŭ certaj leĝoj kaj en difinitaj proporcioj, ĉe la laboroj efektiviĝantaj en la granda laboratorio de la Naturo. Tiujn principojn ĝi nomis simplaj korpoj, kaj per tio ĝi montris, ke ĝi ilin rigardas primitivaj kaj nemalkomponeblaj, kaj ke ĝis nun nenia procedo povas ilin redukti al eroj pli simplaj, ol ili mem estas.