18. - Tiu fluido penetras la korpojn kiel senlima oceano. En ĝi kuŝas la vitala principo, kiu liveras la vivon al ĉiuj estaĵoj kaj ĝin ĉiamigas sur ĉiu globo laŭ ties kondiĉoj, principo kiu, en latenta stato, restas dormanta, kie ĝin ne vokas la voĉo de iu estaĵo. Ĉia kreito, minerala, vegetala, besta aŭ ajnaspeca - ĉar estas multe da aliaj naturaj regnoj, kies ekziston vi eĉ ne suspektas - scipovas, dank'al tiu univer- sa, vitala principo, proprigi al si la kondiĉojn de sia ekzistado kaj daŭro.
La molekuloj de mineralo havas certan kvanton da tiu vivo, same kiel la semo kaj la embrio, kaj, kiel en organismo, ili grupiĝas laŭ simetriaj figuroj, kiuj konsistigas la individuojn.
1 Se oni demandus, kiu estas la principo de tiuj fortoj kaj kiel ĝi povas troviĝi en la substanco mem, kiu ĝin produktas, ni respondus, ke pri tio la mekaniko liveras al ni multe da ekzemploj. Ĉu la elasteco, kiu igas risorton streĉiĝi, ne troviĝas en la risorto mem, kaj ĉu ĝi ne dependas de la maniero kiel agregiĝas la molekuloj? La korpo, obeanta la centrifugan forton, ricevas sian impulson de la primitiva movo al ĝi komunikita.
Tre gravas al ni akcepti tiun nocion, ke la primitiva kosma materio estis penetrita ne nur de la leĝoj certigantaj la stabilecon de l' mondoj, sed ankaŭ de la universa vivoprinci- po, kiu formas spontanajn generadojn en ĉiu mondo, laŭgrade kiel manifestiĝas la kondiĉoj por la sinsekva ekzistado de la estaĵoj, kaj kiam sonas la horo por apero de la idoj de la vivo dum la krea periodo.
Tiel efektiviĝas la universa kreado. Estas do ĝuste diri, ke ĉar la operacioj de la Naturo esprimas la dian volon, Dio ĉiam kreadis, kreadas senĉese kaj neniam ĉesos kreadi.
19. - Sed ĝis tie ĉi ni silentis pri la spirita mondo, kiu mem estas parto de la kreaĵaro kaj plenumas siajn destinojn laŭ respektegindaj preskriboj de la Sinjoro.
Pri la maniero kiel la Spiritoj estas kreataj mi povas doni nur tre limigitan instruon, tiel pro mia propra nescio, kiel ankaŭ pro tio, ke mi devas ankoraŭ prisilenti certajn deman- dojn, kvankam al mi jam estis permesite ilin pli funde pritrakti.
Al tiuj religie dezirantaj ekscii la temon kaj kiuj sin tenas humilaj antaŭ Dio, mi diros, tamen ilin petegante konstrui neniun antaŭtempan sistemon surbaze de miaj vortoj: la Spirito ricevas la dian lumon, kiu al li havigas, kune kun la libervolo kaj la konscienco, la konscion pri liaj altaj destinoj, nur post kiam li trapasis la die fatalan vicon de la malsuperaj estaĵoj, ĉe kiuj malrapide ellaboriĝas la verko de lia individui- ĝo. Nur depost tiu tago, kiam la Sinjoro stampas al li sur la frunto sian subliman tipon, la Spirito prenas sian lokon en la sino de la homaroj.
Ankoraŭ unu fojon: ne konstruu surbaze de miaj vortoj viajn rezonadojn, tiel bedaŭrinde famajn en la historio de la Metafiziko. Mi milfoje preferus prisilenti demandojn, tiel alte starantajn super niaj ordinaraj meditoj, ol elmeti vin al la ebleco falsi la sencon de mia instruo kaj vin miakulpe enfermi en la nemalimplikeblajn labirintojn de deismo aŭ de fatalismo.
La sunoj kaj la planedoj
- Nu, okazis, ke en iu punkto de la Universo, perdita inter miriadoj da mondoj, la kosma materio densiĝis sub la formo de nemezurebla nebulozo. Ci tiun nebulozon animis la universaj leĝoj regantaj la materion, kaj pro tiuj leĝoj, ĉefe pro tiu de la molekula altirforto, ĝi prenis la formon de sferoido, kiun solan povas preni iu maso da materio izolita en la spaco.
La cirkla movo, ekzakte egala, de ĉiuj molekulaj zonoj direkte al la centro, estigita de la gravito, tuj aliigis la primitivan sferon, celante akceptigi al ĝi, movo post movo, la lensan formon. - Ni parolas pri la nebulozo entute.
- Novaj fortoj aperis sekve de tiu rotacia movo: la fortoj centripeta kaj centrifuga; la unua emis kolekti ĉiujn partojn en la centron, la dua emis ilin de la centro malproksi- migi. Nu, ĉar la movo akceliĝis, laŭgrade kiel la nebulozo densiĝadis, krom ankaŭ ĝia radio grandiĝis laŭmezure kiel ĝi proksimiĝadis al la lensa formo, tial la centrifuga forto, senĉese intensigata de tiuj du kaŭzoj, tuj superpotencis la centran altiron.
Kiel tro rapida movo de la ŝtonĵetilo rompas ties ŝnuron, malproksimen faligante la ĵetaĵon, tiel same la superpotenco de la centrifuga forto deapartigis la ekvatoran cirklon de la nebulozo, kaj el tiu ringo formiĝis nova maso, izolita disde la unua sed tamen submetita al ties potenco. Tiu maso konservis sian ekvatoran movon, kiu, aliiĝinte, transformiĝis en translaci- an movon ĉirkaŭ la Suno. Krom tio, ĝia nova stato havigis al ĝi rotacian movon ĉirkaŭ ĝia centro mem.
- La generinta nebulozo, kiu naskis tiun no van mondon, densiĝis kaj reprenis la sferan formon; sed ĉar la primitiva varmo, kreskigita de ĝiaj diversaj movoj, nur treege malrapide malfortiĝis, tial la ĵus priskribita fenomeno multfoje kaj dum longa periodo ripetiĝos, ĝis la nebulozo estos fariĝinta tre densa, sufiĉe solida por efike rezisti kontraŭ la formoŝanĝoj sinsekve truditaj de ĝia rotacia movo.
Gi do estos naskinta ne nur astron sed ja centojn da mondoj, apartigitaj disde la centra fokuso, el ĝi eliĝintaj per la supredirita proceso de formiĝo. Nu, ĉiu el ĝiaj mondoj, penetrita, kiel la origina mondo, de la naturaj fortoj direktantaj la formadon de la universoj, sinsekve naskos novajn globojn, kiuj de tiam gravitos ĉirkaŭ ĝi tiel same, kiel ĝi, kune kun siaj fratoj, gravitas ĉirkaŭ la fokuso, kiu al ili donis ekziston kaj vivon. Ĉiu el tiuj mondoj estos ia suno, centro de ia kirlo el planedoj sinsekve apartigitaj disde ties ekvatoro. Tiuj planedoj ricevos specialan, apartan vivon, kvankam dependantan de la astro ilin generinta.
- La planedoj estas do formataj el masoj da densiĝinta, tamen ankoraŭ ne solidiĝinta materio, apartigitaj disde la centra maso pro la agado de la centrifuga forto. Tiuj masoj, sub la efiko de la leĝoj de movo, prenas sferoidan, pli malpli elipsan formon, laŭ la grado de fluideco, kiun ili konservis. Unu el tiuj planedoj estos la Tero, kiu antaŭ ol malvarmiĝi kaj tegiĝi per solida krusto, naskos la Lunon per la sama proceso de astra formiĝo, al kiu ĝi ŝuldis sian propran ekziston; la Tero, kiu de nun restos enskribita en la libro de la vivo, lulilo de kreitoj, kies malforteco ricevos protekton sub la flugiloj de la dia Providenco, nova kordo sur la senfina harpo, kiu, sur sia loko, devos vibri en la universa koncerto de l' mondoj.
La satelitoj
- Antaŭ ol la planedaj masoj atingis malvarmo- gradon sufiĉan por ilin solidigi, malpli grandaj masoj, veraj likvaj globetoj, deapartiĝis de kelkiuj ĉe ties ekvatora ebeno, kie pli granda estas la centrifuga forto. Pro la efiko de la samaj leĝoj, ili ricevis translacian movon ĉirkaŭ la origina planedo, same kiel okazis al ĉi tiuj lastaj rilate al la centra astro, de kiu ili originis.
Ja tiel la Tero naskis la Lunon, kies maso, malpli granda, devis suferi pli rapidan malvarmiĝon. Nu, la leĝoj kaj la fortoj, kiuj direktis ĝian apartiĝon de la tera ekvatoro, krom ankaŭ ĝia translacia movo sur tiu sama ebeno, efikis en tia maniero, ke tiu mondo, anstataŭ ricevi formon sferoidan, prenis tiun de ovoida globo, tio estas, la formon pli longan de ovo, kun pezocentro sidanta en la malsupra parto.
- La kondiĉoj, en kiuj efektiviĝis la deapartiĝo de la Luno, apenaŭ permesis al ĝi malproksimiĝi de la Tero kaj ĝin devigis resti eterne pendanta en ties ĉielo, kiel ovoida figuro, kies pli pezaj partoj formis la malsupran surfacon turnitan al la Tero, kaj kies malpli densaj partoj okupis la verton, se oni nomas per tiu vorto la surfacon, kiu, inversflanka rilate al la Tero, estas turnita al la ĉielo. Estas ĝuste pro tio, ke tiu astro ĉiam montras al ni la saman vizaĝon. Oni povas ĝin kompari, por pli bone komprenigi ĝian geologian staton, al korka globo, kies surfaco turnita al la Tero estus formita el plumbo.
Rezulte de tio, du esence distingiĝaj naturoj estas sur la supraĵo de la luna mondo: unu, sen ia ebla analogio kun la nia, ĉar al tiu fremdas la korpoj fluidaj kaj eteraj; la alia, malpeza rilate al la Tero, ĉar ĉiuj malpli densaj substancoj portiĝis sur tiun hemisferon. La unua, konstante turnita al la Tero, sen akvoj kaj sen atmosfero, krom tie ĉi kaj tie en la limoj de tiu kontraŭtera hemisfero; la dua, riĉa je fluidoj, konstante inversflanka rilate al nia mondo.