Выбрать главу

si mem, oni povas per ĝi formi serion, kies rezultanto, konfuzi- ĝante kun la generanto, estas la universa leĝo.

Vi ne povus taksi tiun leĝon laŭ ties tuta amplekso, ĉar la fortoj, kiuj ĝin reprezentas en la kampo de viaj observoj, estas malvastaj kaj limigitaj. Sed gravito kaj elektro povas esti rigardataj kiel ampleksa apliko de tiu ĉefa leĝo reganta trans la ĉieloj.Ĉiuj tiuj fortoj estas eternaj - tiun vorton ni klarigos - kaj universaj kiel la kreaĵaro. Estante esence propraj al la kosma fluido, ili necese agas ĉie kaj sur ĉion, modifante sian agadon per simultaneco aŭ sinsekveco, superregante ĉi tie, estingiĝan- te aliloke, potencaj kaj aktivaj en unuj punktoj, latentaj aŭ kaŝitaj en aliaj, sed fine preparante, direktante, konservante kaj detruante la mondojn en ties diversaj vivperiodoj, kondu- kante la miregindajn laborojn de la Naturo, kie ajn ili plenumi- ĝas, por ĉiam certigante la eternan splendon de la kreaĵaro.

La primara kreado

- Konsiderinte la Universon el la ĝeneralaj vidpunk- toj de ĝia konsisto, de ĝiaj leĝoj kaj de ĝiaj proprecoj, ni povas etendi niajn studojn al la maniero de kreado, kiu naskis la mondojn kaj la estaĵojn. Ni poste aparte pritraktos la kreadon de la Tero kaj ties nunan staton en la universaleco de la ekzistaĵoj, kaj de tie, prenante tiun globon kiel deirpunkton kaj kiel relativan unuon, ni komencos niajn planedajn kaj siderajn studojn.

- Se ni bone komprenis la rilaton, aŭ, pli ĝuste, la kontraŭecon inter eterneco kaj tempo, se ni alkutimiĝis al tiu ideo, ke la tempo estas nenio alia, ol ia relativa mezuro pri la sinsekvo de pasemaj aferoj, dum la eterneco estas esence unueca, senmova kaj seninterrompa, neniel ajn mezurebla el la vidpunkto de la daŭro, ni komprenos, ke por ĝi estas nek komenco nek fino.

Aliflanke, se ni faras al ni ĝustan ideon - kvankam ja nepre tre malfortan - pri la senlimeco de la dia povo, ni komprenos, kiel estas eble, ke la Universo ĉiam ekzistis kaj ekzistos. De kiam Dio ekzistis, liaj eternaj perfektaĵoj parolis. Antaŭ ol la tempoj estis naskitaj, la nemezurebla eterneco ricevis la dian parolon kaj fekundigis la spacon, eternan kiel ĝi.

- Ekzistante, pro sia naturo, ekde la tuta eterneco, Dio kreis ekde la tuta eterneco, kaj alie ne povus esti, ĉar kiel ajn malproksima troviĝus la epoko, kien per la imago ni retroŝovus la supozatajn limojn de la kreado, ĉiam estos, trans tiu limo, ia eterneco - pripensu bone ĉi tiun ideon - ia eterneco, dum kiu la diaj hipostazoj, la senlimaj voladoj restintus enterigitaj en ia muta letargio, senaga kaj senfrukta, en ia eterneco de ŝajna morto por la eterna Patro, kiu donas vivon al la estaĵoj; de indiferenta muteco por la Vorto, kiu ilin direktas, de sterileco frida kaj egoisma por la Spirito de amo kaj vivigo.

Ni pli bone komprenu la grandecon de la dia agado kaj ties eternecon sub la mano de la absoluta Estaĵo! Dio estas la Suno de la estaĵoj, la Lumo de la mondo. Nu, la apero de la Suno tuj naskas lumondojn, kiuj ĉien disĵetiĝas en la spaco. Tiel same, la Universo, naskita de la Eternulo, originas en la neimageblaj periodoj de la senfina daŭro, en la Fiat lux! de la komenco.

- La absoluta komenco de la ekzistaĵoj estas do en Dio. Iliaj sinsekvaj aperoj en la kampo de la ekzistado konsisti- gas la ordon de la eterna kreado.

Kiu mortemulo povus parolesprimi la grandiozaĵojn nekonatajn kaj majeste vualitajn sub la nokto de la epokoj disvolviĝintaj en tiuj antikvaj tempoj, en kiuj ekzistis neniu el la miregindaĵoj de la nuntempa Universo; en tiu antikva epoko, en kiu, post kiam sonis la voĉo de la Sinjoro, la materialoj, kiuj en la futuro, per si mem kaj simetrie, kunmeti- ĝos por konstrui la templon de la Naturo, subite renkontiĝis en la sino de la senlimaj vakuoj; kiam tiu mistera voĉo, kiun ĉiu kreito respektegas kaj estimas kiel la voĉon de iu patrino, estigis harmonie diversajn notojn, ke ili kune vibradu kaj ludu la koncerton de la vastaj ĉieloj?

La mondo, en sia lulilo, ne montriĝis sidanta sur sia matureco kaj en la pleneco de sia vivo. Ne! La kreiva povo neniam sin kontraŭdiras kaj, kiel ĉiaj ekzistaĵoj, la Universo naskiĝis infano. Sub la direktado de la supre menciitaj leĝoj kaj de la komenca impulso esence propra al sia formiĝo mem, la primitiva kosma materio sinsekve naskis kirlegojn, aglomera- ĵojn el tiu dissemita fluido, amasojn da nebuleca materio, kiuj per si mem dividiĝis kaj senlime ŝanĝiĝis por generi, en la neimageblaj regionoj de la spaco, plurajn centrojn de simulta- naj aŭ sinsekvaj kreadoj.

Pro la fortoj, kiuj superregis ĉe unuj aŭ ĉe aliaj el ili, kaj pro postaj cirkonstancoj, kiuj direktis ilian disvolviĝon, tiuj primitivaj centroj fariĝis fokusoj de ia speciala vivo: unuj, malpli dissemitaj en la spaco kaj pli riĉaj je agantaj principoj kaj fortoj, tuj komencis sian apartan astran vivon; aliaj, okupante senliman spacon, kreskis kun ekstrema malrapideco, aŭ denove dividiĝis en aliajn duarangajn centrojn.

16. - Reen irante nur kelke da milionoj da jarcentoj antaŭ la nuna epoko, ni konstatas, ke nia Tero ankoraŭ ne ekzistas, ke eĉ nia sunsistemo ne komencis la evoluojn de la planeda vivo; sed jam splendaj sunoj lumigas la eteron; jam loĝataj planedoj havigas vivon kaj ekzistadon al amasoj da estaĵoj nin antaŭvenintaj en la homa evoluado; ke la luksaj produktoj de iu nekonata naturo kaj la miregindaj ĉielaj fenomenoj elmetas, sub aliulaj rigardoj, la bildojn de la senlima kreaĵaro. Kion mi diras! jam ne plu ekzistas splendoj, kiuj iam batigis la koron al aliaj mortemuloj sub la penso de la senlima potenco! Kaj ni, povraj estaĵetoj, venintaj post ia eterneco da vivo, ni nin rigardas samtempuloj de la kreado!

Unu fojon ankoraŭ: ni pli bone komprenu la Naturon. Ni sciu, ke, kiel antaŭ ni, tiel ankaŭ post ni etendiĝas la eterneco; ke la spaco estas la scenejo de neimageblaj kreadoj, simultanaj kaj sinsekvaj. Tiaj nebulozoj, kiujn ni apenaŭ distingas en la ĉielaj foraĵoj, estas aglomeraĵoj da formiĝantaj sunoj; tiaj aliaj estas laktaj vojoj el loĝataj mondoj; aliaj, fine, estas okazejoj de kataklismoj aŭ de ruiniĝoj. Ni sciu, ke, kiel ni estas lokitaj en la mezo de senlima nombro da mondoj, tiel same ni troviĝas en la mezo de duobla senlimo da daŭroj, antaŭaj kaj postaj; ke la universa kreado ne limiĝas al ni, ke ni ne povas apliki tiun esprimon al la aparta formado de nia eta globo.

La universa kreado

17. - Irinte, kiom al ni permesis nia malforteco, ĝis la kaŝita fonto, de kiu devenas la mondoj, same kiel, de rivero, la akvogutoj, ni konsideru la marŝon de la sinsekvaj kreadoj kaj de ties seriaj disvolviĝoj.

La primitiva kosma materio entenis la materiajn elementojn, fluidecajn kaj vivipovajn, de ĉiuj universoj parade elmontrantaj siajn pompojn antaŭ la eterneco. Gi estas la fekunda patrino de ĉiuj ekzistaĵoj, la unua praavino, kaj antaŭ ĉio la eterna generantino. Tiu substanco, de kiu devenas la sideraj sferoj, absolute ne malaperis; ne mortis tiu potenco, ĉar ĝi ankoraŭ naskas novajn kreaĵojn kaj senĉese ricevas, rearanĝitaj, la principojn de la mondoj, kiuj forstrekiĝas el la eterna libro.

La etera materio, pli aŭ malpli maldensiĝinta, kiu dissemiĝas en la interplanedaj spacoj; tiu kosma fluido, kiu plenigas la mondon, pli aŭ malpli maldensiĝinta en tiuj vastegaj regionoj riĉaj je stel-aglomeraĵoj; pli aŭ malpli densiĝinta tie, kie la astra ĉielo ankoraŭ ne brilas; pli aŭ malpli ŝanĝita, pro diversaj kombiniĝoj, laŭ la lokoj en la spaco; tiu materio estas nenio alia ol la primitiva substanco, sidejo de la universaj fortoj, el kiu la Naturo ĉerpis ĉiujn ekzistaĵojn.